Arkivoj de etikedoj: arto

Tiu ĉi “ĉolina” reĝinjo defias stereotipojn pri genro kaj folkloro el la argentina periferio

[Artikolo unue aperinta hispane ĉi tie, kaj en Esperanta traduko ĉi tie]

Ekrankopio de “Ramita Seca,” produktita de Elisa Portela per YouTube, enhavante koreografion kaj ludadon de la rolulo “Bartolina Xixa”, reĝinjo inspirita de anda indiĝena estetiko.

Meze de granda rubodeponejo, ĉirkaŭata de nebulo, silueto en larĝa paŝtela rozkolora jupo, kun longaj harplektaĵoj, dancas vidalon [vidala, en la hispana], formon de tradicia poeziaĵo akompanata de muziko tipa de argentina folkloro.

Temas pri Bartolina Xixa, drag folk rolulo de la Andoj kreita de Maximiliano Mamaní, kiu repripensas nordargentinan folkloron el genra perspektivo kaj celas dekoloniigi ĝin fokusiĝante pri indiĝenaj popoloj.

En ria plej nova artaĵo, “Seka Branĉeto, Konstanta Kolonieco”, la artisto elektis la subĉielan rubejon de Hornillos, kiu troviĝas en Quebrada, Humahuaca, regiono agnoskita kiel kultura kaj natura heredaĵo de la homaro fare de UNESKO en 2003.

La vidalo estas plena je simbolismo. Komponitaj de la kantisto-kantverkisto Aldana Bello, la versoj esploris la temon de la minekspluatado kaj la abomenaĵojn faritajn kontraŭ la indiĝenaj komunumoj:

 

Esta vidala que canto / Sangra de pena y dolor / Las injusticias de siglos / Siguen en pie y con ardor […] En zona andina hay mineras / Contaminan la ilusión / El agua, la tierra y todo / Lo que anda a su alrededor

Tiu ĉi vidalo, kiun mi kantas / Sangas per ĉagreno kaj doloro / Maljustecoj de jarcentoj / Daŭre staras kruelaj […] En la anda areo ekzistas minkompanioj / Ili poluas revojn / Akvon, teron, ĉion / [ĉion] kiu ĉirkaŭas ilin.

Mamaní naskiĝis en Jujuy, en la ekstrema nordokcidento de Argentino, kaj kreskis en la najbara regiono Salta. Ri studas Antropologion ĉe la Nacia Universitato de Salta kaj laboras kiel instruisto de popolaj dancoj.

Per Bartolina Xixa, Mamaní defias stereotipojn, kiuj troviĝas en popola arto, en kiuj genraj roloj daŭrigas duumajn strukturojn preterlastantajn gamon de identecoj. Mamaní rimarkigas en intervjuo por la argentina retejo VOS:

Hago danzas folklóricas argentinas, peruanas y bolivianas. Me gusta la música popular, por eso me surgió la necesidad de reflexionar sobre el folklore y pensar que a mí, como marica, se me negaba la posibilidad de mostrarme a la hora de construir una coreografía y armar una pareja de baile…

Mi faras popolajn dancojn argentinajn, peruajn kaj boliviajn. Mi ŝatas popolan muzikon, kaj pro tio mi bezonis pripensi ĝin kaj mian pozicion kiel gejo en ĝi, ĉar oni rifuzis al mi la ŝancon esprimi min kiam temis pri farado de koreografio kaj duopa danco…

Kaj ri aldonas:

Me di cuenta de que a muchas personas les pasa lo mismo porque el folklore está pensado desde una lógica heterosexual. Se le dan ciertos atributos a los varones, a los gauchos, como la fuerza, la firmeza y el galanteo. Es el que dirige. Las mujeres, en tanto, son sumisas, complacientes.

Mi komprenis, ke la sama afero okazas al multaj, ĉar folkloro estis kreita de aliseksema vidpunkto. Kelkaj trajtoj estas donataj al la vira figuro, al gaŭĉoj [ekzemple], kiel fortikeco, firmeco kaj amindumado. Li gvidas. Virinoj, aliflanke, estas cedemaj, obeemaj.

Tributo al ajmara heroino

La sociaj pridemandadoj de Mamaní ne limiĝas je la mondo de folkloro — ili ankaŭ alparolas la tendencojn, kiuj regas tutmondajn estetikojn en kiuj “reĝinjo” estas taksata, estetikoj kiuj, laŭ la artisto, estas ligitaj al stereotipoj pri la koncepto de ineco de la okcidentaj kulturoj.

Ria reĝinja rolulo apartigas sin de tiuj tendencoj: inspirita de Bartolina Sisa Vargas, ajmara gvidantino, kiu rebelis kontraŭ la hispana imperio kaj poste estis kaptita, torturita kaj mortigita en La Paz, Bolivio, en 1782, Mamaní pagas tributon al tiu ĉi anda virino, la “ĉolino” — “laborema virino, domestrino, kiu iras labori ĉiutage kaj havas fortajn ligojn kun sia familio, sia komunumo, siaj prapatroj, siaj tradicioj”.

Bartolina Xixa dum prezento en Bonaero, en junio 2018. Foto de Elisa Portela, uzata kun permeso.

En epizodo de la podkasto “Relatos Disidentes” aŭ “Kronikloj de Malkonsentemulo,” de la Salta portalo, VóVè, Mamaní priskribas sian karakteron.

Suelo decir que le presto mi cuerpo a Bartolina Xixa. [Un personaje que] nace por la urgencia de poder pensar otras formas de hacer folclore, otra forma de entender identidades que me vienen atravesando y que vienen atravesando a un colectivo.

Mi kutime diras, ke mi pruntedonas mian korpon al Bartolina Xixa. [Karaktero, kiu] naskiĝis de la urĝeco esti kapabla pripensi aliajn manierojn folklorumi, alian manieron por kompreni identecojn, kiuj transiras mian propran sperton kaj kiuj transiras sperton de tuta grupo.

Defii la koncepton de argentina vireco kaj la “GLAT-normo”

La aktivismo kaj la batalado de Mamaní sinturnas al sociaj retejoj — specife Facebook kaj Instagram — tra kiuj transdoni provokemajn mesaĝojn. La plej bona ekzemplo estas Facebook-afiŝo, kiu famiĝis kiel la “gejkiso”, kiu disvastiĝis virusece en la platformon en novembro 2018.

Dum la antaŭludparto de piedpilkkonkurso inter la Boca Juniors kaj River Plate teamoj, konata kiel “la Superklasika”, Mamaní publikigis la afiŝon, enhavantan bildojn de kiso, antaŭ la monaĥejo San Bernardo, en Salta, inter li kaj alia viro, surhavante la t-ĉemizojn de la rivalaj teamoj. Ri proklamis ĝin la “Superklasika Geja Kiso”.

En eltiraĵo de la teksto legeblas:

El super clásico beso Marica, Somos negros, somos villeros, somos del interior de Argentina, somos pobres, no somos el esteriotipo de cuerpo esbelto, somos los rostros negados por la colonialidad, SOMOS MARICAS, empoderadas y subalternas, alejadas del “clásico” gay estereotipado. […] Transitamos nuestra vida en los espacios y en la memoria que siempre son acallados por la heteronorma y la LGBTnorma. […] Un clásico argentino no es un BOCA Y RIVER, un clásico argentino es ver cómo nos estigmatizan, nos insultan, nos expulsan, nos odia, nos matan.

La superklasika Geja Kiso. Ni estas nigraj, ni estas de la getoj, ni estas de la kamparo, ni estas malriĉaj. Ni ne havas la stereotipan sveltan korpon, ni estas la vizaĝo, kiun kolonieco rifuzas agnoski. Ni estas gejaĉoj, potencigitaj kaj subrangaj, for de la stereotipa “klasika” geja [viro] […] Ni vivas niajn vivojn en spacoj kaj memoroj, kiuj estas ĉiam silentigitaj far de la aliseksemula normo kaj de la GLAT-normo […] Argentina klasikaĵo ne estas Boca kontraŭ River. Argentina klasikaĵo estas vidi, ke ni estas stigmatizataj, insultataj, forpelataj (de niaj landoj), malamataj, mortigataj.

La afiŝo altiris ĉiajn reagojn kaj komentojn subtenajn, malakceptajn, primokajn, admirajn, amajn kaj malamajn de uzantoj. Global Voices parolis kun Mamaní pri la afiŝo per WhatsApp:

Una cosa interesante fue la de atacarnos diciendo que no éramos argentinos. […] Lo que querían decir era que el rostro de la argentinidad es blanco, es heterosexual, y no tiene atributos morenos, indígenas, ni de diversidades sexuales.

Interesa afero estis vidi, kiel ili atakis nin dirante, ke ni ne estas argentinanoj […] Kion ili provis diri estas, ke la vizaĝo de Argentino estas blankula, estas aliseksema, kaj ne havas malhelhaŭtajn aŭ indiĝenajn ecojn, nek havas ĝi ajnan seksan diversecon.

Mamaní agnoskas, ke ri estas atentema kiam ri publikigas en sociajn retejojn, konsciante pri kiel tio venigas al ili atakojn kaj maltoleremon. Sed ri ne lasas ke atakoj kaj negativa kritiko intermetiĝu al la ĉefa celo, kio estas disvastigi artaĵojn pere de sia reĝinja rolulo, Bartolina, en la spirito de media, socia, politika kaj genra aktivado.

Mamaní ankaŭ substrekis kiel, ene de la “reĝinjejo” kaj de la GLAT-komunumoj de Argentino, oni ĉiam pridemandas rian manieron esprimi diversecon el “periferia perspektivo”, rian elekton de estetika ikono de bolivia indiĝena kulturo kiel reĝinja rolulo:

No es lo mismo ser un gay blanco de una ciudad que un gay moreno, con un cuerpo no estandarizado [según los cánones de belleza dominantes], con rostro indígena, que vive en una comunidad alejada de toda la cultura capitalista. [Ser] gay, pobre, trabajador… todo eso va a diferenciar las construcciones.

Ne estas la sama [afero] esti blankula geja [viro] de la urbo kaj esti bruna geja [viro], kun korpo, kiu ne estas normeca [laŭ la reganta ideo de beleco], kun indiĝena vizaĝo, kiu loĝas en komunumo for de ĉiu kapitalisma kulturo. [Esti] geja, malriĉa, de la laborista klaso… ĉio ĉi, kio difinas kaj apartigas [niajn sociajn] strukturojn [kaj spertojn].

 

View this post on Instagram

 

A post shared by Bartolina Xixa (@bartolinaxixa) on

 

Komenti

Enarkivita sub GLAT, transgenraj aferoj, Tutmondaj Voĉoj, Uncategorized

Pri Egalecen kaj malegaleco dum la pasinta UK

 

Post la Nitra UK, Egalecen ricevis la jenan leteron de unu el la partoprenantoj, kiun ni kun ria konsento kundividas kun vi:

Karaj,

Du notojn mi pensis ke mi devu sendi al vi, unu pri la agado de Egalecen dum la pasinta UK, kaj la alia pri ekzemplo de malegaleco en la kongresa programo.

  1.     [Pri Egalecen] Pasintjare post SES mi sendis al vi komenton pri via programero tie. Precize, mi skribis: “Okazis io la antaŭlastan tagon de SES dum via prezentado kio bone klarigas ĉi tion: maljuna homo kiu taksis sin mem kiel handikapula, plendis pri malfacileco de sia vivo kaj pli manko da helpo. Ĵus post ĉi tio, la sama homo demandis kie la informoj pri Egalecen troveblas. Ni ĉiuj antaŭvidis la respondon: en la blogo kie vi skribas. Bone. Sed la homo rapide plendis pri sia nekapableco, sia retalirmalebleco, fakte.” Nun mi devas diri ke en via prezentado en Nitro vi montris grafikon kun kvar aksoj pri pluraneco: Genro, Nacieco, Aĝo kaj Handikapeco. Dankon… sed ne nur pro tio, ĉar vortoj estas ĉiam malmultekostaj, sed ankaŭ pro la organizo de ateliero pri Interreto por komencantoj. Ĉi tio estas vere kohera agado. Do, ne nur dankon, sed ankaŭ gratulojn.
  1.    [Pri UK] Unu el la artaj programeroj de la kongreso estis la teatraĵo La kredito, originale LaKredito1verkita de Jordi Galceran en la kataluna. Nur du aktoroj en scenejo ludas rolojn de bankdirektoro, kaj kliento kiu petas krediton. Kiam la direktoro malakceptas la peton pro manko de garantiaĵo, la kliento minacas forpreni la edzinon de la direktoro –ne perforte, certe, sed per logo, tamen…-. Ĉi tiu minaco vere funkcias, ĉefe pro la reago de la mallerta kaj memmalkonfida direktoro. Do ĉi tie ni havas teatraĵon kie negocoj estas viraj kaj kie virinoj estas varoj posedataj de viroj kaj nur marĉandadaj instrumentoj. Do, interesa afero, ĉu ne? Jes, kaj eble bona ideo se oni analizas la fikcian situacion ekde kritika vidpunkto. La problemo aperas kiam oni konscias ke sub la formo de komedio, oni celas nur ridigi la publikon per seksismaj antaŭjuĝoj. Kaj la plej grava demando estas: kiel publiko da homoj, kiu devus konscii pri malegaleco –almenaŭ la lingva-, konsentas ĉi tion kaj eĉ ridas komforte sidante en teatrejo? Eble la respondo, parolante pli ĝenerale, estas tio kion José Antonio Vergara diris post la prezentado de Egalecen: “ni pensas ke geesperantistoj estas tute justaj kaj perfektaj homoj, sed inter ili estas ankaŭ ĉiaspecaj homoj kiel en la ekstera mondo”. Jes, tute prava aserto, kaj la reago de la publiko al La kredito estis pruvo ke ankaŭ esperantista publiko ridas pri forte malegalecaj situacioj.

Ĉu ekzistas en Esperantujo (pli konkrete se vi volas en UEA) oficisto por plendoj pri malegaleco? Okaze ke ne, ĉu vi ne pensas ke la posteno bezonatas? Iaspeco de ombudsmano, kiel ekzistas en multe da landoj kaj ankaŭ en pli malgrandaj institucioj kiel, ekzemple, universitatoj. Certe, mi plendus al ri pri tio. Nun mi ne kuraĝas fari ĉar mi pensas ke mia plendo ricevos nur respondan leteron plena je bonaj vortoj, sed kio okazos poste? Kiu reagus interne kaj prenus la ĝustajn decidojn?

Ni dankas la leganton pro tiu letero kaj volas publike respondi al la du punktoj traktitaj, aldonante niajn komentojn.

  1. Ni bone memoras pri tiu epizodo dum SES, kaj ni diskutis ene de nia teamo pri ĝi. Rezulto de tiuj diskutoj estis la libreto de Egalecen, kiun ni printis ĉefe por igi (almenaŭ parte) la blogon alirebla ankaŭ al homoj kun malfacilo uzi la interreton. La trejnado pri la interreto por komencantoj, kvankam ne estis oficiale organizita kadre de Egalecen, estis certe ankaŭ inspirita de la sama celo.
  2. Pri la teatraĵo La kredito, kvankam ni mem ne spektis ĝin, ni aŭdis aliajn plendojn kaj kritikojn pri ĝia seksismo. Pri tio, ke ankaŭ esperantistoj komforte ridas pri malegalecaj situacioj, ni povas nur konstati la fakton, ke Esperantujo estas tre diversa medio, ankaŭ kiam temas pri sentemo al socijustecaj problemoj, kaj ke ĝi plejparte respegulas la ekster-Esperantan mondon. Plej interesaj estas la rilataj demandoj, kiel “Kion ni povas fari por krei kulturon de egaleco ene de Esperantujo?”, “Kiugrade kaj kiel la oficiala Esperanto-movado devas okupiĝi pri socijustecaj problemoj?”, kaj similaj.

Dum la konkluda sesio de la kongresa temo, la demando pri iuspeca “oficisto por plendoj” estis ankaŭ levita – komence ĝuste rilate al seksismo en La kredito, sed poste oni proponis eĉ pli seriozan rolon por la ofico, nome rilate al krimoj (ekzemple en kazoj de seksĝenado dum internaciaj Esperanto-kongresoj), kio certe estus malpli facile realigebla. Sed revenante al la plendoj pri la seksisma teatraĵo, oni ankaŭ tie starigis plurajn relevantajn punktojn kiuj bezonas esti pripensitaj kaj diskutitaj en la komunumo. Ekzemple: Ĉu oni cenzuru tiajn malegalecajn kulturaĵojn kaj ĉu cenzuro estas akceptebla? Ĉu la teatraĵo ne havis tamen iusence bonan efikon, ĉar ĝi diskutigis nin pri seksismo? Sed aliflanke, ĉu artaĵo kiu nur montras seksismon sen kritiki ĝin, sen oferti solvon aŭ almenaŭ alpreni starpunkton vere utilas? Krome, kiu decidas kio estas seksisma: se ekzemple la perceptata seksismo estas parto de ies (neokcidenta) kulturo, kiu en nia movado, tro forte bazita sur okcidentaj valoroj, havas rajton riproĉi aŭ puni tian elmontron de seksismo? Alivorte, kiu kreas la regulojn en nia ŝajne heterogena komunumo? Oni ankaŭ rimarkigis tute praktikan problemon de manko de bonkvalitaj teatraĵoj en Esperantujo.

Multaj laŭdis kaj dankis la organizantojn de la ĉijara kongresa temo, pro doni la okazon por diskuti tiujn ĉi temojn. Aliflanke, ni legis/aŭdis plendojn pri la manko de kongresa rezolucio. Unu leganto de Egalecen diris al ni: “Mi nur bedaŭras, ke tiun fojon, kiam oni serioze traktis la kongresan temon, oni ne faris la kongresan rezolucion… Nun ĝi havus multe pli da senco!” Kvankam jam estas malfrue por fari “kongresan rezolucion”, ne estas tro malfrue por alpreni decidon, kiu estus bela kaj konkreta rezulto de la kongresaj diskutoj. Ekzemple la propono pri instanco ene de UEA, kiu okupiĝu pri egaleco, kvankam oni ne alvenis al komuna interkonsento pri ĝi (verŝajne ankaŭ pro tempomanko), certe meritas konsideron.

Ni de Egalecen ŝatus pludaŭrigi la diskuton kaj eventuale esti perantoj pri ĝi al UEA. Estus tre bone se ankaŭ vi, legantoj, helpus nin, do bonvolu komenti aŭ skribi al ni!

3 komentoj

Enarkivita sub movado

Feminisma Arto en Bratislavo

Ĉi somere, la teamo de Egalecen vizitis la artan ekspozicion Fem(inist) Fatale. Ĝi estas unika, ĉar temas pri la unua eksplicite feminisma ekspozicio kiu iam ajn okazis en Slovakujo. Por rememori la belan someran travivaĵon kaj kundividi ĝin kun vi, ni pretigis la jenan videon. Se vi volas vidi iom da bildoj de la ekspozicio (kaj legi pri ĝi en la slovaka kaj la angla), vi povas fari tion en ĝia retejo.

Kaj ne forgesu aboni nian kanalon! 😉

Komenti

Enarkivita sub video

Poezia Angulo #4

Enhavaverto: homofobio 

Hodiaŭ ni prezentas al vi emociplenan tekston verkitan de Tiĥi, kiu trafe kaptas la sperton esti GLAT-a en socio kiu tion ne akceptas. 

Blato 

Mi ploras por mia neniam ekszistinta aliseksemo. Ĉi tiu afero fojfoje ŝajnas kiel pusa vundo, infekto sen fino. La Granda Bakterio formita de ilia malamo, iliaj mensogoj kun kiuj oni nutris min kaj trinkigis min kun acidiĝinta vino dirinte ke ĝi estas nektaro. Iliaj veroj mortigis mian homecon. Almenaŭ ili provis. Por ili mi estas nur blato. Ĉar al tiu aĉa kreaĵo estas permisita ekzisti nur for de rigardo, for de konscio. Ili diras: “Mi ne estas homofobo, sed…” Do, bone, mi estu la hida insekto! Eble nur la blato en mi tenas min viva. Eble ĝuste ĝi rifuzas senfortiĝi! Eble ĝuste pro tio mi transvivadas ĉiutage tiun nuklean militon en mi kaj kaoson kiu ĉirkaŭas min. Lasu ĝin ekzisti, tiun blaton, ĉar pro ĝi ankaŭ la homa parto en mi ankoraŭ transvivas. Bonvolu, prenu vian malamon, mi rifuzas esti io ajn krom homo! 

Tiĥi

2 komentoj

Enarkivita sub poezia angulo

Monataĵoj kiel artaĵoj

Enhavavertoj: menstruo, transfobio, sango.

Period Project (esperante “Menstrua projekto”) estas interesa nova artprojekto kiu uzas menstruan sangon kiel materialon por esplori kaj malstabiligi la rilatojn inter genraj roloj, socia justeco kaj homa biologio. Ni ĝojas prezenti al vi la projekton pere de intervjuo kun ĝia kreanto, Anĝel. Vi povas sekvi ĝin ĉe Tumblr kaj Facebook.

Esperanto

Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub transgenraj aferoj

Poezia Angulo #3 – Forstreka poezio

Kiel vi scias, ni multe agadis dum SES kaj IJK. En unu el niaj programeroj, Radikalaj Manartaĵoj, pluraj el ni decidis krei forstrekajn poemojn. Tiu fenomeno estas pli vaste konata sub la angla nomo “Blackout Poetry”. Mallonge, ĝi estas speco de poezio, en kiu oni prenas iun jam presitan materialon (ekz. ĵurnalon, revuon, faldfolion) kaj forstrekas vortojn, kreante poemon per la lasitaj vortoj. Pli detale vi povas legi pri tio ĉi tie. Ni havis iom strangan materialelekton por nia sesio – ĉiu krom unu de la ĉisemajnaj poemoj venas de faldfolioj de la Bahaa religio. Vi povas legi la poemojn sube, alklakante la bildojn por pligrandigi ilin, kune kun transskriboj.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub poezia angulo

Amaraj kaj karaj: la poetduopo DarkMatter

Enhavaverto: diskutado pri transmisogena perforto

La 12an de junio mi iris al Londono por ĉeesti eventon de DarkMatter (‘Malluma Materio’), sudaziana transgenra poetduopo. Ili elektis la nomon, ĉar “malluma materio kaj malluma energio konsistigas 96%-on de la universo, sed oni ne povas vidi nek kompreni ilin, krom en iliaj efikoj”. Ilia politiko faras same – videbligante fenomenojn krome komprenataj laŭ iliaj efikoj. Ili estas bazitaj en Novjorko, sed ĉimomente faras rondiron de Eŭropo, kaj kiel fervora ŝatanto kaj sekvanto de ili rete, mi ĝojsaltis je la ebleco spekti ilin.

11134110_10155707474580657_4228207977083181569_o

Varbobildo de la evento

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, prezento

Mi estas fenestro

Enhavaverto: reprezentoj de genrodisforio.

Kutime mi ne interesiĝas pri muzikaj festivaloj dissendataj per televido. Unu el ili kiun mi evitegas estas “Sanremo”, festivalo de la itala muziko. Mi ne ŝatas ĝin ĉar tro ofte la kantoj estas banalaj, mielecaj, sensukaj. Kompreneble, troviĝas esceptoj kiuj kaptas mian atenton unue per la tekstoj. Tiu kiun ni volas prezenti al vi hodiaŭ titoliĝas “Mi estas fenestro”, ĝin verkis Grazia Di Michele por Mauro Coruzzi, kaj ambaŭ kantas ĝin, jen alterne jen samtempe. Mauro Coruzzi estas famkonata figuro en la itala televido kiel “Platinette”, reĝinjo (drag queen): ri estas diskutiga kaj provokema, ofte per inteligentaj eldiroj kaj profundaj pensoj. En hipokrita socio, kia la itala, GLAT-ulojn oni akceptas en televido se ili estas amuzaj aŭ se ili aperas kiel “klaŭnoj de si mem”, kaj en la ĉiutaga vivo oni diskriminacias ilin ĉar “ili estas malsamaj”. Nesurprize, la kanto atingis la lastan pozicion… Tamen, laŭ mi, ĝi poezie esprimas la sentojn kaj la kondiĉojn de homoj kiel Mauro rilate al propra korpo “ŝanĝa kaj stranga / De virino en viro kaj tamen… homo”, rilate al ia rolo jen ludata jen travivata kiel “konscienco ikonoklasta vulgara kaj senrespekta”, kun la deziro ke tiu vaporo vualanta forvanuu kiel sonĝo.

Mi tradukis la kanton laŭlitere kaj Manuela subtekstigis la videon.

mi estas fenestro

Mi estas fenestro vualita per vaporo
En tiu ĉi nokto frosta dezerta kaj senkolora
Respegulas la fenestro la karnon kaj la emociojn
De mi kiu estas spegulo de la kontraŭdiroj
Malfacilas vidi ĉu la vaporo ne foriĝas
La algluiĝema eraro de tiu kiu ne komprenas
Kaj tamen reflektiĝas ombro kiu estas la mia
Ombro da ruĵo kontraŭ la hipokriteco
Mi neniam scias kiu mi scias tamen estas mi
Eĉ se trans la vitro por mi
Neniam estas Dio
Legi plu

Komenti

Enarkivita sub muziko, transgenraj aferoj

Kontakt-improvizado: danco, kiu pensigis al mi pri konsento

Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri mia unuafoja partopreno en marmelado de Kontakt-improvizado… ĉu vi scias kio ĝi estas?

Laŭ la Vikipedia difino: “Ankaŭ nomita “danco-kontakto”, [Kontakt-improvizado] estas speco de improvizita danco, unu el la plej konataj kaj karakterizaj formoj de la postmoderna danco. En ĝia praktiko, la punktoj de fizika kontakto inter almenaŭ du dancistoj iĝas la deirpunkto de esplorado farita el improvizitaj movoj. Preter la punktoj de fizika kontakto, gravas ankaŭ la ĝenerala kontakto (aŭda, kineta, percepta kaj emocia) de la dancisto kun riaj kunuloj, kaj kun kio estas ĉirkaŭe (la grundo, la spaco, la forto de gravito, ktp). Dum ekzercado aŭ atelieroj, la improvizaĵoj de danco-kontakto estas nomitaj “marmeladoj”.”

Multe pli simplas la difino, kiun amiko mia donis de ĝi, nome: “Ĝi estas hipia danco”… 🙂 Sed, se ankoraŭ ne klaras pri kio temas, ĝuu tiun ĉi videon pri ĝi.

La ĉefa kialo, pro kiu tiu unua partopreno en la “marmelado” lasis min ravita, estas ke tie mi tute klare spertis (eble kiel neniam antaue en mia vivo) tiun “kulturon de konsento”, pri kiu ni parolis en antaŭa artikolo.

Jam kiam mi antaŭe informiĝis pri la evento, iom timema kaj dubema ĉu partopreni aŭ ne, mi estis trankviligita de la afablaj vortoj de la organizantoj: “Novuloj estas bonvenaj, vi rajtas nur spekti aŭ provi mem, laŭ via prefero”. Bone, mi estu kuraĝa, mi pensis. La organizantoj estis du geknaboj, Michal kaj Zuzana: ambaŭ devis esti ne multe pli ol 20 jaraĝaj, sed malgraŭ tio ili aspektis tre kompetentaj kaj memfidaj. Post mallonga rondo de sinprezentoj, ili proponis al la ĉeestantoj dividiĝi en paroj. Michal ekstaris en la centro de la salono, kio evidentigis ke li estos la estro de tiu “marmelado”. La knabino dume sin proponis por esti en paro kun mi, tiel ke ŝi povu helpi al mi per sia sperto, kaj per eventualaj tradukoj (eble mi precizigu ke la tuta afero okazis en lingvo, kiun mi ne flue parolas). Ni komencis per ekzerco pri fido, kaj la estro klarigis kial ĝi estas tiom grava por tiu ĉi danco: la partneroj devas lasi sin fali unu sur la alia, kaj balancigi siajn pezojn… se unu el la du ĉesus (pro malfido), la ekvilibro perdiĝus kaj la alia danĝere falus. La ekzerco estis tia:  unu el la du parteroj kuŝas surplanke kaj malstreĉas siajn musklojn, tiel ke la alia povu movi rian korpon kvazaŭ kadavron, sen trovi reziston. Mi kuŝis kaj provis malstreĉiĝi, dum mia partnerino komencis priskribi al mi ĉion, kion ŝi estis faronta: “Nun mi tiros viajn fingrojn.” “Nun mi skuos vian brakon.” “Nun mi turnos vian kapon.” “Nun mi provos ruli vian tutan korpon, tirante vian kruron.” ktp. Estis kvazaŭ ŝi faris tion por peti mian konsenton. Ĉar mi sciis ekzakte kio okazos, mi estis trankvila kaj estis pli facile ne rigidiĝi. Michal diris ke la ekzerco utilas ankaŭ por ke oni sentu la limojn unu de la alia, kaj halti antaŭ ol fari ion dolorigan. Tio pensigis min pri la ĵus legita artikolo pri “konsento kiel sento”: eĉ se la partnero konsentis ke vi ludu kun ria korpo, tio ne estas rajtigo fari ion ajn, kaj daŭre estas via respondeco ne igi la sperton malagrabla. Kiam iom poste ni interŝanĝis la rolojn, mi sentis esciton pro la povo kiun mi nun havis, sed ankaŭ iom da timo pro la respondeco. Mi provis agi same, kiel Zuzana faris kun mi. Estis tre bela sperto, mi sentis min tre dankema pro la prizorgoj de mia partnerino, kaj samtempe fiera pro esti plenuminta la taskon bone.
Poste ekis la vera Kontakt-improvizado. Estis iom malfacile por mi, ĉar ja mi ofte timis ellasi mian pezon, kaj ni perdis la ekvilibron. Michal atentigis pri alia grava elemento: eĉ se oni devas fidi je sia partnero, eraroj kaj akcidentoj povas daŭre okazi. Pro tio oni neniam perdu la koncentriĝon! Denove mia cerbo iris al la diskutoj pri la kulturo de konsento. Ĉiuj estas potencialaj perfortistoj kaj potencialaj viktimoj samtempe, kaj nur per ambaŭflanka trejniĝo kaj plifortiĝo oni evitas fal(ig)i, aŭ almenaŭ oni sukcesas ne vund(iĝ)i.

Krom tio, la marmelado disvolviĝis en etoso de egaleco kaj akceptemo. Plaĉis al mi, pri tiu ĉi danco, ke oni dancis egale en malsamseksaj aŭ en samseksaj paroj, foje ankaŭ en grupoj, kaj ne ekzistis genraj roloj, kiel en aliaj paraj dancoj bazitaj sur ideo de “ŝajnflirtado”. Mi pensas ke ĝuste ankaŭ pro tio la fizika kontakto dum la danco estis tute agrabla, kvankam ĉiuj estis nekonatuloj.

Mi tre feliĉas ke mi ĝin provis, kaj mi povas nur konsili al vi ĉiuj serĉi ĉu estas grupo kiu organizas marmeladojn en via urbo kaj provi partopreni, ĉar ĝi povas esti sperto ne nur amuza, sed ankaŭ lerniga.

1 komento

Enarkivita sub konsento

Poezia angulo #2 – du poemoj de Paulo Silas

Enhavavertoj por la poemoj: mencio de dikeco, mencio de generiloj.

Hodiaŭ ni prezentas al vi du poemojn de nia leganto kaj amiko Paŭlo Silas, el Brazilo. La unua troviĝas en ria retpaĝo, la dua estis verkita omaĝe al nia blogo Egalecen… koran dankon pro tiu ĉi ĉarma donaco! Pliajn poemojn pri samseksemeco verkitajn de Paŭlo vi povos trovi en ria blogo.

Egalaj

Vi estas maldika; vi, dika kaj vi, preskaŭ normala.
Mi estas nedika. Aŭ: nemaldika. Jes, laŭnatura.
Ni estas egalaj laŭ nia peso opresa.
Ĉu memestimopravigo?
Ja! Morgaŭ, mi vin memorigos, ke min vi ne forgesu.
Zorgigas min, ĉu mi forgesos morgaŭ vin memorigi!
Ni estas egalaj laŭ nia penso unudirekta.
Ĉu kunestadobezono?
Ŝi estas tricent monerojn bela. Ĉu vi aĉetos?
Ĉu li? bagatelo! Sed li havas fabrikeraron.
Egalaj laŭ em’ kvalifiki homojn kvazaŭ produktojn.
Ni estas egalaj
en nia peno esti malsamaj.

Longan vivon al Egalecen

En antaŭaj tempoj (ne multe foraj de ni),
kiam oni volis kolektive kunagi,
disponeblis poŝto, gazetoj, radistaci’.
Kiu povus tiam ekkonjekti, imagi,
ke la gravajn paperrevuojn nun malnovmodaj,
flankaj, akcesoraj
igus la interreta imperio?
Tempoj alimoraj.
Tempo de transformiĝo de socio.
Mi deziras al la blogo Egalecen,
ke ĝi kresku kiel la organ’ maldece!
(kia manko de pudoro…
min komprenu, blogaŭtoroj,
en blogo, kiu seriozajn temojn traktas!),
ke se mi versas ne laŭ la gvidlini’ redakta,
estas ĉar mi dum longa periodo bonkondutis.
Kiuj el vi neniam per la x-videoj ludis?
(ne demandu tiujn aferojn!
parolu pri pli agrablaj temoj)
o kej, kantu ni la Esperon.
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras GLAT-movado.
Samseksuloj logas per la tento.
Ni registru ĝin en bloga arto.

Komenti

Enarkivita sub poezia angulo