La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

En mia laborvivo fojfoje okazas, ke oni primokas virinojn ĉi maniere: “se via ideo estas tiom brila, realigu ĝin! Iĝu entreprenisto ekzemple.” Oni aldonas: “La interreta epoko estas brila historia momento, ĉar ĝi kreas por ĉiuj la samajn kondiĉojn, nur provu kaj spertu.”

Mi konscias, ke formale estas tiel, sed spertoj de miaj amikinoj kaj koleginoj montras alian realecon: esti virino ne helpas al vi, eĉ se vi estas ĉereta enterprenistino.

Antaŭnelonge mi trovis sciencan artikolon kiu pruvas miajn supozojn, kaj mi sube prezentas resumon de ĝi. 

Virinoj, kiuj estras ĉeretan entreprenon, malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn aŭ estas traktataj serioze malgraŭ la esperoj, ke interreto egaligu enterprenistojn.

brooke-lark-194253

Photo by Brooke Lark on Unsplash

Laŭ esploro de la Universitato de Loughborough (Britio), virinaj defioj inkludas superi malbonvenigajn negocretojn, sekurigi gravajn financadojn kaj kontaŭbatali socian hierarkion por esti akceptitaj kaj serioze traktataj.

Multnombraj variabloj kreas obstaklojn por virinoj kiuj mastrumas ĉeretajn entreprenojn, diras doktorino Angela Martínez Dy, preleganto pri Komerco ĉe la Londona kampuso de la Universitato de Loughborough, kiu pristudis limigajn faktorojn al sukceso de entreprenistinoj.

En la 18-monata esploro ŝi studis spertojn de dudek ses inaj entreprenistoj, kun diversaj vivspertoj kaj rimedoj, celante kompreni, kio influas iliajn malsukceson kaj sukceson.

D-rino Martínez Dy substrekis ke, precipe ene de la teknologia industrio, genro estas grava faktoro determinanta nivelojn de sukceso kaj malsukceso.

Ŝi diris: “Kvankam estas kelkaj virinoj, kiuj atingis sukceson en siaj ciferecaj entreprenoj, la viraj stereotipoj rilate al teknologio kaj komercemo certe kontribuas al la malprofitoj de virinoj. Ni ne ĉiam estas traktataj serioze kiam temas pri niaj entreprenoj aŭ ciferecaj ideoj kaj statistike malpli verŝajnas ke ni ricevos riskkapitalan financadon. Virinoj opinias, ke estas malpli facile integriĝi en altniveltaj negocaj retoj, kiuj tendence estas virdominataj, kaj do ne havas samajn ŝancojn.”

La studo difinis kiel “cifereca entreprena sukceso” ajnan komercan modelon, kiu montris daŭripovecon, profiton, kaj kiu sin subtenas aŭ kreskas laŭvole.

Ĉu entreprenoj povis atingi tiun difinon de sukceso aŭ ne, dependis de sociekonomiaj travivaĵoj de la enterprenisto, kiuj influis edukajn kaj dungrilatajn spertojn.

“Aliaj faktoroj, kiel genro kaj raso, ankaŭ influis ŝancojn kaj vojojn haveblajn al ili.” Ŝi aldonis: “Kio estas ofte forlasita de konversacioj pri entreprenemo, estas la fakto ke la homa kaj socia kapitaloj estas nepre ligitaj al sociaj kondiĉoj kaj trajtoj kiel genro, klaso kaj raso.”

“La ŝancoj, kiujn oni donas al homoj kiel rezulto de iliaj deven-familioj, ekzemple edukado, antaŭa laboro, kapablo esti senŝulda aŭ preskŭ senŝulda – tio ĉio kontribuas al kion oni povos fari en estonteco se temas pri entrepreno, ĉu ĉereta aŭ ne. Jes, la interreto malaltigas kelkajn noventreprenajn kostojn, sed ne ĉiujn. Ĝi ankaŭ enkondukas novajn kostojn kaj defiojn, kiuj ne videblas, kaj kiujn homoj eltrovas nur kiam ili provas komenci retkomercon.”

Ĉi tiuj specifaj influoj malebenigas tion, kio estas ŝajne ebena ludkampo por homoj de ĉiuj sociaj rangoj, diras d-ro Martínez Dy.

Aldone, la ekzistantaj perceptoj de la interreto kiel “alirebla por ĉiuj egale” devus esti redifinitaj por respeguli ian dinamikon kaj fluecon.

Ŝi sugestas, ke ne ĝustas la ideo, ke ĉiuj havas la samajn ciferecajn ŝancojn tuj kiam oni havas aliron al la interreto.

bonnie-kittle-186235

Photo by Bonnie Kittle on Unsplash

“Estas kelkaj neprononcitaj popularaj supozoj pri la interreto, unu el kiuj estas, ke ĝi estas universala,” diras D-rino Martínez Dy. “Tio donas la impreson, ke oni bezonas nur enretiĝi kaj oni tuj havos aliron al ĉiuj avantaĝoj, kiujn la interreto proponas.

“Miaj studrezultoj montras ke ĉi tio malveras: malsamaj personoj, kun malsamaj homa, socia kaj financa kapitaloj, uzas la interreton en malsamaj manieroj kaj por draste malsamaj celoj.

“Ni do devas ampleksigi nian komprenon de ‘interreto’. Ĝi ne estas monolito, sed pluraj diversaj kaj dinamikaj rimedoj, kiuj povas esti uzataj efike, aŭ ne.”

D-rino Martínez Dy sugestas, ke la samaj retaj obstakloj ĉeestas en ‘realmonda’ industrio, kie multaj virinoj en teknologio, scienco, kaj inĝenierado malkovras malhelpojn similajn al tiuj en la reta mondo.

Ŝi diras: “Krome, ekzistas la “tridenta temo” pri laboro en teknologio kaj rilataj kampoj.
“Ekzemple kiam temas pri homvarbado, ene de STIM-fakoj (scienco, teknologio, inĝenjerado, matematiko), virinoj estas malmultnombraj, almenaŭ en la okcidento.

“Praktike tio-ĉi estas la ‘vitra plafono’, kie ni vidas virinojn promociitajn nur ĝis certa nivelo kaj ne al supra mastrumado, kaj la ‘likanta dukto‘, t.e. la vasta nombro da virinoj, forlasantaj sian virecan labormedion pro persistaj seksismaj sintenoj, politikoj kaj praktikoj, kiuj kompreneble estas pligravigitaj per rasismo kaj aliaj pluranecaj diskriminacioj.”

Tamen, ŝi aldonas: “Malgraŭ tiuj defiaj obstakloj, multaj virinoj tamen sukcesas en la teknologia fako, kaj tio nekredeblas.”
Por ke malegalecoj estu ekvilibrigitaj, laŭ Martínez Dy, ne sufiĉas fokusi klopodojn nur en la reto.

Multe pli ampleksa kaj plivastigebla aliro bezonatas, kiu konduku nin al kultur-ŝanĝo kaj estigu grandegajn ŝanĝojn, kiel la redistribuadon de riĉeco.

Ŝi klarigas: “La interreto estas unu teknologia rimedo, kiu sola ne kapablas solvi profundan kaj daŭran malegalecon, kiu naskiĝis en la nuntempa socia mondo. Entreprenemo estis la unua solvo proponita por atingi tion ĉi, kaj la breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj efektive larĝiĝis ekde kiam la kulturo de entrepreno estis unue enkondukita en la 80aj jaroj.

“Ni devas igi la socion ĝenerale pli egala kaj ĉefajn rimedojn pli alireblaj. Por ebligi ĉi tion, mi rigardus pli strukturajn solvojn, anstataŭ tiujn individuajn, kiel ekzemple redistribui riĉecon de la supera 1% al aliaj 99% de la homaro, ĉesigi entreprenajn impostojn kaj reinvesti pri sociaj programoj, edukado, kaj apogo de la laboranta popolo, precipe patrinoj.

“Ĉi tiuj estas simple manieroj, per kiuj ni vidos veran socian progreson en la direkto de egaleco kaj donos al ĉiuj la samajn ludregulojn.”

La origina artikolo pri la esploro far de Martínez Dy, nome ‘La retejo de Ŝancoj aŭ la sama malnova historio? Ciferecaj intreprenistinoj kaj intersekca teorio’, estis publikigita en la revuo pri organizaj studoj “Homaj Rilatoj”.

2 komentoj

Enarkivita sub laboro

2 respondoj al “La interreto ne estas egaleca medio por sukcesa komerco, des pli se vi estas virino

  1. La artikolo montras, ke retaj entreprenistinoj spertas, ke ili malpli verŝajne ricevas fondusajn financojn. Tio sugestas, ke io estas malbona, sed la argumento ne estas forta. Kial ne provi mezuri la faktan diferencon? Ĝenerale, viroj pruntas pli da fondusaj financoj(http://fortune.com/2017/03/13/female-founders-venture-capital/), sed ankaŭ estas pli da viraj entreprenistoj ol virinaj entreprenistoj, do la demando estas iomete komplika, sed ne pli komplika ol la “Gender Pay Gap”.

    Ŝati

    • kata.luna

      Mi supozas ke en ia universitato en la mond’ oni jam estas mezurantaj la faktan malsamecon, la temo povus esti pritraktata en aliaj esploroj pri egalec-rilataj temoj.
      Intertempe, mi kredas ke indas jam nun krei kondicxojn kiam tiu malsimileco malaperu, anstataux atendi kiam oni publikigos datumojn pri fakta malsimileco.

      Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s