Arkivoj de etikedoj: diskutrondo

Egalecen kongresas

De la 23a ĝis la 30a de Aŭgusto 2016 okazis la 101a Universala Kongreso de Esperanto, en Nitro (Slovakujo) . El la teamo de Egalecen, Manuela kaj Paŭlina partoprenis la eventon, kaj nun ni ŝatus kundividi kun niaj legantoj kelkajn rakontojn kaj impresojn pri ĝi, per tiu ĉi raporto.

Jam dum la alventago ni havis la eblon iom “Egalec-umi” dum la Movada Foiro: tie, kvankam ni ne havis propran tablon, ni kaptis la okazon por babili kun reprezentantoj de aliaj organizoj, renkonti kelkajn el niaj legantoj, kaj disdoni kelkajn el la printitaj libretoj de Egalecen.

La plej rimarkinda afero estas la rolo, kiun Egalecen havis en la ĉijara tema programo de la kongreso, “Lingva justeco – Socia justeco”. Kiam la temo estis anoncita antaŭ pli ol jaro, ni pensis ke ni ne povas maltrafi la okazon kontribui al ĝi.

En Nitro, la kongresa temo estis traktita oficiale en kvar sesioj dum la semajno.

egalecen uk

La unua, enkonduka, sesio konsistis el du ĉefaj kontribuoj: Xavi Alcalde parolis pri lingva justeco, kaj Giuliano Turone pri la tre aktuala situacio de rifuĝintoj. Krome, kiel panelistoj, ĉeestis ankaŭ ni (Manuela kaj Paulinka) kaj Giridhar Rao, kiuj jam enkonduketis siajn respektivajn sesiojn okazontaj dum la sekvaj tagoj, kaj la ĉefrespondeculo pri la kongresa temo José Antonio Vergara (se vi volas legi la prezenton pri nia sesio, vi trovos ĝin ĉi-tie).

Marde do okazis la dua sesio pri kiu ni respondecis. Ni titolis nian programeron “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Unue ni enkondukis la koncepton de pluraneca feminismo kaj sekve ni provis apliki ĝin sur kelkajn fenomenojn en la Esperanto-komunumo kun la celo atentigi pri ĝiaj certe ekzistantaj sed ofte ignorataj malegalecoj kaj espereble sugesti iujn manierojn plibonigi la situacion.

La ĵaŭda sesio estis gvidita de Giridhar Rao kaj dediĉita al lingva justeco en edukado. Ĉi tiun temon oni celis diskuti sur diversaj niveloj: la klasĉambra pedagogio, la lernolibroj kaj lernomaterialoj, la studprogramo, la eduk-administrado, la lingva politiko ktp. Bedaŭrinde fine iuj niveloj ne estis funde pritraktitaj, ĉar la diskutoj tro plilongiĝis, kaj fokusiĝis ĉefe sur la (ne)instruado de la angla kaj de la Esperanta lingvoj en la lernejoj. Tamen la sesio estis tre vigla, kaj evidentiĝis kiel la supre-menciitaj niveloj estas interligitaj, kaj malfacilas diskuti ilin aparte.

En la fina sesio oni provis atingi iujn konkludojn surbaze de la tutsemajnaj prelegoj kaj diskutoj. La sesio estis bazita ĉefe sur intervenoj de la publiko, kiu levis multajn relevantajn demandojn. La temo certe estis tre kompleksa kaj defia, kaj pro tio la starigitaj demandoj eble ne trovis definitivajn respondojn. Tamen, sendube estis paŝoj en la ĝustan direkton. Ni rimarkis ke la homoj vere aŭskultis, komprenis, kaj eĉ aplikis la aferojn, kiujn ili lernis dum la semajno. Ekzemple, la aŭskultantaro tuj pridiskutigis la teatraĵon La Kredito, kiu okazis nur la antaŭan vesperon, rimarkigante la neceson kritike evalui ĝin aplikante la de ni proponitan lenson. Tio montras ĝian aktualecon kaj proksimecon al la ĉiutaga vivo en Esperantujo.

Krom la supre priskribitaj kvar sesioj dediĉitaj al la kongresa temo okazis ankaŭ aliaj programeroj ligitaj al la sama temo. Nome, dum la Kleriga lundo okazis la programero “Socia justeco – kion praktike vi povas pripensi kaj fari?”, gvidita de Adjé Adjévi kaj Elisabeth Schwarzer, kun fokuso pri kontraŭseksisma kaj kontraŭrasisma agado kaj en Esperantujo, kaj ekster ĝi.
Ni tre ŝatis la proponatan temon, kaj la eblon por la partoprenantoj aktive diskuti pri ĝi, tamen ni sentis la mankon de iu kadro por difini la temon, por ke ĝi ne restu tiom ĝenerala, kaj ankaŭ pro tio laŭ ni la intervenoj estis iom bazaj. Ankaŭ mankis pluraneca perspektivo, kaj la parto pri kontraŭrasisma agago estis iom flankenmetita. Same kadre de la Kleriga Lundo István Ertl gvidis tre interesan prelegon pri literatura justeco, kiu tuŝis plurajn punktojn, kiel lingva diskriminacio en literaturo, kaj reprezentado de subpremitaj grupoj en literaturo. Ni partoprenis en ambaŭ la programeroj kaj aktive engaĝiĝis en la tieaj diskutoj, kiuj ofte pludaŭris post la sesioj mem.

La UK donis al ni multajn instigojn kaj ideojn, kaj dum la venontaj semajnoj ni alportos al vi pliajn blogerojn inspiritajn de la tieaj fruktodonaj dialogoj.

Save

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, aktuale, movado

Sekurspaca Regularo por Kunsidoj kaj Diskutrondoj

Ĉi tio estas la tria el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.

 

Jen kelkaj bazaj aferoj, kiujn oni povas fari en kunsidoj kaj diskutrondoj, por ke ĝi estu sekura spaco por ĉiuj, kaj ke ĝi fluu rapide kaj estu produktiva. ‘Sekura’ ĉi tie ne nur signifas fizikan sekurecon, sed ankaŭ sekureco kontraŭ fobioj, personaj atakoj, kaj eventuale ĉagrenigaj diskuttemoj.

Legi plu

10 komentoj

Enarkivita sub rimedoj