Antaŭaverto: perforto en proksimaj rilatoj
La koncepto “ciklo de perforto” estis enkondukita en 1979 de Lenore Walker por provi klarigi la procesojn okazantajn en perfortaj rilatoj.* Ĝis hodiaŭ ĉi tiu modelo (en ĝisdatigita versio) estas vaste uzata. Kvankam necesas memori ke aliaj modeloj ekzistas kaj ke ne ĉiuj homoj, kiuj spertis perforton de sia partnero, povas rilati al ĝi, ĝi estas utila ilo por klarigi funkciadon de tiaj rilatoj, inkluzive partan respondon al la demando “kial ri simple ne foriras?”.
Ciklo de perforto tamen estas nur unu el la eblaj kialoj, pro kiuj homoj restas en perfortaj rilatoj. Foriron plie malhelpas ekzemple ankaŭ reala danĝero de morto: nome, plej ofte virinoj estas murditaj ĝuste dum provo forlasi la rilaton. Krome, foje la homo simple povas iri nenien, pro postsekvoj de la perforto, kiuj inkluzivas ekzemple izolon disde la amikoj kaj familio aŭ mankon de financoj kiujn kontrolas la perforta partnero.
Laŭ la modelo, la ciklo ĝenerale konsistas el tri ĉefaj fazoj kiuj senĉese sekvas unu post la alia:
1. Kreskado de streĉo. Okazadas “malgrandaj” agoj de perforto (depende de la rilato, povas temi ne nur pri vorta mistraktado sed eĉ pri malpli intensaj agoj de fizika perforto). La perforta partnero estas pli kaj pli posedema, ĵaluza, kontrolema. La partnero spertanta perforton timas, sentas ke danĝero alproksimiĝas, kaj ĝenerale strebas eviti ĝin, do agi tiel, ke la perforta partnero ne havu kialon koleriĝi (estas submetiĝema, ne plendas), sed tio ne helpas.
2. Eksplodo. La tensio atingas sian pinton kaj elverŝiĝas, forme de danĝera perforto. En ĉi tiu fazo la homo spertanta perforton strebas iumaniere travivi. Se ri decidas forlasi la rilaton, plej ofte ri faras la decidon ĝuste dum ĉi tiu fazo, kaj tio povas grave endanĝerigi rin, eĉ gvidi al ria morto, kiel ni menciis. La eksplodo estas pretekstita de iu konduto de la partnero spertanta perforton, sed envere ĝi tute ne estas ria kulpo: kiom ajn ri strebas ne krei kialojn, iuj kialoj ĉiam troviĝos, ofte eĉ tute neraciaj (eble ri ekzemple “tranĉis la terpomojn en malĝusta maniero”).
3. La miela fazo. La perforta partnero promesas, ke ri ŝanĝiĝos, pardonpetas kaj agas kiel la perfekta partnero, strebante pruvi, ke ri estas bona kaj amplena: ri donacas belegajn donacojn, aranĝas komunajn feriojn, pasigas tempon kun la infanoj, faras amdeklarojn, ktp. Ri klarigas sian konduton tiel, ke kulpis pri ĝi io alia, ekzemple alkoholo, streĉo ktp. Ambaŭ homoj en la rilato volas nei la fakton ke la perforto estis io serioza kaj ke ĝi povas okazi denove, la partnero spertanta perforton povas eĉ senti kulpon.
La tuta ciklo povas daŭri unu tagon aŭ unu jaron – estas malsame por malsamaj rilatoj. Komuna trajto tamen estas, ke ju pli da fojoj la ciklo ripetiĝas, des pli ĝiaj fazoj mallongiĝas kaj pliintensiĝas. Ekzemple komence la eksplodo tute ne devas enhavi fizikan perforton (batadon) – eble nur pli intensan kriadon kaj agresemajn vortojn. Tial oni foje eĉ ne sukcesas rekoni ke temas pri perforto. Kelkfoje povas daŭri jarojn ĝis kiam ekokazas fizika perforto (aŭ eble ĝi eĉ tute ne okazos, sed aliaj specoj de perforto estas same damaĝaj kiel fizika perforto). Krome, kiam la ciklo plirapidiĝas kaj la spiralo pli kaj pli malvastiĝas, kelkaj fazoj povas foresti: ofte ekzemple la miela fazo mallongiĝas ĝis ĝi tute malaperas.
Se vi parolas kun homo spertanta perforton, memoru ke ri daŭre amas sian partneron, ke la fazoj ŝanĝiĝas kaj ke ri spertas ne nur malbonon, sed ankaŭ bonon. Pro tio oni en tiuj situacioj ne juĝu la homon pro tio ke ri restas en la rilato. Same oni evitu rektan fiparoladon pri la perforta partnero. Anstataŭe, oni emfazu ke la perforto ne estas la kulpo de la homo, kiu ĝin spertas, kaj ke perforta konduto neniam estas akceptebla (parolante do pri la konduto kaj ne pri la partnero kiel homo).
Se vi volas pli edukiĝi pri perforto en proksimaj rilatoj, vi povas legi pri ĝi kaj ĝiaj malsamaj tipoj ĉi tie. Pri gaslampumado, konkreta tekniko de mistraktado, vi povas legi ĉi tie.
* Ni komprenas ĉi tie perfortan rilaton kiel rilaton inter du homoj, en kiu la perforto estas unudirekta aŭ almenaŭ malegale distribuita. Tiumaniere ĝi estas malsama ol rilatoj kie oni multe kverelas, sed la povo inter la partneroj estas egala. Krome, malgraŭ ke ni skribas en genroneŭtra lingvaĵo, ni agnoskas ke en vasta plejparto de kazoj la homo, kiu spertas perforton, estas virino.