Masako C. Macumoto estas verkisto, aktivisto, kaj YouTube-isto pri kviraj kaj feminismaj temoj el Japanio. Li verkas artikolojn kaj eseojn en la angla, videblogas pri GLAT-aj kaj feminismaj temoj en Japanio, kaj faras videojn pri anglalingva instruado por kviraj japanoj. La blogo Anime Feminist, kiu faras feminismajn recenzojn kaj analizojn de japanaj animaciaĵoj (animeo), intervjuis Masaki en Decembro pri lia laboro kaj pri la situacio de feminismo kaj GLAT-aktivismo en Japanio. Celante plivastigi nian perspektivon ĉe Egalecen, ni decidis traduki la intervjuon.
Vi povas legi la originan intervjuon en la angla kaj la japana ĉi tie.
Ni malkovris vin de via video ‘Kvin Aferoj, Kiujn Vi Ne Sciis Pri GLAT-uloj En Japanio’ (spektebla sube kun subtekstoj en Esperanto). Kio inspiris vin fari la videon kaj kiaj estis la reagoj al ĝi?
Honeste, mi pensas, ke la plejparto de la okcidentaj GLAT-amaskomunikiloj malsukcesas kompreni, aŭ eĉ respekti, siajn kvirajn kolegojn el aliaj kulturoj. Multaj el iliaj artikoloj pri Japanio estas misinformaj kaj tendencaj pro manko de esplorado. En 2013 mi verkis blogaĵon pri tio ĉar mi estis tre kolera. En 2015 mi ankoraŭ koleris, kaj mi faris videon pri tio. Do mia plejlasta video, “Kvin Aferoj…”, estas plia sekvoverko al tio. Sed ĉifoje mi faris ĝin kun la konscia intenco ne montri koleron, sed kontraŭe informi.
Mi ricevis tre pozitivajn reagojn pri la video, fakte. Multaj homoj diskonigis ĝin ĉe Twitter kaj Facebook, la vidoj saltis ene de unu tago, kaj plej notinde, mi ricevis pli ol 60 novajn abonantojn, granda sumo por malgranda YouTube-isto kiel mi. La rilato de Ŝatoj/Malŝatoj al sumaj vidoj estas probable la plej bona el miaj videoj. Mi ricevis pli da respondoj ol iam ajn en la komentoj, retpoŝte, kaj en privataj mesaĝoj. Do, kvankam ĝi ne estas nuntempe unu el miaj plej popularaj videoj, mi nun vidas, ke multaj homoj pretas lerni pri GLAT-uloj en Japanio, sed simple la rimedoj estas malfacile troveblaj en la angla.