Kategoriaj arkivoj: podkasto

Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina.

Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin.

Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi konsenton pri fotado kaj publikigo de fotoj, kiel elekti bonajn fotojn – ĉion ĉi ni diskutas de leĝa, etika kaj praktika flankoj kaj el la vidpunktoj de kongresaj organizantoj, oficialaj kaj neoficialaj fotistoj, fotatoj kaj prefere-ne-fotatoj. La temo de fotado estas kompleksa, sed certe solvebla, kreante kulturon de konsento kaj atentemo dum esperantaj aranĝoj.

Ni ankaŭ parolas pri flugfolio pri Atentema Kunestado, kiu estis kunkreita de Manuela kadre de la projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), kiu finiĝis dum ĉi tiu JES. La flugfolion kaj aliajn rimedojn vi povas trovi ĉe la retejo de FEJ kaj uzi dum viaj aranĝoj.Fine ni denove ŝatus inviti vin ĉiujn al IJK 2019 kun ĉeftemo Kontraŭ Antaŭjuĝoj kaj bunta programo.

Do, aŭskultu la podkaston, ĝuu, kaj lasu komenton!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

 

Komenti

Enarkivita sub konsento, movado, podkasto, pozitiveco

Postsomera klaĉkunveno de Egalecen: nova podkastepizodo

En tiu ĉi podkasto Ariel, Manuela, Paulina kaj, por la unua fojo, Benita kundividas kelkajn rakontojn kaj pensojn pri someraj okazaĵoj.

La plej grava evento de la somero evidente estas la naskiĝtago de Egalecen (jam 4-jara!), kiun bedaŭrinde ĉi-jare ni ne sukcesis festi kune… tamen, ni certe ne restis malaktivaj!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

En la komenco, Manuela parolas pri SES, kie ŝi gvidis trejnadon por anĝeloj, kun aparta atento pri Atentema Kunestado, kaj invitas ĉiujn al venontjara IJK en Liptovsky Hradok (SK) , kiun ŝi kunorganizos kaj en kiu ni ĉiuj esperas multe aktivi.

Poste Benita rakontas pri ŝia partopreno en IJK en Badaĥozo, kie ŝi estis unu el la trejnistoj kadre de la Eŭropa projekto Florigu Egalecon inter Junuloj. Tiu ĉi IJK certe estis grava el vidpunkto de egaleco, ne nur pro tiu ĉi sukcesa trejnado.

Krom pri la enkonduko de Aŭskulta Servo, pri la iom novstilaj nomŝildoj, pri intervjuo aperonta en Kern.punkto, kaj pri la graveco de genre neŭtraj necesejoj, ni ne povis ne komenti pri la okazaĵo rilata al akuzoj de seksa agreso dum la evento. Kvankam certe tio estis situacio bedaŭrinda kaj malfacila por ĉiuj la koncernitaj homoj, en la forta reago de la organizantoj kaj de TEJO ni volas vidi signon de kultura ŝanĝo ene de Esperantujo, kun pli da konscio pri la temo kaj malpli da rezisto paroli pri ĝi.

Kiel aktivistoj en la kampo de egaleco, ni ĝojas je ĉiu granda aŭ malgranda paŝo al ĝi. Manuela rakontas pri ŝia babilado kun Jonny M., kiu ŝanĝis frazon en sia kanto “Ni estas fortaj”, post kiam iu rimarkigis al li ke ĝi estis seksisma. Ĉiuj foje eraras, sed gravas agnoski la eraron, lerni, kaj ne ripeti ĝin en la estonto.

Parolante pri la estonto, ni invitas ĉiujn legantojn renkonti nin en la sekvaj aranĝoj, kiel KAEST, JES, aŭ malplej frue IJK2019, kaj babili kun ni! Ĝis tiam, vi povas kontakti nin per la kutimaj kanaloj.

Ĝis la venonta!

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, podkasto

Egalecen Podkasto #02: Alirebleco

La podkasto revenas! Ĉifoje ni diskutas la temon de alirebleco, citante la diversajn kongresojn, kiujn ni partoprenis, kaj iliajn sukcesojn kaj malsukcesojn rilate al la temo. Por pli scii pri la koncepto, legu nian rimedon ‘Kontrollisto pri Alirebleco’. Rigardu ankaŭ niajn ŝildojn por genroneŭtraj necesejoj. La ludo menciita de Ariel, “Alicio en la Kurioza Kongreso”, disponeblas ĉi tie.

Ni bonvenigas komentojn, pensojn, kaj ideojn. Ĉu vi havas proponojn, kiel pli alirebligi kongresojn? Ĉu vi havas temon, pri kiu vi ŝatus, ke ni parolu dum la venonta podkasto? Komentu sube, aŭ mesaĝu al egalecen@gmail.com

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

Komenti

Enarkivita sub podkasto