Arkivoj de etikedoj: aspekto

Kiel mi lernis akcepti mian aspekton.

Jen rakonto, kiun sendis al ni leganto de la blogo.
Enhavaverto: korpa hontigado, ĉikanado, kultura alpropriigo.

Mi ŝatus rakonti al vi mian personan historion pri mia aspekto kaj la socio. Mi estas ino kaj sufiĉe frue mia aspekto iĝis en la centro de socia atento.

Kiam mi estis en lernejo, mi ne ŝminkis. ne tro interesiĝis pri modo kaj aĉetado de vestaĵoj kaj estis tre malgranda kompare al aliaj knabinoj. Kiam ĉiuj aliaj knabinoj jam havis mamojn, miaj nur iomete komencis kreski. Mi estis sana homo, mi kreskis kun rapideco kiun elektis mia korpo kaj estis tute normala, ja ne ĉiu kreskas samrapide. Sed pro ĉiuj tiuj kialoj mi iĝis tre malamata kaj primokata de aliaj lernejanoj. En tiu tempo en televido oni montris serion similan al “Ugly Betty” (kun laŭdire tre malbela ĉef-heroino) kaj ĉiuj komparis min kun la ĉef-heroino de tiu serio. Ĝi komenciĝis kun la kanto “Ne rigardu al la aliaj, restu kiel vi estas, restu vi mem” sed efektive en la vera vivo tio ne funkciis kaj en la serio mem ŝi devis ŝanĝiĝi kaj plibeliĝi en la fino kaj montri al la aliaj ke ŝi estis kaŝita belulino.

Mi havis du amikinojn sed malgraŭ ke ili ne ŝercis pri mi malice, ili ankaŭ ĉiam kritikis mian aspekton kaj proponis iri aĉeti novajn vestaĵojn, ŝminkilojn kaj lasi ilin helpi al mi fari ion belan el miaj haroj. Mi ne volis ĉion tion, sed socia premo estis sufiĉe forta kaj unufoje mi lasis ilin fari el mi “belulinon” por Novjara festo en nia lernejo. Miaj samklasanoj estis tiutage ŝokitaj, tamen tio ne helpis al mi iĝi respektita. Post Novjaraj ferioj ĉiuj primokoj revenis.

Legi plu

2 komentoj

Enarkivita sub korpa pozitiveco

Kion vi devus scii pri halovenaj kostumoj

Enhavaverto: hontigado laŭ aspekto (slut-shaming), objektigo de virinoj.

Antaŭ kelkaj tagoj oni festis Halovenon. Hodiaŭ ĝin festas ankaŭ Egalecen, nome per pensigi vin pri seksismo ligita al halovenaj kostumoj.

Ĉu kaj kiel vi festas Halovenon dependas de tio kie en la mondo vi loĝas. Mi ŝajne la unuan fojon en la vivo surmetis halovenan kostumon antaŭ du jaroj, ĉar mi tiam troviĝis en Norda Ameriko, kie tia tradicio fortas. Sed eĉ se vi en via lando neniam spertis ĝin realvive, vi plej verŝajne multfoje vidis ĝin en la televido, do vi rekonos la aferojn pri kiuj mi parolos.

Ĉiukaze, antaŭ du jaroj, kiam mi iris al halovena festo, mi unue renkontiĝis kun mia amikino Anna. Ni kune veturis al la festo, kie ni devis renkonti alian amikinon, Sara, kaj survoje en la metroo ni longe kaj arde babilis ĝuste pri la seksismo de la kostumoj. Resume, Anna diris ke ri bedaŭras ke ĉiuj inoj vestas sin tiom troige seksece. Kaj mi konsentis kun ri. Sed kiam ni jam surloke renkontis na Sara, evidentiĝis ke ria kostumo, malkiel la niaj, estis precize tia. Ri estis vestita kiel “sexy schoolgirl”. Anna estis en ŝoko kaj tuj kiam Sara distanciĝis sufiĉe por ne povi aŭdi, ri jene daŭrigis siajn plendojn pri seksismo: “Mi ne povas kredi ke ankaŭ ŝi vestas sin kiel putino. Ĉu ŝi ne havas memrespekton? Kial ŝi tiom bezonas la viran atenton?”, ktp. Sed ĉu mi plu konsentas kun ri? Ne. Ĉar efektive temas ne pri plendoj pri seksismo, sed pri juĝado de ies moraleco surbaze de ties vestaĵoj (angle tielnomata “slut-shaming”, ni uzu la tradukon “malĉastulinhontigo”, sed se vi havas pli bonan proponon, sciigu ĝin). Bedaŭrinde multaj faras tiun eraron, kaj ni devus konscie atenti eviti ĝin. Kiam ni parolas pri la problemo de seksismaj kostumoj, ni devas ĉiam pensi pri la distingo inter la kulturo kiu subtenas produktadon kaj vendadon de tiaj kostumoj kaj igas inojn vesti ilin KAJ individuaj inoj kiuj pro diversaj kialoj decidas surmeti tiajn kostumojn. Alivorte, ne la inoj estas la problemo, sed la kostumoj (kaj pli konkrete, ne la simpla ekzisto de seksecaj kostumoj, sed la fakto ke tio estas pli-malpli la sola speco de inaj kostumoj kiu troveblas en vendejoj kaj videblas en la medioj).

En ĉi tiu artikolo mi volus tuŝi ambaŭ problemojn: kaj la seksismon de la kostumoj, kaj la tiurilatan malĉastulinhontigon, kaj ĉar ili estas disaj problemoj, mi traktos ilin dise, na unu post la alia, per koncize listigi la plej gravajn faktojn kaj argumentojn kiujn necesas scii por orientiĝi en la problemaro. Eble ne ĉiuj punktoj estos novaĵoj por vi, sed mi celas superrigardon. Cetere, multo de ili aplikiĝas ankaŭ je la resto de la jaro, ne nur Haloveno.

Unue ni do resumu la problemojn kun la kostumoj mem:

  • Se temas pri kostumoj por plenkreskuloj, ekzistas granda diferenco inter la inaj kaj iĉaj versioj. Eĉ se temas pri iu neŭtrala masko, kiu teorie povus uzi precize la samajn vestaĵojn por iĉoj kaj inoj, ekzemple pirato, la iĉa versio normale konsistas el longaj pantalonoj kaj ĉemizo, dum la ina versio havas grandan dekoltaĵon kaj mallongan jupeton. Tio estas ligita al objektigo de virinoj.
  • Infanaj kostumoj feliĉe estas malpli seksecaj (kvankam ili pli kaj pli tiaj iĝas), sed ili ĉefe subtenas genrajn stereotipojn alimaniere: tipaj maskoj por knabiĉoj estas superherooj, kaj por knabinoj princinoj. Tio estas unu el multaj aferoj kiuj jam ekde juna aĝo instruas al la infanojn ke inoj kaj iĉoj havas malsamajn rolojn en la socio: inoj estu belaj, kaj iĉoj havu povon.
  • Ĉio ĉi supre temas nur pri vendejaj kostumoj, sed vi ĉiam povas krei propran, ĉu ne? Tio tutcerte estas pli bona solvo, sed eĉ ĝi ne plene savos vin de la seksismo. La kostumo de Sara estis ja hejmfarita. Simple, en la mondo kie vi ĉie ĉirkaŭ vi vidas nur seksismon (ekzemple serĉante inspiron por via hejmfarita masko), estas malfacile ne senti ke oni atendas certan aspektmanieron de vi kaj ke se vi ne plenumos la atendojn, vi estos ekskludita.
  • Ne pensu ke nur inaj kostumoj povas esti seksismaj. Seksismo malhelpas ankaŭ iĉojn. Ekzemple, mi vidis plurajn kostumojn por knabiĉetoj kiuj havis falsajn ŝtopitajn muskolojn sur la brakoj. Tio subtenas nerealisman stereotipon de maskleco.

Kaj nun, se vi vidas inon vestitan en tre sekseca kostumo:

  • Tio tute ne signifas ke ri volas fiki kun vi, aŭ ke ri ĝenrale estas promiskua. Riaj vestaĵoj havas neniun rilaton al ria sekskonduto. (Ĉi tie mi aparte emfazas ke tio validas dum la tuta jaro!)
  • Se vi estas ino kiu decidis ne surhavi tre seksecan kostumon, tio ne signifas ke vi estas morale supera al ri. Vi laŭ via plaĉo elektis vian kostumon, kaj ri la rian. Ri rajtas esprimi sian seksecon kiel ri volas. Ne faru la saman eraron kiel Anna! Fakte, tio memorigas min pri unu citaĵo de la televidserio Mean Girls: “Haloveno estas la sola tago de la jaro kiam knabino rajtas vestiĝi tute kiel malĉastulino kaj la aliaj knabinoj ne rajtas komenti tion”. Nu, kiel vi vidis laŭ mia rakonto, tio ne centprocente veras, sed mi tamen scias ke multaj inoj ja sentas sin tiel: emus vestiĝi pli seksece ankaŭ alifoje, sed timas ke oni juĝos ilin, kaj Haloveno kvazaŭ donas al ili pretekston. Damne, kial ni ne povas ĉesi juĝi unu la alian kaj anstataŭe senti nin liberaj vestiĝi iel ajn ĉiun tagon?
  • Fine, mi pensas ke ne indas uzi vortojn kiel “putineca” por priskribi tiajn kostumojn, eĉ se vi ne hontigas konkretajn inojn, sed prave kritikas la halovenkostuman kulturon. Tiaj vortoj nur plifortigas la jam ekzistantajn stereotipojn kiuj malhelpas inojn.

Memoru do ĉion ĉi (ne nur) venonthalovene. Estu kritika al la kostumindustrio, sed atentu ne malĉastulinhontigi homojn. Kaj ĉefe, vestu vin simple tiel kiel vi mem ŝatas – vi bezonas pruvi nek vian moralecon, nek vian seksecon.

2 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo