Enhavavertoj: terorismo, rasismo, morto
Mia vizaĝlibra muro estas superŝutita je unu vorto: Parizo. ”Mi preĝas por Parizo. Miaj pensoj estas kun Parizo. Mi estas Parizo”. Esprimoj de ŝoko, tristeco, solidareco. Kaj jes, estas tute terure tio kio lastnokte okazis en Parizo – pli ol 120 mortoj. Sed ĉu vi konscias ke pli ol 40 homoj mortis en Bejruto (Libano) la tagon antaŭe, rezulte de sinmortigbombado? Ĉu tiuj mortoj estas malpli teruraj ol tiuj de la homoj en Parizo? Mi dirus ke ne. Sed tamen, la vorto Bejruto apenaŭ aperas en mia vizaĝlibro. Ĝi ankaŭ ne aperis sur la ĉefpaĝo de la gazeto kiun mi legas. Gravaj politikistoj ne esprimas sin rilate al ĝi. Ah, kaj revenante ankoraŭ al sociaj medioj, Bejruto evidente ne havas la butonon ”markiĝi-kiel-en-ordo” kiun havas Parizo, nek ekvivalenton de la ebleco igi profilbildojn franca flago. Kial ekzistas tia ĉi diferenco en nia traktado de la du okazaĵoj? Unufraze, pro la malegaleco de povo kiu ekzistas en la mondo kaj kiu igas blankulojn kaj okcidentanojn pli gravaj, pli valoraj ol la cetero de la mondo.
Kompreneble, Bejruto estas nur unu ekzemplo. Temas ne nur pri ĝi sed ankaŭ pri amaso de ĉiutagaj tragedioj en multegaj lokoj en la tuta mondo – en Sirio, en aliaj lokoj en Mezoriento kaj Afriko (ekzemple Boko Haram en Kameruno, Niĝero, Ĉado) kiuj spertas militojn, kaj ankaŭ ĉie kie troviĝas rifuĝintoj. Estas absolute hipokrite konsideri tragedion en Parizo kiel io tutmonda, dum la konstantaj tragedioj kontraŭ neblankaj homoj ekster la okcidento restas nur io regiona, tute normaligitaj kaj do plejparte ignoritaj.
Krome, la homgrupo pri kies sekureco kaj bonfarto ni devus plej zorgi rilate al Parizo estas ĝuste islamanoj kaj homoj perceptataj kiel islamanoj – kaj tiuj kiuj troviĝas en Eŭropo (interalie rifuĝintoj, sed ne nur), kaj tiuj en la resto de la mondo. Mi certas ke Parizo havos (kaj jam komencas havi) kruelajn konsekvencoj por ĉi tiu jam nun malprivilegiita grupo, ke la vorto Parizo estos uzata por instigi kaj pravigi multajn perfortajn agojn.
Do, pensu kaj preĝu ne nur pri Parizo, sed ankaŭ pri lokoj ekster la okcidento kaj neblankaj homoj en la tuta mondo, kiuj bezonas tion precize sammulte.