Cerba fetiĉo

Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn.

La kovrilpaĝo surhavas allogan bildon de virino malfermanta sian ĉemizon, sed anstataŭ mamoj sub la ĉemizo kaŝiĝas du cerboj. La teksto sur la dorsa kovrilo de la libro klarigas la bildon plu: “Ni ofte forgesas, ke la virinoj, krom mamojn, havas ankaŭ cerbon.” Mi tuj ekĝojis pensante: bonege, ŝajne temas pri feminisma libro kiu montros kaj sekve rompos ekzistantajn genrajn stereotipojn! Tamen, post finlego de la libro mi devis konstati ke mi eraris: enestas pli da mamoj ol cerbo, stereotipoj estas reproduktataj kaj plifortigataj, kaj la libro tutsimple ne estas verkita el feminisma vidpunkto.

La verko enhavis kelkajn tute bonajn utilajn ideojn, kelkajn iom bazajn, malmodernajn aŭ enuajn, kaj samtempe ankaŭ kelkajn kiujn mi konsideras malhelpaj kaj nedisvastigendaj. Kion ni do ekscias dank’ al Cerba fetiĉo? Ekzemple ke oni ne faru gravajn decidojn kiam oni estas ĝoja aŭ kolera, ĉar tiam oni ne objektive perceptas aferojn. Ke oni ne mensogu, krom se temas pri banalaĵoj. Ke oni nenion malpermesu al sia partnero, ĉar malpermesitaj aferoj ŝajnas eĉ pli allogaj. Kaj tiel plu.

Mi tre aprezis ke foje la aŭtorino ĉerpis ne nur el psiĥologio, sed ankaŭ el neŭropsiĥologio, ekzemple kiam ri klarigis pri spegulaj neŭronoj. Tamen, mi ofte ne kontentis pri la elekto kaj prezento de la psiĥologiaj faktoj aperantaj en la libro. La aŭtorino foje enĵetis konsilojn sen kontentige klarigi la sciencon malantaŭ ili aŭ sen mencii iliajn gravajn nuancojn.

La plej granda negativaĵo de Cerba fetiĉo estas ĝia ŝoka reproduktado de damaĝigaj stereotipoj. Jen la bildo kiun la libro pentras pri inoj kaj iĉoj: La iĉoj ĉiam volas iri al drinkejo kun siaj amikoj aŭ spekti pornaĵojn, kaj la virtaj saĝaj virinoj koleriĝas pri tiaj agadoj de siaj partneroj. Plie, jen unu el la konsiloj kiujn la patrino donas al sia filino: “Viroj abomenas paroli pri sentoj, ili evitas tion kiel fajron. Paroli pri sentoj estas por ili kiel laboro. Viroj deziras plezuron, ne penon.” Evidente, Korska poste daŭrigas dirante ke por virinoj estas tute male. Tio ne estas ĉio: Korska ne nur simple diras la menciitajn asertojn kvazaŭ faktoj, sed eĉ subtenas ilin per “sciencaj” (t.e. malveraj, malmodernaj, pseŭdosciencaj) klarigoj. Nome, ri plurfoje ofertas argumentojn bazitaj sur biologia determinismo – t.e. ke ekzistas fundamentaj diferencoj inter inoj kaj iĉoj kiuj estas esencaj kaj bazitaj sur “naturo”. Ĉi tiaj konvinkoj bedaŭrinde estis oftegaj en pasintenco, sed hodiaŭ jam ekzistas vasta aro de literaturo kiu kritikis ilin kaj montris anstataŭe la sociajn kaj kulturajn kaŭzojn de la perceptataj diferencoj inter inoj kaj iĉoj. Unu el ofte uzitaj manieroj por ŝajnigi biologian determinismon pli vera kaj scienceca estis argumentoj rilataj al “naturo”, ekzemple al nehomaj bestoj – tamen, elektante nur tiujn faktojn pri naturo kiuj kongruas kun la koncernaj asertoj aŭ interpretante ilin tiel ke ili kongruu. Ankaŭ Korska plurfoje ilustras la pridiskutatajn konceptojn sur bestoj (kunikloj, birdoj) kaj uzas natursciencajn esprimojn kiel ekzemple “maskloj”, “junaj estuloj de ajna specio”, “maturaj masklaj estuloj” kaj simile.

Legante Cerban fetiĉon, miaj pensoj ofte revenis al unu el miaj plej ŝatataj komiksistinoj, Liv Strömquist el Svedujo. Ankaŭ ri verkis pri amrilatoj, sed havas kritikan aliron kaj krom psiĥologio ri en siaj verkoj konsideras ankaŭ sociologion, kulturologion, historion, politikon aŭ epistemologion, tiumaniere ofertante pli kompleksan analizon de la situacioj. Mi ne volas simple plendi ke ne veras ke inoj ŝatas paroli pri sentoj dum iĉoj malŝatas tion. Ĉar iunivele tio veras – almenaŭ laŭ socia percepto. Do tial indas, anstataŭ ol diri tion kiel fakton, esplori la diversajn kialojn malantaŭ la percepto por malkaŝi la nevideblajn meĥanismojn kiuj kaŭzas ĝin, kio gvidu al konsciigo kaj sekve al eblo de ŝanĝo. Io tia plene mankas en Cerba fetiĉo.

Krom stereotipoj pri genro Cerba fetiĉo aŭ nesenteme traktas, aŭ ignoras la ekziston de kelkaj aliaj identeckategorioj. Pluraj el la ŝercoj estas ofendaj al diversaj homgrupoj – ekzemple ŝerco pri dungo de meksika servistino estas liverita sen ajna kritika aliro rilate al klasaj aŭ geopolitikaj povmalegalecoj, kaj en la libro pli ol unufoje aperas hontigado pri dikeco. La verko tute ne reprezentas kvirajn rolulojn aŭ rilatojn. Kiel jam eble klaras laŭ la supra diskuto pri biologia determinismo, la libro estas cisseksisma kaj aliseksemisma, t.e. ĝi estas bazita sur la kredo ke ekzistas du genroj (ina kaj iĉa) korespondantaj al du biologiaj seksoj, kiuj estas reciproke allogataj unu al la alia.

Laste mi nepre volas atentigi pri granda sed facile pretervidebla bonaĵo kiun mi trovas en la libro: nome, ĝia pozitiva bildigo de rilato inter patrino kaj filino – malferma, plena je fido, reciproka respekto, kaj sukcesa transponto de la ekzistanta aĝdiferenco.

Kvankam mi esprimis plejparte negativan impreson pri la libro mem, ĝia esperantigo far’ Przemysław Wierzbowski, kunlabore kun Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Antonio Valén, estas tutbrila kaj plene imponis min. La traduko iras preter simple ĝusta kaj adekvata lingvo, ofertante elstaran “tradukon” al esperanta kulturo. Ekzemple en sceno, kie la libro parolas pri fortaj kvereloj okazintaj pro tutaj banalaĵoj, la uzita kverela situacio temas pri gramatika eraro en Esperanto (tamen, ne pri akuzativo, do ĝi eĉ ne estas la plej evidenta). En alia momento, la libro referencas esperantan kulturon – nome kanton de Martin Wiese, inkluzive de unu bildo fidele reprezentanta la respektivan muzikvideon.

Malgraŭ la gravaj problemoj pri malmoderna pensmaniero kaj reproduktado de damaĝigaj stereotipoj, priskribitaj supre, mi pensas ke Cerba fetiĉo ja signife kontribuas al tradukita esperanta literaturo. Ĉu entute estas juste ke mi parolas pri malmoderneco, se en Esperanto neniam antaŭe aperis simila libro? Komiksoj en Esperanto malmultas ĝenerale, kaj laŭ mia scio tute mankas tiaj kiuj temas pri homaj rilatoj aŭ psiĥologio. Kaj ĉar ĝenerale mankas ankaŭ certaspecaj informoj pri amrilatoj, la konsiloj kiujn Cerba fetiĉo ofertas, kvankam mi trovas ilin supraĵaj kaj bazaj, povas esti tute okulmalfermigaj, utilaj kaj instigaj por kelkaj legantoj, por kiuj ili estos la unua renkonto kun konceptoj kiel malferma komunikado, asertiveco, kaj problemsolvado.

Por pliaj informoj pri Cerba fetiĉo kaj la eblo aĉeti ĝin vizitu la oficialan retejon.

Komenti

Enarkivita sub amrilatoj, analizo, literaturo, recenzo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s