Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste.
Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, kaj ataki.
Persone, mi emas eviti korekti erarojn entute, sed en iuj okazoj tio estas nepra, ekz. se temas pri oficiala retejo kun gravaj informoj. Do ĉi tie mi prezentos kelkajn argumentojn pri kiel korekti lingvaĵon estante afabla kaj konscia pri la kialo kaj la kielo.
Ne traktu lingvaĵon kiel personan elekton
Eble tio sonas kvazaŭ sensence. Oni ja elektas siajn vortojn, do ĉu oni ne ankaŭ elektas siajn erarojn?
Nu, laŭ jardekoj da studoj lingvosciencaj, ne. Oni konstruas internan, koheran gramatikon ĉiuetape dum la akirado de lingvo, kaj al la homo, kiu produktas ‘eraron’, tio efektive estas parto de ties kohera sistemo.
Tio ne signifas, ke ni ignoru normojn, ke ne estu alcelata nivelo de Bona Esperanto. Tamen, ni ĉesu trakti la neatingon de tiu nivelo kiel personan kulpon. Tiu sinteno radikas en eksmodaj, eŭropcentrismaj perceptoj de lingvo bazitaj sur Latino. Ili simple ne havu lokon en internacia, pacema komunumo kiel Esperantujo.
La temo estas tro vasta por trakti komplete ĉi tie, sed fakte estas neniu studo, kiu pruvis, ke korekti lingvajn erarojn havas iun ajn daŭran pozitivan efikon je lingvaĵo. Do mi konsilas jene: korektu ne la homon, sed la eraron.
Ne antaŭsupozu lingvan fonon
Ĉi tiu por mi estas persona ĉevaleto. Okazis al mi plurfoje, ke mi uzas vorton en Facebook, kaj iu verdulo galopas al la komentejo por kritiki ĝin.
‘Vi ne diru “apo”. Kara, vi ne simple povas preni iun ajn vorton de via denaska lingvo kaj esperantigi ĝin!’
Oni ŝajne ĉiam supozas, ke mi fuŝas lingve ĉar mi estas anglo. Sed en preskaŭ ĉiu tia okazo, la vortuzon mi prenis de alia, neangla Esperantisto.
Flanke al tio, ke estas tede por mi kontraŭi tiujn argumentojn, estas tre malĝentile. Ĉu Esperantujo ne estas komunumo de lingva egaleco? Do kial mi devas senti min katenita al mia “malegala” denaska lingvo?
Ĝenerale, tre ofte videblas tiaj komentoj pri ‘hispanismoj’ kaj ‘germanismoj’, sed ne ĉiam eblas certi, de kie fontas iu (laŭ vi) stranga vorto aŭ gramatika eraro. Anstataŭ piki la pekinton per elpensintaj erarfontoj, fokusu la eraron mem.
Korektu en aplikebla formo
Se vi korektas eraron, kiun vi trovis en la retpaĝo de TEJO, ne faru tion en Facebook-fadeno. Sendu retmesaĝon rekte al la TEJO-oficejo. Kaj se vi korektas la eraron de specifa homo, konsideru fari tion private.
Mi pretas agnoski, ke kiel sperta Esperantisto mi ankoraŭ faras simplajn kaj stultajn erarojn, aŭ ne ĉiam trovas la ĝustan vorton. Antaŭ kelkaj monatoj mi prelegis ĉe la Londona Esperanto-Klubo, kaj la postan semajnon mi ricevis mesaĝon rilate al mia prelego. Oni prikomentis la enhavon, kaj donis etan liston da rimarkigoj pri mia lingvaĵo. Mi tre aprezis tion, ĉar ne temis pri skeptika kritiko, sed pri efektive helpemaj konsiloj, provizataj antaŭ fono de laŭdoj. Mi konsciis pri aferoj, kiuj antaŭe neniam eniris mian kapon (ekz. kiam oni parolas pri la periodo, kiam oni renkontas iun, oni diru ‘la horo’ anstataŭ ‘la tempo’).
Memoru: se la korekto ne povos uziĝi, ĝi probable ne utilos. Kaj anstataŭ esti amara interŝanĝo, ĝi povus esti eĉ amika!
Ĉu la lingvaĵo gravas en ĉi tiu situacio?
Kiam vi parolas kun viaj amikoj, ĉu en Esperanto aŭ en la denaska lingvo, ĉu vi interrompas ilin por korekti eraron? Kiam turisto alvenas vin en via urbo kaj demandas pri stratnomo fuŝbuŝe, ĉu vi kritikas ties prononcon?
Se jes, mi pensas, ke ni ne povas esti amikoj…
Sed, parolante serioze, ofte korektoj ne estas necesaj aŭ eĉ dezirataj. Legu la situacion, kaj se vi pensas, ke via kontribuo pli ĝenus ol helpus, lasu ĝin gorĝe.
Krome, se vi ofte komunikas kun iu, demandu ties preferon. Povus esti, ke via amiko progresanta volas foje ricevi korektojn, aŭ povus esti, ke tiu ege malŝatas viajn korektojn sed ne kuraĝis diri tion. Sekve al tio, estas ĉiam taŭgaj kaj maltaŭgaj momentoj por retrokuplo. Verŝajne post prelego oni ja volas scii, kiel plibonigi ĝin venontfoje, sed dum konversacio en drinkejo tute ne.
Kompreneble estas scenoj, kie estas malklare kiom gravas korektado. Lastatempe estis longa fadeno en Facebook pri la komitata dissendolisto de TEJO tiuteme, kie oni plendis pri la malalta lingvonivelo de iuj komitatanoj. Mia persona opinio estas, ke la korektoj ne helpas al la malpli fluparolaj komitatanoj, nur timigas. En tiaj okazoj oni konservu la komentojn por oficiale publikigotaj dokumentoj kaj videoj.
Sed kiel mi diris supre, tio dependas de homo al homo. Do se vi dubas, petu korektpermeson private. Eĉ se la homo neos, ri verŝajne ĝojos, ke vi entute demandis.
Sed kie trovi provlegantojn?
Mi ne povas skribi ĉi tiun artikolon sen mencii unikan problemon al Esperantujo. En nia komunumo, ne ekzistas profesiaj provlegantoj kaj redaktoroj. Oni devas ofte uzi personajn kontaktretojn por ekhavi tiujn servojn. Kaj dum ne ekzistos tia helpo, multos la lingvaj eraroj en retejoj kaj presaĵoj.
Tial mi decidis krei Provlegan Servon. Provlega Servo estas Telegram-kanalo kie vi povas peti kaj interŝanĝi provlegadon kun aliaj Esperantistoj. Do se vi estas korektema, jen la perfekta loko por vi! Vi povas korektadi ĝis la fina venko, kaj oni eĉ dankos vin pri tio. Kaj aliflanke, se vi ankoraŭ ne tutbone regas la lingvon, kaj volas helpon pri via dokumento, jen taŭgega loko por vi.
Fine, mi estus hipokritulo, se mi ne dirus la jenan: mi bonvenigas korektojn al ĉi tiu artikolo, okaze ke vi lasas ilin en komento sube, kaj sekvas la suprajn konsilojn.
Mi klarigu, ke oni ordinare ne uzu prepozicion antaŭ verboj, estas do pli ĝuste diri/slribi ne “sen mencii” sed “ne menciinte” (ankaŭ uzeblas “ne menciante” kaj “ne mencionte” – la elekto dependu de l’ senco). Kvankam ordinare estas preferinde ne uzi prepizicion antaŭ verboj, ekzistas du prepozicioj, kiujn oni povas tute regule kaj laŭlogike uzi antaŭ la infinitivo: “anstataŭ” kaj “por”. Gramatike estas tute korekte diri, ekzemple, “anstataŭ mencii” kaj “por mencii”.
ŜatiŜati
Laŭ PMEG, tio estas ĝusta en Zamenhofa Esperanto, sed en moderna Esperanto oni ja ofte uzas ‘sen’ kun i-vortoj: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_rolvortetoj.html
“Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof deklaris tian uzon malbona (Lingvaj Respondoj p. 102, n-ro 128). Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam fariĝis ofta, kaj do apenaŭ povas kaŭzi problemojn de komprenado. Eĉ Zamenhof mem uzis sen tiamaniere almenaŭ du fojojn.”
ŜatiŜati
Ankau konsiderindas: En retforumo antaux longe, oni havis la tiel-nomitan “legxon de Gaudere” (nomitan laux uzanto kiu proponis gxin): Se oni korektas ies lingvouzado rete, la korektiga mesagxo enhavos eraron.
ŜatiŜati
Tutprave! Oni ne bildigu sin kiel profesoro en sia turo, ĉar la turo rapide kadukiĝos.
ŜatiŜati
Mi nur parte konsentas. Mi neniam korektas homojn kiuj eraras kiam ili parolas. Sed se iu verkas ion skribe, ekzemple en Fejsbuko, mi opinias ke oni devus almenaŭ zorgi pri la akuzativoj, la pluraloj, ktp.
ŜatiŜati
Sed Facebook estas ĝenerale neformala diskutejo, do mi pensas ke ofte ne taŭgas.
ŜatiŜati
Ariel, mi tute konsentas kun vi kaj kun Rafa. Fakte, ankaŭ mi estas korektemulo. Tamen la korektoj kutime restas en mia kapo.. Mi ege aprezas esti korektata, aparte de spertuloj, kiujn mi persone konas kaj kies bonajn intencojn mi povas taksi kaj aprezi. Mi bone memoras la grandan helpon, kiun mi ricevis de du spertuloj je la komenco de mia lernado (Ili scias, kiuj ili estas!): Ili ege helpis min. Tamen, ilia unua demando al mi estis “Ĉu mi ĝenos vin, se mi korektos vin kiam vi eraras?”. Tio estis stila, bonkora kaj konscia helpo.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi tute konsentas, Rico. Ĉiu havas sian tolernivelon, kaj certe por komencantoj, se oni ĉiam korektus, tiu neniam povus paroli tutan frazon!
ŜatiLiked by 1 persono
Ariel, mi tre dankas vin pro ĉi tiu artikolo: vi pravas, ke en Esperantujo regas la kulturo de “korektemo” kaj tio povas esti helpa aŭ malhelpa depende de kiel oni korektas homojn. Mi mem estas “korektemulo” (kaj same aprezas esti korektata), sed kiel vi, mi neniam korektus iun ajn (aparte publike) sen antaŭe peti permeson. Mi esperas, ke pli da homoj sekvos viajn konsilojn. 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon pro via kara komento, Rafa 🙂
ŜatiLiked by 1 persono