Hodiaŭ estas La Internacia Tago por Rememoro de la Sklavkomerco kaj ties Abolicio. Por atentigi kaj pensigi pri ĉi tiu tago, mi prezentas liberan tradukon (liberan, ĉar la medioj de artikolo kaj pepĉeno estas malsamaj) de pepĉeno pri statuoj, kiuj reprezentas la sklavliberiĝon, originale farita de Samuel Sinyangwe, aktivisto pri nigraj rajtoj en Usono. Tio eble ŝajnas avangarda formo por artikolo, sed multaj bonaj ideoj kaj diskutoj disvastiĝas en Twitter, kiuj ofte estas artikoligindaj. La originajn pepojn vi povas legi ĉi tie.
Estas nia unua tago en Barbado kaj ni preterveturis ĉi tiun statuon (bildo maldekstre) tri fojojn. Mi neniam vidis ion ajn kiel tio.
Ĝi simbolas la rompon de katenoj. Reprezento de Bussa, kiu gvidis ribelon kontraŭ sklaveco en 1816. Sklaveco estis aboliciita tie baldaŭ poste. Oni elstare prezentas la statuon. Mi vidis ĝin tri fojojn la unuan tagon, kiam mi estis tie. Kaj mi konsciis, ke mi neniam vidis ion ajn kiel tio en Usono.
Dum mia tuta vivo mi neniam vidis monumenton, kiu simbolas la povon de nigrula liberiĝo kiel ĉi tiu statuo. Laŭ la intencoj de aliaj.
Mi memoras, ke kiam mi kreskis en Orlando, mi vidis ĉi tiun statuon (bildo dekstre). Ĝi celebras la konfederaciajn soldatojn, kiuj batalis por pludaŭrigi la sklavecon de nigruloj. Oni forigis ĝin antaŭ UNU MONATO (laŭ la tempo de la pepo estis maje). Kaj oni neniam anstataŭigus ĝin per statuo kiel tiu en Barbado. Oni ankoraŭ malrespektas la simbolojn, kiujn ni havas. Ekzemple la ŝildon, kiu rememorigas pri Emmett Till (linĉmurdito en Usono ligita al la movado por nigrulaj rajtoj). Imagu, se oni konstruus statuon, kiu reprezentas sklavon rompante siajn katenojn.
La historio de abolicio en Usono estas superpentrita por malvidebligi la strebojn de nigruloj, kiuj aŭdacis rezisti multmaniere. La fakto, ke en Usono oni diskutas la pluhavadon aŭ forprenon de porsklavecaj monumentoj, anstaŭ la konstruon de kontraŭsklavecaj monumentoj, estas tre instrua.
Rilate al ĉi tiu temo mi ankaŭ resumas artikolon de QZ pri la historio de konfederaciaj statuoj en Usono.
Aktivistoj en Durham, Norda Karolino, ne devis multe klopodi, kiam ili faligis konfederacian statuon dum manifestacio la 14an de Aŭgusto (video sube).
Multaj usonanoj konsideras ĉi tiujn statuojn simboloj de daŭra toleremo por blankula supereco, kaj ili estas ankoraŭ tre multnombraj tra sudokcidenta Usono. Antaŭnelonge studo de Southern Poverty Law Centre nombris almenaŭ 1,500 simbolojn de la Konfederaciitaj Ŝtatoj en publikaj spacoj, koncentritaj grandparte en ŝtatoj kiel Virginio, Norda Karolino, kaj Georgio.
La kialoj pro kiuj ekzistas tiel multe de ĉi tiuj statuoj, kaj kial ili estas tiel facile rompeblaj, estas ĉiuj samaj: ili estis amasproduktitaj en nordaj fabrikoj kaj malsekure instalitaj tra la Usona sudo.
Plimulto de konfederaciaj statuoj estas sennomaj, ŝablonaj soldatoj. Urboj instalis ilin en la 20a jarcento, jardekoj post la Usona Enlanda Milito (granda polemiko de kiu estis la sklavliberiĝo), ĉar la mitologio pri la Konfederaciitaj Ŝtatoj helpis pravigi leĝojn en la sudo, kiuj subprenis nigrajn civitanojn, atentigis Taber Andrew Bain, bibliotekisto de Virginia Commonwealth University, per Twitter.
Do fine ni vidas, ke statuoj ne nur ekzistas por rememorigi, sed ankaŭ por timigi. La figuro de la ‘silenta soldato’ fariĝis potenca simbolo en la sudo de Usono por subteni la apartismajn leĝojn de tiu pasinta epoko. Indas rekonsideri niajn simbolojn kaj inklinojn al ili, ĉar kiel en la supra ekzemplo, ili povas esti artefaritaj aŭ eksepokaj.
Mi ne tre favoras la faligon de historiaj simboloj – aliokaze ni ne havus la mirindaĵojn, kiujn oferas la restaĵoj de civilizacioj kiel Romo kaj Egiptio. Tial mi en unua momento iom skandaliĝis de la faligo en Norda Karolino. Sed via starpunkto pri la efekto, kiun tiuj objektoj havis sur la mensoj de homoj en la sudo de Usono, estas vere pensiga. Konserviĝu kelkaj tiaj statuoj nur en muzeoj, espereble por memorigi al la nunaj kaj estontaj generacioj kiel krudaj estis niaj prauloj.
ŜatiLiked by 1 persono