Jen transskribo de la prezento de nia programero “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”, kiun ni faris dum la UK 2016 en Nitro.
Antaŭ du jaroj ni kunfondis Egalecen, la unuan blogon en Esperanto pri feminismo kaj socia justeco, kaj ni pensis eble havi ion por diri rilate la kongresan temon de tiu ĉi jaro.
Ĉi matene, dum la solena malfermo, ni multege aŭdis pri tio, ke la Esperanta movado konstituas socijustecan movadon. Oni nomis tion “lingva justeco”. Kaj mi audis pri tio jam de longe, ekde kiam mi iĝis Esperantisto. En Esperantujo oni diskutadas pri tio en la kongresoj, en la publikaĵoj, kaj ĉefe en la agado por eksteraj rilatoj. Kiel diris dum la malfermo la prezidanto de TEJO, TEJO jam de pluraj jaroj klopodas montri ke Esperanto ne estas nur hobio de strangemuloj, sed ilo por integriĝo kaj justa komunikado. Sed ĉu same ofte ni Esperantistoj nin demandas: “Ĉu nia movado estas justa, ĉu ĝi estas egala?”.
Ni pensis ke ne havus sencon veni al la Nitro por diskuti pri socia justeco, kaj neglekti tiun ĉi demandon.
Kaj ni ankaŭ pensis ion alian, kion ni ŝatus rimarkigi al vi, kaj kion cetere ankaŭ diris Mark Fettes ĉi matene, se vi estis atentaj: ke ni estas tre bonŝancaj, aŭ eĉ pli bone estas diri ke ni havas grandan privilegion, esti ĉi tie.
Ĉar certe estas multaj aliaj homoj, kiuj ankaŭ ŝatus partopreni, kaj havus ion por diri, sed pro diversaj kialoj ne povis. Eble iuj estas junuloj au senlaboruloj, por kiuj la kotizo estis tro alta. Aliaj eble estas virinoj, kiuj restis hejme por prizorgi bebon, aŭ edzon, aŭ maljunan patron. Kelkaj estas afrikanoj, kiuj ne ricevis vizon, aŭ loĝantoj de iuj landoj kun malstabila politika situacio, kiu malpermesis al ili sekure vojaĝi. Eble estas eĉ iuj transgenraj homoj, kiuj ne sentis sin komfortaj aliĝante al kongreso kie ilia sekureco ne povas esti garantiita. Kaj kio pri la handikapuloj, kiuj estis tre feliĉaj veni al Nitro babili pri socia justeco, kaj poste malkovris ke la kongresejo ne estos alirebla por ili?
Ĉi tio ne estas retoriko, sed estas konkretaj problemoj, pri kiuj indas ne forgesi kaj pri kiuj necesas labori, kiel komunumo, kiel organizoj kaj kiel individuoj.
Do, mi kaj la aliaj teamanoj de la blogo Egalecen pripensis uzi nian sperton por doni nian modestan kontribuon al la Kongresa Temo, kaj levi tiun demandon, kiu estas en la titolo de la sesio de mardo: “Ĉu Esperantujo estas justa? Analizo laŭ pluraneca perspektivo”. Tiu dua parto de la titolo signifas ke ni traktos la demandon laŭ la vidpunkto de pluraneca feminismo.
Aŭdante la vorton feminismo vi eble pensas “ah, tion mi konas, oni babilos tie pri virinoj”. Sed la feminismo kiun ni prezentos en nia sesio verŝajne ne estos tia kian vi atendas. Ni detale klarigos la koncepton de pluraneco dum la sesio, sed kurte temas pri aliro kiu analizas socian maljustecon en kompleksa maniero, agnoskante komplikecon de identecoj laŭ pluraj kategorioj, kiuj interligiĝas kaj interagas.
Do, la celo de nia sesio estos apliki pluranecan analizon al nia movado. Ĉi matene Mark Fettes diris ke oni multe babilas pri socia justeco kaj malmulte pri justeco lingva. Sed en la Esperanto-movado, tio ne veras – eĉ male. Ni asertas ke la Esperanto-movado ne plu povas okupiĝi nur (aŭ preskaŭ nur) pri lingva justeco, en la simpligita maniero kiel ĝi faris en pasinteco, sed ankaŭ pri kiel lingva (mal)justeco interagas kun aliaj aksoj de (mal)justeco – alivorte, ni devas alpreni pluranecan perspektivon kaj iĝi movado ne simple lingvojusteca, sed vere socijusteca.
Ni klopodos fari la sesion interaktiva, tiel ke ĉiuj povas alporti sian sperton kaj siajn ideojn. La celo ne estas prezenti universalan veron, aŭ doni finan solvon, sed pripensigi, diskutigi, kaj doni kelkajn rimedojn por aliri la temon.