Transgenra Analizo de ‘Wicked’

Ĉi tiu artikolo estas represo de artikolo, kiu estis publikigita en Kontakto 2017:2 – ni kore rekomendas al vi la tutan numeron, kies ĉeftemo estas Genraj perspektivoj: sinidentigo, afekcio kaj feminismo.

IMG_20171125_140317

Mia tre eluzita ekzemplero

Wicked estas romano verkita de Gregory Maguire, bazita sur la fama romano La Mirinda Sorĉisto de Oz. Ĝi estas ‘repensisma’ verko, kiu kadrigas la ‘fian sorĉistinon de la okcidento’ kiel la ĉefrolulon, igante ŝin tragedia figuro. En ĉi tiu artikolo mi priparolos la temojn de kvireco kaj transgenreco ene de Wicked, kaj klarigos, kial mi mem multe identiĝas kun la verko.

La Mirinda Sorĉisto de Oz estas tiel fama, ke preskaŭ ne necesas klarigi la rakonton ĉi tie, sed mi rapide faros. Dorothy Gale de Kansaso kaptiĝas en kirloventego, kiu sendas ŝin al la fremda lando de Oz. Post akcidenta mortigo de la sorĉisto de la oriento, Dorothy estas taskigita mortigi la fian sorĉistinon de la okcidento, kion ŝi faras per sitelo da akvo. En la verko de Maguire, ni sekvas la verdan sorĉistinon Elphaba de naskiĝo, lernante kiel ŝi konatiĝis kun la ‘bona sorĉistino’ Glinda ĉe la universitato, kiel kaj kial ŝi ‘malboniĝis’, kaj kiel ŝi tragike mortas je la fino.

Wicked estas pli konata kiel muzikalo, en kiu Idina Menzel estis la origina aktoro de Elphaba. Laŭ mi tio estas bedaŭrinda afero, ĉar la romano estas vere brila, traktanta tre profundajn kaj malfacilajn temojn per filozofia kaj kvira aliro. La muzikalo multe simpligis la rakonton, kaj pro tio mi fokusiĝos pri la romano en mia pritraktado.

Ekzistas jam multaj analizoj de La Mirinda Sorĉisto de Oz kiel kvira teksto, almenaŭ la filma versio. En la filmo, komence ĉio estas nigrablanka, kaj kiam Dorothy ekpaŝas en Oz, koloroj aperas: bela metaforo por la ekkonscio pri gejeco. Krome, estas la fama kanto ‘Ie preter la ĉielarko’, kaj ĉielarko estas konata simbolo de GLAT-eco. Judy Garland, la aktoro kiu rolis Dorothy, estas ‘geja ikono’, kaj pli frue en Usono oni uzis la esprimon ‘amiko de Dorothy’ kiel eŭfemismon por gejuliĉo.

Do, La Mirinda Sorĉisto de Oz jam havas radikojn en kvireco. Ni povas konstati, ke la rakonto de la vidpunkto de Dorothy spegulas la ŝablonan rakonton de kvireco, fokusiĝante pri ekkonscio kaj elŝrankiĝo. Mi tamen preferas la rakonton de Elphaba, ĉar por mi ĝi spegulas la rakonton de la ‘malbonaj kviruloj’, t.e. la homoj, kies kvireco ne nete enmeteblas en skatolojn kaj normojn, kaj kiuj aktive kontraŭas la hegemonion de cisgenraj kaj aliseksamaj normoj en nia socio.

La plej okulfrapa afero en Wicked por mi estas tio, ke Elphaba estas tre facila legebla kiel reprezento de transgenra aŭ interseksa virino. La plej klara ekvivalento estas la verda haŭto de Elphaba, kiu markas ŝin kiel ‘malsamaĉa’, iusence ‘kvira’. Post la naskiĝo de Elphaba, unu el la akuŝistoj komentas pri io nenorma en ŝia generilo (ŝi konfuziĝas unue, ĉu estas ino aŭ iĉo). Ankaŭ Elphaba mem perceptas sin ekster la kutima koncepto de genro: “Mi estas Munchkinland-ano denaske, se ne laŭ kreskigo, kaj mi estas knabino akcidente, se ne laŭ elekto.” La avino de Elphaba, rimarkante ke ŝiaj gepatroj atendis filiĉon, kiu daŭrigos la linion de religiaj ministroj en la familio, pensas, “Eble … eta verda Elphaba elektis sian propran sekson, kaj sian propran koloron, spite al la damnindaj gepatroj.”

5826781491_eeffef5ebf_b.jpg

Wicked estas plej konata kiel muzikalo. Foto de Matt Johnson, uzita laŭ CC BY-SA 2.0.

Alia afero, kiun mi tre ŝatas pri la verko, estas la pritrakto de genro rilate al aspekto, kutimoj ktp. Tre ofte oni supraĵe traktas tion en rakontoj. Oni kutime uzas la stereotipon de ‘ino, kiu ne ŝatas ŝminkaĵojn, robojn ktp.’ por montri genrodiversecon. Tamen, laŭ mi Elphaba reprezentas pli profundan interagon de genraj roloj kaj atendoj en socio. Ŝi estas markita kiel ‘neineca’ pro ŝia haŭto kaj konduto, kaj pro tio, se ŝi strebus aspekti ineca, tio estus pli okulfrapa kaj homoj mokus ŝin.

Mi tre identiĝas kun tio, ĉar kiel transgenra virino, homoj aŭ kritikas vin, ke vi ne sufiĉe strebas aspekti kiel via ‘celata genro’, aŭ kritikas vin, ke vi ‘troigas’ vian reprezenton de ineco. Genraj roloj estas artefaritaj, sed oni ne volas konscii pri tio. Kiam transgenraj virinoj ŝminkas sin, portas robon ktp., pro la ‘malkongruo’ de ties korpo la artefariteco de genro pli videbliĝas, kaj oni punas ilin anstataŭ kritiki la koncepton de genro. Krome, de pluraneca perspektivo, aliaj trajtoj kiel nia raso, klaso, handikapeco ktp. kontribuas al tio, ĉu nia konformo al genraj roloj estas markata aŭ ne. Kompreneble por Elphaba, pro la haŭtkoloro, ŝia ineco estas malpli estimata ol ĉe la aliaj roluloj. Maguire ankaŭ esploras tion de perspektivo de handikapeco; la fratino de Elphaba, Nessarose, havas blankan haŭton sed pro naskodifekto ne havas brakojn. Ŝi estas tre religia kaj strebas konduti sin pie kaj ‘damece’, sed multaj aliaj mokas ŝin pro ŝia ‘falsa’ agmaniero.

En la mondo de Wicked, ekzistas bestoj kaj Bestoj. Bestoj kun majuskla ‘B’ povas paroli, kaj estas same konsciaj kiel homoj. Tamen, multaj homoj kredas ilin subaj al homoj, kaj estas granda lukto pri la rajtoj de Bestoj. Elphaba fariĝas radikala aktivisto pri Bestaj rajtoj, kaj grandaparte estas pro tio, ke la socio tiel malakceptas ŝin. Ĝenerale ŝi luktas kune kun subpremataj figuroj tra la lando de Oz. Mi tre ŝatis, ke la kvireco de Elphaba estas kerne ligita al politikeco, ribeleco. Multaj transgenraj homoj, kaj kviraj homoj ĝenerale, estas politike aktivaj, ofte radikalaj, ĉar ili simple ne havas la eblon ne esti tia. En tiu repensisma rakonto, kiu montras la ‘bonan flankon’ de iu rolulo, estas tre facile igi ilin tre bonkondutaj kaj liberalaj. Maguire inverse igis Elphaba ege defiema, radikala kaj batalpreta rolulo. Eĉ se oni ne tute konsentas kun la decidoj kaj faroj de Elphaba dum la rakonto, ŝi estas tre simpatia rolulo, kies agoj estas pravigitaj de ŝiaj cirkonstancoj.

Maguire verkis pliajn tri romanojn en la kanono de Wicked, kaj kvankam Elphaba mortas je la fino de la unua libro, oni multe esploras ŝian vivon kaj la postsekvojn de ŝia morto en la postaj libroj. Kvankam ŝi estis elĵetita de la socio en Wicked, en la postaj libroj multaj homoj ekagnoskas ŝin kiel grava aktivisto kaj politika ribelulo, kaj grafitas la sloganon Elphaba Vivas en la Smeralda Urbo.

Tio pensigis min pri ‘transgenra nekropolitiko’. Tra la tuta mondo transgenraj virinoj, speciale neblankaj, estas mortigataj grandnombre, ofte en okazoj de seksperforto. Tiu fenomeno estas plej konata en Usono, kaj oni elpensis la ideon de ‘transgenra nekropolitiko’ – tio, ke la mortigado de neblankaj transgenraj virinoj estas iusence ‘aprobata’ de nia socio, kaj pro tio ĝi daŭre okazas sen multe da publika agnosko. Alia flanko de la nekropolitiko estas tio, ke oni emas uzi murditajn transgenrajn virinojn kiel diskursajn ilojn. Oni ne kampanjas helpi ilin dum ili suferas vive, sed poste uzas la statistikojn pri ilia morto por ŝoki kaj argumenti. En Wicked, mi trovis tion tre interesa, ke oni nur post la murdo de Elphaba komencas agnoski ŝin kiel bona homo, kiam jam estas tro malfrue. La koncepto de la ‘postvivo’, la nekonsenta reverko de ies faroj dum la vivo, estas tre bone esplorita en la romanoj.

Pli ĝenerale, Wicked kaj ĝiaj sekvaj romanoj estas tre kviraj. Maguire mem estas geja, kaj anstataŭ havi defaŭlton de aliseksamaj roluloj, kiel en la plejparto de verkoj, en la mondo de Maguire preskaŭ ĉiuj estas ambaŭseksamaj. Li aludas al tio, ke Elphaba kaj Glinda intimiĝas kelkfoje dum la rakonto, kaj aliaj kviraj kaj pluramemaj rilatoj estas klare montritaj. Estas ege refreŝige legi romanon, kie oni ne devas antaŭsupozi, ke ĉiu rolulo estas aliseksama, krom se oni specife diras alie. Alia rolulo, kun kiu mi ege identiĝas, estas la Timema Leono, kiu reprezentas la tradiciajn stereotipajn de ‘malfortaj’ gejuliĉoj, sed tamen estas traktata kiel serioza kaj respektinda rolulo.

Do, fine mi diros tion: mi volas pli de ĉi tiaj romanoj! Estas tre rare trovi tekstojn, kiuj ne nur traktas tiel profundajn kaj diversajn temojn, sed ankaŭ kernigas kvirecon. Kaj des pli mojose, ĝi estas en la ĝenro fantasta, kie oni plejparte plu uzadas la samajn malbonajn ŝablonojn de raso kaj genro firmigitaj de Tolkein. Mi ŝatus fini per citaĵo de la libro, de Elphaba, kiu bone reprezentas ĝian esencon:

“Homoj ĉiam ŝatis klaĉi, ĉu ne? Tial mi nomas min sorĉistino nun: la Fia Sorĉistino de la Okcidento, se vi volas la plengloran version. Se homoj ĉiuokaze nomos vin frenezulo, kial ne ĝui la tutan avantaĝon de ĝi? Tio liberigas vin de normoj.”

1 komento

Enarkivita sub analizo

Unu respondo al “Transgenra Analizo de ‘Wicked’

  1. kata.luna

    Tre interese! Neniam sciis pri kvira vidpunkto pri ambaux romanoj, nur pri la kanto/cxielarko.

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s