Ĉi tio estas la unua el serio de tri artikoloj, kiuj enkondukas rimedojn, kiujn ni afiŝos en la venontaj semajnoj. Ĉiuj la rimedoj troviĝas ankaŭ sub la rubriko ‘Rimedoj’ ĉe la supro de la paĝo, kaj ni intencas pliampleksigi ĉi tiun estonte.
Ĝenerala Enkonduko al Enhavavertoj
Originale verkita en la angla de Talitha Kearey, tradukita per Rolando
Enhavavertoj/antaŭavertoj (de la angla ‘trigger warning/content warning’) estas maniero, per kiu oni povas sciigi al homoj, ke oni parolos pri sentemaj aferoj, kiuj pro diversaj kialoj homoj eble ne volos alfronti tiutempe. Unu el la kuntekstoj, en kiu la uzo de enhavavertoj estiĝis, estas diskutoj de perfortitaj homoj kaj suferantoj de posttraŭma streĉmalsano. En ĉi tiu kunteksto, oni avertas pri aferojn en la enhavo, kiu povus nevolonte ĝeni/malkomfortigi/ĉagreni la leganton, ekz. kaŭzante rememoraĉojn, panikatakojn, disocion, ktp. Ekzemploj de tia enhavo estus eksplicitaj priskriboj pri perforto kaj seksĝeno, aŭ situacioj, kiuj rememorigas iun iel pri ties individua traŭma sperto. Depost tio la uzo de enhavavertoj pli vastiĝis, ofte en similaj kuntekstoj, ekz. grupoj pri resaniĝo je manĝmalsano, kiuj avertas pri diskutadon pri kalorioj, pezeco, vestaĵgrandeco, ktp.