Ombro sur interna pejzaĝo

La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, navigo inter pluraj kulturoj. La interna fadeno dependas de la pensoj kaj sentoj de la rolulino.

800px-Spomenka_ŝtimec

Spomenka Štimec (foto de So9q, uzita laŭ CC-BY-SA-3.0)

La verko starigas profundajn demandojn pri la karaktero de amo kaj amrilatoj ĝenerale (ekzemple, kiam oni enamiĝas al novaj homoj, “ĉu tio estas ĉiam la sama amo?”), sed specife ĝi esploras la dinamikon de vivo en esperanta, aŭ almenaŭ interkultura, amrilato (ekzemple ke ĉiutagaĵoj kiel “hejmo” estas pluropaj kaj disaj por tiaspecaj paroj: “Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj?”). Ankaŭ se temas pri aliaj flankoj de esperantista vivo ol amrilatoj, la libro ĉarmege kaptas tiujn detalojn, kiujn ŝajne nur ni esperantistoj povas kompreni (“Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto!”). Ni ege forte povis rilati al priskriboj de la frustriĝo de ŝajne senespera laboro por la movado aŭ de la ĝojatendo pri kongresoj kie oni post jara atendo revidos karajn amikojn. Tamen, samtempe kelkaj aferoj ŝajnis al ni iom malsamaj ol niaj spertoj: estis ege interese legi pri korespondado per paperaj leteroj kaj kontrolado de trajnhoraro ĉe la stacidomo!

Persone, kio plej kaptis min en la verko estis la temo de virina kreemo kaj ĝia subfoso fare de iĉoj. Ŝtimec plurfoje revenas al la bildo de “viro (sic), la estaĵo kiu detruas virinan fantazion”. Unuan fojon ĝi estas menciita kiam la ĉefrolulino legas sian verkon al Jan, sia amato, kaj “lia unua reago estis nekompreno”. Alian fojon ŝi enamiĝas en ruĝan tajpmaŝinon “Valentina”, longe revas pri ĝi kaj decidas aĉeti ĝin, kvankam ĝi ne plu produktiĝas en ŝia lando, por plenumi sian revon. Ŝi petas helpon de amiko-esperantisto de najbara lando, kiu unue konvinkas ŝin ke la maŝino ne rekomendindas, kaj poste, kiam li malgraŭ tio aĉetas ĝin por ŝi, li alportas grizan maŝinon anstataŭ ruĝan. Kompreneble, ĉiuj ĉi ekzemploj estas tute konkretaj, sed mi persone emas pensi ke ili estas interpreteblaj en pli vasta senco kaj apliki la ideon ankaŭ al la struktura nivelo: ke verki kiel virino estas preskaŭ neeble malfacila tasko en la iĉ-dominita mondo, kaj ke fari tion malgraŭ ĉio estas revolucia ago.

Ombro tiurilate memorigis min pri eseo kiun mi legis antaŭnelonge: La rido de la Meduzo de Hélène Cixous (Le Rire de la Méduse, 1975). En tiu eseo estis enkondukita interalie la ideo de écriture féminine, do “ineca verkado”, kiu ekde tiam iĝis grava koncepto kadre de feminisma teorio. Cixous skribas:

Virino devas verki sin mem: devas verki pri virinoj kaj alporti virinojn al verkado de kiu ili estis forpelitaj tiom perforte kiom de siaj korpoj. (…) Virino devas meti sin en la tekston – samkiel en la mondon kaj en historion – per sia propra movado.

Fine de la eseo ŝi aldonas:

Ni devas lerni paroli la lingvon kiun virinoj parolas kiam ĉeestas neniu kiu korektadas nin.

Por mi, Ŝtimec en Ombro sukcesis fari precize tion. Mi ne asertas, ke krei na écriture féminine estis konscia intenco de la aŭtorino – sed laŭ mia interpreto, tute eblas legi la libron tiukadre. Ekzemple, tiuspeca verkado estas karakterizita per tio, ke ĝi ne respektas la kutimaĵojn de literatura lingvo kaj liniecon de la rakonto – kiel mi jam menciis, ĝuste tio estas unu el la plej okulfrapaj trajtoj de Ombro. Krome, écriture féminine ofte okupiĝas pri la (specife “ina”) korpo. En la libro mi rimarkis tion plurkaze, sed plej forte tio impresis min en kazoj, kiam temis pri menstruo kaj ginekologiaj problemoj – temoj tre tabuaj rilate al cisgenra virina korpo. Skribi pri ili entute estas kuraĝa ago en si mem. Fakte, la temo de korpo estas eĉ rekte ligita al la temo de virina kreemo, almenaŭ de cisgenra perspektivo: La rolulino havas imagitan ginekologon, pri kiu ŝi diras ke li estas “la sola viro (sic), kiu ne subfosis (ŝian) fantazion” – interese, ke tia iĉo ekzistas nur en ŝia fantazio, ne en la realeco.

La libro estis entute ege interesa kaj pensiga por mi, sed mi rekomendas ke vi legu ĝin kaj formu proprajn opinion kaj interpreton. Kaj se vi interesiĝas pri aliaj virinoj kiuj verkas en Esperanto, ni havas kelkajn rekomendojn.

8 komentoj

Enarkivita sub literaturo

8 respondoj al “Ombro sur interna pejzaĝo

  1. Esperantisto

    se(*) al oni ne plaĉas…**

    Ŝati

  2. Kiu troigas ? Ĉu Renato aŭ ĉu mi ? 🙂

    Ŝati

  3. Ĝi estas inter miaj plej ŝatataj libroj, same kiel aliaj verkoj de Stimev. Iam mi blogis pri tio: http://stanobelov.blogspot.ru/2016/12/nu-kion-diri-pri-ci-tiu-libro-mi.html

    Liked by 2 people

  4. Claude Nourmont

    Ne troigu!

    Ŝati

  5. La artikolo estas tutcerte interesa, sed ankaŭ la romano, kiun mi ŝategis kaj jam legis dufoje !
    Koncerne la lingvon, vivanta lingvo ĉiam evoluas aŭ… mortas. Ĉu oni plu verkas (kaj pensas) samkiel antaŭ jarcento, ĉu en la franca, angla, itala, nederlanda… ? Do, des pli en Esperanto.
    Laŭ mi, Esperantaj lingvo kaj popolo nepre estu senriproĉe logikaj, avangardaj kaj more imitindaj.
    Kompreneble, tion oni faru iompostiome, neniel abrupte.
    Tial, uzi la vorton “iĉo” anstataŭ “viro” tradukinte tekston de Ŝekspiro aŭ eĉ de Camus estus (nuntempe) fuŝaĵo. Sed ne en nuntempa artikolo aŭ literaturaĵo.
    Antaŭ nelonge estis ja prave korektita en PIV-o la senco de la radiko “flor-” de flori al floro. Ĉu Esperantoparolantoj same ne komprenus, ke la vortoj “vir-in-o” aŭ “knab-in-o” logike estas absurdaĵoj nepre korektindaj ?
    Kore,

    Liked by 1 persono

  6. Renato Corsetti

    Interesa artikolo. Se ĝi etus verkita en normala Esperanto, ĝin oni povus taksi objektive. Nun temas nur pri klopodo ekestigi novan lingvon.

    Ŝati

    • Esperantisto

      Sinjoro Corsetti, temas ne pri nova lingvo, sed pri rompo de la principo de sufiĉo kaj neceso. La vorto “viro” jam per si mem estas vira, se oni volas uzi la sufikson -iĉ-, oni uzu ĝin ne romante tiun ĉi principon, t. e. oni aldonu ĝin nur al sekse neŭtralaj kaj eble inaj vortoj. Mi tamen ne trovas gravan kaŭzon por uzi la neoficialan sufikson -iĉ- ĉar ekzistas la vortoj “viro” kaj “vira”. Eble iuj sentas bezonon je aĝe neŭtrala vorto por viro/knabo kaj diras ke por tio taŭgas la vorto “iĉo”. Mi tamen pensas ke je bezono la vorto “viro”, respondanta ordinare al la latina “vir”, povas je bezono respondi ankaŭ al la latina “masculus”; sed al oni ne plaĉas tia uzo, oni povas simple diri “viro aŭ knabo” aŭ “virseksulo”.

      Ŝati

    • Esperantisto

      Ho, mi dufoje skribis “je bezono”, sed ne gravas.

      Ŝati

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s