Laŭaŭtoraj arkivoj: PK

La ĉeĥa versio de la numero ”Genra Revolucio” de National Geographic estas senskrupule transfoba

Antaŭavertoj: transfobio, gejofobio

Eble vi jam aŭdis, ke la prestiĝa revuo National Geographic antaŭnelonge publikigis tutan numeron dediĉitan al ”genra revolucio”. Multaj homoj konsideras tion interalie paŝo antaŭen por videbligo kaj valorigo de homoj kies genra identeco ne apartenas al la normo. Tamen, National Geographic estas publikigata en pluraj landoj kaj pluraj lingvoj, kaj ĉiam ekzistas iuj diferencoj inter la unuopaj landaj versioj. Se temas pri la januara numero, mi estis ŝokita kaj seniluziiĝinta kiam mi malkovris ke la ĉeĥa versio nur antaŭenigas negativajn stereotipojn kiujn ĝi devintus disŝiri. Pli detale verkis pri tio aktivuloj de la ĉeĥa organizo Trans*parent, forme de malferma letero al la ĉefredaktisto de National Geographic, kiun ni nun alportas al vi en esperanta traduko:

Kara Susan Goldberg,

Ni estas membroj kaj subtenantoj de Trans*parent, neprofitcela organizo strebanta al antaŭenigo de trans-rajtoj en Ĉeĥujo. Nia agado temas pri subteno al necisgenraj homoj, publika konsciigo pri la sistemaj malfacilaĵoj kiujn ili spertas kaj edukado de ĵurnalistoj por helpi al ili paroli pri ĉi tiu temo en pli informita maniero. Kiel vi povas imagi, ni estis ekscititaj kiam ni eksciis ke National Geographic decidis dediĉi tutan numeron al la temo de genro kaj inkludi plurajn rakontojn de necisgenraj infanoj.

Parto de nia ekscitiĝo venis de la fakto ke ĉi tiaj rakontoj nur tre rare aperas en la Ĉeĥaj medioj. Kaj eĉ se ili ja aperas, ili estas sensaciaj, fokusiĝantaj pri la fizikaj flankoj de transiro kaj detaloj de la seksaj vivoj de la koncernatoj. Speciala genra numero de National Geographic en la ĉeĥa estintus ne nur valorega ilo por homoj kiuj strebas klarigi sian genron al familio aŭ amikoj, sed ĝi ankaŭ ebligintus al ni montri brilan pozitivan ekzemplon al ĵurnalistoj kiam ili petos konsilojn de ni.

Bedaŭrinde, ni ne povos fari tion.

La ĉeĥa versio de via januara numero enhavas originalan materialon, kiun oni sen troigo povas kritiki kiel transfoba. Ni supozas ke vi vidis la kovrilon, kiun oni elektis por la numero en nia lando, kaj kvankam ni pensas ke la bildo de necesejaj ŝildoj trosimpligas la temon kaj ignoras ĝian profunde personan esencon, tio estas nur la komenco. Por doni al vi ĝeneralan superrigardon pri la nova kadro, kiun la numero ekhavis, ni dividas niajn notojn en tri partojn.

1-cvhoeghbr2hh3x_azyujkq

La usonaj kaj ĉeĥa kovriloj de la revuo.

Legi plu

Advertisements

3 komentoj

Enarkivita sub transgenraj aferoj

Diru NE al Perforto Kontraŭ Virinoj!

Enhavaverto: diversaj priskriboj de perforto

Ĉiujar16_days_logo_english1e inter la 25a de Novembro (Internacia Tago de Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj) kaj la 10a de Decembro (Internacia Tago de Homaj Rajtoj) okazadas la tutmonda kampanjo 16 Tagoj de Aktivismo kontraŭ Genre Bazita Perforto. La kampanjo estas vere internacia, do profitu de la ŝanco trovi organizojn en via propra regiono, kiuj okupiĝas pri ĝi kaj okazigas proteston, ekspozicion, diskuton, filmmontradon, monkolekton, trejnadon, subskribadon de peticio aŭ alian agadon. Ankoraŭ restas kelkaj tagoj ĝis la fino de la kampanjo, do ni ŝatus kuraĝigi vin trovi kaj partopreni unu el la konektitaj eventoj en via loĝloko. Dume, ni volas kontribui almenaŭ per disvastigi informojn kaj malpruvi mitojn pri perforto kontraŭ virinoj. Legi plu

1 komento

Enarkivita sub aktivismo, edukado

Feminisma Arto en Bratislavo

Ĉi somere, la teamo de Egalecen vizitis la artan ekspozicion Fem(inist) Fatale. Ĝi estas unika, ĉar temas pri la unua eksplicite feminisma ekspozicio kiu iam ajn okazis en Slovakujo. Por rememori la belan someran travivaĵon kaj kundividi ĝin kun vi, ni pretigis la jenan videon. Se vi volas vidi iom da bildoj de la ekspozicio (kaj legi pri ĝi en la slovaka kaj la angla), vi povas fari tion en ĝia retejo.

Kaj ne forgesu aboni nian kanalon! 😉

Komenti

Enarkivita sub video

Poezia Angulo #4

Enhavaverto: homofobio 

Hodiaŭ ni prezentas al vi emociplenan tekston verkitan de Tiĥi, kiu trafe kaptas la sperton esti GLAT-a en socio kiu tion ne akceptas. 

Blato 

Mi ploras por mia neniam ekszistinta aliseksemo. Ĉi tiu afero fojfoje ŝajnas kiel pusa vundo, infekto sen fino. La Granda Bakterio formita de ilia malamo, iliaj mensogoj kun kiuj oni nutris min kaj trinkigis min kun acidiĝinta vino dirinte ke ĝi estas nektaro. Iliaj veroj mortigis mian homecon. Almenaŭ ili provis. Por ili mi estas nur blato. Ĉar al tiu aĉa kreaĵo estas permisita ekzisti nur for de rigardo, for de konscio. Ili diras: “Mi ne estas homofobo, sed…” Do, bone, mi estu la hida insekto! Eble nur la blato en mi tenas min viva. Eble ĝuste ĝi rifuzas senfortiĝi! Eble ĝuste pro tio mi transvivadas ĉiutage tiun nuklean militon en mi kaj kaoson kiu ĉirkaŭas min. Lasu ĝin ekzisti, tiun blaton, ĉar pro ĝi ankaŭ la homa parto en mi ankoraŭ transvivas. Bonvolu, prenu vian malamon, mi rifuzas esti io ajn krom homo! 

Tiĥi

2 komentoj

Enarkivita sub poezia angulo

Parizo – en kunteksto

Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto

parisMia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la gazeto kiun mi legas. Gravaj politikistoj ne esprimas sin rilate al ĝi. Ah, kaj revenante ankoraŭ al sociaj medioj, Bejruto evidente ne havas la butonon ”markiĝi-kiel-en-ordo” kiun havas Parizo, nek ekvivalenton de la ebleco igi profilbildojn franca flago. Kial ekzistas tia ĉi diferenco en nia traktado de la du okazaĵoj? Unufraze, pro la malegaleco de povo kiu ekzistas en la mondo kaj kiu igas blankulojn kaj okcidentanojn pli gravaj, pli valoraj ol la cetero de la mondo.

Kompreneble, Bejruto estas nur unu ekzemplo. Temas ne nur pri ĝi sed ankaŭ pri amaso de ĉiutagaj tragedioj en multegaj lokoj en la tuta mondo – en Sirio, en aliaj lokoj en Mezoriento kaj Afriko (ekzemple Boko Haram en Kameruno, Niĝero, Ĉado) kiuj spertas militojn, kaj ankaŭ ĉie kie troviĝas rifuĝintoj. Estas absolute hipokrite konsideri tragedion en Parizo kiel io tutmonda, dum la konstantaj tragedioj kontraŭ neblankaj homoj ekster la okcidento restas nur io regiona, tute normaligitaj kaj do plejparte ignoritaj.

Krome, la homgrupo pri kies sekureco kaj bonfarto ni devus plej zorgi rilate al Parizo estas ĝuste islamanoj kaj homoj perceptataj kiel islamanoj – kaj tiuj kiuj troviĝas en Eŭropo (interalie rifuĝintoj, sed ne nur), kaj tiuj en la resto de la mondo. Mi certas ke Parizo havos (kaj jam komencas havi) kruelajn konsekvencoj por ĉi tiu jam nun malprivilegiita grupo, ke la vorto Parizo estos uzata por instigi kaj pravigi multajn perfortajn agojn.

Do, pensu kaj preĝu ne nur pri Parizo, sed ankaŭ pri lokoj ekster la okcidento kaj neblankaj homoj en la tuta mondo, kiuj bezonas tion precize sammulte.

1 komento

Enarkivita sub aktuale

Monataĵoj kiel artaĵoj

Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango.

Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.

Esperanto

Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub transgenraj aferoj

La Paska Koŝmaro aŭ Seksismaj Tradicioj

Enhavaverto: perforto, perfortaj tradicioj, alkoholo, 

En Slovakujo (mia devenlando), oni havas kripan pasklundan tradicion. La iĉoj vizitas la inojn (ĉiujn siajn familianinojn kaj konatulinojn) en iliaj hejmoj, batas ilin per batiloj faritaj de plektitaj salikaj branĉoj kaj verŝas akvon sur ilin (kutime de boteloj aŭ siteloj, foje nur simbole ŝprucetas, sed foje eĉ ĵetas la inon mem en plenan bankuvon aŭ vilaĝe en rivereton). Origine tiuj agoj simbolis ke la inoj estu sanaj kaj fertilaj. Do la iĉoj ricevas de la inoj dankojn forme de pentritaj ovoj, manĝaĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj kaj foje eĉ mono.

Mi ĝenerale ne estas kontraŭ kulturaj tradicioj – eĉ male. Sed kio ĝenas min pri tiu ĉi konkreta kutimo estas la jeno: Unue, la roloj estas strikte dividitaj laŭ la genroj (do, ne estas ekzemple tiel ke ĉiuj batas ĉiujn), kaj due, estas la iĉoj kiuj estas aktivaj agantoj dum la inoj rolas kiel pasivaj objektoj.

800px-Húsvét

iĉoj verŝas akvon sur inon (foto de Opusztaszer, uzita laŭ CC BY-SA 3.0)

Kroma kritiko de la tradicio povas esti ankaŭ ke temas pri perforto kontraŭ virinoj. Mi mem neniam spertis tro dolorigan batadon, sed mi aŭdas ke tio okazadas, ĉefe kiam la iĉoj jam estas influitaj de la alkoholo. Kvankam mi ne pensas ke la tradicio estas nepre en si mem tro perforteca, mi jes pensas ke ĝi malhelpas la jam ekzistantan situacion de perforto kontraŭ inoj, per normaligi ĝin.

Mi ofte aŭdas pri slovakinoj kiuj malamas la tradicion, kaŝiĝas hejme dum la Paska Lundo ne malfermante la pordojn, aŭ male entute forvojaĝas ien dum tiu tago. Nuntempe mi tute konsentas kun tiaj solvoj, sed mi devas konfesi ke en pasinteco mi ŝatis la tradicion – mi kredis, ke estas bone havi la atenton de la knabiĉoj, almenaŭ dum tiu unu tago de la jaro esti tute en la centro. Ekzemple kiam ni iĝis iom pli aĝaj kaj la samklasaniĉoj ĉesis venadi, mi tristis. Eĉ dum miaj unuaj IJFj mi provis konvinki iujn ke ili batu kaj/aŭ akvumu min, ve. Nun mi komprenas ke tiam mi havis multege da internaligita seksismo – virinoj bedaŭrinde ofte mem plej arde defendas seksismon ĝuste ĉar ili havas ĝin internaligita. Do, kion mi malkomprenis tiam sed komprenas nun estas ke la iĉa atento kiun mi sopiris ne estis bonspeca atento: Ne temis pri ia interago inter ni, sed pri unudirekta ago en kiu mi estis nur objekto – mi nenion diris aŭ faris, neniel montris mian personecon, neniel sociumis kun la aliaj, nur staris tie, estis batata, kaj ŝajnigis malĝui por ke la knabiĉoj ĝuu pli.

Do, nun mi strebas mem esti la fonto de propra sano kaj feliĉo, anstataŭ esperi atingi ĝin per knabiĉaj batoj.

3 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo