‘Vi estas tro bona por partopreni’ – sportoj kaj la genra duumo

Caster Semenya, post venko de arĝenta medalo en 2012. Foto de Tab59 laŭ CC BY-SA 2.0.

‘Vi ne rajtas kunkuri, ĉar vi estas tro bona. Tio estas nejusta por la aliaj.’

Jen la mesaĝo, kiun Caster Semenya, multfoje premiita Olimpika kuristo el Sudafriko, efektive ĵus ricevis. IAAF, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, ĵus aprobis regulon, kiu devigos al atletinoj kun tro altaj niveloj de testosterono submetiĝi al medicina terapio. La specifeco de la kategorio, kaj la tempumo, sugestas ke la regulo estis kreita specife por celi Semenyan. Por povi kuri en konkursoj en novembro, ŝi devos preni drogojn por fiksi siajn hormonojn ekde nun ĝis tiam.

Sonas absurde, sed estas vero. Kaŝiĝante malantaŭ la kurteno de medicinaj vortoj kiel hyperandrogenism kaj ideoj de ‘egaleco’ kaj ‘justeco’, grandparte okcidentaj asocioj premas tiujn medikamentojn al ĉefe nigraj, neokcidentaj virinoj.

Tio ne estas la unua fojo por Semenya. En 2016, post venki 800m-an konkurson, ŝi estis afliktita de kontroversio. Lyndsey Sharp, brita, blanka kuristo, kiu venis en la 3a vico, larmoplene plendis, ke ŝi ne havis ŝancon venki pro tio, ke la aŭtoritatoj NE devigis al Semenya kaj aliaj atletoj redukti siajn hormonnivelojn. Aliaj britaj, blankaj atletoj saltis por defendi Lyndsey-n kaj ataki Semenyan.

La ideo de ‘nejusta avantaĝo’ radikiĝas en la blanka genra duumo elpensita dum la naskiĝo de koloniismo. Oni kreis ŝablonojn de ineco kaj iĉeco, surbaze de ‘dezirindaj’ blankaj homoj, kaj markis ĉion ekster tiuj limoj kiel falsan. Kiel iu pepanto rimarkis: kiam oni laste levis demandon pri la hormonniveloj de blanka atletino, konkursante pri martelĵeto?

Ĉiuj profesiaj atletoj havas nejustajn avantaĝojn. Se ne, ili ne estus sukcesaj. Se ni volas biologie modifi la korpojn de iuj, por ke ili estu ‘egalaj’, oni do submetu ĉiujn atletojn al rigoraj testoj kaj drogoj por konformi al specifa hormonprofilo. Kaj ĉu oni ankaŭ ekskludu tro altajn atletinojn? Tro junajn? Sporto ne estas bita simulo, en kiu oni povas egaligi ĉiujn trajtojn, por vidi kiu ‘vere’ estas la plej bona atleto.

“TRANSGENRA KURISTO MALVENKAS KORTUMAN APELACION”

Tiu diskuto bedaŭrinde ne estas io nova. En la lastaj kelkaj monatoj ŝtormis diskutoj en sociaj retoj ankaŭ pri sporto kaj transgenreco. Multaj homoj, eĉ progresemaj, insistas, ke transgenraj atletoj devu konkurenci en sia ‘biologia’ genra kategorio. Tio estas, ke transgenraj virinoj estu traktataj kiel iĉoj, kaj transgenraj viriĉoj kiel inoj, por la bezonoj de la konkurso, tiel ke ili ne havu ‘nejustan avantaĝon’. Tiu speguleco inter la du aferoj ne preterpasis sen rimarko de la komunikiloj – en iu usona novaĵejo, oni eĉ referencis Semenyan kiel ‘transgenra atleto’, kirlante la konfuzon.

Do klare estas, ke la afero ne nur temas pri justeco, sed pri rasisma, transfobia genra duumo kun radikoj en koloniismo. Tio estas eĉ sen mencii interseksajn homojn, kiuj havas tre vastajn kaj variajn biologiajn trajtarojn. Post legi ĉi tiujn novaĵon mi komencas eĉ dubi, ĉu entute ekzistu genrokategorioj por sportoj.

La ŝtata instituto por rasbiologio, rasscienca organizo, fondita en 1922, de kie venis multaj rasismaj ŝablonoj kaj ideoj

La afero estas jena: hormonoj ne havas sekson. Testosterono ne estas ‘iĉa hormono’, kaj estrogeno ne estas ‘ina hormono’. Ĉiuj bezonas ekvilibron de ambaŭ por povi vivi. Estrogeno en viriĉoj modulas libidon, erektan funkcion, kaj kreadon de spermoj. Testosterono en virinoj modulas fertilecon, libidon, produktadon de ruĝaj globuloj kaj distribuon de graso. Ili pliiĝas kaj malpliiĝas kun aĝiĝo, kaj varias en individuoj. Sen iu el la du, viaj ostoj komencus korodiĝi. Jes, ili estas asociitaj kun iuj duarangaj seksaj karakteroj, kiel barboj kaj mamoj, sed la kompreno de tiuj kiel pruvo de genra duumo estas ĉefe kultura fenomeno.

Krome, ŝanĝi hormonreĝimon povas tumultigi onian mensan staton. Eble nesurprize, oni atendas, ke virinoj, kaj nur virinoj, simple eltenu tiujn ŝanĝojn. Ekzemple, la kontraŭkoncipa pilolo, hormona medikamento kiu uziĝas ekde la 60aj jaroj, montriĝis antaŭ kelkaj jaroj havi fortan ligon kun deprimiĝo. Unue, estas mirinde, ke oni neniam esploris tion antaŭe, sed due, post tiu novaĵo nenio ŝanĝiĝis – oni ankoraŭ atendas, ke inoj respondecu pri kontraŭkoncipo, kaj ne iĉoj. Do, ĉu la trudo de tiuj hormonoj al atletoj kiel Caster Semenya ankaŭ ne malegaligas la sistemon? Ĉu la aliaj atletoj ankaŭ prenu medikamentojn, kiuj kaŭzas mensan ŝanĝon? Kompreneble, la psiĥologia traŭmo de esti traktata kiel nenorma virino kaj trompulo nur pliigas tiun efikon. Multaj atletinoj estis sekrete testitaj kaj persvaditaj rezigni sian karieron sen plua klarigo, kaj la sama afero neformale okazas en lernejoj tra la mondo, kie instruistoj, trejnistoj kaj lernantoj malinstigas tro ‘iĉecajn’ knabinojn de partoprenado en sportoj.

Homoj ne volas, ke Caster Semenya gajnu medalojn. Tio ne temas pri justeco en sporto, sed pri koloniismo kaj la genra duumo. La reguloj pri hormonprofiloj tuŝas preskaŭ ekskluzive nigrajn atletojn, ofte afrikdevenajn, kaj severe limigas la prosperon de transgenraj atletoj. Tiuj reguloj simple ne estas defendeblaj.

Tamen, mi ŝatus fini per io pozitiva. Malgraŭ la atakoj, Caster Semenya gajnis 15 orajn medalojn en diversaj konkursoj de sia vivo. Kaj kiam temas pri transgenreco, estas multaj ĝojigaj ekzemploj de klopodado fronte al malakcepto. Mack Beggs estas transgenra atletiĉo, kiu estis devigita konkursi en la ina kategorio pro usonŝtataj leĝoj. Li venkis la Teksasan konkurson du jarojn sinsekve.

La genra duumo daŭras, sed la diverseco kaj potenco de la homa esto ĉiam venkas.

Se vi scipovas la anglan, mi rekomendas la jenan pepĉenon de Julia Serano, aŭtoro de Whipping Girl, kiu bele ilustras la temon per metaforo.

Komenti

Enarkivita sub aktuale, amaskomunikiloj, novaĵoj, Sporto

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s