
“Via lando bezonas VIN por recikligado.” – kampanjo, kiu imitas militajn enskribiĝvarbilojn por instigi al homoj recikligi.
Ĉi tio estas traduko de anglalingva artikolo de Guardian, verkita de Martin Lukacs. La ligiloj restas en la teksto, sed bedaŭrinde ili estas ligitaj al anglalingvaj fontoj. La artikolo estis origine publikigita la 17an de Julio, do la menciitaj datoj ne estas aktualaj.
Ĉu vi konsilus al iu svingi bantukojn en brulanta domo? Porti muŝmortigilon al pafbatalo? Tamen la konsiloj pri klimata ŝanĝo ne povus esti pli malkongruaj kun la karaktero de la krizo.
La retmesaĝo, kiun mi ricevis antaŭ semajno, proponis tridek ideojn por ‘verdigi’ mian oficejon: uzi reuzeblajn skribilojn, redekori per helaj farboj, ĉesi uzi la lifton.
Hejme, post anheladi sur la ŝtuparo, mi povus okupiĝi per aliaj ebloj: ŝanĝi la ampolojn, aĉeti lokajn legomojn, ekuzi ekologiajn aparatojn, meti sunpanelon sur la tegmenton.
Kaj studo publikigita ĵaŭde pretendis, ke ĝi malkovris la plej efikan metodon por batali klimatan ŝanĝon: mi povus ĵuri ne havi infanon.
Ĉi tiuj konvinkaj alvokoj al individua agado — en firmaaj reklamoj, lernejaj libroj, kaj la kampanjoj de ĉeffluaj mediaj grupoj, aparte en la okcidento — ŝajnas tiel naturaj, kiel la aero, kiun ni spiras. Sed lii povus apenaŭ esti pli misgvidaj.
Dum ni okupiĝas verdigante niajn personajn vivojn, kompanioj de fosiliaj brulaĵoj igas tiujn klopodojn sensignifaj. La disdivido de karbona poluado depost 1988? Sole cent kompanioj respondecas por nekredeblaj 71%. Vi umu per la skribiloj aŭ la sunpanelo; ili plu bruligos la planedon.
La libereco de tiuj kompanioj polui — kaj la fokusiĝo pri neefika vivstila kontraŭagado — ne estas akcidento. Tio estas la rezulto de ideologia milito, ellaborata dum la pasintaj 40 jaroj, kontraŭ la eblo de kolektiva agado. Fiaske sukcesa, tamen ne estas tro malfrue por renversi ĝin.
La politika projekto de novliberalismo, surtronigita de Thatcher kaj Reagan, sekvas du principajn celojn. La unua estas malkonstrui iujn barojn al la ekzerco de senkritika privata potenco. La dua estas starigi barojn al la ekzerco de demokratia publika volo.
Ĝiaj esencaj politikoj de privatigado, senreguligado, impostforigado kaj liberaj interŝanĝnegocoj ebligis al kompanioj kolekti enormajn profitojn kaj trakti la medion kiel kloaka deponejo, kaj korodis nian kapablon, pere de la ŝtato, plani por nia kolektiva bonfarto.
Io ajn, kio reprezentas kolektivan kontrolon al komerca potenco fariĝis ĉasaĵo de la elituloj. Lobiado, kompaniaj donacoj kaj la konstanta skrapado kontraŭ demokratioj ŝtopis verdajn politikojn kaj pludaŭrigis la fluon de subvencioj por fosiliaj brulaĵoj. Dume, la rajtoj de asocioj kiel laborunioj, la plej efika rimedo por la potencigo de laborantoj, estas subfosataj, kie ajn eblas.
Je la sama momento, kiam klimata ŝanĝo postulas senprecedentan kolektivan publikan respondon, novliberalisma ideologio baras la vojon. Tial, se ni volas rapide malaltigi poluadnivelojn, ni devos supersalti la libermerkatajn sloganojn: fervojoj, ĉiutagaĵa infrastrukturo kaj energiretoj reiru al publika regado; kompanioj estu reguligitaj por kontraŭi la uzadon de fosiliaj brulaĵoj; impostoj estu altigitaj por enorme subvencii klimatpretan infrastrukturon kaj renoviĝantan energion — por ke sunpaneloj estu sur ĉies tegmento, ne nur sur ties kun la rimedoj.
Novliberalismo ne nur certigis, ke tiuj postuloj estu politike nerealecaj: ĝi ankaŭ strebis fari tion kulture nepensebla. Ĝia celebro de konkurencisma memintereso kaj grandskala individuismo, ĝia hontigo de kompato kaj solidareco malfortigis niajn kolektivajn rilatojn. Ĝi disvastigis, kiel insida kontraŭsocia toksino, tion, kion Margaret Thatcher predikis: “ne ekzistas tia afero, kia socio.”
Studoj montris, ke homoj, kiuj kreskis dum tiu epoko ja fariĝis pli individuismaj kaj konsumismaj. Dronante en kulturo, kiu premas al ni konsideri nin pli kiel konsumantoj ol civitanoj, kiel sindependaj anstataŭ interdependaj, ĉu ni miru pri tio, ke ni traktas sistemajn problemojn per fokusiĝi pri neefikaj, individuaj klopodoj? Ni estas ĉiuj la infanoj de Thatcher.
Eĉ antaŭ la alveno de novliberalismo, la kapitalisma ekonomio prosperis per kredigi al homoj, ke esti afliktita de strukturaj problemoj de ekspluata sistemo — malriĉeco, senlaboreco, malsano, manko de kontenteco — estas fakte persona malsufiĉo.
Novliberalismo prenis tiun internigitan sinhontigadon kaj trorapidigis ĝin. Ĝi diras al vi, ke vi ne nur hontu, se vi ne povas akiri bonan postenon, havas multajn ŝuldojn, kaj estas tro streĉita kaj okupita por havi tempon kun viaj amikoj. Vi nun ankaŭ respondecas pri la eventualaj efikoj de ekologia ruiniĝo.
Kompreneble ni bezonas, ke homoj konsumu malpli, kaj trovi novajn malaltkarbonajn alternativojn — konstrui daŭripovajn bienojn, inventi pilstokadon por sunpaneloj. Sed individuaj elektoj plej efikos, kiam la ekonomia sistemo povas provizi realismajn mediprotektajn opciojn por ĉiuj — ne nur riĉa aŭ novaĵema malplimulto.
Se bonpreza transporto ne troveblas, homoj veturos per aŭtoj. Se lokaj organikaj manĝaĵoj estas tro kostaj, ili restos kun superbazaraj ĉenoj, kiuj uzas multajn fosiliajn brulaĵojn. Se malmultkostaj amasproduktitaj varoj fluas senĉese, homoj aĉetos kaj aĉetados. Tio estas la trompo de novliberalismo: persvadi nin, ke ni devas trakti klimatan ŝanĝon per nia doma financo, anstataŭ per potenco kaj politiko.
Ekologia konsumismo eble forvaporigos vian kulposenton. Sed nur amasmovadoj havas la povon ŝanĝi la trajektorion de la klimata krizo. Tio unue postulas rezolutan mensan rompon de la sorĉo de novliberalismo: ĉesi pensi kiel individuoj.
La bona novaĵo estas, ke la impulso de homoj kuniĝi estas neforigebla — kaj la kolektiva imagpovo jam faras politikajn kontraŭpaŝojn. La movado de klimata justeco ŝtopas duktojn, kaŭzas la malinveston de triilionoj da dolaroj, kaj gajnas subtenon por 100%-e puraj energiekonomioj en urboj kaj ŝtatoj tra la mondo. Novaj ligoj estas starigataj al Black Lives Matter, migrulaj kaj indiĝenaj rajtoj, kaj la lukto por pli bonaj salajroj. Spronate de tiaj movadoj, politikaj partioj ŝajnas finfine pretaj defii novliberalismajn dogmojn.
Neniu pli ol Jeremy Corbyn, kies Laborista Manifesto ellaboris redistribuan projekton por trakti klimatan ŝanĝon: per publike rekonstrui la ekonomion, kaj insisti ke komercaj oligarkoj ne plu rajtu libere agadi. La ideo, ke la riĉuloj pagu respektivan sumon por financi tiun transformon estis antaŭe konsiderata ridinda de la politika kaj amaskomunikila klaso. Milionoj malkonsentis. La socio, longe konsiderata formalaperinta, nun revenas kun pli da potenco.
Do kreskigu karotojn kaj saltu sur vian biciklon: tio igos vin pli feliĉa kaj bonsana. Sed jam temp’ está ĉesi obsediĝi pri tio, kiel persone verde ni vivas, kaj komenci kolektive batali kompanian potencon.
Postskribo de Ariel: Ĉi tiu artikolo fokusiĝas pri novliberalismo de brita perspektivo, sed mi pensas, ke la analizo aplikeblas al aliaj landoj, specife eŭropaj. Estus interese scii, kiel vi mem perceptas tion en via lando, do ne hezitu diri en la komentoj!
Mi tute konsentas ke estas ege grave pensi kaj paroli pri novliberalismo kaj ke pli grandaj agoj ol nur individuaj bezonatas. Kaj samtempe por mi ja gravas tiuj individuaj agoj – aĉeti lokajn legomojn ktp. La kialo estas ne ke mi pensas ke per tio mi kreos signifan ŝanĝon, sed simple ke estas por mi nature agi kongrue kun miaj valoroj kaj konvinkoj. Ne havus sencon por mi batali politike por io sed ne vivi laŭ tio en mia propra vivo. Tamen, estas ege grave ne forgesi ke 1. la individuaj agoj ne estas sufiĉaj, kaj 2. oni faru ilin nur kiam oni povas kaj ne estu hontigataj aŭ juĝataj se oni pro ajna kialo ne povas.
ŜatiŜati