Kategoriaj arkivoj: novaĵoj

Kelkaj pensoj post la lasta 25a de Novembro

Antaŭ kelkaj tagoj, la 25an de Novembro, oni celebris la Internacian Tagon por Forigo de Perforto kontraŭ Virinoj. La saman tagon, per ironio de la sorto, forpasis la mondfama eks-futbalisto Diego Armando Maradona, konsiderata legendo de multaj, kaj pri kiu ekzistas kvazaŭ kulto ĉefe en Italujo kaj Argentino, la landoj kie li ludis. Evidente tiu novaĵo iĝis tuj la plej atentokapta kaj disvastigata en amaskomunikiloj kaj sociretejoj, malvidebligante la celebradon de la internacia tago kaj la pluraj eventoj organizitaj por ĝi. En mia “socireteja bobelo”, mi legis multajn polemikajn komentojn pri tio, kaj kelkaj fingromontris la hipokritecon de la homoj, kiuj matene afiŝis pri perforto kontraŭ virinoj, kaj vespere ploris viron, kiu ekster la futbalkampo ne estis certe ekzemplo de bona konduto kun virinoj. Finfine mi trovis komenton, kiu donas laŭ mi interesan perskpektivon, kaj mi decidis traduki kaj kundividi ĝin, kun la permeso de la aŭtorino Giorgia Morselli.

Antimonumenta- Ni una mas and protesters

Ami iun, kies ĉeesto kaj atento redonas al ni la senton de digno kaj valoro, kiun ni penas trovi en ni mem, estas fenomeno komuna al multaj emociaj, romantikaj kaj familiaj rilatoj. En interhomaj rilatoj, la bezono plenigi ĉi tiun originalan mankon de memamo igas onin vundeblaj, ĉar ĝi facile kondukas al tolerado de eĉ malĝustaj kaj perfortaj kondutoj por ne perdi tiun ĉeeston, de kiu oni trovas validigon.
Mi pensas, ke ĉi tiu interpreto ankaŭ aplikeblas al grupa kaj amasa dinamikoj, kiam publika figuro estas objekto de granda emocia investo.
En la amo de Napolo al Maradona, la prioritata elemento restas tiu de elaĉeto, malgraŭ ĉiujn kontraŭdirojn de la figuro kaj la polemikaj pritaksoj, kiuj racie povas esti prezentitaj pri ria konduto.
Ami na Maradona ne estas kontraŭ-feminisma, same kiel ne estas kontraŭ-feminisma ami kunulon aŭ perfortan gepatron, aŭ resti emocie ligita al spertoj, kiujn ni vivis kun malsama konscio ol tiu akirita poste.

Grafiti Diego Maradona

Finfine emocioj ne estas elektitaj, kaj diskuti ilian pravecon ne utilas por ŝanĝi la aferojn. Anstataŭe vi povas elekti kiel agi, kaj do ankaŭ kien direkti vian atenton, al kiu kaj kio dediĉi pensojn, vortojn, tempon kaj energion.
Por multaj el ni, kiuj proprasperte scias, kio signifas esti implikita en perfortaj / toksaj / malfunkciaj rilatoj, la simplaj konsideroj, kiujn mi kundividas ĉi tie, estas ege malevidentaj: kompreni tion estas malfacila laboro kaj postulas konstantan kaj pezan laboron sur ni mem kaj sur niaj skemoj de kundependeco.

La 25-a de Novembro ne estas la Internacia Tago “kontraŭ perforto kontraŭ virinoj”, ĉar se eĉ hodiaŭ necesus establi datrevenon por principe konstati, ke seksa perforto ne estas etike akceptebla, miaflanke, mi emus sinmortigi.
Ĝi nomiĝas Internacia Tago *POR FORIGO* de perforto kontraŭ virinoj: iniciatema titolo, kiu invitas, praktike, respondeci kaj engaĝiĝi, identigi efikajn agajn strategiojn por atingi la celon.
Por solvi problemon, unue necesas kompreni ĝin en ĝia komplikeco, kaj tial fingromontri la kontraŭdirojn, kiuj manifestiĝas en niaj spertoj kaj en niaj atestoj, utilas nur se sekvas la devo esplori ilin.

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, amaskomunikiloj, novaĵoj, Uncategorized

‘Vi estas tro bona por partopreni’ – sportoj kaj la genra duumo

Caster Semenya, post venko de arĝenta medalo en 2012. Foto de Tab59 laŭ CC BY-SA 2.0.

‘Vi ne rajtas kunkuri, ĉar vi estas tro bona. Tio estas nejusta por la aliaj.’

Jen la mesaĝo, kiun Caster Semenya, multfoje premiita Olimpika kuristo el Sudafriko, efektive ĵus ricevis. IAAF, la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, ĵus aprobis regulon, kiu devigos al atletinoj kun tro altaj niveloj de testosterono submetiĝi al medicina terapio. La specifeco de la kategorio, kaj la tempumo, sugestas ke la regulo estis kreita specife por celi Semenyan. Por povi kuri en konkursoj en novembro, ŝi devos preni drogojn por fiksi siajn hormonojn ekde nun ĝis tiam.

Sonas absurde, sed estas vero. Kaŝiĝante malantaŭ la kurteno de medicinaj vortoj kiel hyperandrogenism kaj ideoj de ‘egaleco’ kaj ‘justeco’, grandparte okcidentaj asocioj premas tiujn medikamentojn al ĉefe nigraj, neokcidentaj virinoj.

Tio ne estas la unua fojo por Semenya. En 2016, post venki 800m-an konkurson, ŝi estis afliktita de kontroversio. Lyndsey Sharp, brita, blanka kuristo, kiu venis en la 3a vico, larmoplene plendis, ke ŝi ne havis ŝancon venki pro tio, ke la aŭtoritatoj NE devigis al Semenya kaj aliaj atletoj redukti siajn hormonnivelojn. Aliaj britaj, blankaj atletoj saltis por defendi Lyndsey-n kaj ataki Semenyan.

La ideo de ‘nejusta avantaĝo’ radikiĝas en la blanka genra duumo elpensita dum la naskiĝo de koloniismo. Oni kreis ŝablonojn de ineco kaj iĉeco, surbaze de ‘dezirindaj’ blankaj homoj, kaj markis ĉion ekster tiuj limoj kiel falsan. Kiel iu pepanto rimarkis: kiam oni laste levis demandon pri la hormonniveloj de blanka atletino, konkursante pri martelĵeto?

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktuale, amaskomunikiloj, novaĵoj, Sporto

Hispaneska divorco

Ĉi tiu estas gastartikolo de Nicolau Dols, profesoro de Kataluna Filologio ĉe la universitato de la Balearoj. Foto ‘catalonia’ de cobalt and chrome, uzita laŭ CC BY-NC 2.0.

37596858922_46a0b43491_o

‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Ekzistas popola kanto kiu plilongigas ĝin per “La maté porque era mía, / y si volviera a nacer / otra vez la mataría” (Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia, / kaj se ŝi denove naskiĝus / denove mi murdus ŝin). Tango, filmo, kaj multe da kulturaj esprimoj, moke aŭ ne, baziĝas sur ĉi tia diraĵo. La signifo de la esprimo estas “mi tute rajtis murdi ŝin ĉar ŝi estas mia posedaĵo”. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kulturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.

Disiĝo neniam estas facila ago en paroj, kaj eĉ ĝi tute maleblis en tradiciaj socioj kie gravaj sentoj de falsa (ekde nia nuntempa starpunkto) honoro estis la supranivela esprimo de rilatoj konstruitaj kiel posedaj: se virino apartenas al viro, disiĝon deciditan de virino viro spertas kiel frakason de sia posedaĵo. La argumento “divorco nur devas okazi kiam ĝi estas konsentita de ambaŭ partneroj” ne konvenas al socio en kiu homoj estas ĉiuj egale plenrajtaj, kaj estas aldonaĵo de eble leĝa, sed tamen ne justa, ŝarĝo de sufero al la pli malforta partnero.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub novaĵoj, politiko

En Slovakio okazos referendumo pri familio

Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte.

En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj de la kolektado estis laŭ kelkaj juraj opinioj kontraŭleĝaj. En tiu periodo la prezidento Kiska petis la konstitucian kortumon doni opinion pri la proponitaj demandoj, ĉar ne estas permesite okazigi referendumon pri homrajtaj demandoj. La kortumo malkonsentis kun unu el la proponitaj demandoj, kaj aprobis la aliajn tri. Tamen, la kialo por rifuzi la demandon ne estis ke ĝi estis homrajta – male, la kortumo konsideris neniun el la demandoj homrajta, kio ŝokis kaj maltrankviligis multajn fakulojn kaj la ĝeneralan publikon. Ĝi signifas ke la plimulto ekhavas la rajton decidi pri la rajtoj de minoritatoj kaj infanoj. Tamen la referendumo fine okazos kaj homoj esprimos siajn opiniojn per jes/ne respondoj al la jenaj demandoj:

1. Ĉu vi konsentas ke “geedziĝo” povu esti nomo nur por kuniĝo de unu viro kaj unu virino?

2. Ĉu vi konsentas ke paroj aŭ grupoj de la sama sekso ne rajtu adopti infanojn?

3. Ĉu vi konsentas ke lernejoj ne rajtu postuli partoprenon de infanoj ĉe la instruado pri seksa edukado aŭ eŭtanazio se iliaj gepatroj aŭ la infanoj mem ne konsentas kun la enhavo de la instruado?

La malaprobita demando cetere sonis jene: Ĉu vi konsentas ke neniu alia kunvivmaniero krom geedziĝo havu apartajn protekton, rajtojn kaj devojn, kiujn nun leĝe havas nur geedziĝo kaj geedzoj (ĉefe agnosko kaj registo de ĝi far aŭtoritatoj kiel kunvivado, la ebleco adpoti infanon far la dua geedzo de la gepatro)?

Multaj slovakoj tamen konsideras la demandojn diskriminaciaj kaj kontraŭhomrajtaj. Unu el politikaj partioj lanĉis kostan kampanjon kiu rekomendas nepartoprenon ĉe la referendumo, ĉar “partopreni ĝin kaj iel ajn respondi al la demandoj signifus agnoski ke la plimulto havas la rajton malrespekti kaj malestimi personan kaj familian vivon de la minoritato.”

Alia demando kiun eblas starigi estas kio entute estas la senco de la referendumo. Ĝi ja nenion ŝanĝos: nuntempe en Slovakio gejaj paroj rajtas nek geedziĝi, nek partneriĝi, nek adopti infanojn. Kaj eĉ ne estas granda ŝanco ke tio baldaŭ okazos, ĉar neniu el la grandaj politikaj partioj rekte batalas por ilia realigo. La referendumo do servas nur kiel iuspeca konfirmo de la nuna situacio. Ĝi ŝajne reagas al la evoluoj en aliaj landoj kaj iom post iom kreskanta toleremo en Slovakio, kiuj povus en la estonto gvidi al leĝaj ŝanĝoj.

La rezultoj de la referendumo tamen estos validaj nur okaze ke almenaŭ duono de la nacio partoprenos ĝin, kaj laŭ la nuna stato de la aferoj tio estas tre malverŝajna.

5 komentoj

Enarkivita sub novaĵoj, politiko