Arkivoj de etikedoj: esperanto

J-riismo: riismo sen problemaj signifoŝovoj

de Markos Kramer kaj Luko Cerante

Pli kaj pli da esperantistoj sentas la bezonon paroli pri homoj sen indiki ilian sekson. Estas du ĉefaj kialoj por tio: Unuflanke la sekso de persono ne plu havas tiel gravan socian rolon kiel en antaŭaj tempoj, kaj sekve iĝas pli kaj pli nature por homoj paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian sekson, same kiel oni ekzemple povas paroli pri aliaj homoj sen mencii ilian aĝon aŭ naciecon. Aldone, kreskis la konscio pri tio, ke sekso ne nepre estas duuma kategorio, ĉar ekzistas homoj, kiuj laŭ sia identeco, socia rolo kaj/aŭ korpaj ecoj estas nek nur-virseksaj nek nur-inaj.

Jam ekde la 1970aj jaroj, diskutoj inter feminismaj esperantistoj kondukis kaj al proponoj ŝanĝi la manieron paroli pri sekso en Esperanto, kaj ankaŭ al efektivaj ŝanĝoj en la lingvouzo. Antaŭ la 1970aj jaroj, ne ekzistis konscio pri tio, ke la pronomo “li” kaj multaj substantivoj, ekzemple “kuracisto”, “studento”, “prezidanto”, “belulo”, “amiko”, “italo” ktp, estis foje uzataj en virseksa senco kaj foje en seksneŭtrala senco. Kiam feminismaj esperantistoj konsciigis pri tio, en la efektiva lingvouzo pli kaj pli disvastiĝis la emo uzi esprimojn kiel “li aŭ ŝi”, kiam oni intencas inkluzivi ĉiujn, kaj samtempe pli kaj pli malaperis la emo ĉiam aldoni la sufikson “-in-”, kiam oni parolas pri inaj kuracistoj, studentoj, prezidantoj ktp.

miapronomoPli radikala propono estas la riismo, kiu celas tute simetriigi la esprimadon de sekso en Esperanto per tri rimedoj: Enkonduko de nova seksneŭtrala pronomo “ri”, enkonduko de virseksa sufikso “-iĉ-” analoga al “-in-”, kaj seksneŭtraligo de ĉiuj Esperantaj radikoj, inkluzive de klare iĉaj radikoj kiel “patro”, “edzo”, “frato”, “viro”, “knabo”, “reĝo” ktp.1 Dum la unuaj dudek jaroj post sia ellaboro en la 1980aj jaroj, ĉi tiu propono estis nur propono tre malmulte praktikata, sed dum la pasintaj 5-10 jaroj, ĝi iĝis pli kaj pli uzata, precipe inter junaj esperantistoj en Okcidentaj landoj. Samtempe la plejmulto da esperantistoj daŭre sentas tiun proponon kiel tro radikalan ŝanĝon al la tradicia lingvouzo.

Legi plu

46 komentoj

Enarkivita sub lingvo

Antaŭjuĝoj

“Esperanto? Ĉu ne estas tiu fiaskinta lingvo, kiun neniu parolas?”

Verŝajne vi almenaŭ unufoje estis ĝenita de tia diraĵo. Homoj havas multajn antaŭjuĝojn pri Esperanto, fenomeno bone konata ene de Esperantujo.

Tamen, iuj esperantistoj sen konscio ripetadas similajn antaŭjuĝojn kaj miskomprenojn pri feminismo. Tial ni decidis krei la ĉisuban videon, kiu substrekas similajn faktorojn inter la du aferoj: ambaŭ antaŭjuĝaroj estas plejparte senbazaj!

Komenti

Enarkivita sub video

Kion Zamenhof dirus hodiaŭ?

Enhavaverto: rasismo

Hodiaŭ, la 15an de decembro, esperantistoj en la tuta mondo celebras la memoron de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof. Sed Zamenhoftago temu nek pri tosti kaj festeni kun samideanoj, nek pri aĉeti esperantan libron. Laŭ mi, ĝi temu pri tio ke ni honorigu la ideojn de Zamenhof per vivi ilin, do per apliki ilin al nia situacio ĉi tie kaj ĉi tiam. Ĉirkaŭrigardante, mi ne povas ne rimarki ilian akran aktualecon. Por situi min geopolitike: mi loĝas en Eŭropo. En la pasintaj monatoj, la plej diskutata temo ĉi tie estas la tielnomata rifuĝinta krizo. Unufraze temas pri tio ke grandaj kvantoj de homoj nuntempe serĉas azilon en Eŭropo. La reago, almenaŭ en ŝtatpolitika nivelo, bedaŭrinde estas bazita sur forta divido inter “ni” kaj “ili” laŭ popoloj kaj religioj – la preciza malo de kion Zamenhof volus. Mi volas per kelkaj koncizaj ekzemploj montri al vi kiom forta kontrasto ekzistas inter zamenhofaj ideoj kaj lastatempaj politikaj okazaĵoj:

zamenhofbaroj
Legi plu

Komenti

Enarkivita sub aktuale

Kiel esti bona Esperantisto

Ne temas ĉiam pri diskuti neologismojn kaj enŝovi mankantajn akuzativojn – por pli evoluigi Esperantujon ni bezonas aktivan kaj konsciencan agadon celitan al forigo na diskriminacio kaj inkluzivo na ĉiuj homoj. Spektu ĉi tiun videon por ekscii pli!

1 komento

Enarkivita sub video

Aperis artikolo “Esperanto kaj sekso”

Ĉisemajne ni ŝatus kundividi kun vi la artikolon Esperanto kaj sekso verkitan de Markos por Lingva kritiko. Ĝi estas tre detala kaj profunda analizo de kiel oni esprimas genron (Markos uzas la pli tradician vorton „sekso“) kaj en tradicia Esperanto, kaj en kelkaj diversaj ŝanĝproponoj al la lingvo. Indas legi la artikolon ĝis la fino, kie troviĝas interesa tutnova propono pri kiel solvi la problemon de seksismo en Esperanto – ĝi estas sufiĉe radikala kaj certe diskutinda. Ni scivolas pri viaj opinioj pri la temo!

La artikolo legeblas ĉi tie.

Cetere, se vi interesiĝas pri ŝanĝproponoj al Esperanto, eble vi ŝatus ankaŭ nian artikolon pri riismo.

Komenti

Enarkivita sub lingvo