Ĉi tio estas traduko de slovaka artikolo origine publikigita en la reta ĵurnalo Feminist FYI. En la artikolo Veronika analizas la ideojn ĉirkaŭ seksume transdoneblaj malsanoj de historia vidpunkto, fokusiĝante pri tio kiel oni traktas (mal)sanon laŭ genra kaj etna vidpunktoj.
Claude Quétel skribis en la jaro 1992 ke nenio pli bone montras la veron pri socioj kaj ŝtatoj ol iliaj historioj de sano kaj malsano. Ĝuste tiutempe multaj ŝtatoj luktis kontraŭ epidemio de HIV.
Sed Quétel celis ne kiel la ŝtato kaj ĝia politiko traktas la viruson mem, sed kiel ĝi aliras la “malsanulojn” kaj iliajn korpojn kiuj faras ion konsideratan “nenormala” aŭ nemorala. Quétel interesiĝis pri tiel nomataj “sociaj malsanoj”, kiel oni ankoraŭ en la 50aj jaroj nomis ilin en okcidenta Eŭropo. Nome temis pri alkoholismo, tuberkulozo, frenezeco kaj sifiliso.

Sifilisaj pacientoj traktitaj de kuracistoj, 1498
Sifiliso estis konsiderata kiel la plej granda popolminaco dum kvin jarcentoj, ĝis HIV/AIDS anstataŭis ĝin. Jam fine de la 15a jarcento aperis la simptomoj de sifiliso, tiam nekonata malsano, kaj kreis panikon pro sia facila transdoneblo kaj komence ankaŭ pro la granda kvanto de mortaj kazoj. Sifiliso kun siaj videblaj haŭtaj simptomoj subite reprezentis pli grandan minacon ol pesto aŭ lepro, kiuj estis konataj antaŭ tiam.
En la 16a jarcento la vorto “sifiliso” radikiĝis en la lingvoj de Eŭropo dank’ al poemo de Girolamo Fracastoro. Disvastiĝis ankaŭ la scio, ke ĝi transdoneblas per seksumado. Tiel sifiliso iĝis por multaj moralistoj (pastroj, kleruloj, laikaj ĥirurgoj k.s.) ankaŭ dia puno por fiaj moroj. Legi plu