La unua slovaka gejrajta aktivulo

Enhavaverto: mencioj de memmortigo, polico, persekutado, torturo, gejfobio

Ĉi tiu artikolo ĉerpas el reta ekspozicio pri Imrich Matyáš (legebla en la slovaka lingvo).

Ĝis antaŭnelonge oni tute ne sciis, ke ajna GLAT-aktivismo okazis en teritiorio de Slovakujo jam en la 30-aj jaroj. Sed en 2012 slovaka historiistino Jana Jablonická-Zezulová malkovris taglibrojn kiujn verkis nekredeble interesa homo. Li nomiĝis Imrich Matyáš, vivis en la jaroj 1896-1974 en Bratislavo, kaj laboris kiel oficisto. Samtempe li evidentiĝis esti la unua slovaka aktivulo pri rajtoj de samseksamuloj.

hlavný @2x

Imrich Matyáš, matyas.sk

Matyáš ekaktivis jam 22-jaraĝe kaj ne ĉesis siajn klopodojn ĝis la momento kiam samseksamo estis (parte) malkrimigita en Ĉeĥoslovakujo. Entute li diligente aktivis dum 40 jaroj. Li strebis influi juristojn, kuracistojn, psiĥologojn kaj aliajn intelektulojn por konvinki ilin ke samseksamaj homoj estas maljuste persekutataj kaj ke ilia situacio nepre ŝanĝiĝu. Nome, tiutempe samseksamaj agoj estis punataj per malliberigo (eĉ ne parolante pri la rilata socia stigmo).

Al Ĉeĥoslovakujo venis inspiro ĉefe de Germanujo, kie la movado por malkrimigo de samseksamo komenciĝis jam antaŭe, interalie per fondo de tiucela asocio en Berlino en 1897. En Prago oni do komencis eldoni revuon Voĉo de seksumorientiĝa minoritato (Hlas sexuální menšiny). Matyáš estis laŭ la ĝisnunaj scioj la sola slovaka kontribuanto al la revuo. Ĝia ĉefa celo estis forigi la leĝajn paragrafojn, kiuj kaj en Ĉeĥujo, kaj en Slovakujo (en ĉiu el la du partoj de la ŝtato estis malsama leĝaro) punadis samseksamon per malliberigo (en Slovakujo nur inter iĉoj – ne pro tio ke ĝi estis pli progresema lando, kiel lesboj tiutempe foje ŝercis, sed ĉar tie seksemeco de virinoj estis tiom plene ignorata). Krom tio oni en la revuo publikigadis ekzemple ankaŭ beletraĵojn aŭ anoncojn. La kontribuaĵoj de Matyáš estis diversaj: historiaj, kritikaj, biografiaj, ktp.

Krom verki por Voĉo (kiun ri ankaŭ finance kaj organize subtenis kaj senpage dissendadis al scientistoj, kuracistoj kaj juĝistoj), la agado de Matyáš konsistis ankaŭ el tio ke li preskaŭ ĉiumonate organizis prelegojn kie samseksamo estis diskutata. Krome li donis senpagajn jurajn konsilojn al homoj akuzitaj pri samseksamo. Li korespondis kaj estis en kontakto kun la berlina movado, kie li ĉerpis novajn faktojn kaj argumentojn por uzi en la propra lando. Ĝenerale li argumentis per scienco, kaj laŭ propraj vortoj konsideris sian strebon “batalo etika […] por justeco [kaj] vera humanismo”.

En la 50-aj jaroj Matyáš ofte spertis policajn pridemandadojn kaj hejmajn vizitojn de la “mora sekcio” de la polico. La ĉefa kialo estis, ke oni per minacoj kaj ĉantaĝoj strebis de Matyáš ekhavi informojn pri konataj kaj politikemaj samskesamuloj de la Komunisma Partio, por povi senkredindigi ilin. Matyáš rezistis kaj rifuzis doni ajnajn informojn. Li indikis, ke la pridemandadoj, kiujn li priskribas en siaj taglibroj, estis elĉerpigaj kaj negative efikis lian mensan kaj fizikan sanon. La pridemandadoj daŭris ĝis duono de la 60-aj jaroj (do eĉ post la parta malkrimigo).

sklamanie matyáša z postoja komunistickej strany po vojne@2x

Skribaĵoj de Matyáš, matyas.sk

Matyáš en la taglibroj priskribas ankaŭ tiamajn “kuracadojn” de samseksemo, kiujn spertis liaj konatuloj. La kuracadoj estis tre multekostaj kaj, evidente, tute senefikaj. En la pli bona kazo oni uzis psiĥoanalizajn metodojn kiel hipnozo aŭ sugestado – tiuj estas priskribitaj de Matyáš. Bedaŭrinde ni scias de aliaj historiaj fontoj ke krom ili estis kiel “kuracado” uzitaj ankaŭ ĥemiaĵoj, kastrado aŭ aliaj formoj de torturo.

Estas mirinde, ke Matyáš daŭrigis sian agadon ankaŭ en la 50-aj jaroj, kiam li ne plu havis subtenon de Voĉo aŭ de ajna GLAT-rajta movado. Nome, nazioj kaj la dua mondmilito detruis ajnajn strebojn al tiurilata socia liberaligo. Matyáš esperis, ke post la milito eble komunistoj finfine malkrimigos samseksamon. En la jaro 1950 aperis nova krimleĝaro. Tamen, ĝi ne alportis la ŝanĝon pri kiu li esperis – samseksamo daŭre estis krimo punata per malliberigo. Matyáš estis furioza pri tio. Malgraŭ siaj malagrablaj spertoj kun la policaj pridemandadoj li ne rezignis. Li skribadis leterojn al diversaj komisionoj kaj ministrejoj. Li kontaktis ankaŭ plurajn ĉeĥoslovakajn seksologojn por peti de ili subtenon kaj pruvojn por sia pledado.

Grandega sukceso okazis en la jaro 1961, kiam samseksamo estis (parte) malkrimigita. Tiu jaro estas relative frua, kompare kun aliaj landoj de la mondo. Tamen, mi diras “parte”, ĉar seksumado inter samseksaj homoj pli junaj ol 18 jaroj daŭre estis krimo, dum aliseksema seksumado estis leĝe permesita jam ekde 15 jaroj. Plena malkrimigo okazis nur en la jaro 1990. La 29an de novembro 1961, la tagon de la malkrimigo, Matyáš skribis: “Ĝi estas certe progreso, kaj 70% humana.”

Matyáš dum sia vivo tute ne atingis ajnan famon aŭ honoron. Male, oni preskaŭ forgesis pri li ĝis la antaŭnelonga hazarda malkovro de liaj taglibroj. Li mortis per memmortigo en 1974 kiam li aĝis 78 jarojn.

La rakonto de Imrich Matyáš fascinas kaj kortuŝas min interalie pro sia daŭra aktualeco. Eĉ se ekde 1990 ni en Slovakujo havas plenan malkrimigon, la justeco por GLAT-uloj daxure ne estas centelcenta – eĉ en la nivelo de leĝaj reformoj, mankas ekzemple leĝoj kiuj permesus al samseksamuloj oficiale krei familiojn kaj leĝe protekti ilin. La argumentoj kaj konsiloj kiujn Matyáš skribis antaŭ jardekoj estas grandparte daŭre uzeblaj hodiaŭ. La nelaciĝema kaj esperplena aktivulo estas laŭ mi inspiro por la hodiaŭa generacio de aktivuloj, por daŭrigi en la laboro kiun li antaŭ jardekoj komencis.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, GLAT

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s