Rimedoj

Enhavavertoj – kio ili estas, de kie ili originas, kiel oni uzas, kaj listo de oftaj enhavavertoj.

Kontrollisto pri Alirebleco – listo de kontrolindaj aferoj, kiam oni aranĝas eventon aŭ programeron, por ke ĝi estu kiel eble plej alirebla por ĉiuj. ‘Alirebla’ en ĉi tiu kunteksto havas pli vastan signifon, signifante laŭvortan fizikan kapablon (ekz. estas lifto por homoj, kiuj ne povas uzi ŝtuparon), sed ankaŭ konsideron pri etoso kaj kondiĉoj kromaj, kiuj povus malkomfortigi aŭ endanĝerigi iun.

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj – listo de utilaj aferoj, kiujn oni povas fari, por fari kunsidojn kaj diskutrondojn sekura spaco, kaj ĝenerale pli fluaj kaj produktivaj. Ĝi inkluzivas videon, kiu priskribas kelkajn aferojn kaj montras gestojn, kiujn oni povas uzi en kunsidoj kaj diskutrondoj.

Ŝildoj por genroneŭtralaj necesejoj – neŭtraligi necesejojn laŭ genro estas tre grava afero, kiu helpas al multaj homoj. En ĉi tiu rimedo vi povas ekscii kial kaj kiel efikigi tion, kaj elŝuti ŝildojn por genroneŭtralaj necesejoj en Esperanto, por uzo en kongresoj kaj renkontiĝoj.

Libreto de Egalecen – Ĉi tiu libreto konsistas el kolekto de kelkaj elektitaj artikoloj de nia blogo. Ni decidis printi ĝin por ke la artikoloj estu alireblaj ankaŭ al homoj, kiuj ne havas eblon legi la blogon interrete, aŭ deziras uzi ilin en situacioj, kie papera versio pli taŭgas. Jen PDF versio, libere elŝutebla, printebla kaj uzebla. La libreto ekestis helpe de TEJO, pere de la Fonduso Trampolino.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s