Laŭaŭtoraj arkivoj: verdamaro

Grey’s Anatomy: ĉu egaleca televidserio?

Antaŭaverto: film-malkaŝoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj komenciĝis en Usono la 12a, kaj lasta, sezono de mia plejŝatata televidserio: Grey’s Anatomy. Mi volas kapti la okazon por verki pri ĝi, kaj precipe pri ĝia rilato al la temoj de egaleco kaj pluraneca feminismo.

cose-che-non-sai-greys-anatomy

Por tiuj, kiuj ne konas ĝin, Grey’s Anatomy apartenas al la tiel nomata genro “kuracista dramo”, kaj temas pri la ĉiutaga vivo en la kirurgia sekcio de la hospitalo Seattle Grace. Kvankam la serio enhavas aktoraron kompaktan, gravan en la rakonta kunteksto, Meredith Grey estas reprezentita kiel la ĉefrolulo, ankaŭ ĉar ŝia estas la ekstera voĉo, kiu komentas je la komenco kaj je la fino de preskaŭ ĉiuj epizodoj. En la unuaj sezonoj, ŝi kaj ŝiaj kolegoj estas ankoraŭ praktiklernantoj de medicino, kaj la serio estas la rakonto pri iliaj karieroj, kiuj diversmaniere interplektiĝas kun iliaj personaj vivoj.

Unue indas diri, ke mi longe dubis ĉu tiom populara serio povas esti difinita “feminisma”, ankaŭ ĉar fakte ĝi (preskaŭ) neniam eksplicite sin proklamas tia. Sed, spektante ĝin per iom atentema kaj analiza rigardo, oni certe rimarkos la gravan rolon de virinoj en ĝi, kaj la inkluzivan manieron en kiu diverseco estas en ĝi reprezentita, kompare al aliaj tiaspecaj verkoj. Pluraj studoj montras malgajajn rezultojn, kiam temas pri virinoj en filmoj kaj televido, kiel ekzemple kronikan subreprezentadon, kaj superregon de la genraj stereotipoj. Male Grey’s Anatomy elstare prezentas fortajn inojn, kun postulemaj personaj kaj profesiaj aspiroj, kio estas progresema portretado de virinfiguroj. Kvankam iusence ĉiu el la karakteroj reprezentas malsaman homtipon, kiu havas specifajn ecojn, ili neniam limiĝas al stereotipoj, sed estas kompleksaj figuroj, ofte kontraŭdiraj kaj ne ĉiam antaŭvideblaj. Ili alfrontas, ĉiu siamaniere, plurajn vivosituaciojn, kiel patrinecon, ne-patrinecon, abortigon, romantikajn rilatojn, malsanon, funebron, amikecon kaj karieron. En kelkaj epizodoj oni eksplicite traktas gravajn feminismajn temojn, kiel la malfacilojn de virinoj sukcesi en iĉa labormedio, la agordigo de familiaj kaj karieraj aspiroj, kaj la salajra diferenco inter la genroj.

Jen eta analizo dividita laŭ tri temoj:

Raso   

yang

Cristina Yang (interpretita de Sandra Oh)

La programo estis laŭdita por la etna bunteco de ĝia aktoraro. Shonda Rhimes, produktanto de la serio, deklaris ke estis uzita la tekniko de blinda-elektado, nome ke oni neantaŭe interkonsentis la etnan originon de la karakteroj, elektante la aktorojn nur surbaze de iliaj aktoraj kapabloj. Se tio povas aspekti kiel pozitiva afero, ĝi tamen havas la malpozitivan efikon ne konsideri rason en la rakonto. Sandra Oh (la korei-devena interpretisto de la doktoro Cristina Yang) kritikis tion, dirante ke kvankam Rhimes ricevas kaj meritas laŭdojn pri tiu blinda-elektado -kaj por la ideo ke diferencoj kiel la haŭtkoloro ne gravas en la hospitalo Seattle Grace- nia socio ne estas tia post-rasa idealo. “La sekva paŝo por mi ne estas reprezenti kiel ni ĉiuj estas samaj, temas pri reprezenti niajn diferencojn, ekzakte kiel ni estas,” ŝi diras.

Amrilatoj
Evidente amrilatoj ludas gravan rolon en la rakonto, dum kiu pluraj paroj kreiĝas, rompiĝas, evoluas sub la scivolaj okuloj de la spektantaro. Pri tiu ĉi flanko, diverseco estas la ŝlosilvorto. La rilatoj estas romantikaj aŭ nur seksumaj, longdaŭraj aŭ efemeraj, aliseksaj aŭ samseksaj, kaj eĉ monogamiaj aŭ pluramemaj.

?????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????????Konsiderinte la tre raran reprezentadon de pluramemo en televido aŭ kino, eblas diri ke la apero de triopa rilato en la serio estas io tre progresema kaj revolucia. Mallonge ilia historio: Callie kaj Mark estas fik-amikoj dum iu periodo, sekve Callie malkovras sian ambaŭseksemon, ne sen duboj kaj malfaciloj por akcepti sin, kaj esti akceptita de la tre tradiciema familio. En la kvina sezono Callie enamiĝas en la lesban Arizona, kiu, kompare al ŝi, havas malpli streĉan aliron al sia seksa orientiĝo, kaj pli trankvilan rilaton kun sia familio. La du inoj ekigas amrilaton, kiu poste rompiĝas pro momenta malproksimiĝo de Arizona. Tiam ekas denove la seksa rilato inter Callie kaj Mark, kaj ŝi gravediĝas. Post la reveno de Arizona, la tri decidas kune kreskigi la bebon, kaj tiel ili iĝas familio, certe iom nekutima, sed ne prezentita kiel stranga fenomeno, kuriozaĵo aŭ skandalaĵo.

Transgenreco
Mi devas agnoski ke, kiel en plejparto de la kinaj kaj televidaj verkoj, ankaŭ en Grey’s Anatomy transuloj ne estas vaste reprezentitaj. Neniu ĉefa karaktero estas transgenra aŭ neduuma, sed en la epizodo 12×11 la fratino de unu el la ĉefkarakteroj, Ben Warren, elŝrankiĝas kiel transulo, kaj miaopinie la temo estas traktita kun multe da seriozeco kaj respekto. Tamen, ĉar mi mem estas cisgenra (do ne la plej taŭga homo por pritaksi, kiel la temo estis traktita), mi ĝojus se iu transulo, kiu spektis la epizodon, volus aldoni ankau siajn komentojn sube.
Tre gravas en tiu epizodo la rolo de Miranda Bailey, edzino de Ben. Komence ŝi faras gravan eraron, nome ŝi diskonigas al sia edzo la situacion pri lia fratino, kio ne estas etika: ŝi devintus lasi ke la interesito mem decidu ĉu, kiam kaj kiel elŝrankiĝi. Tamen poste, laŭ mi, ŝi tute bone alfrontas la situacion, ekzemple tuj sciigante sian edzon, ke ŝi ne apogos lin, se li estos netolerema.

bailey

  “Mi ĉesos aŭskulti vin. Ĉar la vortoj, kiujn vi diras, vundas min.”

Ŝi ankaŭ estas tre sentema pri la uzo de pronomoj, do kiam Ben insistadas pri uzado de “lia” Bailey tre energie admonas lin “ŜIA”, kaj forlasas la ĉambron. Ben koleris, kaj sentis sin trompita, ĉar lia fratino longe tenis la “sekreton”, sed Miranda rimarkigas, ke ĉi-tie ne temas pri suferaĵo lia, aŭ de la familio (cit. “Tio ne temas pri vi. Estas ŝia kanto, do foriru el la scenejo kaj lasu ŝin kanti.”). Ŝi klarigas al la edzo, kaj al la spektantaro mem, kion signifas esti transgenra (cit.“Ŝi estas transgenra: ŝi identiĝas kiel virino, kaj volas vivi vivon kiel virino”), kaj havi tian priskribon je la komenco estas laŭ mi grava afero, ĉar bedaŭrinde certe ankoraŭ multaj homoj ne klare komprenas la fenomenon. Ankaŭ la konduto de Jackson Avery, la plasta kirurgo kiu parolas kun la paciento, estas tre respektema kaj profesia. Li priskribas la medicinajn helpojn disponeblajn, kaj estas preta fari sian plej bonon. Li ankaŭ demandas, ĉu jam estis elektita nova nomo, kaj komencas uzi ĝin tuj kiam li ekkonas ĝin.

Konklude, ŝajnas al mi ke, kvankam ankoraŭ plibonigebla, la maniero en kiu Grey’s Anatomy traktas la temojn rilatajn al egaleco estas ofte avangarda kaj eĉ eduka, kaj povas esti sekvinda ekzemplo por aliaj.

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub amaskomunikiloj

Kion mi lernis pri handikapismo

Enhavaverto: infantraktado de handikapuloj, insulta “inspirismo”.

Dum la jaroj 2009-2010, kiam mi ankoraŭ estis studento, mi havis la okazon labori partatempe por la “Porhandikapula Servo” de mia universitato. Mia rolo (kaj de miaj kolegoj) estis tiu de “akompananto” por handikapitaj studentoj: depende de la kazo, mi devis akompani ilin de iliaj hejmoj, aŭ de la bus/trajn-stacidomo, al la fakultato kaj reen, helpi dum la moviĝoj de unu lecion-ĉambro al la alia, resti kun ili dum la tagmanĝa paŭzo, k.s.

Tiu ĉi sperto estis sendube tre signifa kaj lerniga por mi, ĉefe pri kio rilatas mian sintenon al diverseco. Fakte mi devas konfesi ke mi ĉiam entuziasme kaj scivoleme rilatis al diverseco kiam temis pri raso, kulturo, religio, aŭ seksa orientiĝo, sed ial mi ĉiam sentis min malkomforte interagi kun handikapuloj. Danke al tiu ĉi laboro mi certe superis multajn mensajn barojn, kaj samtempe mi ekkonsciis pri kiom ili estas disvastigitaj inter la ne-handikapitoj. Ĉi-sube mi volas listigi nur kelkajn observojn, kiuj ŝajnas ne esti tiom memevidentaj kiom oni povus supozi. Se inter niaj legantoj estas iu, kiu havas rektan sperton de handikapeco, mi tre ŝatus se ri povus aldoni pliajn pripensojn.

1) Eĉ handikapuloj plenkreskiĝas. Estas ia ofta tendenco trakti homojn kun fizika handikapo kiel infanojn, eĉ kiam ili evidente ne plu estas tiaj. Kvankam la studentoj, kiujn mi akompanis, estis miaj samaĝuloj, la homoj traktis nin tre malsame. Ekzemple ili uzis la respektajn pronomojn por alparoli min, dum ekparolante kun la handikapulo ili ekuzis la neformalajn pronomojn, foje kunigitaj al infaneca lingvaĵo kaj patosaj vizaĝesprimoj. Foje eĉ okazis ke, en kafejoj aŭ vendejoj, la deĵorantoj nur parolis kun mi, antaŭsupozante ke mi mendos kaj pagos por ambaŭ.

2) Se vi ne povas helpi, almenaŭ ne malhelpu… kaj ne paniku! Kelkfoje ŝajnis al mi ke la apero de handikapulo en klasĉambro, kafejo, buso, ktp. kreis en kelkaj ĉeestantoj panikon, ĉar ili volis nepre montri sin helpemaj, sed samtempe ne sciis kion fari, kaj kelkfoje la rezulto estis ke ili eĉ malhelpis per siaj nenecesaj prizorgoj. Ekzemple mi havis interesan sperton enirante urban buson kun homo sur rulseĝo: la aliaj veturantoj komencis moviĝi kiel frenezuloj kaj oferti helpon, sed sen vere liberigi la spacon por rulseĝoj, kio fakte estis la nura bezonata ago. Prefere ne faru antaŭsupozojn pri la bezonoj de la aliaj. En multaj kazoj ili mem petos helpon, se necesa, kaj en aliaj kazoj sufiĉas afable demandi “Ĉu mi povas helpi?”, kaj neniu ofendiĝos, nek kreiĝos embarasa situacio.

3) Ne ĉiuj estas samaj. Alia tendenco tre kutima estas konsideri la handikapulon kiel ne multe pli ol reprezentanton de granda kategorio, kaj tio havas du ĉefajn konsekvencojn. Unuflanke oni emas apliki al la tuta kategorio konsiderojn validajn nur por unu aŭ kelkaj anoj el ĝi. Ekz. oni povas pensi ke se onia najbaro, kiu estas sur rulseĝo, trankvile ŝercas pri sia kondiĉo aŭ volonte rakontas pri sia akcidento, tiam oni rajtas ŝerci aŭ demandi al iu ajn sur rulseĝo pri ria kondiĉo. Ĝenerale estas eraro pensi havi ajnan rajton sur aliaj homoj, kvankam tio tre kutimas kiam temas pri subpremitaj grupoj. Pli konkrete, ĉiu homo estas malsama, kaj viaj antaŭsupozoj povas esti ofendaj kaj danĝeraj. Aliflanke, limigi la individuon al sia handikapeco povas ankaŭ signifi atribui al ri pozitivajn ecojn aŭ pozitivan inspirigan rolon. Kvankam povas ŝajni afable esprimi sian admiron, tio ofte montras supraĵan aliron al la homo mem. Krom ke ne ĉiuj ŝatas estis daŭre memorigitaj pri kiom ilia vivo malfacilas, ne ĉiuj handikapuloj estas kuraĝaj superherooj, kaj ne ĉiuj taksas sin mem malbonŝancaj. Certe vi povas trovi aliajn specifajn ecojn en la individuo, pri kiuj komplimenti rin.

4) Agnosku kaj komprenu la privilegion. La privilegio de nehandikapitaj homoj estas unu el la malplej ofte agnoskitaj en la socio. Homoj, konscie aŭ subkonscie, pensas ke handikapuloj havas malbonŝancon pro kiu neeviteble ili ne povas fari ĉion, kion la alian faras. Tio kelkfoje povas esti vero, sed ofte estas maniero ne rekoni ke la socio estas konstruita forgesante pri la bezonoj de tiuj, kiuj ne havas specifajn fizikajn ecojn. Pensante tiel, ni kvazaŭ deklaras ke handikapuloj estas duarangaj homoj, ke ili ne havas la samajn rajtojn ol la nehandikapitoj. Okazis al mi aŭdi homojn plendi, ĉar handikapulo postulis povi utiligi sian rajton uzi la publikajn transportojn aŭ frekventi universitatan lecionon. Oni devus fokusi la atenton ne tiom sur la handikapo, kiom sur la bariloj, kaj prioritatigi la klopodojn por forigi ilin.

Komenti

Enarkivita sub handikapismo

Karnavalaj memoroj

Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj.

Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ fata turchina004devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo.

Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi havis kostumon de Blua Feino. Mia avino kudris por mi hejmfaritan robon helbluan, kun oraj steloj sur ĝi, kaj konusforman ĉapelon, el kiu eliris miaj longaj brunaj haroj. Mi estis en urba festo kun miaj geavoj kaj onklino, kaj ĈIUJ homoj dum la parado haltigis ilin por komplimenti pro kiom bela mi estis. Mi ne dubas, ke mi aspektis bele, kaj ke la homoj sincere komplimentis, sed ĉu vere temis nur pri tio? Nun mi havas la senton, ke tiu sinteno kaŝas aliajn signifojn kaj povas esti danĝera, ĉefe se mi pensas pri la dua okazaĵo, kiun mi volas ĉi-tie rakonti.

Alian jaron en la infanĝardeno oni organizis grandan karnavalan feston. Tiun tagon ni ĉiuj devis iri vestitaj en niaj kostumoj, kaj estis kvazaŭ kompeticio, pri kiu havas la plej belan. Ankaŭ ĉifoje, danke al la laboro de la familiaj kudristinoj, mi havis belan hejmfaritan kostumon, sed ĝi estis de blanka urso.

orso bianco003Laŭ kion mi memoras, mi tre ŝatis ĝin, kaj mi sentis min mojosa en ĝi. Tamen, alveninta al la festo, mi rimarkis ke ĉiuj miaj amikinoj estis princinoj, feinoj, Cindrulinoj, Neĝulinoj… kaj ne nur mi estis la nura en genroneutrala kostumo, sed ankaŭ la reagoj de la plenkreskuloj estis tute malsamaj al mi kaj al ili. Neniu komplimentis pri kiom mi estis originala, sprita, simpatia, aminda, memfida besto. Eble iu el vi  nun pensas ke mi troigas, ĉar ja mi devas verki artikolon pri  (mal)egaleco, sed  konsciu ke pasis preskaŭ 30 jaroj ekde tiu tago, kaj mi ankoraŭ    tutbone memoras  kio okazis. La infanlerneja instruisto vagis tra la salono kun fotilo,  kaj de tempo al  tempo kolektis iujn infanojn por fari grupajn fotojn. Kiam ri  alproksimiĝis al mi kaj  miaj amikinoj, ri petis fari fotojn kun la “etaj damoj”. Evidente mi ankaŭ volis esti fotita kun miaj amikinoj, kaj la instruisto reagis kvazaŭ mia ĉeesto fuŝus la belan bildon ri havis en sia kapo. Ri faris la foton maleme, kaj poste volis nepre fari alian sen mi, “nur kun la damoj”…

Mi ne volas diri, ke mi havis traumon el tio, sed tiaj okazaĵoj (kiuj ripetiĝas ofte en la vivoj de ĉiuj infanoj) verŝajne ne estas senkonsekvencaj. Mi devas agnoski ke mi mem senkonscie ofte pli spontane gratulas infaninon pro ŝia beleco aŭ eleganteco, kaj knabon pro lia forto aŭ lerteco. Tio estas stulta.

Diverseco mojosas, kaj ekzistas aro da pozitivaj kvalitoj pro kiuj eblas gratuli homon, sendepende de ria genro: ni klopodu memori tion, venontfoje ni komplimetos infanon, kaj ni estos farantaj jam gravan paŝon al pli egaleca kulturo.

 

 

2 komentoj

Enarkivita sub edukado, ĉiutaga vivo

Kontakt-improvizado: danco, kiu pensigis al mi pri konsento

Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri mia unuafoja partopreno en marmelado de Kontakt-improvizado… ĉu vi scias kio ĝi estas?

Laŭ la Vikipedia difino: “Ankaŭ nomita “danco-kontakto”, [Kontakt-improvizado] estas speco de improvizita danco, unu el la plej konataj kaj karakterizaj formoj de la postmoderna danco. En ĝia praktiko, la punktoj de fizika kontakto inter almenaŭ du dancistoj iĝas la deirpunkto de esplorado farita el improvizitaj movoj. Preter la punktoj de fizika kontakto, gravas ankaŭ la ĝenerala kontakto (aŭda, kineta, percepta kaj emocia) de la dancisto kun riaj kunuloj, kaj kun kio estas ĉirkaŭe (la grundo, la spaco, la forto de gravito, ktp). Dum ekzercado aŭ atelieroj, la improvizaĵoj de danco-kontakto estas nomitaj “marmeladoj”.”

Multe pli simplas la difino, kiun amiko mia donis de ĝi, nome: “Ĝi estas hipia danco”… 🙂 Sed, se ankoraŭ ne klaras pri kio temas, ĝuu tiun ĉi videon pri ĝi.

La ĉefa kialo, pro kiu tiu unua partopreno en la “marmelado” lasis min ravita, estas ke tie mi tute klare spertis (eble kiel neniam antaue en mia vivo) tiun “kulturon de konsento”, pri kiu ni parolis en antaŭa artikolo.

Jam kiam mi antaŭe informiĝis pri la evento, iom timema kaj dubema ĉu partopreni aŭ ne, mi estis trankviligita de la afablaj vortoj de la organizantoj: “Novuloj estas bonvenaj, vi rajtas nur spekti aŭ provi mem, laŭ via prefero”. Bone, mi estu kuraĝa, mi pensis. La organizantoj estis du geknaboj, Michal kaj Zuzana: ambaŭ devis esti ne multe pli ol 20 jaraĝaj, sed malgraŭ tio ili aspektis tre kompetentaj kaj memfidaj. Post mallonga rondo de sinprezentoj, ili proponis al la ĉeestantoj dividiĝi en paroj. Michal ekstaris en la centro de la salono, kio evidentigis ke li estos la estro de tiu “marmelado”. La knabino dume sin proponis por esti en paro kun mi, tiel ke ŝi povu helpi al mi per sia sperto, kaj per eventualaj tradukoj (eble mi precizigu ke la tuta afero okazis en lingvo, kiun mi ne flue parolas). Ni komencis per ekzerco pri fido, kaj la estro klarigis kial ĝi estas tiom grava por tiu ĉi danco: la partneroj devas lasi sin fali unu sur la alia, kaj balancigi siajn pezojn… se unu el la du ĉesus (pro malfido), la ekvilibro perdiĝus kaj la alia danĝere falus. La ekzerco estis tia:  unu el la du parteroj kuŝas surplanke kaj malstreĉas siajn musklojn, tiel ke la alia povu movi rian korpon kvazaŭ kadavron, sen trovi reziston. Mi kuŝis kaj provis malstreĉiĝi, dum mia partnerino komencis priskribi al mi ĉion, kion ŝi estis faronta: “Nun mi tiros viajn fingrojn.” “Nun mi skuos vian brakon.” “Nun mi turnos vian kapon.” “Nun mi provos ruli vian tutan korpon, tirante vian kruron.” ktp. Estis kvazaŭ ŝi faris tion por peti mian konsenton. Ĉar mi sciis ekzakte kio okazos, mi estis trankvila kaj estis pli facile ne rigidiĝi. Michal diris ke la ekzerco utilas ankaŭ por ke oni sentu la limojn unu de la alia, kaj halti antaŭ ol fari ion dolorigan. Tio pensigis min pri la ĵus legita artikolo pri “konsento kiel sento”: eĉ se la partnero konsentis ke vi ludu kun ria korpo, tio ne estas rajtigo fari ion ajn, kaj daŭre estas via respondeco ne igi la sperton malagrabla. Kiam iom poste ni interŝanĝis la rolojn, mi sentis esciton pro la povo kiun mi nun havis, sed ankaŭ iom da timo pro la respondeco. Mi provis agi same, kiel Zuzana faris kun mi. Estis tre bela sperto, mi sentis min tre dankema pro la prizorgoj de mia partnerino, kaj samtempe fiera pro esti plenuminta la taskon bone.
Poste ekis la vera Kontakt-improvizado. Estis iom malfacile por mi, ĉar ja mi ofte timis ellasi mian pezon, kaj ni perdis la ekvilibron. Michal atentigis pri alia grava elemento: eĉ se oni devas fidi je sia partnero, eraroj kaj akcidentoj povas daŭre okazi. Pro tio oni neniam perdu la koncentriĝon! Denove mia cerbo iris al la diskutoj pri la kulturo de konsento. Ĉiuj estas potencialaj perfortistoj kaj potencialaj viktimoj samtempe, kaj nur per ambaŭflanka trejniĝo kaj plifortiĝo oni evitas fal(ig)i, aŭ almenaŭ oni sukcesas ne vund(iĝ)i.

Krom tio, la marmelado disvolviĝis en etoso de egaleco kaj akceptemo. Plaĉis al mi, pri tiu ĉi danco, ke oni dancis egale en malsamseksaj aŭ en samseksaj paroj, foje ankaŭ en grupoj, kaj ne ekzistis genraj roloj, kiel en aliaj paraj dancoj bazitaj sur ideo de “ŝajnflirtado”. Mi pensas ke ĝuste ankaŭ pro tio la fizika kontakto dum la danco estis tute agrabla, kvankam ĉiuj estis nekonatuloj.

Mi tre feliĉas ke mi ĝin provis, kaj mi povas nur konsili al vi ĉiuj serĉi ĉu estas grupo kiu organizas marmeladojn en via urbo kaj provi partopreni, ĉar ĝi povas esti sperto ne nur amuza, sed ankaŭ lerniga.

1 komento

Enarkivita sub konsento

Kiel travivi la festotagajn bankedojn

Enhavaverto: dikfobio, manĝ(eg)ado, dietado.

Jen estas denove la periodo de la jaro kun plej multaj festotagoj! Kaj multaj el ni antaŭĝojas la vintrajn feriojn (pardonu la Eŭrop-centrismon), kiel momenton por ĝui delicajn tradiciajn manĝojn en kompanio de niaj karuloj. Tamen tiaj okazoj povas esti granda streĉo por tiuj kiuj sekvas dieton, kaj ankaŭ por tiuj kiuj, male, tute ne dietas.

15203735154_d4b85a70c5_z


Foto: Wall_Food_10462 de Michael Stern, uzita laŭ​ ​
CC BY-SA 2.0

Mi estas unu el la bonŝanculoj, kiuj neniam devis batali kontraŭ sia pezo, kaj fakte dum la tuta vivo ĝis nun mi ĝuis la privilegiojn, kiujn la fakto esti maldika donis al mi. Sed ĉi-jare mi spertas novan, apartan situacion. Iuflanke, mi bezonas sekvi striktan dieton pro sanproblemoj, nome multaj manĝoj estas malpermesataj al mi. Aliflanke, okazis ke la ŝanĝoj en mia dieto igis min gajni 6 kilogramojn en la lasta jaro, sed en la lastaj monatoj mi denove multe maldikiĝis, kaj nun mi pezas eĉ malpli ol antaue. Tiom da ŝanĝoj subite igis min ekzorgi pri mia pezo, kion mi ne faris ekde kiam mi estis adoleskulino. Ili ankaŭ igis la homojn ĉirkaŭ mi multe pli ofte komenti pri mia korpo kaj mia dieto. Kiam iu, kiu ne konas mian problemon, vidas ke mi ne manĝas ion, tiu preskaŭ ĉiam supozas ke mi rifuzas ĝin pro timo dikiĝi. Tio estas absurda sensensaĵo, ĉar mi estas evidente maldika, kaj neniu saĝulo povus pensi ke mi deziras maldikiĝi eĉ pli!

Ankaŭ pro tio, ĉi-jare pli ol antaŭe, mi profunde deziras ne engaĝiĝi en ajnan konversacion celitan al dikul-hontigo, kaj kiu ne montru respekton kaj pozitivan aliron la diverseco de la homaj korpoj. Legi plu

Komenti

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Perforto kontraŭ virinoj – estas vira problemo

Tiu-ĉi semajne ni prezentas al vi TED-prelegon, kiu temas pri perforto kontraŭ virinoj. Esperantaj subtekstoj estis aldonitaj okaze de la seminario “Genro kaj Egaleco”, organizita de TEJO en Aprilo.

http://www.amara.org/it/videos/5NSHzpc3mfs2/url/526052/

Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomitaj “virinaj temoj”. Sed en tiu ĉi kuraĝa parolo Jackson Katz rimarkigas ke tiuj ĉi estas esence viraj temoj – kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Estas fervora apelacio por ni ĉiuj – virinoj kaj viroj – por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanĝ-gvidantoj.

Kiel etan rimarkon, mi volas aldoni statistikon pri Egalecen, pri kiu oni povas almenaŭ iom ĝoji. Fakte, laŭ la Facebook-paĝo de la blogo, la viraj ŝatantoj de nia “feminisma” blogo estas preskaŭ duoble ol la inaj ŝatantoj. Ĉu tio estas pro ĝenerala vireco de la E-movado, ĉu pro reala intereso de la viroj al tiuj ĉi temoj, aŭ ĉu pro aliaj kialoj mi nun ne volas esplori. Mi nur volas sincere gratuli kaj danki la virojn, kiuj nin legas, komentas kaj subtenas. Mi kredas ke ne nur feminismo bezonas vin, sed vi ankaŭ bezonas ĝin. Ni baldaŭ revenos al tiu ĉi temo.

3 komentoj

Enarkivita sub video