Egalecen

Inoj sifilison transdonas, iĉoj je ĝi suferas

Advertisements

Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj.

Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV.

Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras ion konsideratan “nenormala” aŭ nemorala. Quétel interesiĝis pri tiel nomataj “sociaj malsanoj”, kiel oni ankoraŭ en la 50aj jaroj nomis ilin en okcidenta Eŭropo. Nome temis pri alkoholismo, tuberkulozo, frenezeco kaj sifiliso.

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj, 1498

Sifiliso estis konsiderata kiel la plej granda popolminaco dum kvin jarcentoj, ĝis HIV/AIDS anstataŭis ĝin. Jam fine de la 15a jarcento aperis la simptomoj de sifiliso, tiam nekonata malsano, kaj kreis panikon pro sia facila transdoneblo kaj komence ankaŭ pro la granda kvanto de mortaj kazoj. Sifiliso kun siaj videblaj haŭtaj simptomoj subite reprezentis pli grandan minacon ol pesto aŭ lepro, kiuj estis konataj antaŭ tiam.

En la 16a jarcento la vorto “sifiliso” radikiĝis en la lingvoj de Eŭropo dank’ al poemo de Girolamo Fracastoro. Disvastiĝis ankaŭ la scio, ke ĝi transdoneblas per seksumado. Tiel sifiliso iĝis por multaj moralistoj (pastroj, kleruloj, laikaj ĥirurgoj k.s.) ankaŭ dia puno por fiaj moroj.

En tiu periodo samtempe disvastiĝis la imago, ke sifiliso estas “importita” malsano, kiun eŭropanoj alportis kun koloniismo. La malsanon, kiu laŭ ili certe ne povintus havi sian originon en kristana Eŭropo, oni unue kuracis per hidrargo. Poste ĉi tia kuracado estis pro malsukcesado malkredindigita.

En la 17a jarcento jam klaris, ke necesas ŝanĝi la morojn de la socio – necesas disciplini ĝin. En la 18a jarcento aldoniĝis al tio voĉoj kiuj prezentis sifilison kiel nacian minacon.

Infanoj naskiĝintaj kun sifiliso iĝis simboloj de civiliza defalo/pereo. Medicino, kune kun imagoj pri sana socio kaj ĝia sana ano, en tiu tempo sukcesis produkti multajn moralajn traktaĵojn/verkojn. En la 19a jarcento aperis la kondomo kaj komence de la 20a jarcento penicilino. Ĝustatempe, ĉar la soldatoj sen ili apenaŭ travivintus (sifilison) dum la unua kaj dua mondmilitoj.

Sed dum la 18a kaj 19a jarcentoj en Eŭropo enradikiĝis la imago, ke sana socio estas regulita socio – do socio kiu regulas siajn patogenojn.

En la kazo de sifiliso ĝi reguligas ĉefe virinojn, speciale sekslaboristojn. Virinoj laborantaj en seksumkomerco estas perceptataj kiel “disvastigantoj” de sifiliso, kaj tiel do ankaŭ la originintoj de epidemioj. Ĉar iĉa seksumkonduto estas pridubita malofte, logika iĝas la bezono reguli inajn korpojn kaj tiel ankaŭ la “socian evoluon”.

Historiisto Sander L. Gilman ekzemple skribas ke jam ekde la 15a jarcento la iĉo estis priskribita kiel “suferanta” je sifiliso, dum la ino estas montrita kiel tiu kiu delogis kaj infektis lin. Ekzemple en la Granda Atlaso de Haŭtaj Malsanoj de Aliberto de la jaro 1808 nur inoj estas bildigitaj kiel infektitaj je sifiliso.

Gilman, krom la genre malneŭtrala historio de sifiliso, rimarkis ankoraŭ unu aferon, nome la senĉesan bezonon starigi sociajn limojn de ĉi tiu malsano. Laŭ li por ĉi tiu celo plej taŭgis la kategorioj raso kaj etneco kiel sociaj spacoj, en kiujn la malsano estas ĉiam enskribita – aŭ kiel loko kie ĝi okazadas, aŭ kiel loko kie ĝi originas. Ĉi tiuj limoj servas ankaŭ kiel baroj inter “niaj” kaj “iliaj” moroj.

Klaras do, kial sifiliso en la 50aj jaroj estis konsiderata kiel tiel nomata “socia malsano”. Tiu ĉi esprimo nome havas en si signifon de patologio, kiu ĝis nun ne malaperis de la “faka” terminologio. En kelkaj slovakaj universitatoj oni ankoraŭ hodiaŭ instruas el la libro Socia Patologio, kiu kategoriigas drogdependiĝon kaj “prostituadon” kiel patologiajn fenomenojn. La libro mem difinas patologion kiel “arigan terminon por malsanaj, nenormalaj fenomenoj” (paĝo 22). En kelkaj slovakaj sociaj sciencoj oni do eĉ hodiaŭ povas trovi kazojn kiam oni nomas homojn laborantajn en seksumkomerco aŭ dependajn de drogoj “malsanaj kaj nenormalaj”.

Patologio – do markado de iu fenomeno kiel “malsana” – ankoraŭ neniam helpis al iu ajn. Tion oni vidas ankaŭ en la antaŭnelonga kazo de sifilisa epidemio en la slovaka urbo Trebišov (kie la kazoj de sifiliso estas 16oblaj kompare kun nacia averaĝo). Rigardi iun problemon kiel patologia signifas rapide marki ies konduton kiel damaĝan fenomenon (ĉi-kaze estis kulpigitaj romaaj virinoj) kaj strebi laŭeble plej rapide forigi ĝin – t.e. postuli pli efikan persekutadon de inoj (laŭ la paragrafo 167 de la slovaka krimleĝaro – “endanĝerigado per seksume transdonebla malsano”).

Se ni klare difinas la limojn de “ni” kaj “ili”, tiam ni ne plu bezonas starigi al ni pliajn demandojn. Ankaŭ tial estas facile por haŭtkuracisto en Trebišov diri pri sekslaboristino, ke “ŝi havas blazojn ĉirkaŭ la anuso kaj verukojn, sed ŝi interesiĝas nur pri tio, ke ŝi ricevos kvin eŭrojn”.

La kuracisto ne plu demandos sin pri tio, kial iu en ĉi tia sanstato pretus doni seksumservojn kontraŭ kvin eŭroj. La respondo por ri estus ĉiukaze nur “fremda kulturo” aŭ “fremdaj moroj”, ne la socia situacio de ĉi tiu virino.

Sed en la momento kiam oni ekscias ke “klientoj” estas ankaŭ “blankaj” iĉoj de la regiono kaj seksumon kontraŭ pago ofertas ankaŭ infanoj, la starigitaj limoj komencas disfali. Ekestas paniko. La oficiala parolanto diras ke la problemo estas ke prostituado ne estas punebla krima ago. Tio, ke la domaro, de kiu devenas ĉi tiuj virinoj kaj knabinoj, estas unu el la plej grandaj kaj plej malriĉaj en la tuta lando (4500 loĝantoj) estas jam malpli granda problemo.

Mankas nur, ke iu diru, ke igi prosituadon punebla krima ago solvus la sifilisan epidemion en Trebišov. Ĝi ja estas patologia fenomeno, ĉu ne?

Fontoj:

Quétel, C., (1992). History of Syphilis. New York: Wiley.

Gilman, S.L., (1987). AIDS and Syphilis: The Iconography of Disease. In AIDS: Cultural Analysis / Cultural Activism, vol. 43.  

Advertisements

Advertisements