(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj)
Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj.
La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio ke ri per sia ago la suferon meritis, ekzemple ĉar ri kaŭzis suferon al aliulo. Simpligite, oni povas resumi la punan modelon per la diraĵo “okulo kontraŭ okulo, dento kontraŭ dento”. Eĉ se nuntempe en mia lando oni ne vere sekvas tiun regulon laŭlitere (ekzemple la puno por murdo ne estas mortpuno, plej ofte oni uzas malliberigon kiel punon), daŭre validas ke la puno devus iumaniere esti adekvata laŭ la graveco de la krimo. Tio signifas ekzemple ke kontraŭ pli serioza krimo, oni ricevos pli longan tempon en malliberejo.

Bildo: Criminal Injustice de Derek Goulet, uzita laŭ CC BY-NC 2.0
Pli moderna vidpunkto pri justeco estas la resaniga modelo. Kiel ĝia nomo sugestas, se iu spertis suferon aŭ damaĝon, ĉi tiu modelo celas kuraci ĝin, ne venĝi ĝin per reciproka sufero kiel ĉe la puna modelo. Unu el la plej grandaj diferencoj inter la puna kaj la resaniga modeloj estas ke ĉe la dua, la viktimo estas centra. Riaj bezonoj estu konsiderataj kaj ri estu tiom aktiva en la proceso kiom ri volas. La resaniga modelo nome komprenas krimon kiel ion kion oni faris kontraŭ la viktimo/komunumo, ne kontraŭ leĝoj de la ŝtato. Do, la resanigo efektive signifas remeti ĉion en la staton de antaŭ ol la krimo okazis. Plue, la resanigo koncernas ne nur la viktimon, sed ankaŭ la kulpulon. Ankaŭ riaj bezonoj estu konsiderataj. Ria rolo estu ne pasiva akcepto de la puno kiel ĉe la puna modelo, sed aktiva partopreno en la resanigo. Tial la metodoj, kiujn oni uzas, ofte estas bazitaj sur kunlaboro kaj ria kapablo preni respondecon pri sia ago kaj ripari la damaĝon. Konkrete oni emas uzi ekzemple komunuman servon aŭ mediacion. Legi plu