Nuntempaj Defioj de Feminismo

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

La esprimo “genra egaleco” lastatempe furoras, interalie en Esperantujo: ĝi aperas ekzemple kiel kongresa temo, TEJO-komisiono, kaj eĉ ĉeftemo de Kontakto. Unuflanke mi ĝojas ke finfine vekiĝas intereso pri la temo, sed aliflanke maltrankviligas min ke tio tro ofte okazas en maniero kiu estas limigita, trosimpligita, nedaŭripova, kaj de longtempa vidpunkto eĉ eventuale damaĝa. En ĉi tiu artikolo mi atentigos pri la plej gravaj manieroj per kiuj feminismo estas misinterpretita kaj fuŝaplikita, kaj strebos fari sugestojn por plibonigo.

32993449825_2a0c6d0719_z

“Kolera feministo” (Foto: ‘Women’s March London’ de Nessie Spencer, uzita laŭ CC BY-SA 2.0)

Unue, gravas ke oni apliku genran perspektivon en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj. Ekzemple, en TEJO ne plu ekzistas komisiono aŭ faka sekcio pri reta agado, ĉar nuntempe reta agado necesas en ĉio: en informado, eksteraj rilatoj, aktivula trejnado, Pasporta Servo ktp. Same, en ĉiuj el tiuj fakoj ankaŭ la genra perspektivo necesas. Tio signifas ke oni per diversaj manieroj certigu egalan partoprenon en ili: en fizikaj renkontiĝoj (kongresoj, PS) oni faru paŝojn por malebligi seksĝenadon, en varbiloj oni garantiu egalan reprezentadon, ktp.

Se ni analizas la problemon eĉ pli detale, eblas disigi ĝin al du partoj: unue, pri genra egaleco oni kutime nur parolas, sen transformi la paroladojn en praktikajn agojn, kaj, due, oni ĉiukaze parolas pri ĝi nur en limigita kadro. Do, mi ne plendas pri tio ke oni havas IJK-n kun la temo “genra egaleco” – male, tio estas bonega. La problemo estas, unue, ke kongresoj daŭre ne estas sekuraj kaj alireblaj por homoj de ĉiu genro. Due, kial ni ne parolas pri genra egaleco eĉ kiam tio ne estas la kongresa temo? Alivorte, anstataŭ ol havi unu kongreson kun la ĉeftemo genra egaleco, pli bonus trakti la temon en ĉiu kongreso.

Por eĉ pli malfaciligi la aferon, mi demandas min ĉu anstataŭ apliki genran perspektivon ni povus apliki pluranecan perspektivon. Pluraneco estas aliro kiu agnoskas ke identecoj kiel raso, klaso, seksorientiĝo, handikapeco, religio, aĝo ktp estas ne nur plurope haveblaj, sed eĉ nedisigeble interligitaj, same kiel la subpremoj kiujn oni spertas surbaze de ili. Tial ankaŭ nia agado kontraŭ subpremado devas konsideri tiun interligitecon. Laŭ mia opinio la egaleco kiun ni strebu atingi nepre estu ne nur genra, sed pluraneca. Bedaŭrinde, nuntempe ni anstataŭe plej ofte renkontas okcidentan, blankan, cisnorman, heteronorman, mezklasan version de “feminismo”. Estas nepre konscii pri tiu fakto kaj strebi ŝanĝi ĝin.

Alia defio kiu nuntempe blokas la vojon al egaleco estas la burokratiigo de feminismo. Anstataŭ esti movado por homoj kaj far homoj, multo de la agado okazas nur kadre de neregistaraj organizoj kiuj estas financataj de diversaj institucioj (ekzemple naciŝtataj aŭ eŭropuniaj fondusoj). Sekve, la celoj kaj lojalecoj de la organizoj estas diktataj de la postuloj de tiuj institucioj, kaj ne de la veraj bezonoj de la homoj kiujn ili servu. Povas do okazi eĉ tio ke organizoj elektas fari “egalecan” agadon ne kun la celo alproksimiĝi al egaleco, sed por ŝajnigi tion al iu ekstera instanco. Kaj povas esti ke la problemoj pri kiuj la organizo decidas fokusiĝi ne estas la problemoj kun kiuj la homoj plej bezonas helpon. Sed eĉ kiam la organizoj havas krom bonaj intencoj ankaŭ konscion pri la bezonoj de la homoj, ili ofte ne havas elekton: aŭ ili koncentriĝos pri la projektoj por kiuj ekzistas financa kaj institucia subteno, aŭ ili ne havos monon kaj povos helpi al neniu. Al aktivuloj en tiu okazo povas ŝajni ke eĉ se ili ne konsentas kun la malpolitikigita, neoliberala maniero en kiu la agado okazas, ĝi estas “pli ol nenio” (ekzemple, ili konscias ke certa projekto por ĉesi perforton estas alirebla nur al mezklasaj virinoj, sed pli bone helpi nur al mezklasaj virinoj ol al neniuj). Kvankam tio povas ŝajni akceptebla strategio por la momento, de la longtempa vidpunkto ĝi fakte kontribuas al la problemo kiun ĝi devus kontraŭbatali.

Se taksi laŭ miaj supraj rimarkoj kaj kritikoj, la movado por genra egaleco ŝajnas esti en fuŝa stato. Tamen, tio ne estas kialo por malesperi kaj rezigni. Male, ĝi estu instigo. Se ni konstante konscios pri la defioj kaj problemoj, se ni ĉiam estos sinkritikemaj kaj strebas krei laŭeble plej inkluzivan movadon, tiam nia agado havas sencon.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, femismo, movado, pozitiveco

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s