Ni publikigas ĉi sube kontribuon, kiun sendis al ni Brijako, el Francujo. Ni feliĉis legi rakonton de nia juna leganto pri konkreta agado en ria medio, kaj ni esperas, ke vi ankaŭ ŝatos. Cetere, ni jam traktis la temon de vestaĵkodoj en la unua epizodo de nia podkasto, kiun vi trovas ĉi tie.
“Mi ĉeestis kiel liceano la francan feminisman agon “Lunde la 14-an de septembro”, kiu celis apogi la liberecon de virinoj vestiĝi libere kaj komprenigi tion, ke la problemo ne estas tio, ke virinoj “maldece” vestiĝas, sed tio, ke la seks-agresantoj estas ja tiuj kiuj maldecas. La movado naskiĝis en sociaj retejoj, kaj decidis protesti ĝuste tiu-lunde en francaj liceoj por la rajto libere vestiĝi, kun la celo kontraŭbatali seksismajn diskriminaciojn.
En liceoj, multaj vestaĵoj (kiel mallongaj jupoj, ŝortoj…) estas malpermesataj, nur al lernantinoj, pro “nedececo”. Virlernantoj ja rajtas vesti ŝortojn kiam varmas. Tio klare estas genro-bazita diskriminacio.
Tial, multaj liceaninoj ĝuste decidis vestiĝi tiu-lunde per mallongaj jupoj kaj aliaj vestaĵoj taksitaj kiel nedecaj, por protesti kontraŭ la malpermeso de ili. Notindas, ke la rajto vestiĝi kiel oni deziras ne nur temas pri libereca afero, sed ankaŭ temas pri rajto efike labori, ĉar ekzemple, precize lunde varmegis.
Mialicee tiu protesto ne sukcesis ŝanĝigi la regularon. Male, la estroj de la liceo memorigis la regulojn pri malpermesataj vestaĵoj. Tamen ĝi efikis kiel vekigilo. Edukistino demandis al liceanino vestita per mallonga jupo: “kiel via virprofesoro scios kie vin rigardi?”. Dum la juna generacio en Francujo nun estas grandaplejparte senkatenigita de seksismaj pensoj, tiu demando estas perfekta elmontro, ke ne tiel estas por la pli maljunaj generacioj, eĉ por edukistoj.
Landaskale, tiu movado estis interalie subtenita de la ekssekretario pri intergenra egaleco kaj nuna sekretario pri civitaneco Marlène Schiappa, kaj de la feminisma asocio Nous Toutes. Sed male ol s-rino Schiappa, Jean-Michel Blanquer, la franca ministro pri edukado, diris ke “sufiĉas vestiĝi normale kaj ĉio iros bone”, kaj ke laŭ li “ekzistas ia granda prudenteco, kiun ni devas havi”.
Eĉ se objektive, tiu movado malsukcesis atingi siajn celojn pri libera vestiĝo, ĝi instigis al debato pri tiu ĉi temo kaj multaj francaj amaskomunikiloj informis pri ĝi.”