Kategoriaj arkivoj: organizado

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem,  mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, mi deziris fari ion por kontraŭstari tiun ĉi tendencon. En Egalecen ni jam verkis kaj parolis pri alirebleco, sed mankis al mi specifa rimedo por programgvidantoj, do mi decidis prilabori ĝin, kaj fine ĝi estis publikigita en la retejo de IJK, lige kun la alvoko por kontribuoj. Mi kundividas la dokumenton ĉi-sube, kun la espero ke pli da homoj legos ĝin, kaj trovos inspiron por igi siajn programerojn pli alireblaj.

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ĉi tiu dokumento prezentas ideojn kaj sugestojn, rilate al la alirebleco de programeroj. “Alirebla”, en ĉi tiu kunteksto, ne indikas nur laŭvortan fizikan eblon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri la etoso kaj kromaj kondiĉoj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

Organizi programeron 100%-e alireblan, sendepende de ecoj kiel aĝo, lingvonivelo, handikapeco, sano, fizika trejnado, ktp. estus tre malfacile, se entute eble. Sed organizi programeron pli alireblan estas io, kion ĉiuj povas tre facile fari per iom da pripensado kaj atentemo.

Ĉi-sube ni listigas kelkajn konsilojn por helpi al vi, kiel programkontribuanto, alirebligi vian programeron.

Enhavavertoj

Uzu enhavavertojn en la priskribo de via programero, kaj ripetu ilin je la komenco de ĝi.

Enhavaverto povas esti rapida komento rilata al tiklaj temoj traktotaj, kiuj povus esti ŝokigaj/malkonfortigaj/anksiigaj, ekzemple por apartenantoj de malsama kulturo aŭ homoj, kiuj postvivis traŭmon. Ofta (kaj eble ŝablona) ekzemplo estas mencio aŭ priskribo de seksperforto.

Vi povas uzi enhavavertojn ankaŭ por sciigi la ĉeestantojn pri kiuspeca partopreno estas atendata el ili, ekz. ĉu ili devos nur sidi kaj aŭkulti, aŭ ili devos moviĝi, paroli, aŭ aliel interveni.

Utilas diri, ke estas en ordo se partoprenanto volas foriri de la programero, pro iu ajn kialo.

Sekurspacaj reguloj por diskutrondoj

La koncepto “sekura spaco” indikas kuntekston, kie oni strebos pli egaligi la spacon kaj la diskuton, kompare kun la “normala socio”.

Klopodu gvidi la diskuton tiel, ke ĉiu sentu sin sekuraj (el psika/emocia vidpunkto), kaj komfortaj paroli. Zorgu aparte pri homoj el malprivilegiitaj grupoj, kiel anoj de malplejmultoj/subpremitaj kategorioj aŭ novuloj. Ne akceptu primokojn, ofendojn kaj prijuĝajn komentojn. Depende de la temo de la diskuto, povas utili subtreki ĝian konfidencan karakteron. Starigu regulojn por peti la parolon, kaj eviti ĝenan interrompadon. Plena tia regularo, kune kun video, kiu montras uzeblajn gestojn por regi diskuton, troveblas ĉi tie.

Por igi programeron pli alirebla

… al blinduloj kaj / aŭ malforvidantoj:

  • Se vi projekcias ion, aŭ skribas sur tabulo, ĉiam komentu tion ankaŭ voĉe.
  • Evitu projekcii tro longajn tekstojn, kaj uzu grandan, simplan tiparon.

… al malbon-aŭdantoj:

  • Se vi legos ion (sen laŭtigilo en la ĉambro), havu prefere la tekston projekciitan sur ekrano. Alternative (aŭ aldone), elprintu kelkajn foliojn kun la teksto, kaj avertu komence de la programero ke haveblas printaĵoj.

… al homoj kun limigita moviĝpovo:

  • Se vi proponas ludon, sport-aktivaĵon, aŭ alian programeron en kiu necesas moviĝi, provu elpensi pli facilan version por homoj kun moviĝproblemoj aŭ kun malmulte da fizika trejnado.
  • Respektu ĉies limojn: diru eksplicite ke enordas se iu ne sukcesas fari tiun ekzercon, aŭ eĉ tute ne volas provi.

… al lingvokomencantoj:

  • Klopodu paroli malrapide kaj klare, uzu frazojn mallongajn.
  • Klarigu mallongigojn, kaj fakajn vortojn.
  • Klarigu specifaĵojn de la Esperanta kulturo (ekz. kio estas gufujo, aŭ nomojn de “famuloj” kiujn vi citas/mencias)
  • Faru ofte paŭzojn por demandi ĉu necesas plia klarigo.
  • Se vi perceptas, ke homoj eble ne komprenas, ne hezitu reklarigi kaj simpligi klarigojn.

… al GLAT-aj / kviraj homoj:

  • Ne antaŭsupozu la genron aŭ la seksorientiĝon de la ĉeestantoj. Se vi volas mencii unu el ili por fari ekzemplon, kaj vi ne certas pri ties preferata pronomo, uzu genroneŭtran pronomon/esprimon.
  • Ĉe danc-kursoj aŭ simile, anstataŭ la tradiciajn rolojn de “viro” kaj “virino”, uzu genroneŭtrajn rolojn kiel “gvidanton” kaj “sekvanton”, kaj lasu la homojn libere elekti inter ili.

La sugestoj ĉi-supre menciitaj estas nur kelkaj ekzemploj, kaj certe estus multaj aliaj aldoneblaj. Vi povas mem elpensi/serĉi aldonajn strategiojn, kiuj aplikiĝas pli specife al la tipo de programero, kiun vi organizas, aŭ al iu kategorio da partoprenantoj, kiujn vi volas aparte inkluzivi.

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, rimedoj, Uncategorized

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj.

La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni ĉiuj esperas multe aktivi.

Poste Benita rakontas pri ŝia partopreno en IJK en Badaĥozo, kie ŝi estis unu el la trejnistoj kadre de la Eŭropa projekto Florigu Egalecon inter Junuloj. Tiu ĉi IJK certe estis grava el vidpunkto de egaleco, ne nur pro tiu ĉi sukcesa trejnado.

Krom pri la enkonduko de Aŭskulta Servo, pri la iom novstilaj nomŝildoj, pri intervjuo aperonta en Kern.punkto, kaj pri la graveco de genre neŭtraj necesejoj, ni ne povis ne komenti pri la okazaĵo rilata al akuzoj de seksa agreso dum la evento. Kvankam certe tio estis situacio bedaŭrinda kaj malfacila por ĉiuj la koncernitaj homoj, en la forta reago de la organizantoj kaj de TEJO ni volas vidi signon de kultura ŝanĝo ene de Esperantujo, kun pli da konscio pri la temo kaj malpli da rezisto paroli pri ĝi.

Kiel aktivistoj en la kampo de egaleco, ni ĝojas je ĉiu granda aŭ malgranda paŝo al ĝi. Manuela rakontas pri ŝia babilado kun Jonny M., kiu ŝanĝis frazon en sia kanto “Ni estas fortaj”, post kiam iu rimarkigis al li ke ĝi estis seksisma. Ĉiuj foje eraras, sed gravas agnoski la eraron, lerni, kaj ne ripeti ĝin en la estonto.

Parolante pri la estonto, ni invitas ĉiujn legantojn renkonti nin en la sekvaj aranĝoj, kiel KAEST, JES, aŭ malplej frue IJK2019, kaj babili kun ni! Ĝis tiam, vi povas kontakti nin per la kutimaj kanaloj.

Ĝis la venonta!

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, podkasto

Ankaŭ tio ĉi estas perforto!

Kiu estis en Badaĥozo partoprenante IJK-n, certe rimarkis en la kongresejo plurajn kolorajn afiŝojn, kiuj ĉiuj havis kradfrazon “Ankaŭ tio ĉi estas perforto.”

Tiu trideko da afiŝoj estis preparitaj fare de Benita kaj Manuela el la Egalecen-teamo, kiel materialo por la trejnado “Florigu egalecen inter junuloj” (FEJ) subvenciita de Erasmus+, kiu okazis samtempe kaj samloke kiel la kongreso. La trejnado enhavis plurajn trejnaderojn ĉar la temo estas vere ampleksa kaj multflanka; tiu, kiu traktis genran perforton, konsistis el du partoj: unu nur por la trejnitoj kaj alia malfermita al ĉiuj kongresanoj.

 Screen Shot 2018-08-31 at 21.29.41 Legi plu

4 komentoj

Enarkivita sub konsento, movado, organizado, ĉiutaga vivo

Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa

Dollarphotoclub_bathuk-1920x1280.jpg

Bath, kie okazis la renkontiĝo

Antaŭ proksimume du semajnoj okazis semajnfina renkontiĝo de JEB (Junularo Esperantista Brita), kiun mi organizis. Kvankam mi jam antaŭe kunorganizis renkontiĝojn kaj programerojn, ĉi tiu estis mia plej granda entrepreno ĝis nun. Ĝi montriĝis tre internacia renkontiĝo, kun partoprenantoj de Nederlando, Germanio, Svedio, Slovakio, kaj Francio (kaj eĉ Britio!). Aparte mi volis, ke la renkontiĝo estu alirebla kaj diverseca, kaj mi pensas ke mi sukcesis pri tiu celo.

Tamen, neniam ĉio iras laŭplane, kaj mi mem agnoskas, ke mi foje eraris aŭ fuŝis. Tial mi en ĉi tiu artikolo prezentos al vi kvin konsilojn, pri kiel certiĝi, ke via venonta aranĝo estu alirebla kaj mojosa, komparante kaj kontrastante kun miaj propraj spertoj.

Se vi ne certas pri la signifo de ‘alirebla’ en ĉi tiu kunteksto, jen antaŭa artikolo pri ĝi.

1) Demandu, kion homoj fakte volas fari dum la renkontiĝo

15039657_1131817803539033_7406018165384213700_o

Prelego de Chuck Smith pri Amikumu

Malgrandaj Esperanto-renkontiĝoj, malkiel kongresoj, ofte ne havas temojn. Kutime estas iom da kulturaĵoj, eble prelegoj, ĉiĉeronado, komunaj aktivaĵoj, kaj tiel plu. Foje la ĉefa parto de la renkontiĝo estas simple sociumado. Tio ne estas en si mem malbona, sed jam okazis, ke en pasintaj JEB renkontiĝoj ni sidis dum horoj en drinkejoj kaj faris malmulte krom babili.

Por eviti tion, kaj aliflanke por eviti tedi homojn per longa ĉeno da prelegoj, mi demandis tre klare en la aliĝilo, kion homoj ŝatus fari. La ĉefan tagon de la kongreso mi luis ĉambron, kie eblis kuiri, ludi ludojn, prelegi, kunsidi, kaj tiel plu. La respondoj, pri kion ni faru tie, estis al mi interesaj. Multaj homoj volis diskutrondojn kaj ludojn. Krome, la programkontribuoj proponitaj de homoj estis sufiĉe buntaj.

Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub movado, organizado

Kontrollisto pri Alirebleco

Ĉi tio estas la dua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.

 

Ĉi tio estas listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. Mi uzos la vorton ‘aranĝo’ por signifi kaj eventojn kaj programerojn ene de eventoj. Kompreneble ĉi tiuj punktoj ne ĉiuj estos atingeblaj por ĉiu aranĝo, sed indas informi ĉeestantojn, pri kio disponeblos kaj kio ne. Ekz. se estas Fejsbuka evento, ĝi kiel eble plej klaru priskribu la relevantajn alireblecajn informojn.

‘Alirebla’ en ĉi tiu kunteksto havas pli vastan signifon, signifante laŭvortan fizikan kapablon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri etoso kaj kondiĉoj kromaj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

  • Ĉu estos senŝtupa alireblo? Ĉu tio estos klare montrita (ekz. per ŝildo) kaj ĉu homoj estos antaŭe informitaj pri kiel ĝi funkcias? Ekz. se estas lifto por rulseĝoj, estu klara priskribo pri kiel uzi ĝin, kiom granda ĝi estas ktp.
  • Ĉu vi diris sufiĉe longe antaŭ la aranĝo kie kaj kiam oni renkontiĝos? Por homoj kun iuj mensosanaj kondiĉoj estas tre utile kaj komfortige havi tiajn informojn sufiĉe longe antaŭe, kaj iuj handikapuloj bezonos tiujn informojn antaŭe por plani kiel alveni.
  • Ĉu disponeblos necesejoj por handikapuloj?
  • Ĉu disponeblos genroneŭtralaj necesejoj?
  • Kiom brua/homplena estos la spaco? Iuj homoj ne sentas sin komfortaj renkontiĝi en brua/homplena loko.
  • Ĉu estos senalkohola spaco? Ne ĉiam gravas por klare difinitaj ‘drinkaj’ aranĝoj, sed ja por aliaj ĝeneralaj aranĝoj. ‘Spaco’ estas svaga termino – la ĉefa afero estas, ke homoj, kiuj ne drinkas aŭ ne povas drinki rajtos ne drinki sen esti malkomfortigitaj aŭ juĝitaj.
  • Kiom varmaj estos homoj? Ekz. ĉu oni estos ekstere en malvarmo dum longa tempo sen metodo revarmiĝi aŭ reiri enen.
  • Ĉu estos komfortaj seĝoj?
  • Ĉu la varbmaterialoj estas alireblaj? Ekz. ĉu la tiparoj sur flugfolioj estas facile legeblaj por homoj kun disleksio.
  • Ĉu oni aplikos tie sekurspacan regularon (ekzemplon de tia regularo vi povas trovi ĉi tie)? Tio ne ĉiam endas, sed utilas informi homojn pri tio, speciale se temas pri kunsido aŭ diskutrondo.
  • Ĉu estos facila maniero foriri de la ĉambro? Ekz. se oni sentas sin malkomforta aŭ ĉagrenita pro la diskuttemo.
  • Ĉu homoj devos elspezi monon? Se jes, kiom multe kostos?
  • Ĉu oni provizos manĝaĵojn kaj trinkaĵojn? Ĉu ili bonos por homoj kun oftaj alergioj/bezonoj (ekz. alergio kontraŭ nuksoj, veganeco)? Ĉu estos ankaŭ nealkoholaj trinkaĵoj se estos alkoholaj?
  • Ĉu probable estos aliaj homoj, kiuj uzas la spacon? Kiuj ili verŝajne estos kaj ĉu la ĉeestantoj sentos sin komfortaj ĉirkaŭ ili? Ekz. se estas aranĝo por GLAT-uloj, ĉu estos homoj, kiuj eble minacos/ĝenos ilin?
  • En kia konstruaĵo okazos la aranĝo? Ĉu ĝi malkomfortigos homojn pro sia religia stato, pompeco, aŭ alia trajto? Ekz. ne ĉiuj sentos sin komforte en preĝejo, aŭ en tre pompa konstruaĵo.

3 komentoj

Enarkivita sub organizado, rimedoj