Kategoriaj arkivoj: politiko

Hispaneska divorco

Ĉi tiu estas gastartikolo de Nicolau Dols, profesoro de Kataluna Filologio ĉe la universitato de la Balearoj. Foto ‘catalonia’ de cobalt and chrome, uzita laŭ CC BY-NC 2.0.

37596858922_46a0b43491_o

‘Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia’ (“La maté porque era mía”) estas konata hispana diraĵo, eble karikatureska. Ekzistas popola kanto kiu plilongigas ĝin per “La maté porque era mía, / y si volviera a nacer / otra vez la mataría” (Mi murdis ŝin ĉar ŝi estas mia, / kaj se ŝi denove naskiĝus / denove mi murdus ŝin). Tango, filmo, kaj multe da kulturaj esprimoj, moke aŭ ne, baziĝas sur ĉi tia diraĵo. La signifo de la esprimo estas “mi tute rajtis murdi ŝin ĉar ŝi estas mia posedaĵo”. Kompreneble ĉi tiu elpensaĵo ne estas ekskluziva propraĵo de hispana kukturo, kaj ne plu validas nuntempe en tiu kulturo nek en aliaj… sed tamen ĝi reaperas iam tiam en sinteno de krimuloj.

Disiĝo neniam estas facila ago en paroj, kaj eĉ ĝi tute maleblis en tradiciaj socioj kie gravaj sentoj de falsa (ekde nia nuntempa starpunkto) honoro estis la supranivela esprimo de rilatoj konstruitaj kiel posedaj: se virino apartenas al viro, disiĝon deciditan de virino viro spertas kiel frakason de sia posedaĵo. La argumento “divorco nur devas okazi kiam ĝi estas konsentita de ambaŭ partneroj” ne konvenas al socio en kiu homoj estas ĉiuj egale plenrajtaj, kaj estas aldonaĵo de eble leĝa, sed tamen ne justa, ŝarĝo de sufero al la pli malforta partnero.

Legi plu

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub novaĵoj, politiko

Post Kolonjo, ni ne povas lasi ke la bigotoj ŝtelu la feminismon.

(de Laurie Penny, originala versio ĉe  http://www.newstatesman.com/politics/feminism/2016/01/after-cologne-we-cant-let-bigots-steal-feminism, tradukita de Manuela Ronco)

Enhavaverto: seksperforto, mizogineco, rasismo.

Kial ni ne povas ĉiam taksi seksan molestadon tiom serioze kiom ni faras kiam enmigrintoj kaj islamanoj estas implikitaj kiel kulpuloj?
En ia perverta maniero, estas progreso. Post monatoj de hundo-fajfila ksenofobio, eŭropaj aŭtoritatoj finfine komencis trakti migrantojn, kiel ili traktus ajnan alian civitanon. Ili atingis tion elektante ne krii kiam migrantoj estas akuzataj de seksperforto kaj atakado de virinoj.
En Silvestro en Kolonjo (Köln), Germanio, centoj da homoj, preskaŭ ĉiuj laŭdire de ‘araba kaj nordafrika’ aspekto, kaj inkluzive multaj azilpetantoj, brutale atakis virinojn, kiuj festis en la centra placo, per ŝteloj, palpadoj, kaj forŝirado de vestoj. Almenaŭ unu plendo pri seksperforto estis registrita. La polico kaj la gazetaro komence reagis malrapide, kaj la urbestro de Kolonjo reagis al sekvaj protestoj sugestante al virinoj adopti kondut-kodon en publiko kaj teni sekurec-distancon inter si kaj strangaj viroj.

Tiu ĉi ne estas la unua fojo kiam reprezentantoj de Eŭropa urbo respondas al ekapero de seksa perforto per kulpigo de la virinoj. Estas la unua fojo en lastatempa historio ke la dekstrula gazetaro ne aliĝis en la kondamno de tiuj malmodestaj ĉiesulinoj, kiuj kuraĝas pensi ke ili povus amuziĝi sen zorgi pri kian ‘inviton’ ili estas sendantaj al viroj. Anstataŭe, la dekstra alo … kulpigas liberalulojn. Kiuj ŝajne kaŭzis ĉi tion kuraĝante sugesti ke rifuĝintoj devas povi veni al Eŭropo sekure.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub aktuale, femismo, politiko, rasismo

En Slovakio okazos referendumo pri familio

Lastatempe la plej diskutata temo en la slovaka socio estas la tielnomata ”referendumo pri tradicia familio”, kiu okazos post kelkaj tagoj, la 7an de februaro. Eble ankaŭ iuj el vi jam aŭdis pri la referendumo. Ni do decidis per ĉi artikolo informi ankaŭ tiujn, kiuj ne ankoraŭ regas la slovakan lingvon perfekte.

En Aprilo 2014 la civitana iniciato Alianco por Familio ekkolektis subskribojn por okazigi la referendumon. Por povi okazigi referendumon, necesas ke minimume 350 000 civitanoj subskribu peticion. Fine de aŭgusto 2014, do post nur kelkaj monatoj, la necesa kvanto de subskriboj estis kolektita, tamen multaj el la metodoj de la kolektado estis laŭ kelkaj juraj opinioj kontraŭleĝaj. En tiu periodo la prezidento Kiska petis la konstitucian kortumon doni opinion pri la proponitaj demandoj, ĉar ne estas permesite okazigi referendumon pri homrajtaj demandoj. La kortumo malkonsentis kun unu el la proponitaj demandoj, kaj aprobis la aliajn tri. Tamen, la kialo por rifuzi la demandon ne estis ke ĝi estis homrajta – male, la kortumo konsideris neniun el la demandoj homrajta, kio ŝokis kaj maltrankviligis multajn fakulojn kaj la ĝeneralan publikon. Ĝi signifas ke la plimulto ekhavas la rajton decidi pri la rajtoj de minoritatoj kaj infanoj. Tamen la referendumo fine okazos kaj homoj esprimos siajn opiniojn per jes/ne respondoj al la jenaj demandoj:

1. Ĉu vi konsentas ke “geedziĝo” povu esti nomo nur por kuniĝo de unu viro kaj unu virino?

2. Ĉu vi konsentas ke paroj aŭ grupoj de la sama sekso ne rajtu adopti infanojn?

3. Ĉu vi konsentas ke lernejoj ne rajtu postuli partoprenon de infanoj ĉe la instruado pri seksa edukado aŭ eŭtanazio se iliaj gepatroj aŭ la infanoj mem ne konsentas kun la enhavo de la instruado?

La malaprobita demando cetere sonis jene: Ĉu vi konsentas ke neniu alia kunvivmaniero krom geedziĝo havu apartajn protekton, rajtojn kaj devojn, kiujn nun leĝe havas nur geedziĝo kaj geedzoj (ĉefe agnosko kaj registo de ĝi far aŭtoritatoj kiel kunvivado, la ebleco adpoti infanon far la dua geedzo de la gepatro)?

Multaj slovakoj tamen konsideras la demandojn diskriminaciaj kaj kontraŭhomrajtaj. Unu el politikaj partioj lanĉis kostan kampanjon kiu rekomendas nepartoprenon ĉe la referendumo, ĉar “partopreni ĝin kaj iel ajn respondi al la demandoj signifus agnoski ke la plimulto havas la rajton malrespekti kaj malestimi personan kaj familian vivon de la minoritato.”

Alia demando kiun eblas starigi estas kio entute estas la senco de la referendumo. Ĝi ja nenion ŝanĝos: nuntempe en Slovakio gejaj paroj rajtas nek geedziĝi, nek partneriĝi, nek adopti infanojn. Kaj eĉ ne estas granda ŝanco ke tio baldaŭ okazos, ĉar neniu el la grandaj politikaj partioj rekte batalas por ilia realigo. La referendumo do servas nur kiel iuspeca konfirmo de la nuna situacio. Ĝi ŝajne reagas al la evoluoj en aliaj landoj kaj iom post iom kreskanta toleremo en Slovakio, kiuj povus en la estonto gvidi al leĝaj ŝanĝoj.

La rezultoj de la referendumo tamen estos validaj nur okaze ke almenaŭ duono de la nacio partoprenos ĝin, kaj laŭ la nuna stato de la aferoj tio estas tre malverŝajna.

5 komentoj

Enarkivita sub novaĵoj, politiko

Feminismo kaj politiko

Mi esperis ke mi hodiaŭ povos skribi al vi blogeron titolitan „Feminista partio eniras la svedan parlamenton!“. Bedaŭrinde, mi ne povas, ĉar finfine ĝi ne sukcesis ekhavi sufiĉe da voĉoj en la elektoj, kiuj okazis antaŭ unu semajno. Mi tamen ŝatus uzi la okazon por mallonge raporti pri tiu ĉi partio kaj ĝia populareco, kaj tiurilate pripensi pri similaj iniciativoj en la resto de la mondo, respektive pri la relativa unikeco de ĉi tiu sveda partio en la tutmonda kunteksto.

Feminista iniciativo (svede Feministiskt initiativ, mallongigoj FI aŭ F!) fondiĝis en la jaro 2005 kaj ekde tiam kreskis kaj plifortiĝis. La plej sukcesa momento en ĝia historio okazis en 2014 kiam ĝi eniris la Eŭropan parlamenton – ĝi tiam ricevis 5,3% da svedaj voĉoj kaj do unu seĝon. Tiu momento aparte gravas, ĉar temas pri la unua fojo iam ajn kiam feminisma partio sukcesis gajni seĝon en la Eŭropa parlamento.

Nun, antaŭ nur unu semajno, la partio malgraŭ miaj esperoj ne eniris la svedan parlamenton. Ĝi ricevis 3,1% de la bezonataj 4% da voĉoj. Tamen, mi pensas ke ne temis pri malsukceso. Ĝi ja preskaŭ eniris, ĝi iĝis la plej populara eksterparlamenta partio, kaj tio ĉi jam sufiĉas por montri al la aliaj politikistoj ke la temoj ĉirkaŭ genra egaleco estas tre gravaj por la loĝantaro kaj ke do necesas preni ilin serioze. Feminista iniciativo ofte estas kritikata kiel partio kiu okupiĝas pri nur unu temo – sed alia ebla vidpunkto al ĉi tiu kritiko estas ke estas ridinde ke por tiom grava temo devas ekzisti aparta partio, ke estas absurde ke genra egaleco ne estas inter la kernaj agadkampoj de ĉiu partio. Feliĉe, interalie dank’ al la populareco de FI, tio ĉi ŝanĝiĝas – almenaŭ en Svedujo.

Kaj tio pensigas min pri alia ŝokaĵo: Por multaj el ni, kiuj venas de aliaj landoj, havi tiom popularan (aŭ entute ekzistantan) feministan partion estas nur revo aŭ sciencfikcio. En Svedujo genra egaleco certe estas inter la plej bonaj en la mondo, sed bedaŭrinde eĉ tiom “progresema” lando ankoraŭ estas tre for de plene egala socio. Kaj kio do pri aliaj landoj? Mi pensas ke Feminista iniciativo estas sekvinda ekzemplo por multaj. Sed ĉu en via lando jam ekzistas iu feminisma partio? Kiel ĝi fartas? Bonvolu sciigi nin per komentoj.

2 komentoj

Enarkivita sub politiko