Enhavaverto: minacado en necesejoj, transfobio.
Estas afero, pri kiu vi verŝajne malofte pensas, sed la nuntempa sistemo pri necesejoj estas ŝanĝinda. Kial ni dividas necesejojn laŭ genro? La argumentoj por tio ofte fokusiĝas pri genraj stereotipoj – iĉoj ne povus ‘kontroli sin’ ĉirkaŭ inoj en necesejo, iĉoj estas malpli puraj ol inoj, kaj tiel plu. Tamen, tiuj argumentoj estas pli malpli ĉiuj senbazaj kaj teoriaj, dume genromarkado de necesejoj endanĝerigas transgenrajn homojn ĉiutage.
Se vi estas transgenrulo, kiu ne estas konsiderata kiel ‘ĝustagenra’ por la necesejo, povas okazi, ke oni minacos aŭ eĉ perfortos vin. Ofte oni perfortas transgenran homon, kiam oni ekscias, ke tiu estas transgenra, fenomeno nomata la ‘transgenra paniko’. Tio ankaŭ bedaŭrinde aplikeblas al necesejoj. Do fine, multaj transgenraj homoj devas elekti necesejon, kiu ne kongruas al ili, por eviti danĝeron, kaj speciale por neduumaj homoj, povas okazi, ke eĉ ne ekzistas taŭga necesejo por ili. Kaj cetere, la problemo de esti minacata en necesejo povas okazi ankaŭ al cisgenraj homoj, kies genroesprimo ne estas kutima aŭ kiuj alie allogas atenton.
Kion fari? La plej simpla solvo estas krei genroneŭtran necesejon, aŭ neŭtrigi la jam ekzistantajn necesejojn. Kutime tio ne postulas radikalan ŝanĝon – ĉefe la ŝildon oni devas modifi. Tiucele Egalecen decidis krei ŝildojn kun simpla, legebla dezajno por uzado en kongresoj en Esperantujo. Jen sube kelkaj ekzemploj, kaj ligilo por elŝuti ilin. Estas diversaj stiloj de la ŝildoj, por ke oni povu adapti ilin al la kunteksto, kie ili aperos. Ekzemple, se temas pri homoj, kiuj scios, kio estas genroneŭtra necesejo, oni povus uzi la ŝildon “Genroneŭtra Necesejo”. Se oni volas sciigi, kiuj necesejoj havas pisujojn kaj kiuj ne, tio ankaŭ eblas. Ni tre ŝatus, se aranĝantoj de kongresoj uzus niajn ŝildojn, neŭtrigante la necesejojn en la kongresejo kaj eble emfazante tion en la kongreslibro aŭ aliloke. La ŝildoj estas en la grandeco A4, taŭgaj por elprinto kaj lamenigo.
Fine, ni trairos kelkajn oftajn demandojn pri genroneŭtraj necesejoj:
Mi algluis la novan ŝildon, tio estas ĉio, ĉu ne?
Bedaŭrinde ne nepre. Depende de la kunteksto, eble necesos ankaŭ klarigi tion al homoj, per anonco aŭ alimaniere, kaj oni devas ankaŭ esti preta defendi la decidon. Se vi bezonas konsilojn tiurilate, ne hezitu kontakti nin ĉe egalecen@gmail.com.
Mi trovis mojosan logografon por genroneŭtra necesejo! Ĉu vi ne ŝatas ĝin?
Se la logografo estas la apuda, kombino de la tradiciaj simboloj por iĉaj/inaj necesejoj, do ne. Ĝi ne mojosas. Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas “ie inter ino kaj iĉo”. Tio estas malvere kaj ĉi tiaj bildoj ne helpas al tio, pluse ili sugestas malkomfortan bildon pri duumaj transgenruloj, kvazaŭ ili ankaŭ estus “inter ino kaj iĉo”. Ĉu ne la plej taŭga simbolo por necesejo… estu necesejo mem? 😉
En nia konstruaĵo ni havas rulseĝan necesejon, tio povas ankaŭ roli kiel genroneŭtra, ĉu ne?
Bonvole ne. Tio sugestas, ke handikapeco estas ankaŭ iel genro. Krom tio, ke tio malhelpas al rulseĝuzantoj, kiuj eble devos pli atendi necesejumi, tio ankaŭ plividebligas transgenrulojn, kiuj uzas tiun necesejon, endanĝerigante ilin. Ĉi tiu solvo estu nur uzita kiel lasta rimedo.
Kaj nun niaj ŝildoj. Ni faris diversajn versiojn, kun/sen priskriboj, indikoj pri urinujoj, kaj variaĵojn kun ‘seksneŭtra’ por fundemantemaj homoj. Memoru, ĉiu estas (espereble) en la necesejo kun la sama celo!
Vi povas elŝuti la ŝildojn ĉi tie.
La bildon de la necesejo mi trovis en la blogo It’s Pronounced Metrosexual.