Kategoriaj arkivoj: literaturo

Cerba fetiĉo

Cerba fetiĉo estas la unua libro de pola aŭtorino Kinga Korska aperinta en esperanta traduko. Laŭ la kovrilpaĝo, ĝi estas “psikologia grafika romano” – alivorte, komikso kiu temas pri homaj rilatoj, komunikado kaj emocioj. La tuta rakonto efektive estas konversacio inter la ĉefrolulino kaj ria patrino, en kiu la patrino provizas konsilojn pri kiel havi bonajn amrilatojn. Tion ri faras enkondukante diversajn psiĥologiajn konceptojn, ilustritajn simple kaj foje amuze. La intenco de la libro estas konsili pere de la ĉefrolulino ankaŭ al la leganto mem – en facila maniero eduki rin tiel ke ri kapablu kompreni kaj plibonigi siajn rilatojn.

La kovrilpaĝo surhavas allogan bildon de virino malfermanta sian ĉemizon, sed anstataŭ mamoj sub la ĉemizo kaŝiĝas du cerboj. La teksto sur la dorsa kovrilo de la libro klarigas la bildon plu: “Ni ofte forgesas, ke la virinoj, krom mamojn, havas ankaŭ cerbon.” Mi tuj ekĝojis pensante: bonege, ŝajne temas pri feminisma libro kiu montros kaj sekve rompos ekzistantajn genrajn stereotipojn! Tamen, post finlego de la libro mi devis konstati ke mi eraris: enestas pli da mamoj ol cerbo, stereotipoj estas reproduktataj kaj plifortigataj, kaj la libro tutsimple ne estas verkita el feminisma vidpunkto.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub amrilatoj, analizo, literaturo, recenzo

Ombro sur interna pejzaĝo

La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, navigo inter pluraj kulturoj. La interna fadeno dependas de la pensoj kaj sentoj de la rolulino.

800px-Spomenka_ŝtimec

Spomenka Štimec (foto de So9q, uzita laŭ CC-BY-SA-3.0)

La verko starigas profundajn demandojn pri la karaktero de amo kaj amrilatoj ĝenerale (ekzemple, kiam oni enamiĝas al novaj homoj, “ĉu tio estas ĉiam la sama amo?”), sed specife ĝi esploras la dinamikon de vivo en esperanta, aŭ almenaŭ interkultura, amrilato (ekzemple ke ĉiutagaĵoj kiel “hejmo” estas pluropaj kaj disaj por tiaspecaj paroj: “Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj?”). Ankaŭ se temas pri aliaj flankoj de esperantista vivo ol amrilatoj, la libro ĉarmege kaptas tiujn detalojn, kiujn ŝajne nur ni esperantistoj povas kompreni (“Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto!”). Ni ege forte povis rilati al priskriboj de la frustriĝo de ŝajne senespera laboro por la movado aŭ de la ĝojatendo pri kongresoj kie oni post jara atendo revidos karajn amikojn. Tamen, samtempe kelkaj aferoj ŝajnis al ni iom malsamaj ol niaj spertoj: estis ege interese legi pri korespondado per paperaj leteroj kaj kontrolado de trajnhoraro ĉe la stacidomo! Legi plu

8 komentoj

Enarkivita sub literaturo

Similaĵoj kaj malsimilaĵoj inter la romanoj Marta kaj Lilio

Ĉi tiu artikolo estas gastartikolo de Paulo Silas. Vi povas legi la blogon de Paulo ĉi tie.

La pollingva romano Marta, verkita de Eliza Orzeszkowa, origine aperis en 1873. La Esperanta traduko, de Zamenhof, aperis en 1910. Ĝi rakontas la malfacilan vivon de virino, kies nomo ja estas Marta, kiu, post la morto de sia edzo, ne sukcesas trovi enspezofonton. Ŝiaj diversaj provoj montriĝas vanaj kaj ŝi perceptas, ke tie kie ŝi povus labori, la kutimo diktas ke nur viroj dungiĝu. Mi ekvolis legi ĝin depost kiam aperis en la blogo Egalecen afiŝo kiu demandas, ĉu Marta estas “la unua feminisma romano en Esperanto. Ariel, kiu verkis la artikolon, en la lasta alineo konkludas ke la romano estas feminisma, sed samtempe bedaŭras, “ke ĝi estas tradukaĵo kaj ne originalo”.

Screen Shot 2017-07-31 at 10.04.49.pngKomence de ĉi tiu jaro, mi legis la originalan romanon Lilio, verkita de la aŭstralia esperantistino Edith Alleyne Sinnotte (1871-1947) kaj publikigita en 1918. Semajnojn poste, mi legis la romanon Marta. Mi neniom atendis, ke inter la du romanoj povus ekzisti ligiloj. Nur hazarde okazis, ke mi legis ilin kun relative malgranda tempospaco. Oni povus tiukuntekste ekdemandi, ĉu Lilio kapablas ŝtopi la mankon indikitan de Ariel. La respondo bedaŭrinde estas plej probable nea; kio tamen ne signifas, ke la simileco inter la du romanoj estas nepritraktinda. Ĉi tie, mi resumas la similaĵojn – plus kelkajn malsimilaĵojn – kiujn mi trovis ĉe Lilio, kompare kun la intrigo de Marta.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub literaturo

Kvin virinaj verkistoj de Esperantujo, kiujn ni rekomendas

Unua_libro_plLa 26an de Julio estas la datreveno de la aperigo de la Unua Libro, la libro konsiderata la komenco de la lingvo Esperanto. Estas taŭge, laŭ mi, ke la verda lingvo enkondukiĝis per libro, ĉar Esperanto havas gravan literaturan historion. Mi estis inspirita de la okazo verki iom pri virinaj aŭtoroj en Esperantujo, kiuj bedaŭrinde estas malmultaj kaj ofte ignorataj.

Ĉi tie mi listigas kvin verkistinojn, kune kun iuj verkoj rekomendindaj de ili. Kie eblas legi interrete, mi donis ligilojn, kaj alie mi donis ligilojn al interretaj vendejoj.

Legi plu

5 komentoj

Enarkivita sub literaturo

Marta – la unua feminisma romano en Esperanto?

Antaŭnelonge ni en Egalecen decidis, ke ni faru libroklubon, por ke ni pli lernu pri literaturo en Esperanto, kaj por povi diskuti librojn, kies temoj rilatas al nia blogo. La unua libro, kiun ni prezentas al vi, estas Marta de Eliza Orzeszko, eldonita en la pola en 1873 kaj tradukita al Esperanto fare de Zamenhof en 1910. Laŭ iuj homoj, Marta estas unu el la fruaj feminismaj verkaĵoj en Esperanto.

Ilustrita eldono de Marta

Ekzemplero de Marta, kiu inkluzivas ilustraĵojn

La intrigo koncernas Marta Swicka, kiu je la komenco de la verko ĵus vidviniĝis. Ŝi estas altklasulino, sola en la mondo krom ŝia filineto. Ŝi supozas, ke estos simple trovi laboron en Varsovio kaj vivteni sin kaj sian infanon, sed baldaŭ montriĝas, ke la vivo ne estas tiel facila.

Fojon post fojo Marta iras serĉi laboron kaj estas rebatita. Unue, ĉar ŝi estas virino, kaj virinoj ne rajtas plenumi multajn postenojn, tradicie rezervitajn al viriĉoj. Due, ĉar ŝi sufiĉe povoscias neniun metion (ŝajne en la pli frua lingvaĵo oni diris ‘povoscii’ anstataŭ ‘scipovi’). Estis fakte kutime por altklasaj virinoj ricevi nur supraĵan edukadon en diversaj kampoj, kiun ili apliku je amatora nivelo, hobie.

Legi plu

8 komentoj

Enarkivita sub analizo, literaturo