Ĉimatene mi vidis la jenan reklamon de mia allaboreja buso: 30%a rabato sur ĉio en nia vendejo – Blua Lundo solvita!
“ ‘Blua Lundo’?” mi pensis. “Ĉu estas iu nova Nigra Vendredo, pri kiu mi forgesis…?”
Do mi guglis, kaj refreŝigis la memoron: Blua Lundo (‘blua’ signifante ‘trista’) estas “tago”, unue dokumentata en 2005 ĉe Sky Travel, brita novaĵfabriko. Laŭ iuj kvazaŭsciencaj formuloj, oni kalkulis la ‘plej tristan tagon de la jaro’, almenaŭ en la norda hemisfero, uzante la jenajn kondiĉojn: vojaĝdaŭro, malfruoj de publikaj veturiloj (ofta okazo en Britio), tempo farante kulturajn aktivaĵojn, tempo malstreĉiĝante (kaj respektive streĉiĝante), tempo dormante, tempo pakante, tempo prepariĝante, tempo depost Kristnasko…
En la angla ni havas esprimon: “Donu al iu colon kaj tiu kuros mejlon”. Ĝi signifas, ke se vi donas al iu iom da spaco aŭ tolero, tiu preter- kaj misuzos vian oferton. Mi pensas, ke ĝi estas tre taŭga ĉi tie por priskribi la modernan sindromon de feritagoj.
Ĉar nun ĉio estas Tago. Festu Valentinan Tagon, manĝante en burĝa restoracio aŭ plorante en burĝajn ĉokoladojn. Festu Paskon vorante artizanajn ovojn, kiuj kostis preskaŭ £100. (Tiam estas bonvena paŭzo, kie ni povas eskapi de konsumismo per somerferioj en Ibizo.) Festu Halovinon trinkante vinon kaj portante plastan maskon uzotan nur por unu vespero. Festu Nigran Vendredon aĉetante tuj bedaŭrotajn objektojn. Festu Kristnaskon per ĉiam pli kostaj donacoj, ĉiam pli grasa malagreaĵo, ĉiam pli pliaj plioj, nun patronata de Amazon Alexa™.
Kaj ne zorgu! Ni eĉ sukcesis profitigi vian triston. Ne plu vi devos toleri tutan Januaron sen festotago: nun estas Blua Lundo. Plendu, tristu, kaj aĉetu aĉetu aĉetu – vi meritas tion!
Pardonu, se ĉi ĉio sonas terure pesimisma. Apenaŭ estas novaĵo diri, ke kapitalismo plu marŝas antaŭen, ĉiam antaŭen. Sed eble estas ĉar en la lastaj jaroj mi ja sukcesis akiri sufiĉan mensan pacon, ke mi nun aparte ĉagreniĝas de ĉi tiu afero.
Ferioj devus esti periodo de ripozo kaj malstreĉiĝo, sed nun ili fariĝas streĉo, mensa kaj financa, en si mem. Kaj nun ĉio povas esti festo, eĉ la tristeco.
Do ĉi tio ne estas manifesto, sed pensigo. Estas facile kaptiĝi en la fluo de informoj kaj novaĵoj, de pepoj kaj afiŝoj, sed memoru dediĉi tempon por esplori vin mem. Eble la koncepto de feritagoj estas tute ne savebla. Mi ne scias. Sed mi ja scias tion: mi ne trovis mian pacon diboĉante per alkoholo aŭ ĉokolado aŭ elektraj aparatoj, nek en la “reala mondo” nek en Esperantujo. Mi trovis tion meditante, kreante rutinojn, prioritatigante miajn arton kaj amikojn.
Se hodiaŭ estas Blua Lundo, ĝi estu blua pro la sennuba ĉielo de nia latento.