Arkivoj de etikedoj: kolero

Kuraca Kolero

Enhavaverto: mistraktado de aliancanoj, biologia determinismo.

Semajnon antaŭe mi iris al la lanĉevento de inform- kaj pensigkampanjo pri transeco en mia universitato, Make No Assumptions (‘Ne Antaŭsupozadu’), kies (anglalingva) retpaĝo estas tre leginda kaj informplena. La aranĝo prenis formon de parolrondo, kie ĉiu rajtis demandi kaj respondi, aŭ priparoli siajn spertojn.

Depost mia elŝrankiĝo kiel transgenrulo ĉi tio estis la unua aranĝo tia, ĉe kiu mi ĉeestis. Mi trovis, ke, egale kiom mi male strebis, mi ĝeniĝis kaj koleriĝis je iuj demandoj. Ŝajnas, ke kelkaj homoj tute faris neniom da propra esplorado kaj simple atendis ke la transgenruloj klarigu ĉion al ili, kvankam ja ekzistas la bonega retpaĝo tiucele. Al kelkaj respondoj de aliaj transgenruloj mi surpriziĝis, ĉar ŝajnis kvazaŭ oni pli mildigis la respondojn, simpligis la faktojn kaj tiel plu, por ke, supozeble, ili estu pli ‘engluteblaj’.

Sed veras kaj faktas, ke tiuj ĉi aferoj ne estas simplaj kaj komfortaj aferoj komunikigi al homoj. Foje oni devas diri al cisgenrulo, ke tio, kion ili tre kutimas fari, ekz. antaŭsupozi ies pronomojn, ne estas inkluziva kaj konsidera afero, kaj ke ili demandu pri ili. Aŭ oni devas klarigi, kiam leviĝas demando pri ‘biologia sekso’, ke fakte tio ankaŭ estas konstruita sistemo uzata por subpremi iujn kaj superlevi aliajn.

Vi eble sentas vin malkomforta legante ĉi tion, kaj mi ankaŭ sentis min malkomforta forirante de la evento. Min tute enmerginta en mojosa kaj vigla kvira kaj transa komunumo en Kembriĝo, mi kvazaŭ forgesis, ke estas multaj homoj, al kiuj mi devus multe priskribadi, por ke ili eĉ agnosku mian ekziston ekster la genra duumo. La kolero kirliĝis en mi dum iom da tempo, kaj kelkaj pli freŝaj okazoj kaj interagoj en mia vivo hejtis ĝin plu.

Sed fine min trafis penso. Kolero ne devas esti negative. Kolero estas natura respondo al subpremado kaj maljusteco, kiujn spertas inoj, transgenruloj, neblankuloj, handikapuloj, ktp. Kolero permesas al ni aŭdaci krii la pensojn, kiujn ni antaŭe tenis ene. Kolero donas al ni viglon kaj kuraĝon plu batali por nia liberiĝo. Iuj pensas, ke nia kolero estas malbela, kaj ke ni diskutu ĉion kion eble plej senemocie. Tio estas privilegia postulo.

Tiu vespero estis turniĝopunkto en mia vivo kiel aktivisto. Mi decidis ne plu toleri la homojn, kiuj volas esti mia amiko sed ne emas informi sin pri kiel bone trakti kaj kompreni min. Kaj mi decidis emfazi forlasi tiujn, kiuj kredas kaj disvastigas sistemojn kaj ideojn, kiuj neas mian ekziston kaj instigas perforton al mi kaj miaj kunuloj. Nia kolero belas kaj fortas, kaj ĝi kuracis min plene.

5 komentoj

Enarkivita sub aktivismo, transgenraj aferoj