Ĉi tiu artikolo estas gastartikolo de Paulo Silas. Vi povas legi la blogon de Paulo ĉi tie.
La pollingva romano Marta, verkita de Eliza Orzeszkowa, origine aperis en 1873. La Esperanta traduko, de Zamenhof, aperis en 1910. Ĝi rakontas la malfacilan vivon de virino, kies nomo ja estas Marta, kiu, post la morto de sia edzo, ne sukcesas trovi enspezofonton. Ŝiaj diversaj provoj montriĝas vanaj kaj ŝi perceptas, ke tie kie ŝi povus labori, la kutimo diktas ke nur viroj dungiĝu. Mi ekvolis legi ĝin depost kiam aperis en la blogo Egalecen afiŝo kiu demandas, ĉu Marta estas “la unua feminisma romano en Esperanto”. Ariel, kiu verkis la artikolon, en la lasta alineo konkludas ke la romano estas feminisma, sed samtempe bedaŭras, “ke ĝi estas tradukaĵo kaj ne originalo”.
Komence de ĉi tiu jaro, mi legis la originalan romanon Lilio, verkita de la aŭstralia esperantistino Edith Alleyne Sinnotte (1871-1947) kaj publikigita en 1918. Semajnojn poste, mi legis la romanon Marta. Mi neniom atendis, ke inter la du romanoj povus ekzisti ligiloj. Nur hazarde okazis, ke mi legis ilin kun relative malgranda tempospaco. Oni povus tiukuntekste ekdemandi, ĉu Lilio kapablas ŝtopi la mankon indikitan de Ariel. La respondo bedaŭrinde estas plej probable nea; kio tamen ne signifas, ke la simileco inter la du romanoj estas nepritraktinda. Ĉi tie, mi resumas la similaĵojn – plus kelkajn malsimilaĵojn – kiujn mi trovis ĉe Lilio, kompare kun la intrigo de Marta.
La unua similaĵo, kaj ankaŭ la unua malsimilaĵo, troviĝas ĝuste en la titoloj. Nur unu virina nomo, sen aldonaj cirkonstancoj, konsistigas ilin. Tio antaŭvidigas, ke la kerno de la romanoj estas la vivo de iu virino. Eliza bone konturis, sen perdi la fokuson, la travivaĵojn de Marta. Edith ne tiom bone plenumis la taskon. Ĉe la romano Lilio, aliula historio (de la filino kiu studas muzikon) enmiksiĝas tro funden en la historion de la protagonistino.
La malsimilaĵo ĉe la titoloj kuŝas ĉe la finaĵoj. La virino de la zamenhofa traduko, jam en 1910, ne sentas la neceson sekvi la Fundamentan regulon “la substantivoj havas la finiĝon -o”. Sep/ok jarojn post la apero de la esperantlingva Marta, la virino de Edith preferas obei la regulon. La zamenhofa virina nomformo evitigis la samortografiecon kun la komunuza vorto ‘marto’, kiu indikas monaton. Aliflanke, la elekto de Edith kreis samortografiecon kun la komunuza nomo ‘lilio’, kiu indikas floron/planton. Estas tikle, ke, al virinaj nomoj finiĝantaj per -o, oni nuntempe donas pli malnovan (historian) tempopozicion rilate siajn ekvivalentojn kun -a; dum la romanparo Marta-Lilio prezentas al ni kontraŭan ordon.
Familiaj rilatoj aperas en la du romanoj. Marta havas filinon. En la komenco de Lilio, kiu estas la parto plej simila al la intrigo de Marta, Lilio havas nur filinon. Poste naskiĝas filo kaj plia filino.
La du edzinoj perdas siajn edzojn pro frua morto, kaj tial ankaŭ siajn ununurajn enspezofontojn. La aŭtorinoj difinis la morton kiel gravan momenton en la financa vivo de la edzinoj. Tamen, pro tio ke antaŭ ol morti la edzo de Lilio forveturis, lasante ŝin sola, oni povus konsideri jam la foreston kiel la komencon de la financaj zorgoj ĉe ŝi. Sed, malgraŭ la forveturo, la edzo de Lilio daŭre sendis monon per poŝto (p. 12). Tiele la financaj krizoj de Marta kaj Lilio komenciĝas je la sama momento: ĉe la morto de la edzo.
Jam vidvinoj, super Marta kaj Lilio, daŭre ŝvebas la minaco ne povi zorgi pri siaj gefiloj:
En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano. Marta, p. 22.
Kiamaniere ŝi nutros, vestos, instruigos la infanojn ŝi ankoraŭ ne demandis al si sed longe forgesi pri tio estis neeble. Lilio, p. 17.
Sen havi enspezofonton, kaj sub premo de la ŝuldoj kiujn la mortintaj edzoj lasis, la vidvinoj devas vendi siajn propraĵojn. Ili ankaŭ perdas la domon kie ili loĝis kaj devas vivi en luita domo. Marta luas mansardon. Lilio unue ekloĝas gaste en la domo de onklino, poste en luita domo.
Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Marta, p. 22
Ne havante la monrimedojn pagi la ŝuldon, ŝi devis lasi, ke la kreditoroj forprenu la meblojn. Lilio, p. 19
Marta disponas neniun familianon por helpi sin. Ŝi havas problemon pagi la luon jam ekde la komenco. Lilio tamen disponas helpon de familianoj, kiuj pagas la ses unuajn monatojn de la luo kaj de kiuj ŝi ricevas mondonacojn. Pro la helpo de familianoj, Lilio reakiras parton de la venditaj mebloj, dum Marta nenion reakiras.
La financa situacio de Marta kaj Lilio, en posta momento, tiel multe serioziĝas, ke ili devas vendi siajn juvelojn. Marta fakte disponas nur sian edziĝringon. Lilio iom post iom ekvendas siajn juvelojn ĝis restas al ŝi nur unu broĉo kaj du ringoj, unu de la fianĉiĝo kaj alia de la edziniĝo. La financa malfacileco ankaŭ malebligis al ili aĉeti karbon/lignon kiu varmigus la domon dum vintro. Ili devas trasuferi la malvarmon (Marta, p.151; Lilio, p. 93).
Marta kaj Lilio estas kleraj virinoj kaj tial, tuj post la morto de la edzoj, kiam ili serĉas laboron, la unua eblo kiu prezentiĝas estas instruado. Marta ne sukcesas en sia provo instrui la francan lingvon, ĉar la lernantino “povoscias multe pli” ol ŝi (p.74). Lilio havas pli pozitivan sperton ĝis epidemio de skarlatino devigas ŝin fermi sian lernejeton (p. 21).
Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Marta, p. 34.
Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel virinon kleran. Marta, p. 153.
Ŝi demandis ĉu tiu aŭ alia havas junajn infanojn kaj ricevinte jesan respondon petis ke la gepatroj sendu ilin al ŝi por ke ŝi instruu ilin. Tiamaniere ŝi povos ĉion pagi kaj kredeble gajni enspezon.
[…]
…ĉiu konstatis ke Lilio estas bone edukita sinjorino apartenanta al la supera klaso kaj ke ŝi estas tute respektinda. Lilio, p. 20.
La vidvinoj Marta kaj Lilio daŭre amas la formortintajn edzojn kaj ne sukcesas komenci novan amrilaton. La interesiĝantoj aŭ ne volas seriozan rilaton kiu konduku al geedziĝo (Marta, p. 213), aŭ tuj proponis geedziĝon sed ricevis neon (Lilio, p. 25-26). Kvankam Lilio rezistis komence al la edziniĝo, fine ŝi cedas pro la infanoj. Marta ne cedis.
Marta kaj Lilio petas helpon al dio per preĝo. La romano Lilio havas tamen etoson multe pli religian ol Marta, ĉar ĉe Marta temas nur pri kelkaj rapidaj preĝoj kiuj poste montriĝas senrezultaj, dum en Lilio la religieco trapasas la tutan romanon kaj vestiĝas per eksterordinara aspekto. La religiecogrado de la protagonistinoj estas kerna diferenco inter la du romanoj.
Por Marta kaj Lilio, ricevi “almozon” estus terura afero:
― Almozo! ― ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Marta, p. 119.
Ŝi estis tro fiera por ke ŝi petu almozojn de la parencoj. Lilio, p. 88.
Marta kaj Lilio vidis siajn filinojn malsaniĝi. Ĉe Marta, kaŭzis tion probable la malbonaj vivkondiĉoj kaj ĉe Lilio, akcidento (p. 104, 106). La filino de Lilio mortas, sed pri la filino de Marta la romano ne informas la destinon.
La najbaroj de Lilio (aŭ pli precize, la najbarinoj), samkiel la najbaroj de Marta, esprimas nur malestimon aŭ/kaj suspekton. La kaŭzoj tamen estas malsamaj. Ĉe Marta, temas pri suspekto (aŭ vere konscio) ke ŝi ne povas pagi la prezon de la luo kaj de la infanvartado, dum ĉe Lilio temas pri envio bazita sur supozita riĉeco (kiu ne ekzistas). La malestimo de la najbarinoj de Lilio ŝanĝiĝas, sed la samo ne okazas al Marta.
Marta kaj Lilio renkontas malnovan amikinon de la infanaĝo. Al la malfeliĉaj, sortvipataj virinoj la renkontiĝo promesas bonajn rememorojn (Marta, p. 191; Lilio, p. 122, 124). La promeso efektiviĝas nur por Lilio. Marta fuĝas de la renkontiĝo pro indigno.
La lasta similaĵo estas la morto de la protagonistinoj. Marta kaj Lilio mortas pro akcidento. La akcidento de Marta estis pli serioza kaj kaŭzis tujan morton, dum la akcidento de Lilio ne tuj mortigis.
Fronte al tiom da similaĵoj, ĉu ni prave vidas influon de la zamenhofa traduko de Marta sur la originalan romanon Lilio? Centprocente aserti ni ne povas, sed la supozo estas valida. Pli profundaj esploroj donus pli fidindan konkludon.
Ambaŭ libroj estas bite legeblaj en reto: Marta ĉi tie, kaj Lilio ĉi tie.
Kvanklam mi tuj foriros al magistrata kunvreno, mi volas danki pro ĉi-tiu tre interesa artikolo – tre freŝa por mi.
Unue, iom da biografio : Edith Alleyne Sinnotte naskiĝis en Liverpool la 26an de decembro en 1870. Tiu nuda fakto ne estis facile eltrovebla. Detektive mia edzino Pat sukcesis eltrovi tion. Edith Alleyne Sinnotte fakte naskiĝis kiel Edith Scott, kvankam ŝi eble ne sciis tion. La oficiala atestilo pri ŝia naskiĝo (kiun mi pene eltrovis) deklaras ke ŝiaj gepatroj estas Edward Scott kaj Isabella Scott, antaŭe Sinnotte, pli frue Baylis.
Magrau longa serĉado mi ne sukcesis trovi ian protokolon pri geedziĝo inter iu Edward Scott kaj Isabella, la patrino. Mi konkludas ke la patro ne estis laǔleĝa edzo de la patrino (kiel en la rakonto « Lilio”), kaj pro tio la infano poste ekuzis la familian nomon de la nepatro, Sinnotte
Do ŝi estis ŝajne la filino de Walter Powell Sinnotte, kiu mortis kiam ŝi estis malgranda infano, kaj Isabella Baylis. La nomo Alleyne memorigas pri ŝia onklo Edmund Alleyne Cook, ĥirurgo. Tamen, laŭ la popolnombrado de 1871, Edith, tiam 3-monata, havis ankoraǔ familian nomon Scott, kaj tute mankas la nomoj Alleyne kaj Sinnotte. Povus esti ke ŝi ekuzis la nomon Alleyne nur post la edziniĝo se sia onklino Clara al Edmond Alleyne Cook en 1875. Ŝajne ŝi estis nur duonfratino de Walter kaj Mary kiam ili loĝis (cetere kun servistino, kiel en la romano) ĉe Egerton Street. Liscard, New Brighton.?? Ŝajne, do Edith estis bastarda filino de ŝia patrino. Oni eĉ povas konjekti ke la vera fizika aŭ biologia patro estis Edmund Alleyne Cook, sed ne povas ekzisti certeco pri tio.Nun estas klare al mi ke tiu libro estas certagrade biografia. Mi ne sukcesis trovi pluajn fikciaĵojn fare de nia autorino. Ŝi ne verkis poeziaĵojn. Ŝi ne verkis novelon. Ŝi ne verkis teatraĵon. Ŝi eĉ ne verkis mallongajn rakontojn en revuoj, kvankam ŝi ja verkis raportojn.
Iom rapide, ŝajnas al mi ke ‘Lilio’ ŝuldas ion al ‘Marta’, sed lau mi, ‘Lilio estas grandparte membiografia.
ŜatiLiked by 1 persono
Ho, dankon pro tiuj detalaj informoj kaj pro via “detektiva” laboro!
ŜatiŜati