Enhavaverto: perforto, manipulado de iĉoj.
Mi volus skribi pri la temo de amikeco inter viroj kaj virinoj. Min mem mi konsideras tute taŭga amikmaterialo, tamen mi ofte renkontas certan problemon, specife kun viroj. Antaŭ nelonge okazis al mi afero kiu bone priskribas la situacion kaj pere de ĝi bone klarigeblas kial la “amikzono” (“friendzone”, sed bonvolu proponi alian tradukon en la komentoj se vi havas pli bonan) estas seksisma stultaĵo.
Mi amikiĝis kun certa Steĉjo, tute mojosa knabo, kiu iĝis tre proksima animfrato. Post monatoj da amikiĝo venis agnosko ke li enamiĝis en min, kio estis problema ĉar ne estis reciproka. Tion mi tuj klarigis kaj li certigis min ke ja estas tute enorde kaj tiaj aferoj okazadas kaj tio certe neniel detruos nian amikan rilaton. Tiel ĉi devintus finiĝi, sed…
Post mia foresto Steĉjo venis al mia domo por pretigi bonvenigan vespermanĝon. Tiu konsistis el bakita pano kun freŝaj tomatoj kaj herboj, kokidaĵo kun migdaloj kaj el fragoj, ĉio akompanata de ruĝa vino. Amika gesto? Mi persone ekdubis, ĉar la nura afrodiziaĵo kiun li ellasis estis verŝajne ostroj. Ve, kiam virino diras ne ŝi celas ne.
Mi do pli klare indikis ke nia rilato iĝos nenio pli ol amika kaj tiam Steĉjo ĉesis ĉiun kontakton. Finfine post mia longa ĝenado li diris: “Ĉu vi ne komprenas? Mi ne volas amikiĝi kun vi plu”. Mi ektristis kaj tio instigis “konsoladon” en la formo de brakumado kaj eĉ iom perforta kiso. Li pluklarigis la aferon jene: “Ni neniam estis amikoj, mi ĉion dekomence faris por kuniĝi kun vi kaj mi ja ne bezonas amikiĝi kun vi, mi havas jam sufiĉe da amikoj”.
Do pardonu sed tio ĉi ne estas enorde. Unue, mi klare esprimis mian deziron resti nur amikoj. Miaj menskapabloj sufiĉas por memstare kaj libere decidi pri tio kaj do mi povas samkiel li fari. Due, se li sciis ke amikeco ne funkcios por li, diru tion kaj ne mensogu. Trie, oni almenaŭ havu la dececon rekte diri kaj adiaŭi, ne simple ekignori la alian ĉar oni havas “sufiĉe da amikoj”.
La difino de “amikzono” ĉe la “Urban Dictionary” estas jena:
“Kiam oni atendas de vi subtenon al knabino kiun vi vere ŝatas dum ŝi serĉas pli inteligentan, pli riĉan aŭ pli belaspektan koramikon. Estas malmulto kiun vi povas fari por eliri tion ne sentante sin kiel idioto. Do ĝenerale, unu el la plej fiaĉaj aferoj knabinoj faras, ĉu intence aŭ ne.“
La tuj unua afero kiu trafas onin estas la fakto ke malgraŭ la ĝeneraleco de la koncepto, en praktika uzado oni ĉiam alproprigas la staton nur al viroj. Sed krom tiu ĉi malegaleco, multaj aliaj problemoj enestas. La rakonto kiun mi ĵus prezentis bone ilustras ilin.
Do sume, mi kiel virino estas egale valora kaj havas rajton je sincero kaj amikeco kaj rajton kundecidi pri kiu estu mia amiko kaj kiu fikamiko aŭ koramiko sen esti devigata al io aŭ juĝita pro miaj decidoj. Estas nenies devo repagi interesiĝon de amiko per simila sento. Laŭ la koncepto de “amikzono” mi do estas malbona persono ĉar mi vidas mian amikon simple kiel… amikon. La ideo ke se oni estas afabla al knabino ŝi devus reciproki per fiko estas unu el la plej seksismaj kiujn mi konas kaj mi ne komprenas kiel ĝi travivis de prahistorio ĝis la nunaj tempoj. Mi dirus ke multe pli sencas la ideo ke la premio por amikeco estu ne fiko sed… amikeco, ĉu ne?