Enhavaverto: transmisogeneco, biologia deteminismo.
Aliĝante al kongreso, oni ofte vidas la jenan:
Sekso:
vira
ina
Aŭ foje, eble iomete ŝerce, oni vidas tion:
Sekso:
ina
malina
Kun tio mi trovas du problemojn: 1) la uzo de ‘sekso’ anstataŭ la pli egala kaj trafa vorto ‘genro’, 2) la malinkluzivo de aliaj genroj.
“Kio misas pri la vorto ‘sekso’?”, vi eble pensas. Nu, kvankam en transgenraj kaj kviraj rondoj estas ankoraŭ pridebatata afero, ĝenerale oni konsentas, ke ‘sekso’ signifas la biologiajn trajtojn kaj generilojn de homoj*, kaj ‘genro’ signifas la socikulturajn rolojn, kiujn oni ricevas surbaze de asignita sekso. Pro tio, ke ja ekzistas transgenraj homoj, kies sekso ne akordas kun ilia genro, ja indas uzi la vorton ‘genro’ anstataŭe.
Ĉi tio ligiĝas al mia dua punkto. En nuntempa okcidenta kulturo, ekzistas du ‘genroskatoloj’, kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas en unu, oni abomenas kaj pridemandadas. Ekz. multaj homoj, se ili vidus ulon kun plata brusto, akraj vangostoj, kaj larĝa staturo, kiu portas jupon, ŝminkaĵon, kaj ŝtrumpojn, ili nomus tion ‘transvestulo’, ‘gejaĉo’, aŭ eble eĉ ‘mensmalsanulo’. Ili eble dirus, ke ĉi tiu homo evidente konfuziĝas pri sia propra genro.
Sed kial ekzistu nur du genroj? Kelkaj homoj sentas sin, kvazaŭ ili apartenas tute nek al iĉeco, nek al ineco, sed ie meze. Kelkaj foje sentas sin iĉa, foje ina. Kelkaj homoj sentas sin tute sengenra. Por signifi genrojn, kiuj ne apartenas al la binarioj de ‘iĉeco’ kaj ‘ineco’, oni diras ‘genrokvira’ aŭ ‘neduuma/nebinara’ (tradukoj de la anglaj ‘genderqueer’ kaj ‘non-binary’ – por kapti pli bonan impreson de la ideo mi rekomendas serĉi la blogpaĝaron Tumblr per la anglaj terminoj). En ĉi tiu kampo ekzistas multaj unuopaj genroj, ĉar estas nuancoj inter la genridentecoj, kiujn homoj havas.
Ankaŭ plifortiĝas ĉi tiu argumento se ni ĵetas rigardon al la tuta mondo. Estas multaj kulturoj mondskale, kiuj agnoskas diversmaniere ‘trian genron’. Ekz. pluraj usonindiĝenaj kulturoj kredas je ‘duspirituloj’, kiuj havas kaj iĉajn kaj inajn kvalitojn kaj plenumas specialan rolon en sia socio. En barato, pakistano, kaj bangladeŝo ‘hiĝraoj’ estas iĉseksuloj, kiuj adoptas inajn genrorolojn kaj vestaĵojn, kaj konsideras sin kiel membron de ‘tria genro’. Multaj el ĉi tiuj tradicioj eltretiĝis aŭ preskaŭ eltretiĝis de la brita imperio aŭ hispana konkerado, kaj verŝajne estis multaj, pri kiuj ni nun ne scias. Sed la fakto, ke preskaŭ la sama afero aperas diversloke sendepende montras, ke ne estas unika deziro al ĉi tiuj homoj en nia kulturo. Pli grave, ĉar Esperantujo konsideras sin neŭtrala, egala, kaj tutmonda, ni devus agnoski ĉi tiun diversecon kaj ĝin reprezenti.
Do, kion fari? Nu, mi proponas anstataŭigi la nuntempajn genrelektilojn per io simila al ĉi tio:
Genro:
ina
iĉa
genrokvira/neduuma
alia
preferas ne diri
Preferata pronomo (kun ebleco elekti plurajn):
li
ŝi
ŝli
ri
neniu prefero
Ĉi tiu sistemo reprezentas plimalpli ĉiujn eblecojn de genroj kaj pronomoj. La formulon pri ‘preferata pronomo’ mi aparte rekomendas, se oni printos tion sur kongresŝildoj, sed alie ne endas. La avantaĝoj de ĉi tia sistemo estas pluraj. Unue, homoj, kiuj ne identas sin kiel ‘ina’ aŭ ‘iĉa’, sentos sin pli komforte aliĝante al kongreso. Due, se oni printas la preferatan pronomon surŝilde, oni tute evitas problemojn, kie oni ne certas kion nomi iun alian. Kaj trie, oni ne montras eŭropemecon kaj puŝas la Esperanto-movadon iomete pli estontecen kaj egalecen.
*La ‘pridebatata afero’ rilatas al ĉi tio. Ofte estas aferoj, kiujn ni markas kiel ‘biologiajn trajtojn’, ekz. ke ‘inoj estas malpli fortaj’. Sed povus esti inverse – ke genroroloj kaŭzas ĉi tiajn aferojn. Ekz. laŭ ĉi tio studo, patrinoj devis diveni la krutecon de deklivo grimpebla de siaj 11-monataĝaj infanoj. Poste la infanoj grimpis la deklivon. La bebinoj kaj bebiĉoj ambaŭ povis grimpi la saman krutecon, sed la patrinoj naŭoble malpli estimis la kapablon de la bebinoj. Se patrinoj ĉiam opinias siajn filinojn malpli kapable fizike, ili verŝajne malkuraĝigas ilin fari ‘malfacilajn’ ekzercojn kaj strebojn, kaj pro tio la muskoloj de la filinoj malpli fortiĝas. Ĉi tio kaj similaj fenomenoj (ekz. la ekzisto de diversaj kromosom- kaj hormonkombinoj kaj interseksuloj) forte sugestas, ke ankaŭ ‘sekso’ estas afero decidata de socio.