Kategoriaj arkivoj: ĉiutaga vivo

Ĉu ni povas esti amikoj?

Enhavaverto: perforto, manipulado de iĉoj.

Mi volus skribi pri la temo de amikeco inter viroj kaj virinoj. Min mem mi konsideras tute taŭga amikmaterialo, tamen mi ofte renkontas certan problemon, specife kun viroj. Antaŭ nelonge okazis al mi afero kiu bone priskribas la situacion kaj pere de ĝi bone klarigeblas kial la “amikzono” (“friendzone”, sed bonvolu proponi alian tradukon en la komentoj se vi havas pli bonan) estas seksisma stultaĵo.

Mi amikiĝis kun certa Steĉjo, tute mojosa knabo, kiu iĝis tre proksima animfrato. Post monatoj da amikiĝo venis agnosko ke li enamiĝis en min, kio estis problema ĉar ne estis reciproka. Tion mi tuj klarigis kaj li certigis min ke ja estas tute enorde kaj tiaj aferoj okazadas kaj tio certe neniel detruos nian amikan rilaton. Tiel ĉi devintus finiĝi, sed…

Post mia foresto Steĉjo venis al mia domo por pretigi bonvenigan vespermanĝon. Tiu konsistis el bakita pano kun freŝaj tomatoj kaj herboj, kokidaĵo kun migdaloj kaj el fragoj, ĉio akompanata de ruĝa vino. Amika gesto? Mi persone ekdubis, ĉar la nura afrodiziaĵo kiun li ellasis estis verŝajne ostroj. Ve, kiam virino diras ne ŝi celas ne.

Mi do pli klare indikis ke nia rilato iĝos nenio pli ol amika kaj tiam Steĉjo ĉesis ĉiun kontakton. Finfine post mia longa ĝenado li diris: “Ĉu vi ne komprenas? Mi ne volas amikiĝi kun vi plu”. Mi ektristis kaj tio instigis “konsoladon” en la formo de brakumado kaj eĉ iom perforta kiso. Li pluklarigis la aferon jene: “Ni neniam estis amikoj, mi ĉion dekomence faris por kuniĝi kun vi kaj mi ja ne bezonas amikiĝi kun vi, mi havas jam sufiĉe da amikoj”.

Do pardonu sed tio ĉi ne estas enorde. Unue, mi klare esprimis mian deziron resti nur amikoj. Miaj menskapabloj sufiĉas por memstare kaj libere decidi pri tio kaj do mi povas samkiel li fari. Due, se li sciis ke amikeco ne funkcios por li, diru tion kaj ne mensogu. Trie, oni almenaŭ havu la dececon rekte diri kaj adiaŭi, ne simple ekignori la alian ĉar oni havas “sufiĉe da amikoj”.

La difino de “amikzono” ĉe la “Urban Dictionary” estas jena:

“Kiam oni atendas de vi subtenon al knabino kiun vi vere ŝatas dum ŝi serĉas pli inteligentan, pli riĉan aŭ pli belaspektan koramikon. Estas malmulto kiun vi povas fari por eliri tion ne sentante sin kiel idioto. Do ĝenerale, unu el la plej fiaĉaj aferoj knabinoj faras, ĉu intence aŭ ne.“

La tuj unua afero kiu trafas onin estas la fakto ke malgraŭ la ĝeneraleco de la koncepto, en praktika uzado oni ĉiam alproprigas la staton nur al viroj. Sed krom tiu ĉi malegaleco, multaj aliaj problemoj enestas. La rakonto kiun mi ĵus prezentis bone ilustras ilin.

Do sume, mi kiel virino estas egale valora kaj havas rajton je sincero kaj amikeco kaj rajton kundecidi pri kiu estu mia amiko kaj kiu fikamiko aŭ koramiko sen esti devigata al io aŭ juĝita pro miaj decidoj. Estas nenies devo repagi interesiĝon de amiko per simila sento. Laŭ la koncepto de “amikzono” mi do estas malbona persono ĉar mi vidas mian amikon simple kiel… amikon. La ideo ke se oni estas afabla al knabino ŝi devus reciproki per fiko estas unu el la plej seksismaj kiujn mi konas kaj mi ne komprenas kiel ĝi travivis de prahistorio ĝis la nunaj tempoj. Mi dirus ke multe pli sencas la ideo ke la premio por amikeco estu ne fiko sed… amikeco, ĉu ne?

Advertisements

7 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Knaboj kontraŭ knabinoj

Pasintdimanĉe vizitis min mia kuzino kun siaj gefiloj. Estis interesa posttagmezo por pripensi la seksismon kiu trafas nin, jam ekde nia naskiĝo kaj dum nia infanaĝo. La ino estas 7 jaraĝa, la iĉo aĝas nur 3 jarojn kaj duono. Mi havis por ili du donacojn, kiujn mi trovis hazarde en la skatolo de “Happy Meal”. Temis pri du brakhorloĝoj, unu verda kun bildo de Ben Ten, kaj unu rozkolora kun bildo de Hello Kitty. Je la disdonado, mi montris la verdan al la iĉo kaj la rozkoloran al la ino, dirante: “Tiu ĉi por vi, kaj tiu ĉi por vi, aŭ male, se vi preferas”. Ĉiuj ridis, kaj neniu prenis mian aserton serioze. Sed eĉ pli interese estis tio, kio okazis poste. La etuloj surmetis ilin, dum la granduloj ĉirkaŭ ni komencis komenti kaj gratuli, tamen tute ne per samspecaj komplimentoj, kio komprenigis al mi ke:

1) la “knabeca” brakhorloĝo donis superpovojn al la iĉa kuzinido, transformante lin en ia superheroo;

2) la rozkolora horoloĝo ne donis superpovojn, sed igis la knabinon pli ĉarma kaj eleganta.

Mi pensis ke tio maljustas, kaj ke indus krei horloĝojn kiu samtempe estu belaj kaj donu superpovojn… ĉu ne?

Post iom da tempo la superheroo ekbezonis pisi. La patrino diris: “Ĉar vi estas eta viro, vi povas fari tion en la herbejo.” Mi memoris ke, en infanaĝo kaj ne nur, mi plurfoje pisis en herbejoj kaj arbaroj… ĉu mi eble estas viro? Do, mi decidis malkovrigi la sekreton al la knabino: jes, vi povas.

Poste mi kaj la infanoj iris ludi en la korto. Ni estis amuziĝantaj, ĝis kiam alvenis mia patro kaj enmiksiĝis en la ludojn. La etulo tuj kuris “teamiĝi” kun mia patro kaj kriis: “Ni estas la viroj! Ni venkis” Mi demandis: “Kion tio signifas?” Kaj li: “Ke ni venkis!” “Kial?” “Ĉar ni estas la iĉoj, kaj vi la inoj!” “Ha. Kaj kion vi gajnis?” Li silentis kaj iom pripensis. “Nenion”, li agnoskis, ridetante iom honteme. Jam tre grava agnosko, mi pensis.

 

 

3 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo