Kategoriaj arkivoj: Uncategorized

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ekde kiam mi partoprenas E-aranĝojn, mi ne memoras eventon dum kiu mi ne gvidis almenaŭ unu programeron (eble estis kelkaj, sed ili certe estis tre eta parto). Foje mi tiom entuziasmis, ke mi gvidis eĉ kvar aŭ kvin, kaj mi ĉiam ĝojis oferti mian kontribuon, proponante ion (laŭ mi) mojosan al la cetero de la partoprenantaro. Tamen, mi devas konfesi, ke elpensante la proponon, aŭ pretigante la programeron mem,  mi ege malofte prikonsideris ĝian alireblecon. Lastatempe, dum mi pretigis la alvokon por programkontribuoj de la IJK2019, mi ekkonsciis pri tio, kaj pri kiom tiu ĉi temo estas ofte preteratentata. Sekve, mi deziris fari ion por kontraŭstari tiun ĉi tendencon. En Egalecen ni jam verkis kaj parolis pri alirebleco, sed mankis al mi specifa rimedo por programgvidantoj, do mi decidis prilabori ĝin, kaj fine ĝi estis publikigita en la retejo de IJK, lige kun la alvoko por kontribuoj. Mi kundividas la dokumenton ĉi-sube, kun la espero ke pli da homoj legos ĝin, kaj trovos inspiron por igi siajn programerojn pli alireblaj.

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj

Ĉi tiu dokumento prezentas ideojn kaj sugestojn, rilate al la alirebleco de programeroj. “Alirebla”, en ĉi tiu kunteksto, ne indikas nur laŭvortan fizikan eblon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri la etoso kaj kromaj kondiĉoj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

Organizi programeron 100%-e alireblan, sendepende de ecoj kiel aĝo, lingvonivelo, handikapeco, sano, fizika trejnado, ktp. estus tre malfacile, se entute eble. Sed organizi programeron pli alireblan estas io, kion ĉiuj povas tre facile fari per iom da pripensado kaj atentemo.

Ĉi-sube ni listigas kelkajn konsilojn por helpi al vi, kiel programkontribuanto, alirebligi vian programeron.

Enhavavertoj

Uzu enhavavertojn en la priskribo de via programero, kaj ripetu ilin je la komenco de ĝi.

Enhavaverto povas esti rapida komento rilata al tiklaj temoj traktotaj, kiuj povus esti ŝokigaj/malkonfortigaj/anksiigaj, ekzemple por apartenantoj de malsama kulturo aŭ homoj, kiuj postvivis traŭmon. Ofta (kaj eble ŝablona) ekzemplo estas mencio aŭ priskribo de seksperforto.

Vi povas uzi enhavavertojn ankaŭ por sciigi la ĉeestantojn pri kiuspeca partopreno estas atendata el ili, ekz. ĉu ili devos nur sidi kaj aŭkulti, aŭ ili devos moviĝi, paroli, aŭ aliel interveni.

Utilas diri, ke estas en ordo se partoprenanto volas foriri de la programero, pro iu ajn kialo.

Sekurspacaj reguloj por diskutrondoj

La koncepto “sekura spaco” indikas kuntekston, kie oni strebos pli egaligi la spacon kaj la diskuton, kompare kun la “normala socio”.

Klopodu gvidi la diskuton tiel, ke ĉiu sentu sin sekuraj (el psika/emocia vidpunkto), kaj komfortaj paroli. Zorgu aparte pri homoj el malprivilegiitaj grupoj, kiel anoj de malplejmultoj/subpremitaj kategorioj aŭ novuloj. Ne akceptu primokojn, ofendojn kaj prijuĝajn komentojn. Depende de la temo de la diskuto, povas utili subtreki ĝian konfidencan karakteron. Starigu regulojn por peti la parolon, kaj eviti ĝenan interrompadon. Plena tia regularo, kune kun video, kiu montras uzeblajn gestojn por regi diskuton, troveblas ĉi tie.

Por igi programeron pli alirebla

… al blinduloj kaj / aŭ malforvidantoj:

  • Se vi projekcias ion, aŭ skribas sur tabulo, ĉiam komentu tion ankaŭ voĉe.
  • Evitu projekcii tro longajn tekstojn, kaj uzu grandan, simplan tiparon.

… al malbon-aŭdantoj:

  • Se vi legos ion (sen laŭtigilo en la ĉambro), havu prefere la tekston projekciitan sur ekrano. Alternative (aŭ aldone), elprintu kelkajn foliojn kun la teksto, kaj avertu komence de la programero ke haveblas printaĵoj.

… al homoj kun limigita moviĝpovo:

  • Se vi proponas ludon, sport-aktivaĵon, aŭ alian programeron en kiu necesas moviĝi, provu elpensi pli facilan version por homoj kun moviĝproblemoj aŭ kun malmulte da fizika trejnado.
  • Respektu ĉies limojn: diru eksplicite ke enordas se iu ne sukcesas fari tiun ekzercon, aŭ eĉ tute ne volas provi.

… al lingvokomencantoj:

  • Klopodu paroli malrapide kaj klare, uzu frazojn mallongajn.
  • Klarigu mallongigojn, kaj fakajn vortojn.
  • Klarigu specifaĵojn de la Esperanta kulturo (ekz. kio estas gufujo, aŭ nomojn de “famuloj” kiujn vi citas/mencias)
  • Faru ofte paŭzojn por demandi ĉu necesas plia klarigo.
  • Se vi perceptas, ke homoj eble ne komprenas, ne hezitu reklarigi kaj simpligi klarigojn.

… al GLAT-aj / kviraj homoj:

  • Ne antaŭsupozu la genron aŭ la seksorientiĝon de la ĉeestantoj. Se vi volas mencii unu el ili por fari ekzemplon, kaj vi ne certas pri ties preferata pronomo, uzu genroneŭtran pronomon/esprimon.
  • Ĉe danc-kursoj aŭ simile, anstataŭ la tradiciajn rolojn de “viro” kaj “virino”, uzu genroneŭtrajn rolojn kiel “gvidanton” kaj “sekvanton”, kaj lasu la homojn libere elekti inter ili.

La sugestoj ĉi-supre menciitaj estas nur kelkaj ekzemploj, kaj certe estus multaj aliaj aldoneblaj. Vi povas mem elpensi/serĉi aldonajn strategiojn, kiuj aplikiĝas pli specife al la tipo de programero, kiun vi organizas, aŭ al iu kategorio da partoprenantoj, kiujn vi volas aparte inkluzivi.

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub movado, organizado, rimedoj, Uncategorized