Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio

Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Li verkas artikolojn kaj eseojn en la angla, videblogas pri GLAT-aj kaj feminismaj temoj en Japanio, kaj faras videojn pri anglalingva instruado por kviraj japanoj. La blogo Anime Feminist, kiu faras feminismajn recenzojn kaj analizojn de japanaj animaciaĵoj (animeo), intervjuis Masaki en Decembro pri lia laboro kaj pri la situacio de feminismo kaj GLAT-aktivismo en Japanio. Celante plivastigi nian perspektivon ĉe Egalecen, ni decidis traduki la intervjuon.

Vi povas legi la originan intervjuon en la angla kaj la japana ĉi tie.

Ni malkovris vin de via video ‘Kvin Aferoj, Kiujn Vi Ne Sciis Pri GLAT-uloj En Japanio’ (spektebla sube kun subtekstoj en Esperanto). Kio inspiris vin fari la videon kaj kiaj estis la reagoj al ĝi?

Honeste, mi pensas, ke la plejparto de la okcidentaj GLAT-amaskomunikiloj malsukcesas kompreni, aŭ eĉ respekti, siajn kvirajn kolegojn el aliaj kulturoj. Multaj el iliaj artikoloj pri Japanio estas misinformaj kaj tendencaj pro manko de esplorado. En 2013 mi verkis blogaĵon pri tio ĉar mi estis tre kolera. En 2015 mi ankoraŭ koleris, kaj mi faris videon pri tio. Do mia plejlasta video, “Kvin Aferoj…”, estas plia sekvoverko al tio. Sed ĉifoje mi faris ĝin kun la konscia intenco ne montri koleron, sed kontraŭe informi.

Mi ricevis tre pozitivajn reagojn pri la video, fakte. Multaj homoj diskonigis ĝin ĉe Twitter kaj Facebook, la vidoj saltis ene de unu tago, kaj plej notinde, mi ricevis pli ol 60 novajn abonantojn, granda sumo por malgranda YouTube-isto kiel mi. La rilato de Ŝatoj/Malŝatoj al sumaj vidoj estas probable la plej bona el miaj videoj. Mi ricevis pli da respondoj ol iam ajn en la komentoj, retpoŝte, kaj en privataj mesaĝoj. Do, kvankam ĝi ne estas nuntempe unu el miaj plej popularaj videoj, mi nun vidas, ke multaj homoj pretas lerni pri GLAT-uloj en Japanio, sed simple la rimedoj estas malfacile troveblaj en la angla.

Kion enhavas via laboro kiel kvira kaj feminisma aktivisto?

Nu, mi komencis blogi pri kviraj kaj feminismaj problemoj kiam mi estis 16-jaraĝa. Sed mi estis parto de multaj malgrandaj projektoj krome, foje kiel retejadministranto aŭ tradukisto, kaj foje pli intense. Ekde la kvira studenta societo, kiun mi lanĉis en mia universitato, mi (kun)organizis libroklubojn, muzikajn/dancajn prezentojn, prelegojn, manifestaciojn ktp., kaj ene de kaj ekster la akademia mondo.

Mi lanĉis projekton pri kvira malriĉeco antaŭ kelkaj jaroj, por trakti temojn, kiuj afliktas kvirulojn, kiuj vivas en/proksime al malriĉeco, kiujn preskaŭ neniam diskutas la amaskomunikiloj aŭ popularaj aktivistoj. Kvira malriĉeco estas temo, pri kiu mi estas tre pasia, pro miaj propraj spertoj kaj familia fono. La projekto nun estas paŭzita, sed mi esperas, ke ni reekigos ĝin iam estonte.

En mia ĉiutaga laboro mi estas tiel nomita ‘sarariman’1, sed mia laboro inkluzivas helpadon al migraj laborantoj. Do mi havas privilegion pasigi la plejparton de mia tempo farante tion kaj tamen pagate. Krom tio, mi konsideras verkadon kaj videfaradon tre grava parto de mia aktivismo.

Kiam kaj kial vi komencis identiĝi kiel feministo?

Mi kreskis aŭskultante la kritikojn de mia patrino al seksismo, ekz. de iĉdominataj laborejoj, la kulturo de perforto, la fimarkado de sekslaborantoj ktp. Ĉiufoje, kiam ŝi vidis maljustecon, ŝi respondis al ĝi laŭtvoĉe. Sed nur estis, kiam mi hazarde trovis feminisman libron en proksima librovendejo, ke mi malkovris, ke kion mia patrino diradas pri iĉoj kaj socio havas fakte nomon, t.e. feminismo, kaj ke ĝi estas instruata kaj diskutata en universitatoj.

Al mi tio estis grandega ekscio. Jam tiutempe mi sciis, ke mi ne estas aliseksema. Do, subite vojo aperis antaŭ mi, nova maniero priparoli genron kaj seksorientiĝon, kiu estas komplete malsama de la seksecaj ŝercoj de mia onkliĉo aŭ la nepetitaj recenzoj pri aliseksema pornografio de miaj samklasanoj.

Kiel vi renkontas aliajn GLAT-ulojn kaj feministojn en Japanio?

Mi faris amikojn pere de la interreto, de studentaj societoj, kaj politikaj kaj festotagaj eventoj. Nuntempe, mi fakte ne aktive serĉas amikojn sole baze de ilia genro, seksorientiĝo, aŭ politikaj vidpunktoj. Ĉiam estas agrable scii, ke vi ne estas sola, kaj mi strebas esti kiel eble plej videbla kiel kvira feministo, por ke pli junaj homoj, kaj eĉ pli maljunaj kiuj ne havis la saman aliron al informoj kiel hodiaŭ, povas trovi min kaj rilati al mi. Sed unu el la aferoj, kiujn mi lernis dum la jaroj, estas ke vi havas multon komune kun viaj cisgenraj, aliseksemaj amikoj. Kaj ke vi estas multe pli malsama ol aliaj GLAT-uloj ol vi eble kredas.

Ĉi tia pensmaniero havas siajn radikojn en feminismo, kie la vorto ‘virino’ estas kontestata kaj konstante defiata de neblankaj virinoj, kviraj virinoj, laboristklasaj virinoj, migrintaj virinoj, indiĝenaj virinoj, kaj handikapaj virinoj. Ni ne havas komunan sperton nek historion, sed tamen ni kunlaboras—tio estas la spirito de feminismo. Mi pensas, ke la kvira komunumo povas multon lerni de feminismo.

Kiaj unikaj GLAT-aj komunumoj kaj pluranecoj ekzistas en Japanio?

Laŭ mia scio, ĉiu socia movado havas du flankojn: politiko de respektindeco kaj politiko de diverseco. La unua diktas, ke malplejmultaj homgrupoj estas respektindaj homoj, kiujn oni ne diskriminaciu. La lasta argumentas, ke nia socio valoras certan specon de estado kaj punas aliajn, ekz. ‘normalecon’ super ‘malsameco’, kaj ke homoj, kiuj estas ‘malsamaj’, ne estu trudataj nek instigataj esti pli ‘normalaj’ por eviti la punojn. Kaj por vere efektivigi ŝanĝojn en socio, ni bezonas ambaŭ. Disigo de povoj, se mi povas diri tiel.

Kaj koncerne GLAT-ajn komunumojn en Japanio, ni vidas tre rapidan kreskon de la politiko de respektindeco la lastajn 3 jarojn, kiu konsistas el geja elitismo, transekskluzivado, aliancan-celaj industrioj, konservismo, ampar-ismo, eĉ seksismo ktp. Kion ni vidas ĉirkaŭ ni en la amaskomunikiloj estas danĝere unuflanka kaj, mi dirus, trafe spegulas la konservismegajn, novliberalismemajn tendencojn de la tuta nacio en kaj la politika kaj kultura medioj.

Kiel, laŭ vi, diferencas la ĉiutaga vivo por GLAT-uloj en Japanio kompare al Usono kaj Novzelando?

Mi nur loĝis en Novzelando dum unu jaro, do mi nur povas kompari inter Japanio kaj Usono, sed mi dirus, ke estas regionaj diferencoj ene de ambaŭ landoj. Estis agrable en Kalifornio kaj Ĉikago, kie mi loĝis kaj estis ĉirkaŭita de GLAT-amikaj amikoj kaj najbaroj, sed certe estas esceptoj. Iuj lokoj estas statistike pli gejfobaj kaj transfobaj ol aliaj.

Vi scias, ĝis iu grado vi estas tiel GLAT-amika kiel vi volas, kaj tiel gejfoba kaj transfoba kiel vi volas. Eble estas mojose esti tolerema de kvireco en via ŝtato. Aŭ eble vi loĝas en areo, kie estas mojose nomi iun ‘gejaĉo’. Tiusence, temas pli pri iliaj indentecoj ol pri niaj kviraj identecoj. Alivorte: ĉu vi identigas vin kiel ‘mojosa’ aliancano aŭ ‘mojosa’ kvirfobo?

Sed bone, ĝenerale, almenaŭ en la plejparto de ‘bluaj’ ŝtatoj (ŝtatoj, kiuj emas voĉdoni por la Demokrata Partio), pli da usonanoj ol ne pensas, ke estas mojose respekti GLAT-ajn identecojn kaj vivstilojn, kaj mi pensas, ke tio estas grandega malsamo inter Japanio kaj Usono. En Japanio, GLAT-uloj estas ŝerco. Estas ‘amuze’ fobiumi. Estas ‘malmojose’ esti akceptema. Ne gravas, kiom foba aŭ alianca vi eble estas sub la surface. Simple agu kiel fobo, diru “gejaĉoj estas kimoj2”, kisigu al unu iĉo alian iĉon por ‘punludo’3, kiel ajn estu. Estas ‘amuze’ kaj neniu plendas, ĉar se vi plendas, vi estas ‘teda’. Eĉ neniu amaskomunikila firmao prenas tion serioze, kiam ili ricevas plendojn pri siaj gejfobaj kaj/aŭ transfobaj elsendoj.

Do, laŭ mia sperto kaj analizo, kiam vi estas kvira en Japanio kaj volas esti malferma pri tio, vi ne devos nur paroli pri tio sed ankaŭ ridi pri tio. Se via seksorientiĝo aŭ genroidenteco estas priridinda afero, homoj almenaŭ agos pozitive al vi. Sed kiam vi komencas paroli pri tio pli serioze, vi devas esti vere kreema kaj trovi manierojn ne esti mendokusaj4. Aferoj ŝanĝiĝas nun, tamen, kaj mi vidas pli kaj pli da GLAT-uloj, speciale junajn, tute malfermajn pri siaj identecoj, kaj kies amikoj akceptas ilin kiaj ili estas.

IMG_2672.jpg

Foto de Masaki

Kiom estas GLAT-uloj reprezentataj ĝenerale en japana populara kulturo?

Ne tre bone. Nu, tamen Kapitano Jack Harkness estas prezentata kiel seksemega, flirtema ambaŭseksemulo, do mi ne dirus, ke aferoj multe pliboniĝis ankaŭ en Britio aŭ Usono. Sed ne, reprezentado de kviruloj en japana popola kulturo estas, pro manko de pli bona vorto, feka. Foje mi hazarde trovas dramserion, kiu havas mojosan kviran rolulon (ekz. Hajĵi de Mondaj no Aru Resutoran kaj Kazuki de Gakkō ĵa Oŝierarenaj!), kaj estas pluraj BL5-komiksoj, kiuj desegnas samseksamon kun respekto kaj digno. Sed ĝenerale, estas longa vojo ankoraŭ.

Cetere, mi ne kredas je ‘trafa reprezentado’. Ni estas tiel diversaj, ke estas neeble desegni iun ajn subgrupon de GLAT-uloj kaj esti tute ‘trafa’. Tamen, tio ne signifas, ke vi rajtas prezenti nin surbaze de stereotipoj. Tio estas ĝena, kaj pluse ne tre kreema.

Kiel vi sentas vin pri BL-aj animeo6 kaj mangao7, kiuj prezentas kvirajn iĉ-iĉajn amrilatojn por celgrupo de aliseksemaj virinoj?

Mi devas konfesi, ke mi ŝategas ilin. Mi scias, ke multaj gejiĉoj kaj aliseksemiĉoj malamas BL-n, sed mi devas diri, ĝi estas mojosa. Jam kiam mi alvenis al ekadolesko, BL-komiksoj fariĝis unu el la ĝenroj, kiu havis dediĉitan sekcion en librovendejoj. Kiel infano, kiu ĵus ekmalkovris sian ambaŭseksemon, mi tuj turniĝis al BL, ĉar mi havis facilan aliron (la vendejo en mia kvartalo havis BL-sekcion, kiu pligrandiĝis ĉiujare!). La amrakontoj kaj seksumadoj desegnataj en BL estis la nura rimedo, per kiu mi povis lerni pri samseksemo, kaj mi pasigis la postajn 3 jarojn revante pri miaj ontaj amoj, tiel belaj, kiel oni desegnis en BL.

Tiu revo estis rompita je la aĝo de 16, kiam mi trovis magazinon de geja pornografio en malsama librovendejo, kun multaj fotoj de diketaj, harkovritaj iĉoj kun barboj, tute nudaj. Subite mi estis frapita de mia propra gejfobeco. Mi malamis, kion mi vidis. Mi volis diri, “Ne, mi ne estas tia! Mi estas pli tiu prezidanto de la studenta komitato kun okulvitroj, kiun delogas blonda amindumema samklasano, kiu volas seksumi kun ĉiuj knabinoj de la lernejo, kaj tamen enamiĝas en li! Veee!”

Nu, depost tiam mi lernis rigardi tiuspecan lascivan gejan pornografion kiel parto de la vasta gamo de natura homa seksemo, tamen BL ankoraŭ estas la bazo de mia identeco, kiu helpis al mi multe akcepti mian ambaŭseksemon. Mi estas dankema al ĉiuj BL-verkantoj pro tio. Kaj min ĝenas la aliseksemaj iĉoj, kiuj tute fajfas pri GLAT-aj rajtoj kaj digneco kaj tamen atakas inajn BL-verkantojn pro misreprezento de gejiĉoj. Mi pensas, ke estas mizogineco malantaŭ tio, t.e. ili ne povas toleri tion, kiam virino desegnas iĉon, kian ŝi deziras.

Kiujn sociajn kaj politikajn ŝanĝojn Japanio entreprenu por fariĝi loko, kie estas pli facile vivi kiel GLAT-ulo?

Ni vidis iujn ŝanĝojn de politikoj tra la lando dum la pasintaj kelkaj jaroj. Estas nun pli ol kelkaj lokaj registaroj, kiuj agnoskis samseksajn parojn. Tutnaciaj politikoj pri genroŝanĝa ĥirurgio nun estas establitaj. Pli kaj pli da politikistoj malferme subtenas GLAT-ulojn. Sed kiel mi diris antaŭe, ni estas en epoko, kie la politiko de respektindeco superas la politikon de diverseco.

Kiam politikisto, sukcesa komercisto, aŭ prezidanto de ne-profitcela organizaĵo diras aŭ faras ion por GLAT-aj komunumoj, ili nur rigardas malgrandan eron de ni: riĉaj lesbaj kaj gejaj elituloj, genrokonformaj transseksaj iĉoj kaj inoj, ‘kompatindaj’, senkulpaj kviraj lernejanoj, GLAT-aj naciistegoj ktp. Sed GLAT-uloj estas diversaj kaj inkluzivas homojn, kiuj ricevas ŝtatan socialan helpon, sekslaborantojn, neduumulojn, etnajn malplejmultojn, senhejmulojn ktp. T.e. ĉio, kion la Liberal-Demokrata registaro de Abe malamas.

En Japanio, ni havas pli urĝan problemon ol loka agnoskado de samseksaj partnerecoj, kiu afliktas ĉiujn homojn, inkluzive GLAT-ulojn, kaj tio estas neregebla novliberalismo, kaj politike kaj kulture. Ni nuntempe vivas en socio, kie ne nur la plejmulto de parlamentanoj, sed ankaŭ la plejparto de viaj najbaroj, kredas, ke ŝtatsociala financado estas malŝparo de mono, kaj ke familianoj provizu por unu la alia kaj ne dependu de la ŝtato. Ni devas ŝanĝi tion, antaŭ ĉio.

Kompreneble, estas etaj aferoj, kiujn necesas ripari, ekzemple tion, ke genroŝanĝaj operacioj ne estas kovrataj de la nacia sansistemo, ĉar tio ne estas ‘eta’ afero al transgenruloj. Ni bezonas, ke tiuj ŝanĝoj okazu, sed ni ne forgesu la pli vastan bildon. La socio de ĵikosekinin (propra respondeco), kia Japanio nun estas, pensigas min pri la registaro de Reagan, kiu longe ignoris la epidemion de aidoso ĉar, al ili, ĝi estis ‘geja kancero’, kiun oni povintus eviti, se gejiĉoj obeintus la sociajn premojn ne fari anusan seksumadon.

Kiujn GLAT-ajn japanojn vi ŝatus plikonigi al okcidentanoj kaj kial?

Dankon pro la demando! La unua, kiu leviĝas al la kapo, estas ĵurnalisto Maki Tahara (田原 牧). Ŝia tre akra analizo de la historio de la GLAT-a movado en Japanio estas elstara. Se vi legas japane, mi tute rekomendus, ke vi legu ŝian rubrikon en Ŝueiŝa Ŝinŝo8.

Dr-ino Kaoru Aojama (青山 薫) de la universitato de Kōbe estas sociologo pri genro, seksorientiĝo, migrado, kaj sekslaboro, krome aktivisto pri rajtoj de sekslaborantoj. Ŝia laboro ĉiam traktas pluranecon kun multe da zorgo, kio, kune kun ŝia aktivista/esplorista hibrideco, montras ĝuste kiom komplikaj GLAT-aj kaj aliaj politikoj estas ĉi tie.

Alia mojosa GLAT-ulo, kiun mi rekomendas esplori, estas S-ino Ĵunko Micuhaŝi (三橋 純子). Ŝi estas transgenra aktivisto kaj spertulo pri la historio de japanaj seksaj kulturoj. La amplekso de ŝia esplorado etendiĝas tiel fore en pasinto ĝis la antikva epoko, sed ŝiaj eseoj pri la seksaj kulturoj de la Ŝōŭa-epoko estas simple mirigaj. Multe da detaloj. Vi klare povas spuri ŝian pasion pri historio.

Laste sed ne balaste, vi certe esploru malferme lesban mangaiston Ĉin Nakamura (中村 珍), simple pro tio, kio ŝi estas.

1 Japanaj laborantoj, kutime en oficejoj, kiuj devas deĵori longajn horojn, foje ĝis streĉomorto.
2 naŭza/aĉa
3 Japane bacu-ludo: puno, kiun ricevas malvenkinto de vetludo.
4 malmojosa
5 De angla ‘boys’ love’ (
knabiĉa amo): ĝenro de fikcio, kiu traktas amrilatojn inter knabiĉoj, specife celanta inajn legantojn. Ofte konata en la okcidento sub la nomo ‘yaoi’.
6 Japanaj animaciaĵoj.
7 Japanaj komiksoj.
8 Bedaŭrinde ne plu legebla en reto.

2 komentoj

Enarkivita sub GLAT

2 respondoj al “Intervjuo kun Masaki C. Macumoto, kvira kaj feminisma aktivisto el Japanio

  1. marcoscramer

    Tre interesa intervjuo. Multan dankon!

    Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s