Enhavavertoj: mencioj de policdemandado, torturo, batado de infanoj/virinoj, lesbofobio.
Ĉi tio estas traduko de angla artikolo de The Washington Post, legebla ĉi tie.
Spronata de la subteno, kiun ri ricevis kaj en- kaj eksterlande, unu el la ĉefaj feminismaj aktivistoj de Ĉinio ĵuris daŭrigi batali por inaj rajtoj post ria liberigo de internigado pasintsemajne, malgraŭ ĝenado de la polico.
Li Tingting, 25-jaraĝa, lesba aktivisto pri inaj rajtoj, estas verŝajne la plej eminenta el la kvin inoj, kiuj estis internigitaj dum frua Marto pro planado distribui glumarkojn ĉe busstacidomoj por pliigi konscion pri seksĝenado en publika transporto. Internigitaj dum 37 tagoj, ili kvin estis liberigitaj la 13an de Aprilo post mondskala admono, sed restas enketataj. Oni postulis al ili regule raporti al la polico, ne eliri de siaj hejmurboj kaj ne paroli al ĵurnalistoj.
Sed Li, en parolo kun The Washington Post (usona gazeto), diris, ke ri estas rezoluta, ne nur trudi al la registaro forlasi la aferon pri ri, sed ankaŭ daŭrigi sian barakton por ina justeco en Ĉinio.
Ri ankaŭ parolis malferme pri sia suferado dum la internigo, kiel la premo kaŭzis streĉon ene de ria familio, kaj pri kiel ri eĉ komencis dubi sin mem post 10 tagoj da angoriga policdemandado.
“La publiko pli klare scias nun, pri kiuj estas la feministoj, kaj kion ili faras,” ri skribis. “Kio okazis al ni montris la realecon al la mondo, la veran flankon de Ĉinio. Multaj homoj ekster la lando pensis, ke genroegaleco ne estas problemo en Ĉinio. Ili estis figviditaj de registara propagando, inkluzive la prelegon de Mao, kiu diras, ke inoj suprentenas duonon de la ĉielo, sed nun ili eksciis, pri kiel Ĉinio vere estas.”