Hispaneska divorco

Ĉi tiu estas gastartikolo de Nicolau Dols, profesoro de Kataluna Filologio ĉe la universitato de la Balearoj. Foto ‘catalonia’ de cobalt and chrome, uzita laŭ CC BY-NC 2.0.

37596858922_46a0b43491_o

‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Ekzistas popola kanto kiu plilongigas ĝin per “La maté porque era mía, / y si volviera a nacer / otra vez la mataría” (Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia, / kaj se ŝi denove naskiĝus / denove mi murdus ŝin). Tango, filmo, kaj multe da kulturaj esprimoj, moke aŭ ne, baziĝas sur ĉi tia diraĵo. La signifo de la esprimo estas “mi tute rajtis murdi ŝin ĉar ŝi estas mia posedaĵo”. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kulturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.

Disiĝo neniam estas facila ago en paroj, kaj eĉ ĝi tute maleblis en tradiciaj socioj kie gravaj sentoj de falsa (ekde nia nuntempa starpunkto) honoro estis la supranivela esprimo de rilatoj konstruitaj kiel posedaj: se virino apartenas al viro, disiĝon deciditan de virino viro spertas kiel frakason de sia posedaĵo. La argumento “divorco nur devas okazi kiam ĝi estas konsentita de ambaŭ partneroj” ne konvenas al socio en kiu homoj estas ĉiuj egale plenrajtaj, kaj estas aldonaĵo de eble leĝa, sed tamen ne justa, ŝarĝo de sufero al la pli malforta partnero.

La hispana konstitucio de 1978, ankoraŭ valida, ne agnoskas la rajton de memdetermino de la popoloj de Hispanio, kaj deklaras la “maldissolveblan unuecon de la hispana nacio, komuna patrujo de ĉiuj hispanoj” (art. 2). Tamen, la artikolo 10 de la sama bazleĝa teksto deklaras ke oni devas interpreti akgnoskatajn rajtojn surbaze de internaciaj paktoj subskribitaj de Hispanio. Pravas ke Hispanio subskribis en 1977 la Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, lanĉitan de Unuiĝintaj Nacioj per Rezolucio 2200A (XXI) de 1966 kaj valida ekde 1976, kaj ke ĉi tiu pakto deklaras (art. 1) ke “Ĉiuj popoloj havas la rajton memdetermini”. Pravas ankaŭ ke pro tio ke memdetermino ne estas agnoskata kiel konstitucia rajto oni ne povas pretendi interpreton de ĝi laŭ internacia juro.

La 6an de Septembro de 2017 la Parlamento de Katalunio (‘aŭtonoma komunumo’ laŭ la hispana konstitucio) voĉdonis favore la Leĝon pri Referendumo pri Sendependiĝo de Katalunio, meze de forta krizo kun la hispana registaro, kiu emis ĉesigi ĉiujn agojn rilatajn al la organizado de popola balotado, afero pri kiu la konstitucio ne antaŭvidas. Sekvis arestado de politikistoj akuzataj de organizi referendumon, kontrolado de financoj de la kataluna registaro por eviti elspezojn rilatajn al la aĉeto de balotiloj kaj balotujoj, fortaj minacoj de monpunoj (ĝis 300.000€ kontraŭ civitanoj partoprenantaj en balotkomisionoj), sendo de miloj da policistoj al Katalunio, ktp.

La hispana registaro nur ofertis eblon diskuti pri sendependiĝo de Katalunio en la hispana parlamento. La oferto fontas el la baza ideo, milfoje ripetita, ke sendependiĝon de Katalunio ne povas decidi nur la katalunoj, kaj ke la plejparto de la hispanoj devas ĝin konsenti. Do, ni revenas al la jam konata muziko pri malkonsentita divorco: divorco ne eblas se la plej pova partnero ne konsentas ĝin1. La diskurso kompletiĝas per asertoj pri kion volas “ĉiuj la hispanoj”. Ŝajnas ke nur la hispana registaro povas interpreti ties volon, kaj en tiu ĉi totalo oni inkluzivas ankaŭ la katalunojn. Do, tipa nuligado de sendependa volo de partnero aperas ĉi tie (“Vi silentu, ĉar mi jam scias kion vi volas kaj bezonas”).

La ĉefa kaj ununura argumento de la hispana registaro estas ke la referendumo ne estas laŭleĝa. Tamen, ĝi ankaŭ ne estas krimo… sed kvazaŭ krimulojn oni persekutis ne nur la organizantojn, sed ankaŭ partoprenantojn en la voĉdonado. Facile troveblas retaj atestiloj de perforto fare de hispanaj policistoj kaj militistoj (ne forgesu ke “Guardia Civil” estas militista korpuso), forte armataj kaj kirasataj. La rakontoj pri la ago de ĉi tiuj korpusoj estas teruregaj. La tagon kiam mi ĉi tion verkas, du tagojn post la atakoj, la kataluna ministerio pri sano parolas pri pli ol 800 vunditoj. Ili ne estas fortikaj homoj, kiuj eble perforte kontraŭstaris policon, tute ne: centoj da filmetoj montras sturmtrupojn atakantajn per klaboj kaj gumpafaĵoj (gumpafaĵoj estas malpermesataj en Katalunio ekde 2014) malarmitajn kaj eĉ feblajn civilulojn enviciĝintajn por baloti. Multas la bildoj de homoj videble ne kapablaj elteni fizikan atakon, ĉefe maljunuloj kaj virinoj, ĵetitaj surplanken kaj trenitaj de policistoj per hararo aŭ busxo.

Dume, Eŭropo silentas, kiel oni silentas kaj nenion faras kiam sentas batojn kaj kriojn en apuda domo. Ĉu ni sekvu la konsilon “Ne ŝovu nazon en fremdan vazon” eĉ kiam ni scias kio okazas? Ĉu ni rajtas ŝajnigi nin surduloj? Ĉu ni ne estas komplicoj de murdisto se ni nenion faras? Kion diros la krimulo? Ĉu “mi batis ilin ĉar ili apartenas al mi”, samkiel “Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia”? Eble ni povus trankvile atendi, komforte atendi legadon de la morgaŭaj novaĵoj apogante kapon sur litkusenon kie oni brodis “Ni vivos, ni vidos”. Tute bone, kaj eĉ leĝe, sed ankaŭ morale malice! “Ni vivos, ŝi ne plu… ĉar ŝi estis lia”.

1 Ekzemple en ĉi tiu artikolo.

2 Bonvolu legi la artikolon pri “Mansplaining” en tiu ĉi blogo por kompreni kion mi celas klarigi.

2 komentoj

Enarkivita sub novaĵoj, politiko

2 respondoj al “Hispaneska divorco

  1. “ekskluziva propraĵo de hispana kukturo”… kulturo, ĉu ne ? :_)

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s