Egalecen

J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj

Advertisements

de Markos Kramer kaj Luko Cerante

Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.

Jam ekde la 1970aj jaroj, diskutoj inter feminismaj esperantistoj kondukis kaj al proponoj ŝanĝi la manieron paroli pri sekso en Esperanto, kaj ankaŭ al efektivaj ŝanĝoj en la lingvouzo. Antaŭ la 1970aj jaroj, ne ekzistis konscio pri tio, ke la pronomo “li” kaj multaj substantivoj, ekzemple “kuracisto”, “studento”, “prezidanto”, “belulo”, “amiko”, “italo” ktp, estis foje uzataj en virseksa senco kaj foje en seksneŭtrala senco. Kiam feminismaj esperantistoj konsciigis pri tio, en la efektiva lingvouzo pli kaj pli disvastiĝis la emo uzi esprimojn kiel “li aŭ ŝi”, kiam oni intencas inkluzivi ĉiujn, kaj samtempe pli kaj pli malaperis la emo ĉiam aldoni la sufikson “-in-”, kiam oni parolas pri inaj kuracistoj, studentoj, prezidantoj ktp.

Pli radikala propono estas la riismo, kiu celas tute simetriigi la esprimadon de sekso en Esperanto per tri rimedoj: Enkonduko de nova seksneŭtrala pronomo “ri”, enkonduko de virseksa sufikso “-iĉ-” analoga al “-in-”, kaj seksneŭtraligo de ĉiuj Esperantaj radikoj, inkluzive de klare iĉaj radikoj kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp.1 Dum la unuaj dudek jaroj post sia ellaboro en la 1980aj jaroj, ĉi tiu propono estis nur propono tre malmulte praktikata, sed dum la pasintaj 5-10 jaroj, ĝi iĝis pli kaj pli uzata, precipe inter junaj esperantistoj en Okcidentaj landoj. Samtempe la plejmulto da esperantistoj daŭre sentas tiun proponon kiel tro radikalan ŝanĝon al la tradicia lingvouzo.

Rilate al la uzado de la pronomo “ri”, ni plene subtenas la riisman proponon. La de kelkaj jardekoj populara solvo uzi “li aŭ ŝi”, kiam oni parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, antaŭsupozas la tradician duuman klasigon laŭ sekso, kiun pli kaj pli da homoj neas, tiel ke ĉi tiu solvo ne plu estas kontentiga. Aldone, ĝi tute ne taŭgas por paroli pri specifa persono de neduuma sekso. Kelkaj esperantistoj, precipe tiuj, kiuj emas interpreti kaj sekvi la Fundamenton de Esperanto en tute laŭvorta maniero, preferas la uzon de “ĝi” kiel seksneŭtrala pronomo por personoj. Tian uzon de “ĝi” Zamenhof nomis gramatike ĝusta en unu el siaj Lingvaj Respondoj, sed ri samtempe avertis pri ĝia praktika netaŭgeco, kaj laŭ ni pri tiu praktika netaŭgeco nenio ŝanĝiĝis, ĉar la uzo de “ĝi” por persono daŭre povas fari humiligan impreson. La uzo de nova seksneŭtra pronomo evitas ĉiujn ĉi problemojn, kaj ne estas pli nenatura ol simila enkonduko de nova seksneŭtra pronomo en la sveda (“hen”), kiun la Sveda Lingva Konsilo oficialigis en 2014.

Ankaŭ la enkonduko de la sufikso “-iĉ-” estas tute subteninda. Kvankam certas, ke oni enkonduku novajn afiksojn nur tre zorge kaj ŝpareme, ĉi tiu kazo ja estas escepta, ĉar ĝi forigas malsimetrion, kiun multaj homoj konsideras bazita je la seksa malegaleco kaj diskriminacio, kiu regis en la eŭropa socio en la tempo de Zamenhof. Ĉi tiu sufikso ĉiuokaze jam iĝis multe uzata en la junulara lingvouzo, ankaŭ kiel memstara radiko (“iĉa”, “iĉo”), eĉ inter tiuj, kiuj ankoraŭ uzas radikojn kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp kun la tradicia iĉa signifo. Ebla alternativo povus esti la pli vasta prefikseca uzo de “vir-” (se oni daŭre akceptas, ke “vir-” retenu sian iĉan signifon). La fakto, ke ĝi estas prefikso anstataŭ sufikso verŝajne ne estas tro ĝena malsimetrio. Sed la fakto, ke prefikseca “vir-” ĝis nun estas plejparte uzata ĉe bestovortoj, dum ĉe homoj oni tradicie esprimas la iĉan sekson per la uzo de la adjektivo “vira” aŭ “virseksa”, jam estas pli granda problemo. Aldone restas la problemo, ke “vir-” ne estas vera prefikso, sed nur prefiksece uzata radiko, kiu do povas ankaŭ alporti aliajn signiferojn de la radiko “vir-”, ekzemple la plenkreskulecon. La plena simetriigo de la seksaj afiksoj tial ŝajnas preferinda.

Al la tria propono de riismo, nome la seksneŭtrigo de ĉiuj Esperantaj radikoj, inkluzive de klare iĉaj radikoj kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp, ni tamen rilatas multe pli skeptike. Ni ja konsentas, ke estas dezirinde, ke oni povu paroli pri tiaj parencorilatoj, nobeltitoloj kaj similaĵoj uzante seksneŭtralajn radikojn. Sed la modifo de la signifo de tiuj vortoj, el kiuj kelkaj estas tre oftaj, povas kaŭzi gravajn miskomprenojn: Se la aŭskultanto/leganto ne konas la riisman lingvouzon aŭ ne scias, ke la parolanto/verkinto tiel uzas la lingvon, ri povus pensi, ke temas pri iĉo, kiam fakte temas pri ino aŭ ne-duum-seksa persono.

Notu ke tia miskompreno estas multe pli problema ol nekompreno. Nekompreno ja povas ankaŭ okazi rilate al la uzo de “ri” kaj “-iĉ-”, se la aŭskultanto ne konas tiujn novajn lingverojn. Sed kiam oni aŭdas tian nekonatan lingveron, oni simple ne komprenas ĝin, rimarkas ke oni ne komprenas ĝin, kaj povas – se necese – demandi la parolanton pri la signifo de la vorto (aŭ se temas pri legado, rigardi la signifon en vortaro). Sed se oni aŭdas konatan vorton uzatan kun alia signifo ol la signifo, kiun oni konas, povas okazi ke oni opinias esti kompreninta la vorton, kvankam oni fakte miskomprenis ĝin. Tio estas pli danĝera ol nekompreno, ĉar oni opinias, ke oni komprenis kaj sekve ne demandas la parolanton pri la intenco, do ne korektas la problemon.

Krome, se riisma lingvouzo multe disvastiĝos, povos okazi ankaŭ inversa miskompreno, ĉu kiam temas pri parolanto ankoraŭ uzanta la lingvon laŭ la tradicia maniero, aŭ ĉu kiam temas pri verko verkita antaŭ la disvastiĝo de riismo: La aŭskultanto/leganto povus pensi, ke estis dirita nenio pri la sekso de la persono, kiam fakte la intenco estis esprimi, ke temas pri iĉo.

Aldone, la sistema modifado de la signifo de trideko da Fundamentaj radikoj estas ĝenerale rigardata kiel kontraŭ-Fundamenta reformo. Sendepende de tio, kion oni persone opinias pri la graveco de tiu ĉi problemo, oni certe devas agnoski, ke tio signife malhelpas kaj estonte daŭre malhelpos disvastigi riismon.

Malgraŭ ĉiuj ĉi problemoj, ni ja konsentas kun la riismo pri la graveco de seksneŭtralaj esprimoj por paroli pri la parencorilatoj, nobeltitoloj kaj la aliaj konceptoj tradicie esprimitaj per iĉ-signifaj radikoj. Fakte la tradicia Esperanto kreas la laŭ ni tre gravan problemon, ke oni tute ne povas paroli pri persono en la koncerna parencorilato, se tiu persono ne havas duuman sekson. Se inter oniaj gefratoj estas iu, kiu estas nek ina nek iĉa, neniu el la tradiciaj vortoj “frato” kaj “fratino” estas aplikebla.

Apud la ideo ŝanĝi la signifojn de la iĉ-singifaj radikoj, ekzistas du alternativaj proponoj. Unu ideo estas uzi “ge-” kiel seksneŭtraligan prefikson, do uzi “gepatro”, “geedzo”, “gefrato” ktp kiel seksneŭtralajn esprimojn, apud la iĉaj esprimoj “patro”, “edzo”, “frato” ktp kaj la inaj esprimoj “patrino”, “edzino”, “fratino”. Ĉi tiu propono fakte estas jam praktikata iom, verŝajne pli ol la signifŝanĝa riismo, sed necesas konscii pri tio, ke ĝi estas nekohera kun la tradicia uzo de “ge-” kaj ĝia difino en la Fundamento. Ekzemple, seksneŭtra interpreto de “gefrato” logike devus konduki al seksneŭtra interpreto de “gefratoj”, sed tiu vorto tradicie ne estas seksneŭtra, sed indikas, ke temas pri ambaŭseksa grupo. Do ĉi tiu propono ne nur kondukos al stranga malsimetrio en la esprimado de sekso ĉe trideko da radikoj, sed aldone kreos konfuzon pri la signifo de “ge-”.

La dua alternativa propono estas enkonduki novajn radikojn por esprimi la koncernajn parencorilatojn, nobeltitolojn kaj aliajn konceptojn. Ekzemple, oni povus enkonduki “spaŭso” en la seksneŭtrala senco ‘edzo aŭ edzino aŭ ne-duum-seksa persono en geedza rilato’. Ja temus nur pri trideko da radikoj enkondukendaj. La riistoj tiam uzus nur ĉi tiujn novajn radikojn, do ekzemple dirus “spaŭsiĉo” anstataŭ “edzo” kaj “spaŭsino” anstataŭ “edzino”.

Ĉi tiu propono tute evitas la problemon de miskomprenoj, kvankam ĝi klare povas kaŭzi nekomprenojn; sed nekomprenoj ja estas ĝenerale malpli problemaj ol miskomprenoj, ĉar ili kutime estas forigeblaj (ĉe skribaj tekstoj oni por tio devus – almenaŭ dum la tempo kiam la novaj radikoj ankoraŭ ne aperas en vortaroj – klarigi tiujn radikojn en piednoto aŭ gloso). La propono ankaŭ ne estas kontraŭ-Fundamenta, ĉar la Fundamento permesas la ekuzon de novradiko por koncepto ne esprimebla per Fundamenta radiko (kaj seksneŭtra analogaĵo al iĉa substantivo ja ĝenerale ne estas esprimebla per Fundamenta radiko); ĝi ankaŭ permesas ke Fundamentaj radikoj povu iam arĥaikiĝi, kiel laŭ ĉi tiu propono devus iam okazi al la iĉ-signifaj radikoj.

Kvankam ĉi tiu propono laŭ ni estas tre bona, ĝi verŝajne ne facile akceptiĝos. Kvankam lerni tridekon da novaj radikoj ne estas tre granda laboro, tamen multaj homoj ne sufiĉe okupiĝos pri la afero por tuj memorteni ĉiujn. Aldone, ne klaras laŭ kiuj kriterioj oni elektu la novajn radikojn: Ni persone pensas, ke tio estus bona momento por enkonduki kelkajn bazajn ne-eŭrop-devenajn radikojn en Esperanton, sed eble ne ĉiu konsentas. Estas risko ke la (verŝajne ne multaj) subtenantoj de tiu ideo disiĝus en diversajn frakciojn, kiuj subtenas malsamajn arojn de nov-enkondukataj radikoj.

Por eviti, ke oni devas fari arbitran elekton de novaj radikoj kaj ke ĉiuj devas lerni tiujn tute novajn radikojn, ni proponas krei la novajn radikojn sistemece surbaze de la ekzistantaj radikoj. Por tio ni elpensis la jenan sistemon:

Tiel oni ricevas ekzemple la vortojn “pajtro” (‘patro aŭ patrino’), “ajvo” (‘avo aŭ avino’), “frajto” (‘frato aŭ fratino’), “ejdzo” (‘edzo aŭ edzino’), “fejlo” (‘filo aŭ filino’), “vejro” (‘viro aŭ virino’) kaj “frajlo” (‘fraŭlo aŭ fraŭlino’). Ĉi tiu sistemo laŭ ni aplikindas al ĉiu radiko, kiu klare havas seksan signifon, kaj por kiu seksneŭtrala analogaĵo estas pensebla. Plejparte ĝi aplikindas al iĉaj radikoj, sed unu ina radiko, al kiu ni ankaŭ rekomendas apliki ĉi tiun sistemon, estas la radiko “damo”. Ĝia seksneŭtrala anstataŭigo “dajmo” povus ekzemple esti uzinda por paroli pri “unua dajmo” en la senco de ‘ejdzo de registarestro’, sendepende de ria sekso.

Ĉi tiuj novaj seksneŭtraj radikoj estus pli facile lerneblaj ol tute nove elpensitaj seksneŭtraj radikoj. La supre menciitaj miskomprenoj estus evitataj, kaj la iom-post-ioma transiro de la nuna lingvouzo al “fina venko” de la riismo eblus sen daŭra miskompreno kaŭzita de tio, ke oni ne scias, ĉu iu parolas/skribas riisme aŭ ne. Krome, malsame ol la ŝanĝo de la signifo de trideko da Fundamentaj radikoj, la propono enkonduki novajn seksneŭtralajn radikojn estas konforma kun la Fundamento de Esperanto, tiel ke ĉi tiu propono espereble renkontos malpli da kontraŭstaro de aliaj esperantistoj pro sia kontraŭ-Fundamenteco. Ni decidis uzi la nomon J-riismo por la variaĵo de riismo, kiu uzas ĉi tiujn seksneŭtralajn radikojn, ĉar la litero J estas uzata por la sistema kreado de novaj radikoj surbaze de la ekzistantaj.

Ni proponas apliki la J-riisman transformon de radikoj nur al tiaj radikoj, kiuj tute klare havas seksan (iĉan aŭ inan) signifon, kaj ne al radikoj, kiujn jam eblas interpreti seksneŭtrale. Ekzemple, kvankam historie ĉiuj papoj ĝis nun estis iĉaj, tio ne signifas, ke la signifo de “papo” estas iĉa, nur ke ĝis nun ne estis ina papo. Do jam nun eblas konsideri “papo” seksneŭtrala radiko, tiel ke ne indas enkonduki la novan formon “pajpo”. Simile, ĉe la nomoj de mitaj estaĵoj kiel “muzo”, la sekso estas unu el la trajtoj, kiujn havas tiu estaĵo en la origina mito, sed kiam oni uzas la vorton ekster la kunteksto de la origina mito, ekzemple en metafora uzo aŭ por moderna fikcio, estas neniu kialo konsideri la sekson kiel devige saman kiel en la origina mito. Sekve jam eblas konsideri “muzo” seksneŭtra, kaj ne indas enkonduki la novan formon “mujzo”.

Por tiuj, kiuj volas ekkoni nian proponon pli detale, ni verkis vortaron de J-riismo, en kiu ni prezentas ĉiujn radikojn, kiujn ni proponas enkonduki surbaze de la J-riisma transformo, kaj en kiu ni ankaŭ pli detale klarigas nian starpunkton pri la radikoj, kiuj laŭ ni jam estas interpreteblaj kiel seksneŭtraj. Tiu paĝo fakte estas blogero de blogo pri J-riismo kreita de Luko Cerante, kunaŭtoro de ĉi tiu artikolo. En tiu blogo ankaŭ troveblas enkonduka kurso pri J-riismo.

Origine la ideo de J-riismo estis unuafoje prezentita en la artikolo “Esperanto kaj sekso”, en kiu Markos Kramer, la alia kunaŭtoro de ĉi tiu artikolo, prezentis detalan analizon de la esprimado de sekso en Esperanto, de ĝia historia evoluo kaj de la ekzistantaj proponoj modifi ĝin (sed notu, ke la versio de J-riismo tie prezentita estas iomete malsama ol la versio ĉi tie prezentita, ĉar la modifo okazas ĉe la akcentata vokalo anstataŭ ĉe la unua vokalo, kio tamen ne gravas ĉe la unuvokalaj radikoj).

Ni ŝatus ekscii, kion aliaj opinias pri niaj ideoj. Do sendepende de tio, ĉu vi aprobas aŭ kontraŭas niajn ideojn, bonvolu skribi komenton kun via opinio pri niaj ideoj uzante la komentofunkcion ĉi-malsupre.

1 En ĉi tiu alineo, ni prezentas la riismon de la manifesto Riisma Esperanto de 1994. Ekzistas ankaŭ aliaj (ekzemple pli moderaj) interpretoj de riismo. Tamen ĉi tiu artikolo ne celas doni plenan superrigardon super tiuj diversaj ekzistantaj riismoj, sed anstataŭe celas proponi novan formon de riismo kaj kompari ĝin kun unu el la plej konataj ekzistantaj formoj de riismo.

Advertisements

Advertisements