Kategoriaj arkivoj: aktivismo

Egalecen kongresas

De la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto 2016 okazis la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en Nitro (Slovakujo) . El la teamo de Egalecen, Manuela kaj Paŭlina partoprenis la eventon, kaj nun ni ŝatus kundividi kun niaj legantoj kelkajn rakontojn kaj impresojn pri ĝi, per tiu ĉi raporto.

Jam dum la alventago ni havis la eblon iom “Egalec-umi” dum la Movada Foiro: tie, kvankam ni ne havis propran tablon, ni kaptis la okazon por babili kun reprezentantoj de aliaj organizoj, renkonti kelkajn el niaj legantoj, kaj disdoni kelkajn el la printitaj libretoj de Egalecen.

La plej rimarkinda afero estas la rolo, kiun Egalecen havis en la ĉijara tema programo de la kongreso, “Lingva justeco – Socia justeco”. Kiam la temo estis anoncita antaŭ pli ol jaro, ni pensis ke ni ne povas maltrafi la okazon kontribui al ĝi.

En Nitro, la kongresa temo estis traktita oficiale en kvar sesioj dum la semajno.

egalecen uk

La unua, enkonduka, sesio konsistis el du ĉefaj kontribuoj: Xavi Alcalde parolis pri lingva justeco, kaj Giuliano Turone pri la tre aktuala situacio de rifuĝintoj. Krome, kiel panelistoj, ĉeestis ankaŭ ni (Manuela kaj Paulinka) kaj Giridhar Rao, kiuj jam enkonduketis siajn respektivajn sesiojn okazontaj dum la sekvaj tagoj, kaj la ĉefrespondeculo pri la kongresa temo José Antonio Vergara (se vi volas legi la prezenton pri nia sesio, vi trovos ĝin ĉi-tie).

Marde do okazis la dua sesio pri kiu ni respondecis. Ni titolis nian programeron “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Unue ni enkondukis la koncepton de pluraneca feminismo kaj sekve ni provis apliki ĝin sur kelkajn fenomenojn en la Esperanto-komunumo kun la celo atentigi pri ĝiaj certe ekzistantaj sed ofte ignorataj malegalecoj kaj espereble sugesti iujn manierojn plibonigi la situacion.

La ĵaŭda sesio estis gvidita de Giridhar Rao kaj dediĉita al lingva justeco en edukado. Ĉi tiun temon oni celis diskuti sur diversaj niveloj: la klasĉambra pedagogio, la lernolibroj kaj lernomaterialoj, la studprogramo, la eduk-administrado, la lingva politiko ktp. Bedaŭrinde fine iuj niveloj ne estis funde pritraktitaj, ĉar la diskutoj tro plilongiĝis, kaj fokusiĝis ĉefe sur la (ne)instruado de la angla kaj de la Esperanta lingvoj en la lernejoj. Tamen la sesio estis tre vigla, kaj evidentiĝis kiel la supre-menciitaj niveloj estas interligitaj, kaj malfacilas diskuti ilin aparte.

En la fina sesio oni provis atingi iujn konkludojn surbaze de la tutsemajnaj prelegoj kaj diskutoj. La sesio estis bazita ĉefe sur intervenoj de la publiko, kiu levis multajn relevantajn demandojn. La temo certe estis tre kompleksa kaj defia, kaj pro tio la starigitaj demandoj eble ne trovis definitivajn respondojn. Tamen, sendube estis paŝoj en la ĝustan direkton. Ni rimarkis ke la homoj vere aŭskultis, komprenis, kaj eĉ aplikis la aferojn, kiujn ili lernis dum la semajno. Ekzemple, la aŭskultantaro tuj pridiskutigis la teatraĵon La Kredito, kiu okazis nur la antaŭan vesperon, rimarkigante la neceson kritike evalui ĝin aplikante la de ni proponitan lenson. Tio montras ĝian aktualecon kaj proksimecon al la ĉiutaga vivo en Esperantujo.

Krom la supre priskribitaj kvar sesioj dediĉitaj al la kongresa temo okazis ankaŭ aliaj programeroj ligitaj al la sama temo. Nome, dum la Kleriga lundo okazis la programero “Socia justeco – kion praktike vi povas pripensi kaj fari?”, gvidita de Adjé Adjévi kaj Elisabeth Schwarzer, kun fokuso pri kontraŭseksisma kaj kontraŭrasisma agado kaj en Esperantujo, kaj ekster ĝi.
Ni tre ŝatis la proponatan temon, kaj la eblon por la partoprenantoj aktive diskuti pri ĝi, tamen ni sentis la mankon de iu kadro por difini la temon, por ke ĝi ne restu tiom ĝenerala, kaj ankaŭ pro tio laŭ ni la intervenoj estis iom bazaj. Ankaŭ mankis pluraneca perspektivo, kaj la parto pri kontraŭrasisma agago estis iom flankenmetita. Same kadre de la Kleriga Lundo István Ertl gvidis tre interesan prelegon pri literatura justeco, kiu tuŝis plurajn punktojn, kiel lingva diskriminacio en literaturo, kaj reprezentado de subpremitaj grupoj en literaturo. Ni partoprenis en ambaŭ la programeroj kaj aktive engaĝiĝis en la tieaj diskutoj, kiuj ofte pludaŭris post la sesioj mem.

La UK donis al ni multajn instigojn kaj ideojn, kaj dum la venontaj semajnoj ni alportos al vi pliajn blogerojn inspiritajn de la tieaj fruktodonaj dialogoj.

Save

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, movado

Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo.

Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro.

Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro.

Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en la kongresoj, en la publikaĵoj, kaj ĉefe en la agado por eksteraj rilatoj. Kiel diris dum la malfermo la prezidanto de TEJO, TEJO jam de pluraj jaroj klopodas montri ke Esperanto ne estas nur hobio de strangemuloj, sed ilo por integriĝo kaj justa komunikado. Sed ĉu same ofte ni Esperantistoj nin demandas: “Ĉu nia movado estas justa, ĉu ĝi estas egala?”.

Ni pensis ke ne havus sencon veni al la Nitro por diskuti pri socia justeco, kaj neglekti tiun ĉi demandon.

Kaj ni ankaŭ pensis ion alian, kion ni ŝatus rimarkigi al vi, kaj kion cetere ankaŭ diris Mark Fettes ĉi matene, se vi estis atentaj: ke ni estas tre bonŝancaj, aŭ eĉ pli bone estas diri ke ni havas grandan privilegion, esti ĉi tie.

Ĉar certe estas multaj aliaj homoj, kiuj ankaŭ ŝatus partopreni, kaj havus ion por diri, sed pro diversaj kialoj ne povis. Eble iuj estas junuloj au senlaboruloj, por kiuj la kotizo estis tro alta. Aliaj eble estas virinoj, kiuj restis hejme por prizorgi bebon, aŭ edzon, aŭ maljunan patron. Kelkaj estas afrikanoj, kiuj ne ricevis vizon, aŭ loĝantoj de iuj landoj kun malstabila politika situacio, kiu malpermesis al ili sekure vojaĝi. Eble estas eĉ iuj transgenraj homoj, kiuj ne sentis sin komfortaj aliĝante al kongreso kie ilia sekureco ne povas esti garantiita. Kaj kio pri la handikapuloj, kiuj estis tre feliĉaj veni al Nitro babili pri socia justeco, kaj poste malkovris ke la kongresejo ne estos alirebla por ili?

Ĉi tio ne estas retoriko, sed estas konkretaj problemoj, pri kiuj indas ne forgesi kaj pri kiuj necesas labori, kiel komunumo, kiel organizoj kaj kiel individuoj.

Do, mi kaj la aliaj teamanoj de la blogo Egalecen pripensis uzi nian sperton por doni nian modestan kontribuon al la Kongresa Temo, kaj levi tiun demandon, kiu estas en la titolo de la sesio de mardo: “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Tiu dua parto de la titolo signifas ke ni traktos la demandon laŭ la vidpunkto de pluraneca feminismo.

Aŭdante la vorton feminismo vi eble pensas “ah, tion mi konas, oni babilos tie pri virinoj”. Sed la feminismo kiun ni prezentos en nia sesio verŝajne ne estos tia kian vi atendas. Ni detale klarigos la koncepton de pluraneco dum la sesio, sed kurte temas pri aliro kiu analizas socian maljustecon en kompleksa maniero, agnoskante komplikecon de identecoj laŭ pluraj kategorioj, kiuj interligiĝas kaj interagas.

Do, la celo de nia sesio estos apliki pluranecan analizon al nia movado. Ĉi matene Mark Fettes diris ke oni multe babilas pri socia justeco kaj malmulte pri justeco lingva. Sed en la Esperanto-movado, tio ne veras – eĉ male. Ni asertas ke la Esperanto-movado ne plu povas okupiĝi nur (aŭ preskaŭ nur) pri lingva justeco, en la simpligita maniero kiel ĝi faris en pasinteco, sed ankaŭ pri kiel lingva (mal)justeco interagas kun aliaj aksoj de (mal)justeco – alivorte, ni devas alpreni pluranecan perspektivon kaj iĝi movado ne simple lingvojusteca, sed vere socijusteca.

Ni klopodos fari la sesion interaktiva, tiel ke ĉiuj povas alporti sian sperton kaj siajn ideojn. La celo ne estas prezenti universalan veron, aŭ doni finan solvon, sed pripensigi, diskutigi, kaj doni kelkajn rimedojn por aliri la temon.

2 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, femismo, lingvo, movado

La malcertaj originoj de la Internacia Virina Tago

(fontoj: Vikipedio kaj Chiara Lalli “L’invenzione dell’8 marzo”)

“La Internacia Virina Tago estas celebrata hodiaŭ, ĉar iuj laboristinoj mortis bruligitaj en incendio en tekstila fabriko la 8an de Marto antaŭ multaj jaroj”.

La unuan fojojn kiam mi aŭdis tiun ĉi rakonton, estis de mia instruistino en bazlernejo, kaj ekde tiam mi ĉiam sciis ke tio estas la origino de la Internacia Virina Tago. Nur hieraŭ mi malkovris ke tiu estas fakte fonda mito, kaj ke la originoj de tiu ĉi evento estas malcertaj, inkluzivantaj diversaj versioj, kiuj miksiĝis en rakonto kiu tute ne similas al preciza historia rekonstruo.

Ni eku de la komenco. En 1910 la 2-a Internacia Socialista Virina Konferenco en 1910 (en Kopenhago) akceptis la proponon de Klara Zetkin, ke oni starigu daton en ĉiu lando, por promocii la sociajn, ekonomiajn kaj familiajn rajtojn de virinoj, kaj unuavice ilian voĉdonrajton.

Ĝis 1915 oni celebris plurajn Virinajn Tagojn en pluraj urboj. La unua oficiala 8a de Marto estis en Germanujo en 1914, kaj la dato ŝajnis hazarda.

Post tri jaroj, en 1917,  en Sankt-Petrogrado laboristinoj celebris la Internacian Virinan Tagon per protestmarŝoj kontraŭ la milito kaj la malsato.  Tiuj eventoj estas konsiderataj la komenco de la Rusa Revolucio de Februaro, kiu devigis la caron Nikolaon la 2-an abdiki.

Nur en 1977 la Unuiĝintaj Nacioj proponis tagon por virinoj (United Nations Day for Women’s Rights and International Peace) kaj multaj landoj elektis la 8an de Marto kiel daton.

Ĉiukaze, kio estas plej grava ne estas scii ekzakte la historiajn faktojn malantaŭ tiu ĉi evento. Ĉefe gravas kompreni ke ĝi ne estas simpla “festo de virinoj”, nek simpla memortago de mortintaj laboristinoj. Ĝi estas tago kiam oni festas la atingojn en la kampo de genra egalrajteco, kaj memor(ig)as pri la bataloj kiuj ankoraŭ estas aktualaj. Ni ne forgesu pri tio, kaj laŭ tio ni elektu kiel plej bone celebri .

 

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale

Enkonduko al Genroegaleciga Agado en la Germana Lingvo

de Cristina Monica

Enhavavertoj: kaŝado de neduumuloj, handikapisma lingvaĵo

16720600747_9f63ef2b6b_o

Bildo de blu-news.org

Dum la scienca prelegsesio en la ĉi-jara IJK mi prezentis kelkajn eblecojn por pliegaligi deklinacion de personaj substantivoj en la germana. Eble ne ĉiuj ĉeestis IJK aŭ la prelegon, aŭ vi partoprenis la prezenton de Egalecen mem, ĉar fakte ambaŭ programeroj okazis samtempe. Pro tio mi ŝatus prezenti la temon de mia prelegeto en skriba versio. Eble vi parolas aŭ lernas la germanan aŭ vi simple ŝatus scii kiel povus funkcii en la germana. Eble vi eĉ povus verki artikolon pri la agado kontraŭ lingva diskriminacio en via lingvo!

En la germana lingvo por personaj substantivoj ni dividas inter inaj kaj iĉaj.

Student (studento)

Studentin (studentino)

Ofte la iĉa formo estas supozata kiel la neŭtrala formo kio kondukas al la uzo de la “ĝenerala iĉaĵo” (germane: generisches Maskulinum).

Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, lingvo

Kiel helpi pri la rifuĝinta krizo

Ne eblas ne scii pri la nuntempaj novaĵoj pri rifuĝintoj. Plejparte de orienta Afriko kaj Afganio, ili vojaĝas al diversaj eŭropaj landoj, fuĝante militon kaj subpremadon en siaj hejmlandoj. Nun pli ol iam ajn homoj ĝenerale konsciiĝas pri rifuĝintoj, sed estas granda ŝanco, ke multaj homoj simple tristumos legante la novaĵojn kaj poste rekomencos ignori la situacion. Tial ni decidis kolekti kelkajn konsilojn, pri kiel vi povas helpi. Ni volonte akceptos pliajn konsilojn en la komentejo.

OLYMPUS DIGITAL CAMERA

Rifiĝintoj dormante sur planko en trajnstacidomo Keleti de Budapeŝto. Foto de Michael Gubi.

 

Informiĝu pri la faktoj

Por eviti misgvidiĝi de fipolitikistoj kaj amaskomunikiloj, endas iom esploradi kaj lerni la faktojn. Ekzemplo de tio estas, ke multaj britoj panikas pri la ‘migranta svarmo’, kiu venas al la lando sen scii, ke fakte nur 4% de la azilpetantoj de Eŭropo celas Brition. Alia flanko de ĉi tiu punkto estas agnoski la rolon de koloniismo en ĉi tiu situacio.  Oni ne pensu pri eŭropanoj kiel ‘savantoj’ de la viktimoj, ĉar la riĉeco kaj sekureco, kiujn ili ĝuas, tre ofte estas rezulto de historiaj agoj de alproprigo kaj perforto kontraŭ aliaj etnoj. Tio dependas de la lando, sed ekzemple Britio mem tre kulpas pri la milito en Sirio, kiun ĝi hejtas pro komercaj kialoj. Tiurilate eŭropanoj ne ‘kompatu’ la rifuĝintojn, sed agu en solidareco kun ili, rigardante kaj kritikante ankaŭ la politikajn strukturojn, kiuj ebligas la nuntempan situacion.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo

Ĉi tiu ĉina feministo volas esti la unua malferme lesba advokato, kaj polica ĝenado ne ĉesigos rin

Enhavavertoj: mencioj de policdemandado, torturo, batado de infanoj/virinoj, lesbofobio.

Ĉi tio estas traduko de angla artikolo de The Washington Post, legebla ĉi tie.

Spronata de la subteno, kiun ri ricevis kaj en- kaj eksterlande, unu el la ĉefaj feminismaj aktivistoj de Ĉinio ĵuris daŭrigi batali por inaj rajtoj post ria liberigo de internigado pasintsemajne, malgraŭ ĝenado de la polico.

China_Woman_Activist-0ce39Li Tingting, 25-jaraĝa, lesba aktivisto pri inaj rajtoj, estas verŝajne la plej eminenta el la kvin inoj, kiuj estis internigitaj dum frua Marto pro planado distribui glumarkojn ĉe busstacidomoj por pliigi konscion pri seksĝenado en publika transporto. Internigitaj dum 37 tagoj, ili kvin estis liberigitaj la 13an de Aprilo post mondskala admono, sed restas enketataj. Oni postulis al ili regule raporti al la polico, ne eliri de siaj hejmurboj kaj ne paroli al ĵurnalistoj.

Sed Li, en parolo kun The Washington Post (usona gazeto), diris, ke ri estas rezoluta, ne nur trudi al la registaro forlasi la aferon pri ri, sed ankaŭ daŭrigi sian barakton por ina justeco en Ĉinio.

Ri ankaŭ parolis malferme pri sia suferado dum la internigo, kiel la premo kaŭzis streĉon ene de ria familio, kaj pri kiel ri eĉ komencis dubi sin mem post 10 tagoj da angoriga policdemandado.

“La publiko pli klare scias nun, pri kiuj estas la feministoj, kaj kion ili faras,” ri skribis. “Kio okazis al ni montris la realecon al la mondo, la veran flankon de Ĉinio. Multaj homoj ekster la lando pensis, ke genroegaleco ne estas problemo en Ĉinio. Ili estis figviditaj de registara propagando, inkluzive la prelegon de Mao, kiu diras, ke inoj suprentenas duonon de la ĉielo, sed nun ili eksciis, pri kiel Ĉinio vere estas.”

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo

Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter

Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto

La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin.

11134110_10155707474580657_4228207977083181569_o

Varbobildo de la evento

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, prezento

Kuraca Kolero

Enhavaverto: mistraktado de aliancanoj, biologia determinismo.

Semajnon antaŭe mi iris al la lanĉevento de inform- kaj pensigkampanjo pri transeco en mia universitato, Make No Assumptions (‘Ne Antaŭsupozadu’), kies (anglalingva) retpaĝo estas tre leginda kaj informplena. La aranĝo prenis formon de parolrondo, kie ĉiu rajtis demandi kaj respondi, aŭ priparoli siajn spertojn.

Depost mia elŝrankiĝo kiel transgenrulo ĉi tio estis la unua aranĝo tia, ĉe kiu mi ĉeestis. Mi trovis, ke, egale kiom mi male strebis, mi ĝeniĝis kaj koleriĝis je iuj demandoj. Ŝajnas, ke kelkaj homoj tute faris neniom da propra esplorado kaj simple atendis ke la transgenruloj klarigu ĉion al ili, kvankam ja ekzistas la bonega retpaĝo tiucele. Al kelkaj respondoj de aliaj transgenruloj mi surpriziĝis, ĉar ŝajnis kvazaŭ oni pli mildigis la respondojn, simpligis la faktojn kaj tiel plu, por ke, supozeble, ili estu pli ‘engluteblaj’.

Sed veras kaj faktas, ke tiuj ĉi aferoj ne estas simplaj kaj komfortaj aferoj komunikigi al homoj. Foje oni devas diri al cisgenrulo, ke tio, kion ili tre kutimas fari, ekz. antaŭsupozi ies pronomojn, ne estas inkluziva kaj konsidera afero, kaj ke ili demandu pri ili. Aŭ oni devas klarigi, kiam leviĝas demando pri ‘biologia sekso’, ke fakte tio ankaŭ estas konstruita sistemo uzata por subpremi iujn kaj superlevi aliajn.

Vi eble sentas vin malkomforta legante ĉi tion, kaj mi ankaŭ sentis min malkomforta forirante de la evento. Min tute enmerginta en mojosa kaj vigla kvira kaj transa komunumo en Kembriĝo, mi kvazaŭ forgesis, ke estas multaj homoj, al kiuj mi devus multe priskribadi, por ke ili eĉ agnosku mian ekziston ekster la genra duumo. La kolero kirliĝis en mi dum iom da tempo, kaj kelkaj pli freŝaj okazoj kaj interagoj en mia vivo hejtis ĝin plu.

Sed fine min trafis penso. Kolero ne devas esti negative. Kolero estas natura respondo al subpremado kaj maljusteco, kiujn spertas inoj, transgenruloj, neblankuloj, handikapuloj, ktp. Kolero permesas al ni aŭdaci krii la pensojn, kiujn ni antaŭe tenis ene. Kolero donas al ni viglon kaj kuraĝon plu batali por nia liberiĝo. Iuj pensas, ke nia kolero estas malbela, kaj ke ni diskutu ĉion kion eble plej senemocie. Tio estas privilegia postulo.

Tiu vespero estis turniĝopunkto en mia vivo kiel aktivisto. Mi decidis ne plu toleri la homojn, kiuj volas esti mia amiko sed ne emas informi sin pri kiel bone trakti kaj kompreni min. Kaj mi decidis emfazi forlasi tiujn, kiuj kredas kaj disvastigas sistemojn kaj ideojn, kiuj neas mian ekziston kaj instigas perforton al mi kaj miaj kunuloj. Nia kolero belas kaj fortas, kaj ĝi kuracis min plene.

5 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, transgenraj aferoj