Arkivoj de etikedoj: festotagoj

Kulturoj ne estas kostumoj!

Enhavavertoj: rasismo, kultura alproprigado, blackface

Baldaŭ estos haloveno, tre mojosa festo, sed ne sena je problemoj. Pasintjare ni skribis pri la fenomeno de ‘seksumallogaj’ kostumoj kaj la hontigado, kiu okazas tiurilate. Sed estas alia kampo, kie homoj (foje nescie) fuŝas per halovenaj kostumoj: rasismo. Temas pri tio, ke iuj ŝatas porti kulturojn kaj rasojn kiel kostumojn, sen vere pensi pri la konsekvencoj de tio.

Tial ni decidis prezenti videon al vi de Kat Blaque, jutubisto kiu ofte parolas pri tiaj temoj, subtekstigita en Esperanto. Klaku la suban bildon por spekti ĉe Amara. La video estas iom malnova, tamen ankoraŭ ege spektinda. Estas iom da varbado ĉe la komenco, sed la vera enhavo komenciĝas ne tro multe post tio.

maxresdefault

Do fine ni ŝatus demandi al vi: kion vi surmetos por haloveno ĉijare? Espereble la video helpis al vi eviti malbonan elekton, se tio estis ebleco! Ni atendas viajn komentojn 🙂

7 komentoj

Enarkivita sub rasismo, video

La Paska Koŝmaro aŭ Seksismaj Tradicioj

Enhavaverto: perforto, perfortaj tradicioj, alkoholo, 

En Slovakujo (mia devenlando), oni havas kripan pasklundan tradicion. La iĉoj vizitas la inojn (ĉiujn siajn familianinojn kaj konatulinojn) en iliaj hejmoj, batas ilin per batiloj faritaj de plektitaj salikaj branĉoj kaj verŝas akvon sur ilin (kutime de boteloj aŭ siteloj, foje nur simbole ŝprucetas, sed foje eĉ ĵetas la inon mem en plenan bankuvon aŭ vilaĝe en rivereton). Origine tiuj agoj simbolis ke la inoj estu sanaj kaj fertilaj. Do la iĉoj ricevas de la inoj dankojn forme de pentritaj ovoj, manĝaĵoj, dolĉaĵoj, alkoholaĵoj kaj foje eĉ mono.

Mi ĝenerale ne estas kontraŭ kulturaj tradicioj – eĉ male. Sed kio ĝenas min pri tiu ĉi konkreta kutimo estas la jeno: Unue, la roloj estas strikte dividitaj laŭ la genroj (do, ne estas ekzemple tiel ke ĉiuj batas ĉiujn), kaj due, estas la iĉoj kiuj estas aktivaj agantoj dum la inoj rolas kiel pasivaj objektoj.

800px-Húsvét

iĉoj verŝas akvon sur inon (foto de Opusztaszer, uzita laŭ CC BY-SA 3.0)

Kroma kritiko de la tradicio povas esti ankaŭ ke temas pri perforto kontraŭ virinoj. Mi mem neniam spertis tro dolorigan batadon, sed mi aŭdas ke tio okazadas, ĉefe kiam la iĉoj jam estas influitaj de la alkoholo. Kvankam mi ne pensas ke la tradicio estas nepre en si mem tro perforteca, mi jes pensas ke ĝi malhelpas la jam ekzistantan situacion de perforto kontraŭ inoj, per normaligi ĝin.

Mi ofte aŭdas pri slovakinoj kiuj malamas la tradicion, kaŝiĝas hejme dum la Paska Lundo ne malfermante la pordojn, aŭ male entute forvojaĝas ien dum tiu tago. Nuntempe mi tute konsentas kun tiaj solvoj, sed mi devas konfesi ke en pasinteco mi ŝatis la tradicion – mi kredis, ke estas bone havi la atenton de la knabiĉoj, almenaŭ dum tiu unu tago de la jaro esti tute en la centro. Ekzemple kiam ni iĝis iom pli aĝaj kaj la samklasaniĉoj ĉesis venadi, mi tristis. Eĉ dum miaj unuaj IJFj mi provis konvinki iujn ke ili batu kaj/aŭ akvumu min, ve. Nun mi komprenas ke tiam mi havis multege da internaligita seksismo – virinoj bedaŭrinde ofte mem plej arde defendas seksismon ĝuste ĉar ili havas ĝin internaligita. Do, kion mi malkomprenis tiam sed komprenas nun estas ke la iĉa atento kiun mi sopiris ne estis bonspeca atento: Ne temis pri ia interago inter ni, sed pri unudirekta ago en kiu mi estis nur objekto – mi nenion diris aŭ faris, neniel montris mian personecon, neniel sociumis kun la aliaj, nur staris tie, estis batata, kaj ŝajnigis malĝui por ke la knabiĉoj ĝuu pli.

Do, nun mi strebas mem esti la fonto de propra sano kaj feliĉo, anstataŭ esperi atingi ĝin per knabiĉaj batoj.

3 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Forgesu pri floroj: 5 manieroj kiel festi la Internacian virinan tagon

Postmorgaŭ, la 8an de marto, estas la Internacia virina tago.

En multaj landoj oni festas ĉi tiun tagon per tio ke inoj ricevas (ofte de iĉoj) florojn, dolĉaĵojn aŭ aliajn donacetojn, kune kun gratuloj (indas demandi: gratuloj al kio?).

Sed redukti ĉi tiun tagon al flordonacado ne nur malvidebligas la problemon de malegaleco, sed eĉ reprezentas ĝuste tiujn patriarkecajn sintenojn kiujn la Virina tago celas kontraŭbatali.

8706789146_dd319691ba_z.jpg

Foto de Tom Magllery, uzita laŭ CC BY-NC-SA 2.0

Do, kiel vi povas festi la Virinan tagon anstataŭe? Ni pretigis por vi liston kun kelkaj konsiloj:

  • Partoprenu eventon. Plej verŝajne en via urbo okazas iu demonstracio, prelego, diskutrondo, teatraĵo, filmmontrado aŭ simila aranĝo. (Sed atentu: en kelkaj landoj politikaj kaj religiaj organizoj kutimas okazigi fuŝajn, cerbolavigajn eventojn, kiuj estas nur amasa ekvivalento de flordonacado – bojkotu tiujn!) Se vi ne sukcesas trovi taŭgan aranĝon mem, povas esti bona ideo kontakti iun lokan feminisman aŭ homrajtan organizon kaj demandi ilin kion ili planas.
  • Okazigu eventon. Se tamen nenio okazas en via loĝloko, aŭ simple se vi havas la emon, vi povas mem preni iniciativon kaj organizi ion. Ne devas esti tre komplika: sufiĉas ekzemple inviti amiko(j)n kaj kune spekti bonan dokumentaran filmon kun virinrajta temo. Estu kreema!
  • Subtenu agadon. Se vi jam nepre volas elspezi la 8an de marto, la monon kiun kostus la bukedo vi povas pli bone utiligi alimaniere, ekzemple per subteni homrajtan aŭ karitatan organizon aŭ projekton. Ekzistas multaj subtenindaj, okupiĝantaj pri ĉio ekde aliro al edukado por knabinoj tutmonde, tra perforto kontraŭ inoj, ĝis seksismo en la medioj. Memoru ankaŭ ke mono ne estas la sola subtenmaniero: alternative vi povas ekzemple aliĝi kiel volontulo ĉe iu organizo.
  • Eduku vin. Pri la signifo de la Virina tago aŭ pri egalecaj demandoj ĝenerale, per ajna maniero kiun vi trovas amuza: vi povas legi libron, komikson, Vikipedion, blogon (ĉu vi jam legis ĉion en Egalecen?), spekti filmon aŭ nur mallongan filmeton en YouTube (ekzemple iun TED-prelegon), diskuti kun amikoj aŭ kun nekonatuloj.
  • Disvastigu la scion. Kundividu kion vi legis kaj spektis kun aliuloj – ĉu per persona rekomendo, ĉu per sociaj medioj. Kelkaj el viaj amikoj certe eĉ ne scias ke dimanĉe estas la Virina tago – informu ilin!

Kiel vi decidis festi la Virinan tagon? Skribu pri viaj ideoj kaj spertoj en komentoj!

PS: Kvankam la 8a de marto estas grava, ne forgesu pri ĉi tiuj aferoj ankaŭ dum la resto de la jaro.

4 komentoj

Enarkivita sub aktivismo

Karnavalaj memoroj

Hodiaŭ en multaj landoj oni festas la Karnavalon, tradician katolikan feston, kies plej karakteriza trajto estas vestado de maskoj kaj kostumoj. Ĝi estas ofte tre ŝatata festo de la infanoj, sed ankaŭ de la plenkreskuloj.

Verdire dum mia infanaĝo mi neniam aparte ŝatis la Karnavalojn, tamen mi estis kvazaŭ fata turchina004devigata ilin festi, kaj ĉiujare partopreni al tedaj kaj bruaj paradoj, surhavante ofte malkonfortajn kaj foje iom ridindajn kostumojn. Pri tiuj festoj mi havas kelkajn memorojn, inter kiuj du restis bone impresitaj en mia kapo, eĉ post tiom longa tempo.

Unu jaron, kiam mi estis eble 4 aŭ 5 jaraĝa, por la Karnavalo mi havis kostumon de Blua Feino. Mia avino kudris por mi hejmfaritan robon helbluan, kun oraj steloj sur ĝi, kaj konusforman ĉapelon, el kiu eliris miaj longaj brunaj haroj. Mi estis en urba festo kun miaj geavoj kaj onklino, kaj ĈIUJ homoj dum la parado haltigis ilin por komplimenti pro kiom bela mi estis. Mi ne dubas, ke mi aspektis bele, kaj ke la homoj sincere komplimentis, sed ĉu vere temis nur pri tio? Nun mi havas la senton, ke tiu sinteno kaŝas aliajn signifojn kaj povas esti danĝera, ĉefe se mi pensas pri la dua okazaĵo, kiun mi volas ĉi-tie rakonti.

Alian jaron en la infanĝardeno oni organizis grandan karnavalan feston. Tiun tagon ni ĉiuj devis iri vestitaj en niaj kostumoj, kaj estis kvazaŭ kompeticio, pri kiu havas la plej belan. Ankaŭ ĉifoje, danke al la laboro de la familiaj kudristinoj, mi havis belan hejmfaritan kostumon, sed ĝi estis de blanka urso.

orso bianco003Laŭ kion mi memoras, mi tre ŝatis ĝin, kaj mi sentis min mojosa en ĝi. Tamen, alveninta al la festo, mi rimarkis ke ĉiuj miaj amikinoj estis princinoj, feinoj, Cindrulinoj, Neĝulinoj… kaj ne nur mi estis la nura en genroneutrala kostumo, sed ankaŭ la reagoj de la plenkreskuloj estis tute malsamaj al mi kaj al ili. Neniu komplimentis pri kiom mi estis originala, sprita, simpatia, aminda, memfida besto. Eble iu el vi  nun pensas ke mi troigas, ĉar ja mi devas verki artikolon pri  (mal)egaleco, sed  konsciu ke pasis preskaŭ 30 jaroj ekde tiu tago, kaj mi ankoraŭ    tutbone memoras  kio okazis. La infanlerneja instruisto vagis tra la salono kun fotilo,  kaj de tempo al  tempo kolektis iujn infanojn por fari grupajn fotojn. Kiam ri  alproksimiĝis al mi kaj  miaj amikinoj, ri petis fari fotojn kun la “etaj damoj”. Evidente mi ankaŭ volis esti fotita kun miaj amikinoj, kaj la instruisto reagis kvazaŭ mia ĉeesto fuŝus la belan bildon ri havis en sia kapo. Ri faris la foton maleme, kaj poste volis nepre fari alian sen mi, “nur kun la damoj”…

Mi ne volas diri, ke mi havis traumon el tio, sed tiaj okazaĵoj (kiuj ripetiĝas ofte en la vivoj de ĉiuj infanoj) verŝajne ne estas senkonsekvencaj. Mi devas agnoski ke mi mem senkonscie ofte pli spontane gratulas infaninon pro ŝia beleco aŭ eleganteco, kaj knabon pro lia forto aŭ lerteco. Tio estas stulta.

Diverseco mojosas, kaj ekzistas aro da pozitivaj kvalitoj pro kiuj eblas gratuli homon, sendepende de ria genro: ni klopodu memori tion, venontfoje ni komplimetos infanon, kaj ni estos farantaj jam gravan paŝon al pli egaleca kulturo.

 

 

2 komentoj

Enarkivita sub edukado, ĉiutaga vivo

Kiel travivi la festotagajn bankedojn

Enhavaverto: dikfobio, manĝ(eg)ado, dietado.

Jen estas denove la periodo de la jaro kun plej multaj festotagoj! Kaj multaj el ni antaŭĝojas la vintrajn feriojn (pardonu la Eŭrop-centrismon), kiel momenton por ĝui delicajn tradiciajn manĝojn en kompanio de niaj karuloj. Tamen tiaj okazoj povas esti granda streĉo por tiuj kiuj sekvas dieton, kaj ankaŭ por tiuj kiuj, male, tute ne dietas.

15203735154_d4b85a70c5_z


Foto: Wall_Food_10462 de Michael Stern, uzita laŭ​ ​
CC BY-SA 2.0

Mi estas unu el la bonŝanculoj, kiuj neniam devis batali kontraŭ sia pezo, kaj fakte dum la tuta vivo ĝis nun mi ĝuis la privilegiojn, kiujn la fakto esti maldika donis al mi. Sed ĉi-jare mi spertas novan, apartan situacion. Iuflanke, mi bezonas sekvi striktan dieton pro sanproblemoj, nome multaj manĝoj estas malpermesataj al mi. Aliflanke, okazis ke la ŝanĝoj en mia dieto igis min gajni 6 kilogramojn en la lasta jaro, sed en la lastaj monatoj mi denove multe maldikiĝis, kaj nun mi pezas eĉ malpli ol antaue. Tiom da ŝanĝoj subite igis min ekzorgi pri mia pezo, kion mi ne faris ekde kiam mi estis adoleskulino. Ili ankaŭ igis la homojn ĉirkaŭ mi multe pli ofte komenti pri mia korpo kaj mia dieto. Kiam iu, kiu ne konas mian problemon, vidas ke mi ne manĝas ion, tiu preskaŭ ĉiam supozas ke mi rifuzas ĝin pro timo dikiĝi. Tio estas absurda sensensaĵo, ĉar mi estas evidente maldika, kaj neniu saĝulo povus pensi ke mi deziras maldikiĝi eĉ pli!

Ankaŭ pro tio, ĉi-jare pli ol antaŭe, mi profunde deziras ne engaĝiĝi en ajnan konversacion celitan al dikul-hontigo, kaj kiu ne montru respekton kaj pozitivan aliron la diverseco de la homaj korpoj. Legi plu

Komenti

Enarkivita sub ĉiutaga vivo

Kion vi devus scii pri halovenaj kostumoj

Enhavaverto: hontigado laŭ aspekto (slut-shaming), objektigo de virinoj.

Antaŭ kelkaj tagoj oni festis Halovenon. Hodiaŭ ĝin festas ankaŭ Egalecen, nome per pensigi vin pri seksismo ligita al halovenaj kostumoj.

Ĉu kaj kiel vi festas Halovenon dependas de tio kie en la mondo vi loĝas. Mi ŝajne la unuan fojon en la vivo surmetis halovenan kostumon antaŭ du jaroj, ĉar mi tiam troviĝis en Norda Ameriko, kie tia tradicio fortas. Sed eĉ se vi en via lando neniam spertis ĝin realvive, vi plej verŝajne multfoje vidis ĝin en la televido, do vi rekonos la aferojn pri kiuj mi parolos.

Ĉiukaze, antaŭ du jaroj, kiam mi iris al halovena festo, mi unue renkontiĝis kun mia amikino Anna. Ni kune veturis al la festo, kie ni devis renkonti alian amikinon, Sara, kaj survoje en la metroo ni longe kaj arde babilis ĝuste pri la seksismo de la kostumoj. Resume, Anna diris ke ri bedaŭras ke ĉiuj inoj vestas sin tiom troige seksece. Kaj mi konsentis kun ri. Sed kiam ni jam surloke renkontis na Sara, evidentiĝis ke ria kostumo, malkiel la niaj, estis precize tia. Ri estis vestita kiel “sexy schoolgirl”. Anna estis en ŝoko kaj tuj kiam Sara distanciĝis sufiĉe por ne povi aŭdi, ri jene daŭrigis siajn plendojn pri seksismo: “Mi ne povas kredi ke ankaŭ ŝi vestas sin kiel putino. Ĉu ŝi ne havas memrespekton? Kial ŝi tiom bezonas la viran atenton?”, ktp. Sed ĉu mi plu konsentas kun ri? Ne. Ĉar efektive temas ne pri plendoj pri seksismo, sed pri juĝado de ies moraleco surbaze de ties vestaĵoj (angle tielnomata “slut-shaming”, ni uzu la tradukon “malĉastulinhontigo”, sed se vi havas pli bonan proponon, sciigu ĝin). Bedaŭrinde multaj faras tiun eraron, kaj ni devus konscie atenti eviti ĝin. Kiam ni parolas pri la problemo de seksismaj kostumoj, ni devas ĉiam pensi pri la distingo inter la kulturo kiu subtenas produktadon kaj vendadon de tiaj kostumoj kaj igas inojn vesti ilin KAJ individuaj inoj kiuj pro diversaj kialoj decidas surmeti tiajn kostumojn. Alivorte, ne la inoj estas la problemo, sed la kostumoj (kaj pli konkrete, ne la simpla ekzisto de seksecaj kostumoj, sed la fakto ke tio estas pli-malpli la sola speco de inaj kostumoj kiu troveblas en vendejoj kaj videblas en la medioj).

En ĉi tiu artikolo mi volus tuŝi ambaŭ problemojn: kaj la seksismon de la kostumoj, kaj la tiurilatan malĉastulinhontigon, kaj ĉar ili estas disaj problemoj, mi traktos ilin dise, na unu post la alia, per koncize listigi la plej gravajn faktojn kaj argumentojn kiujn necesas scii por orientiĝi en la problemaro. Eble ne ĉiuj punktoj estos novaĵoj por vi, sed mi celas superrigardon. Cetere, multo de ili aplikiĝas ankaŭ je la resto de la jaro, ne nur Haloveno.

Unue ni do resumu la problemojn kun la kostumoj mem:

  • Se temas pri kostumoj por plenkreskuloj, ekzistas granda diferenco inter la inaj kaj iĉaj versioj. Eĉ se temas pri iu neŭtrala masko, kiu teorie povus uzi precize la samajn vestaĵojn por iĉoj kaj inoj, ekzemple pirato, la iĉa versio normale konsistas el longaj pantalonoj kaj ĉemizo, dum la ina versio havas grandan dekoltaĵon kaj mallongan jupeton. Tio estas ligita al objektigo de virinoj.
  • Infanaj kostumoj feliĉe estas malpli seksecaj (kvankam ili pli kaj pli tiaj iĝas), sed ili ĉefe subtenas genrajn stereotipojn alimaniere: tipaj maskoj por knabiĉoj estas superherooj, kaj por knabinoj princinoj. Tio estas unu el multaj aferoj kiuj jam ekde juna aĝo instruas al la infanojn ke inoj kaj iĉoj havas malsamajn rolojn en la socio: inoj estu belaj, kaj iĉoj havu povon.
  • Ĉio ĉi supre temas nur pri vendejaj kostumoj, sed vi ĉiam povas krei propran, ĉu ne? Tio tutcerte estas pli bona solvo, sed eĉ ĝi ne plene savos vin de la seksismo. La kostumo de Sara estis ja hejmfarita. Simple, en la mondo kie vi ĉie ĉirkaŭ vi vidas nur seksismon (ekzemple serĉante inspiron por via hejmfarita masko), estas malfacile ne senti ke oni atendas certan aspektmanieron de vi kaj ke se vi ne plenumos la atendojn, vi estos ekskludita.
  • Ne pensu ke nur inaj kostumoj povas esti seksismaj. Seksismo malhelpas ankaŭ iĉojn. Ekzemple, mi vidis plurajn kostumojn por knabiĉetoj kiuj havis falsajn ŝtopitajn muskolojn sur la brakoj. Tio subtenas nerealisman stereotipon de maskleco.

Kaj nun, se vi vidas inon vestitan en tre sekseca kostumo:

  • Tio tute ne signifas ke ri volas fiki kun vi, aŭ ke ri ĝenrale estas promiskua. Riaj vestaĵoj havas neniun rilaton al ria sekskonduto. (Ĉi tie mi aparte emfazas ke tio validas dum la tuta jaro!)
  • Se vi estas ino kiu decidis ne surhavi tre seksecan kostumon, tio ne signifas ke vi estas morale supera al ri. Vi laŭ via plaĉo elektis vian kostumon, kaj ri la rian. Ri rajtas esprimi sian seksecon kiel ri volas. Ne faru la saman eraron kiel Anna! Fakte, tio memorigas min pri unu citaĵo de la televidserio Mean Girls: “Haloveno estas la sola tago de la jaro kiam knabino rajtas vestiĝi tute kiel malĉastulino kaj la aliaj knabinoj ne rajtas komenti tion”. Nu, kiel vi vidis laŭ mia rakonto, tio ne centprocente veras, sed mi tamen scias ke multaj inoj ja sentas sin tiel: emus vestiĝi pli seksece ankaŭ alifoje, sed timas ke oni juĝos ilin, kaj Haloveno kvazaŭ donas al ili pretekston. Damne, kial ni ne povas ĉesi juĝi unu la alian kaj anstataŭe senti nin liberaj vestiĝi iel ajn ĉiun tagon?
  • Fine, mi pensas ke ne indas uzi vortojn kiel “putineca” por priskribi tiajn kostumojn, eĉ se vi ne hontigas konkretajn inojn, sed prave kritikas la halovenkostuman kulturon. Tiaj vortoj nur plifortigas la jam ekzistantajn stereotipojn kiuj malhelpas inojn.

Memoru do ĉion ĉi (ne nur) venonthalovene. Estu kritika al la kostumindustrio, sed atentu ne malĉastulinhontigi homojn. Kaj ĉefe, vestu vin simple tiel kiel vi mem ŝatas – vi bezonas pruvi nek vian moralecon, nek vian seksecon.

2 komentoj

Enarkivita sub ĉiutaga vivo