Kion Iĉoj Klarigis al Ni: „Mansplaining“ aŭ „Virklarigaĉo“ en Niaj Vivoj

Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo, Dana demandis al siaj konatulinoj kion iĉoj jam virklarigis al ili. Kelkaj el la respondoj estis nekredeblaj.

Mi demandis miajn konatulinojn pri kelkaj ekzemploj de virklarigaĉo, kiujn ili spertis en sia vivo.

Antaŭ ol dividi kun vi la ekzemplojn mem, mi ŝatus klarigi kio entute estas virklarigaĉo. Virklarigaĉo (esperante foje ankaŭ nomata iĉklarigo, virklarigo, klarigiĉaĉo, eksplikiĉaĉo aŭ simile) estas traduko de la angla vorto mansplaining, kiu siavice konsistas el la vortoj man (iĉo) kaj splaining (derivita de la vorto explaining – klarigado).

La vorto mansplaining iĝis populara en la jaro 2008 post eldono de la eseo Men Explain Things to Me („Iĉoj Klarigas al Mi Aferojn“) far Rebecca Solnit.

Splaining (klarigaĉo) ne estas kutima utila klarigado, sed tia, en kiu homo apartenanta al privilegiita grupo (ekzemple iĉo, riĉulo, blankulino ktp) antaŭsupozas ke ri pri iu temo scias pli ol homo de malprivilegiita grupo al kiu ri arogante eksplikas sian veron. En la kazo de virklarigaĉo temas pri aroganta eksplikado de aferoj al inoj far iĉoj. Aliaj ekzistantaj klarigaĉoj estas ekzemple blankklarigaĉo (blankuloj klarigaĉas al neblankuloj), cisklarigaĉo (cisgenruloj klarigaĉas al transgenruloj) kaj aliaj.

Samkiel ĉe multaj aliaj mikroagresoj, ĉe klarigaĉo temas pri elmontro de povo. La klarigaĉanto nome kvazaŭ diras “surbaze de mia socia statuso, mia voĉo pli gravas ol via, sendepende de kion vi scias pri la temo”.

Nun venas tempo por la menciitaj ekzemploj. Ĉiujn ĉi spertojn de virklarigaĉo priskribis al mi miaj konatulinoj responde al la demando, kion al ili arogante klarigadis iĉoj. Nur por ke ne okazu miskompreno: eĉ ne unu el la ekzemploj temas pri situacio en kiu patro klarigas ion al infano. Kvankam por kelkaj el vi estos nekredebla, ke unu plenkreskulo povas al alia klarigadi ke terpomfritoj estas fakte frititaj terpomoj, la realeco estas tia. La malegaleco de povo inter certaj grupoj en la socio nome montriĝas interalie per infanigado, do traktado de la malprivilegiita homo kvazaŭ infano (almenaŭ en situacioj kiam tio konvenas por la privilegiito).

Kion do iĉoj klarigis al miaj konatulinoj:

  • ke ĉiu virino volas iĝi patrino
  • ke virinoj estas emociaj estaĵoj regataj de siaj hormonoj
  • ke kafo enhavas kafeinon, do mi estu atenta pri ĝi
  • ke terpomfritoj estas frititaj terpomoj
  • kiel bone elekti ŝuojn por vintro
  • kiel mi zorgu pri mia kato, kiun mi havas jam de kvin jaroj
  • kial necesas trinki multan akvon

Laste unu sinjoro klarigadis al mi kiel funkcias la Eŭropa Unio post kiam mi diris al ri, ke mi studis tion dum tri jaroj.

Foje okazas ke iu klarigas al mi geopolitikajn kaj kulturajn ligojn inter Slovakujo, Usono kaj Rusujo. La temo de mia faka esplorado estas totalismo kaj ideologia diskurso, mi havas diplomon pri la anglaj kaj rusaj lingvoj kaj kulturoj kaj doktoriĝon, sed mi ne havas lipharojn, do mi verŝajne ne komprenas tiajn aferojn.

Mi strebas forgesi pri tiaj okazoj, sed mi por ĉiam memoros unu ulon, kiu bezonis klarigi al mi kiel al virinoj dum gravedeco senrevene malaltiĝas inteligenteco kaj malgrandiĝas cerbo, pro hormonoj.

Al mi unu amiko klarigis kiel mi farbu mian ĉambron, 15 minutojn post kiam mi rakontis kiel mi unusomere farbis la tutan domon de miaj geavoj. “Vi scias, vi devas meti la meblojn mezen de la ĉambro kaj kovri per molplasto”, “vi devas bone kirli la farbon” kaj “aĉetu rulfarbilon“. Ĉu ri pensis ke mi farbis antaŭe per balailo kaj detruis ĉiujn meblojn aŭ kio?

Oni klarigiĉis al mi kiel estis la historio pri Jozef Tiso (slovaka historia figuro) kaj aldonis “legu ion pri tio”. Amuza fakto: mi havas diplomon pri historio kaj specialiĝon pri slovaka historio de la 20a jarcento, kaj la klarigiĉanto sciis pri tio.

Mi jam antaŭ longe ĉesis kalkuli kiom da foje iu iĉo ekklarigadis al mi, pri kio temas psiĥologio kaj kiel la homoj kaj la socio fakte funkcias, tuj post kiam mi diris al ri ke mi studas psiĥologion.

Mi studas neŭrosciencon, jam tri jarojn mi intense okupiĝas pri la homa cerbo, mi dissekcis ĝin, esploris submikroskope, mi faris staĝon en granda scienca instituto en Amsterdamo. Malgraŭ tio multegajn fojojn okazas al mi, ke venas iu iĉo, kiu neniam en la vivo eĉ okupiĝetis pri neŭroscienco, kaj komencas aserti ke “iĉoj estas tiaj kaj inoj aliaj” ĉar “ni havas tion tiel programite en la cerbo” kaj “ina cerbo” kaj “iĉa cerbo” kaj simile. Nenio el tio estas vero. Sed ri estas iĉo, do ri pli bone scias.

Kiam oni al mi – persono kun denaske asignita ina sekso, kiu spertis perforton – klarigis la difinon de perforto kaj mistraktado.

Mia ekskoramiko unufoje dum atendado ĉe trajnstacidomo klarigis al mi, ke la stacio kiu estas skribita lasta sur la trajnhoraro, estas la finstacio.

Komenti

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s