Kategoriaj arkivoj: handikapismo

Niĝeriaj aktivistoj por handikapulaj rajtoj asertas ke antaŭjuĝoj estas la plej granda baro al homaj rajtoj

[La originala versio de ĉi tiu artikolo, verkita en la angla de Adetomiwa Isiaka, aperis unue en la retejo Global Voices. Ĝia Esperanta traduko, de Manuela Ronco, aperis en Global Voices en Esperanto.]

En aprilo 2014 la niĝeria kuracistino Mariam Florence Ogo vizitis 12-jaraĝan infanon afliktitan de poliomjelito, dum kontrolo ĉe sentegmenta instalaĵo en la vilaĝo Manjekin en la niĝeria ŝtato Adamawao. Programo Transdono de Poliomjelito. Foto de Mariam Florence Ogo. Uzita kun rajtigo per Flickr: Komuna Kreaĵo 2.0.

Irene Patrick-Ogbogu, 43-jaraĝa, ekuzis rulseĝon antaŭ sep jaroj. Tiam ŝi spertis malkreskon de sia libera volo.

“Mi ne plu povas eliri, kiel antaŭe, mi ne povas fari plejparton de la aferoj en la publikaj spacoj, kaj homoj nur rigardas min kompate”, diris al mi Patrick-Ogbogu dum telefonintervjuo la 10-an de aŭgusto.

Hodiaŭ, en Niĝerio, homoj kun ajna speco de handikapo estas ofte traktitaj kun malestimo. Dum nova leĝo aprobita en 2018 donas novajn esperojn por la inkluzivigo de handikapuloj, niĝerianoj kun handikapo daŭre alfrontas aron da obstakloj kaj mistraktoj, inter alie parolajn kaj seksajn misuzojn, diskriminacion en la laborloko, kaj limigitan aliron al la publikaj spacoj kaj transportoj.

Patrick-Ogbogu estas la fondinto kaj direktoro de la Centro por Antaŭenigo de Handikapulaj Rajtoj [en, kiel ĉiuj sekvaj ligiloj se ne indikite alie], organizaĵo kiu laboras por ŝanĝi la manieron en kiu handikapeco estas vidata kaj alfrontata en Niĝerio. Sed ŝi estas ankaŭ unu el la ĉirkaŭ 27 milionoj da niĝerianoj kun korpa handikapo. La rekta sperto de diskriminacio kontraŭ homoj kun handikapo estigis ŝian deziron je ŝanĝo.

Laŭ la homrajta aktivisto Ekaete Umoh, la sociaj antaŭjuĝoj estas la plej ĝena solvindaĵo, ĉar la percepto diktas la agon.

Diskriminacio minacas la rajtojn de homo kun handikapo, influante ilian aliron al la sansistemo, ilian ekonomian inkluzivecon, kaj ilian edukadon. Okupiĝas pri la problemo #RampUpNigeria, kampanjo en la sociretejoj starigita fare de la aktivisto por la handikapulaj rajtoj Blessing Ocheido por substreki la preskaŭ neekzistantan alireblecon de rulseĝoj en Niĝerio.

Saluton @gtbank @gtbank_help. Mi estis ĉi-matene ĉe via Kuto-sidejo en Abeokuta, ŝtato de Ogun, kaj mi devis atendi ekster la banka enirejo ĉar la konstruaĵo ne havas rampon, nek estas la sekurecpordo alirebla. Tio estas tre bedaŭrinda.

En aliaj landoj, la bankaŭtomatoj estas provizitaj de aŭskultiloj kaj de brajla klavaro, tiel ke homoj kun aŭdaj aŭ vidaj problemoj povu aliri senprobleme al sia propra mono sen ajna helpo. En Niĝerio, tamen, malmultaj bankaŭtomatoj havas tiajn ecojn, kaj ilia alteco igas ilin nealireblaj por uzantoj en rulseĝo. Restauracioj, malsanulejoj kaj aliaj publikaj ejoj estas preskaŭ nealireblaj por homo kun apartaj bezonoj – kvankam oni foje trovas preĝejon kun signolingva interpretisto.

Tiuj ĉi spacoj, tiom necesaj sed samtempe malfacile alireblaj, malebligas sendependecon. Kaj, rimarkas Umoh, estas ĝuste pro tiuj ĉi strukturaj baroj, kaj ne pro la handikapo mem, ke handikapeco iĝas ŝarĝo kaj la antaŭjuĝo pli emfazata.

“Multaj homoj vidas handikapecon kiel aferon pli de karitato ol de homaj rajtoj.”

— Ekaete Umoh

Kiel Patrick-Ogbogu, Umoh ekhavis poliomjeliton en la 80-aj jaroj, kiam la viruso tuŝis centojn da infanoj en la tuta mondo. Kvankam Umoh ne uzas rulseĝon, la malsano tuŝis la muskolojn de unu el ŝiaj gamboj, lasante unu el ili videble malpli granda ol la alia.

Diskriminacio pri handikapeco ene de la familioj

Umoh asertas ke ŝia batalo por la handikapulaj rajtoj komenciĝis per agoj je la familia nivelo. “Mi ŝatus viziti la hejmojn de la familioj kaj diri al ili: ‘Rigardu min! Ĉu io malbonas pri mi?’ Tio por helpi ilin kompreni, kio estas handikapeco.” La atentemo pri familioj kreskiĝis danke al ŝiaj universitataj spertoj, kiam – trude tenata en konstruaĵo dediĉita al studentoj kun handikapoj, fizikaj aŭ ne – ŝi malkovris ke ĝuste familioj estas parto de la problemo.

“Vivante en tiu ĉi socio, familioj aldonis al la evoluo [de siaj infanoj] malaltan memestimon. Oni aŭdas pri familioj kiuj kaŝas [handikapitajn] homojn, [kelkaj] mistraktante siajn filojn.” — Ekaete Umoh

Edukisto por surdaj infanoj en Lagos, kiu petis ne esti rekonebligita ĝuste pro la delikata naturo de laboro kun familioj, diris al mi ke kiam surdaj infanoj naskiĝas en averaĝa niĝeria familio, la bonŝancaj finiĝas sub la prizorgado de institucioj, ĉar la gepatroj ne scias kiel prizorgi ilin – aliaj eĉ estas adoptitaj de instruistoj. Tiuj kiuj vivas kun siaj familioj estas apartigitaj kaj neniam lernas komuniki ĝuste, kio influas ilian evoluon kaj eĉ pli limigas iliajn vivelektojn.

Familiaj kaj sociaj antaŭjuĝoj surefikas homojn kun ĉia tipo de handikapo, sed ankaŭ genro estas faktoro. Esplorado sugestas ke handikapitaj virinoj havas 10-foje pli grandan probablecon sperti hejman perforton, misuzadon kaj seksan agreson. Inoj kun handikapo estas ankaŭ preteratentitaj de aktivistoj por virinaj rajtoj, asertas Umoh. Pro tiu ĉi kialo, kaj Umoh kaj Patrick-Ogbogu zorgas specife pri la rajtoj de handikapitaj virinoj.

El ĉiuj antaŭjuĝoj, religiaj kaj kulturaj kredoj povas esti la plej akraj. CNN raportas ke en Niĝerio handikapeco estas ofte konsiderata kiel supernatura konsekvenco de malbono aŭ sorĉado kaj, pro tio, handikapuloj estas ofte marĝenigitaj aŭ eĉ ekzilitaj.

La unua paŝo direkte al aliro al homaj kaj juraj rajtoj

Ĉiuj aktivistoj pri handikapulaj rajtoj konsentas ke iliaj klopodoj estus pli fruktodonaj kun la juro ĉe ilia flanko.

La 23-an de januaro 2019, preskaŭ 20 jaroj post ĝia unua propono, la niĝeria prezidento Muhammadu Buhari subskribe leĝigis la Akton pri [Malpermeso de] Diskriminacio kontraŭ Handikapuloj, 2018.

La akto donas al komisiono respondecon pri “instruado, san-prizorgado, sociaj, ekonomiaj kaj civitanaj rajtoj” por la homoj kun handikapo. Laŭ la novaj leĝoj, kiu ajn estus kaptita dum diskriminacia ago kontraŭ handikapuloj, riskus monpunon je 100.000 niĝeriaj nairoj (egalaj al 276 usonaj dolaroj) aŭ ses monatojn en malliberejo, aŭ ambaŭ.

Umoh klarigis ke temas pri vera venko ne nur por la handikapuloj, sed ankaŭ por la tuta lando, ĉar ĝi certe kreos laborpostenojn kaj komercajn ŝancojn. La produktado de protezaj membroj, por helpi mutilitajn homojn agrable vivi en la socio, estas klara ekzemplo de tio.

Umoh mastrumas la Familie Centritan Iniciaton por Handikapuloj (FACIP), neprofitcelan organizaĵon kiu ekde 19 jaroj okupiĝas pri edukado de familioj pri handikapeco kaj pri antaŭenigo de politikaj ŝanĝoj kaj de rajtoj de knabinoj kun handikapeco. Ŝi havas hipotezon, ke la leĝa projekto pri handikapeco estis preterlasita dum tiom da jaroj pro malbonŝanca miksaĵo de antaŭjuĝoj kaj misfunkcia jura sistemo. Ofbodo-Patrik konsentas: “Iam [la leĝa projekto] atingis la prezidentan oficejon; lia preteksto estis manko de sufiĉa buĝeto por la postuloj de la leĝa projekto.”

Human Rights Watch (HRW) substrekis ke ĝis nun, sen leĝoj kontraŭ diskriminacio, handikapuloj estis dumlonge preteratentitaj de dungantoj. Nun, dungantoj preteratentantaj kandidatojn pro handikapo alfrontas monpunon je 250.000 nairoj (690 usonaj dolaroj).

Patrick-Ogbogu fidas ke la novaj leĝoj plibonigos la situacion de handikapuloj. Ŝi estas kunlaborinta kun la registaro por krei ŝancojn por homoj kun handikapo ekde kiam DRAC fondiĝis en 2011, kaj en tiu periodo ŝi estas atestinta ŝanĝojn en la percepto de la problemo. Idris Agboluaje, DRAC-ano, asertas ke li mem vidis ŝanĝojn en la sinteno de la edukistoj kaj de la policistoj al la handikapuloj, faciligante por tiuj ĉi la ekzercadon de iliaj rajtoj.

Novaj esperoj por la inkluzivigo de handikapeco

La celo, asertas Umoh, estas normaligi handikapecon, kio adresos la izoligon kaj segregadon de la handikapuloj. “Kiel la infanoj komprenos siajn samaĝulojn, se ili ne povas interagi [kun ili]?”, ŝi demandas.

Umoh kredas, ke la Ministerio pri Publika Edukado devas esti implikita: “La [demokratiaj] rajtoj por la handikapuloj devus esti inkluzivigitaj en la programo de la socisciencaj studoj.” Ŝi proponas ke signolingvo devus esti lingva opcio en la niĝeriaj lernejoj, flanke de fremdaj lingvoj kiel la franca.

Patrick-Ogbogu substrekas la neceson de publika reprezentado kiel en la senato, dum Umoh entuziasmiĝas pri la ideo de kunlaborado inter la handikapuloj kaj iliaj aliancanoj. Tiu ĉi pensas ke la baroj (enaj kaj eksteraj) blokantaj la ŝancojn kaj kreantaj limojn povas esti facile forigitaj per pli granda nombro da publikaj kaj privataj organizaĵoj kiuj postulas handikapulajn rajtojn.

Patrick-Ogbogu emfazas ke, pli ol ĉio, la leĝo pri handikapeco temas pri videblo. “Tio ĉi estas ŝanco por la handikapuloj esti vidataj tiaj, kiaj ili estas: homoj kun la rajto kaj la povo ekzerci siajn homajn rajtojn.”

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, handikapismo, Tutmondaj Voĉoj, Uncategorized

Kion mi lernis pri handikapismo

Enhavaverto: infantraktado de handikapuloj, insulta “inspirismo”.

Dum la jaroj 2009-2010, kiam mi ankoraŭ estis studento, mi havis la okazon labori partatempe por la “Porhandikapula Servo” de mia universitato. Mia rolo (kaj de miaj kolegoj) estis tiu de “akompananto” por handikapitaj studentoj: depende de la kazo, mi devis akompani ilin de iliaj hejmoj, aŭ de la bus/trajn-stacidomo, al la fakultato kaj reen, helpi dum la moviĝoj de unu lecion-ĉambro al la alia, resti kun ili dum la tagmanĝa paŭzo, k.s.

Tiu ĉi sperto estis sendube tre signifa kaj lerniga por mi, ĉefe pri kio rilatas mian sintenon al diverseco. Fakte mi devas konfesi ke mi ĉiam entuziasme kaj scivoleme rilatis al diverseco kiam temis pri raso, kulturo, religio, aŭ seksa orientiĝo, sed ial mi ĉiam sentis min malkomforte interagi kun handikapuloj. Danke al tiu ĉi laboro mi certe superis multajn mensajn barojn, kaj samtempe mi ekkonsciis pri kiom ili estas disvastigitaj inter la ne-handikapitoj. Ĉi-sube mi volas listigi nur kelkajn observojn, kiuj ŝajnas ne esti tiom memevidentaj kiom oni povus supozi. Se inter niaj legantoj estas iu, kiu havas rektan sperton de handikapeco, mi tre ŝatus se ri povus aldoni pliajn pripensojn.

1) Eĉ handikapuloj plenkreskiĝas. Estas ia ofta tendenco trakti homojn kun fizika handikapo kiel infanojn, eĉ kiam ili evidente ne plu estas tiaj. Kvankam la studentoj, kiujn mi akompanis, estis miaj samaĝuloj, la homoj traktis nin tre malsame. Ekzemple ili uzis la respektajn pronomojn por alparoli min, dum ekparolante kun la handikapulo ili ekuzis la neformalajn pronomojn, foje kunigitaj al infaneca lingvaĵo kaj patosaj vizaĝesprimoj. Foje eĉ okazis ke, en kafejoj aŭ vendejoj, la deĵorantoj nur parolis kun mi, antaŭsupozante ke mi mendos kaj pagos por ambaŭ.

2) Se vi ne povas helpi, almenaŭ ne malhelpu… kaj ne paniku! Kelkfoje ŝajnis al mi ke la apero de handikapulo en klasĉambro, kafejo, buso, ktp. kreis en kelkaj ĉeestantoj panikon, ĉar ili volis nepre montri sin helpemaj, sed samtempe ne sciis kion fari, kaj kelkfoje la rezulto estis ke ili eĉ malhelpis per siaj nenecesaj prizorgoj. Ekzemple mi havis interesan sperton enirante urban buson kun homo sur rulseĝo: la aliaj veturantoj komencis moviĝi kiel frenezuloj kaj oferti helpon, sed sen vere liberigi la spacon por rulseĝoj, kio fakte estis la nura bezonata ago. Prefere ne faru antaŭsupozojn pri la bezonoj de la aliaj. En multaj kazoj ili mem petos helpon, se necesa, kaj en aliaj kazoj sufiĉas afable demandi “Ĉu mi povas helpi?”, kaj neniu ofendiĝos, nek kreiĝos embarasa situacio.

3) Ne ĉiuj estas samaj. Alia tendenco tre kutima estas konsideri la handikapulon kiel ne multe pli ol reprezentanton de granda kategorio, kaj tio havas du ĉefajn konsekvencojn. Unuflanke oni emas apliki al la tuta kategorio konsiderojn validajn nur por unu aŭ kelkaj anoj el ĝi. Ekz. oni povas pensi ke se onia najbaro, kiu estas sur rulseĝo, trankvile ŝercas pri sia kondiĉo aŭ volonte rakontas pri sia akcidento, tiam oni rajtas ŝerci aŭ demandi al iu ajn sur rulseĝo pri ria kondiĉo. Ĝenerale estas eraro pensi havi ajnan rajton sur aliaj homoj, kvankam tio tre kutimas kiam temas pri subpremitaj grupoj. Pli konkrete, ĉiu homo estas malsama, kaj viaj antaŭsupozoj povas esti ofendaj kaj danĝeraj. Aliflanke, limigi la individuon al sia handikapeco povas ankaŭ signifi atribui al ri pozitivajn ecojn aŭ pozitivan inspirigan rolon. Kvankam povas ŝajni afable esprimi sian admiron, tio ofte montras supraĵan aliron al la homo mem. Krom ke ne ĉiuj ŝatas estis daŭre memorigitaj pri kiom ilia vivo malfacilas, ne ĉiuj handikapuloj estas kuraĝaj superherooj, kaj ne ĉiuj taksas sin mem malbonŝancaj. Certe vi povas trovi aliajn specifajn ecojn en la individuo, pri kiuj komplimenti rin.

4) Agnosku kaj komprenu la privilegion. La privilegio de nehandikapitaj homoj estas unu el la malplej ofte agnoskitaj en la socio. Homoj, konscie aŭ subkonscie, pensas ke handikapuloj havas malbonŝancon pro kiu neeviteble ili ne povas fari ĉion, kion la alian faras. Tio kelkfoje povas esti vero, sed ofte estas maniero ne rekoni ke la socio estas konstruita forgesante pri la bezonoj de tiuj, kiuj ne havas specifajn fizikajn ecojn. Pensante tiel, ni kvazaŭ deklaras ke handikapuloj estas duarangaj homoj, ke ili ne havas la samajn rajtojn ol la nehandikapitoj. Okazis al mi aŭdi homojn plendi, ĉar handikapulo postulis povi utiligi sian rajton uzi la publikajn transportojn aŭ frekventi universitatan lecionon. Oni devus fokusi la atenton ne tiom sur la handikapo, kiom sur la bariloj, kaj prioritatigi la klopodojn por forigi ilin.

Komenti

Enarkivita sub handikapismo