Arkivoj de etikedoj: konsento

Novjara Podkasto de Egalecen: Fotoj – kiel zorgi pri konsento kaj privateco?

Februaro ankoraŭ ne finiĝis, kio signifas ke estas ne tro malfrue por la novjara epizodo de nia podkasto, denove kun Ariel, Benita, Manuela kaj Paulina.

Ni komencas ĝuste per la temo de Novjaro, kiun Manuela kaj Paulina pasigis ĉe JES en Germanujo. Ili raportas pri la programero pri ĉiutaga konsento, kiun Manuela okazigis tie kaj kiun vi povas legi en la formo de artikolo kaze ke vi maltrafis ĝin.

Daŭre rilate al JES, ni reagas al viglaj diskutoj kiuj post ĝi okazis en ĝia Telegram-grupo rilate al fotado. Kiel, kiun kaj kiam foti aŭ ne foti, kiel peti kaj certigi konsenton pri fotado kaj publikigo de fotoj, kiel elekti bonajn fotojn – ĉion ĉi ni diskutas de leĝa, etika kaj praktika flankoj kaj el la vidpunktoj de kongresaj organizantoj, oficialaj kaj neoficialaj fotistoj, fotatoj kaj prefere-ne-fotatoj. La temo de fotado estas kompleksa, sed certe solvebla, kreante kulturon de konsento kaj atentemo dum esperantaj aranĝoj.

Ni ankaŭ parolas pri flugfolio pri Atentema Kunestado, kiu estis kunkreita de Manuela kadre de la projekto Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ), kiu finiĝis dum ĉi tiu JES. La flugfolion kaj aliajn rimedojn vi povas trovi ĉe la retejo de FEJ kaj uzi dum viaj aranĝoj.Fine ni denove ŝatus inviti vin ĉiujn al IJK 2019 kun ĉeftemo Kontraŭ Antaŭjuĝoj kaj bunta programo.

Do, aŭskultu la podkaston, ĝuu, kaj lasu komenton!

Abonu la podkaston per la RSS-fluo.

 

Komenti

Enarkivita sub konsento, movado, podkasto, pozitiveco

Ĉiutaga konsento: 5 kondutoj per kiuj mi ne plu ĝenas la aliajn.

Dum la Junulara Esperanta Semajno, en Storkow (Germanujo), mi prezentis programeron pri la temo “ĉiutaga konsento”, kiu havis diskretan sukceson. Pro tio, mi decidis artikoligi ĝin por Egalecen.

Homoj ofte pensas, ke konsento temas precipe pri seksumado kaj flirtado, aŭ almenaŭ oni plejmulte parolas pri tio en tiu ĉi kunteksto. Fakte mi aŭdis pri ĝi ĉefe en feminismaj medioj kaj rilate al la lukto kontraŭ seksĝenado kaj perforto. Okupiĝante pri tiuj ĉi temoj, tamen, iom post iom mi konsciiĝis pri tio, ke konsento trairas ĉiujn kampojn de la homa vivo kaj ke aliĝi al kulturo de konsento signifas konscie respekti la personajn kaj emociajn limojn de niaj proksimuloj ĉiam, ne nur dum flirtado aŭ seksumado. Legi plu

3 komentoj

Enarkivita sub konsento, ĉiutaga vivo

Ses konsiletoj por intimeco post mistraktado

De Kat Wenger, staĝanto, kaj Ada Dubrawska, QA & Localization ĉe Clue. Esperanta traduko de Marko el Nederlando. Originalo legeblas ĉi tie.

foto Jen Yu

Enhava antaŭaverto: Ĉi tio estas artikolo pri temo ligita al mistraktado. Ĝi ne enhavas drastajn priskribojn de mistraktado, sed diskuti konsilojn pri intimeco ankoraŭ povas reaperigi memorojn de negativaj pasintaj spertoj. Estu afabla al vi mem — se vi ne estas preta por legi ĉi tiun tekston hodiaŭ, konservu ĝin por poste.

Kvankam ekzistas multaj rimedoj por raporti kaj superi la postefikojn de seksuma, fizika, aŭ emocia mistraktado, intimeco post mistraktado estas temo kiu estas malofte pridiskutata de la ĉefaj amaskomunikiloj. En ĉi tiu artikolo vi trovos kelkajn procedojn, kiuj eble helpu vin pensi pri kaj alproksimiĝi al ĉi tiu malfacila sperto kun iom pli da memfido kaj komforto.

1. Ekkonu viajn limojn kaj komuniku pri ili

Kelkaj el viaj korpopartoj eble estos nealireblaj al aliuloj dum iom da tempo, kaj tio estas tute en ordo. Prenu tempon por ekkompreni vian propran komforteco-nivelon.

Kelkaj limoj eble ŝanĝiĝos depende de via momenta mensa stato. Komprenu ke dum tagoj, kiam vi sentas vin pli laca, angora, aŭ vundebla, via komforto-zono povus esti pli limigita.

2. Elektu partneron al kiu vi konfidas.

Ĉu tiu ĉi persono scias kiam vi sentas vin nekomforta? Ĉu ri konscias ke la manko de “ne” ne signifas “jes”? Ĉu vi sentas vin komforta klarigi al ri kio estas ene de via komforto-zono? Vi ne devas rakonti al ri kio okazis rilate al pasinta mistraktado, sed ri komprenu ke ri ne elprovu viajn limojn.

Estigu “sekurecan vorton” — kaj ne hezitu uzi ĝin. La vorto estu nerilata al la ago, do ĝi estu komprenita sendepende de via tono. Anstataŭ “ne” aŭ “ĉesu,” provu ion kiel “Tetris” aŭ “frambo”.

3. Kreu senstreĉan etoson.

Elektu lokon kiu sentigas vin bone, kaj estigu animstaton kiu estas bona por vi. Malstreĉiga ludlisto da muziko povus helpi.

Uzu specon de protektilo kiu donos al vi plej multe da mensa paco. Priparolu ĝin kun via partnero, se ĝi estas protektilo kiu por funkcii necesigas al ri mem agi.

Sciu ke vi ne devas daŭrigi ajnan seksuman agon, sendepende de tio, kiom progresinta je tiu ago vi estas.

4. Konsciu ke bona partnero ne trudas sin al vi. Neniam.

Bona partnero atendos ĝis vi estos preta, kaj se ne, ri ne estas la ĝusta persono por vi. Vi neniam sentu devon engaĝi vin emocie aŭ fari ion ajn korpan kun iu ajn.

Samtempe, akceptu ke via partnero havas sian propran personan historion enirante en tiun ĉi sperton. Io kio povas esti en ordo por vi, povus esti ĉagrena por ri, do strebu esti konscia ankaŭ pri riaj limoj, kaj ne nur fokusiĝu pri vi mem.

5. Ne provu “simple trairi.”

Rekomenci intimecon post traŭmato estas defia kaj povas bezonigi tempon. Ĉi tio povas esti frusta, sed hasti rekomenci “normalajn” kutimojn aŭ konduton povas konduki al pli da emocia damaĝo. La procezo eble ŝajnos pli kiel “unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen” ol rekta linio— sed ankaŭ tio estas en ordo.

6. Via reago ne minimumigas vian sperton.

Emocioj eble ne trafos vin ĝis post kelkaj tagoj, semajnoj, aŭ eĉ monatoj poste. Sciu ke vi ne estas sola. Provu estigi subtenan sistemon kiun vi povas uzadi ne spertante ajnan juĝon: amikon, familianon, terapiiston, aŭ eĉ tekstan aŭ netekstan telefonan helpservon.

Kromaj rimedoj:

Hot Peach Pages proponas mistraktadan helpan informon en 110 lingvoj, kaj internacian dosierujon de mistraktadaj helposervoj por ĉiu lando en la mondo.

Se vi loĝas en Usono, RAINN  organizas la National Sexual Assault Telephone Hotline 1-800-656-HOPE (4673) kaj proponas konsilon kaj informon per ilia retpaĝo. Vi povas trovi pliajn helpservojn ĉi tie aŭ kontrolu la retajn rimedojn ĉe Safe Horizon, ULifeline (por studentoj), kaj Safe Helpline (por tiuj kiuj laboras iel por la armeo). HelpPRO enhavas serĉeblan dosierujon de terapiistoj en Usono.

Childhelp hotline proponas porinfanan subtenon en mistraktadaj familioj en Usono kaj Kanado. Dosierujo de Kanadaj seksperfortkrizaj centrejoj kaj porvirinaj centrejoj troviĝas ĉe la CASAC retpaĝo kaj ReachOut proponas postseksperfortan subtenon en Aŭstralio.

Viraj travivantoj de seksperforto povas trovi informojn kaj subtenon rete ĉe malesurvivor.org kaj 1in6.

En Usono, la National Suicide Prevention Lifeline prizorgas plentempan subtenon, kaj la Trevor Project (1–866–488–7386) proponas primemmortigan telefonan helpservon por samseksemulaj kaj dubadantaj junuloj. Listo de telefonaj helpservoj troviĝas ĉi tie. Befrienders provizas senjuĝan subtenon por malhelpi memmortigon tutmonde.

Kelkaj fazoj de via menstrua ciklo povas pliintensigi mensosanajn problemojn kaj streĉon. Elŝutu Clue por havi bonan superrigardon de viaj simptomoj kaj kompreni vian korpon pli bone.

Komenti

Enarkivita sub amrilatoj, konsento, rimedoj, ĉiutaga vivo

Kelkaj pensoj pri strata molestado

Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj samranguloj. Iuj el tiaj homoj estas inter miaj amikoj, parencoj, kolegoj… mi spertis tion, kaj mi tristas.

Virinoj meritas respekton, kaj havas la saman rajton kiel viroj senti sin komforte kaj sekure en publikaj (kaj virtualaj) spacoj. Al ĉiuj mi volus diri: ne kontribuu al kulturo, kiu akceptas la malon. Ne molestu. Ne tuŝu iun sen konsento. Ne insistu kiam iu diras ne. Ne ridu pri seksismaj ŝercoj, defiu la homojn kiam ili tion faras. Intervenu kiam iu alia estas molestita. Eduku vin mem por esti pli bona homo. Vere necesas ke oni priparolu pli tiun ĉi temon, ĉar estas ĝi havas gravajn konsekvencojn je la kvalito de la vivo de la viktimoj (atentu: en tiu ĉi artikolo mi parolas specife pri ĝenado al inoj, sed similan fenomenon suferas aliaj diskriminaciitaj grupoj, kaj evidente tion same necesas kontraŭbatali).
street harassment.jpg
Kiam mi skribis tion ĉi en mia Facebook-linio, amikiĉoj komentis, demandante kiel praktike interveni, se oni ĉeestas situacion de ĉestrata molestado. Iuj esprimis sian timon ke eventuala interveno povu finiĝi en perforto, ekz ke ili estu batataj aŭ simile. Mi certe komprenas tiajn dubojn kaj timojn, kiujn mi mem havas, kaj mi pensas ke ĉiu devas mem pritaksi la diversajn situaciojn, kaj decidi surbaze de siaj rimedoj, sen elmeti sin al danĝero. Tamen mi petas forlasi iom la stereotipan bildon de sendefenda ino, kiu (iom “nature”) iĝas celo de la atako de malbonulo kaj bezonas la heroan intervenon de alia iĉo, kiu batalos por defendi ŝin. Estas iom pli komplike. Mi ne faras alvokon al iĉoj por ke ili per batado savu la inojn kiu spertas moleston. Mi nur petas ke oni (ne nepre nur iĉoj) konsciiĝu pri la problemo, ne neglektu ĝin, kaj ne pensu “mi povas nenion fari kontraŭ tio”, ĉar ĉiuj ja povas ion fari.

Jen kelkaj sugestoj:

Helpu la viktimojn, sen rekte alfronti la molestantojn. Ofte sufiĉas demandi “Ĉu vi bezonas helpon?”, ŝajnigi ke vi konas la viktimon, aŭ uzi pretekston por alparoli rin, kaj tiel krei distrilon. Eĉ nur alproksimiĝi kaj montri per senvorta komunikado vian subtenon hepas. Por la viktimoj multe gravas, el la psikologia flanko, senti ke ili ne estas solaj. Ofte en tiaj situacioj ili spertas anksion kaj honton, kaj ne kapablas reagi, sed ĉeesto de amikemaj homoj povas doni multe da forto. Male, esti ĉirkaŭata de prifajfantaj homoj kontribuas al la sento de fremdeco. Krome, viktimoj bezonas subtenon ankaŭ poste.
Donu la bonan ekzemplon en via ĉiutaga vivo. Ne necesas atendi specifan situacion, por ion fari kontraŭ molestado. Se vi estas iĉo, kaj ne certas kiel respekte trakti inojn en publikaj spacoj, eduku vin mem pri tio, kaj per via ekzemplo vi kontribuos eduki aliajn virojn. Des pli se vi estas patro, instruisto, aŭ havas alian rolon en edukado de infanoj/junuloj, vi povas multon fari.
Partoprenu kampanjojn. Ekzemple de la 2a ĝis la 8a de aprilo 2017 estos la Internacia Semajno Kontraŭ Strata Molestado. Oni okazigas ĝin jam la 7an fojon, kaj en la pasintaj jaroj 41 landoj partoprenis. Ĉi-tiu estas la retpaĝo: http://www.meetusonthestreet.org. Memoru ke estas pluraj manieroj engaĝiĝi: krom marŝi en protestoj, vi povas diskonigi informojn, volontuli, donaci monon, ktp. Kaj, se vi estas artisto (aŭ simple vi estas kreema), vi povas krei originalan verkon pri la temo.

31638377663_b1d504639b_k.jpg

Protestantoj okaze de la “Marŝo de Virinoj”, la 21an de Januaro 2017

Se vi regas la anglan, kaj volas legi pli pri la temo, mi konsilas tiun ĉi retejon: http://www.stopstreetharassment.org

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, edukado, femismo, konsento, ĉiutaga vivo

Kontakt-improvizado: danco, kiu pensigis al mi pri konsento

Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri mia unuafoja partopreno en marmelado de Kontakt-improvizado… ĉu vi scias kio ĝi estas?

Laŭ la Vikipedia difino: “Ankaŭ nomita “danco-kontakto”, [Kontakt-improvizado] estas speco de improvizita danco, unu el la plej konataj kaj karakterizaj formoj de la postmoderna danco. En ĝia praktiko, la punktoj de fizika kontakto inter almenaŭ du dancistoj iĝas la deirpunkto de esplorado farita el improvizitaj movoj. Preter la punktoj de fizika kontakto, gravas ankaŭ la ĝenerala kontakto (aŭda, kineta, percepta kaj emocia) de la dancisto kun riaj kunuloj, kaj kun kio estas ĉirkaŭe (la grundo, la spaco, la forto de gravito, ktp). Dum ekzercado aŭ atelieroj, la improvizaĵoj de danco-kontakto estas nomitaj “marmeladoj”.”

Multe pli simplas la difino, kiun amiko mia donis de ĝi, nome: “Ĝi estas hipia danco”… 🙂 Sed, se ankoraŭ ne klaras pri kio temas, ĝuu tiun ĉi videon pri ĝi.

La ĉefa kialo, pro kiu tiu unua partopreno en la “marmelado” lasis min ravita, estas ke tie mi tute klare spertis (eble kiel neniam antaue en mia vivo) tiun “kulturon de konsento”, pri kiu ni parolis en antaŭa artikolo.

Jam kiam mi antaŭe informiĝis pri la evento, iom timema kaj dubema ĉu partopreni aŭ ne, mi estis trankviligita de la afablaj vortoj de la organizantoj: “Novuloj estas bonvenaj, vi rajtas nur spekti aŭ provi mem, laŭ via prefero”. Bone, mi estu kuraĝa, mi pensis. La organizantoj estis du geknaboj, Michal kaj Zuzana: ambaŭ devis esti ne multe pli ol 20 jaraĝaj, sed malgraŭ tio ili aspektis tre kompetentaj kaj memfidaj. Post mallonga rondo de sinprezentoj, ili proponis al la ĉeestantoj dividiĝi en paroj. Michal ekstaris en la centro de la salono, kio evidentigis ke li estos la estro de tiu “marmelado”. La knabino dume sin proponis por esti en paro kun mi, tiel ke ŝi povu helpi al mi per sia sperto, kaj per eventualaj tradukoj (eble mi precizigu ke la tuta afero okazis en lingvo, kiun mi ne flue parolas). Ni komencis per ekzerco pri fido, kaj la estro klarigis kial ĝi estas tiom grava por tiu ĉi danco: la partneroj devas lasi sin fali unu sur la alia, kaj balancigi siajn pezojn… se unu el la du ĉesus (pro malfido), la ekvilibro perdiĝus kaj la alia danĝere falus. La ekzerco estis tia:  unu el la du parteroj kuŝas surplanke kaj malstreĉas siajn musklojn, tiel ke la alia povu movi rian korpon kvazaŭ kadavron, sen trovi reziston. Mi kuŝis kaj provis malstreĉiĝi, dum mia partnerino komencis priskribi al mi ĉion, kion ŝi estis faronta: “Nun mi tiros viajn fingrojn.” “Nun mi skuos vian brakon.” “Nun mi turnos vian kapon.” “Nun mi provos ruli vian tutan korpon, tirante vian kruron.” ktp. Estis kvazaŭ ŝi faris tion por peti mian konsenton. Ĉar mi sciis ekzakte kio okazos, mi estis trankvila kaj estis pli facile ne rigidiĝi. Michal diris ke la ekzerco utilas ankaŭ por ke oni sentu la limojn unu de la alia, kaj halti antaŭ ol fari ion dolorigan. Tio pensigis min pri la ĵus legita artikolo pri “konsento kiel sento”: eĉ se la partnero konsentis ke vi ludu kun ria korpo, tio ne estas rajtigo fari ion ajn, kaj daŭre estas via respondeco ne igi la sperton malagrabla. Kiam iom poste ni interŝanĝis la rolojn, mi sentis esciton pro la povo kiun mi nun havis, sed ankaŭ iom da timo pro la respondeco. Mi provis agi same, kiel Zuzana faris kun mi. Estis tre bela sperto, mi sentis min tre dankema pro la prizorgoj de mia partnerino, kaj samtempe fiera pro esti plenuminta la taskon bone.
Poste ekis la vera Kontakt-improvizado. Estis iom malfacile por mi, ĉar ja mi ofte timis ellasi mian pezon, kaj ni perdis la ekvilibron. Michal atentigis pri alia grava elemento: eĉ se oni devas fidi je sia partnero, eraroj kaj akcidentoj povas daŭre okazi. Pro tio oni neniam perdu la koncentriĝon! Denove mia cerbo iris al la diskutoj pri la kulturo de konsento. Ĉiuj estas potencialaj perfortistoj kaj potencialaj viktimoj samtempe, kaj nur per ambaŭflanka trejniĝo kaj plifortiĝo oni evitas fal(ig)i, aŭ almenaŭ oni sukcesas ne vund(iĝ)i.

Krom tio, la marmelado disvolviĝis en etoso de egaleco kaj akceptemo. Plaĉis al mi, pri tiu ĉi danco, ke oni dancis egale en malsamseksaj aŭ en samseksaj paroj, foje ankaŭ en grupoj, kaj ne ekzistis genraj roloj, kiel en aliaj paraj dancoj bazitaj sur ideo de “ŝajnflirtado”. Mi pensas ke ĝuste ankaŭ pro tio la fizika kontakto dum la danco estis tute agrabla, kvankam ĉiuj estis nekonatuloj.

Mi tre feliĉas ke mi ĝin provis, kaj mi povas nur konsili al vi ĉiuj serĉi ĉu estas grupo kiu organizas marmeladojn en via urbo kaj provi partopreni, ĉar ĝi povas esti sperto ne nur amuza, sed ankaŭ lerniga.

1 komento

Enarkivita sub konsento

Konsento kiel sento: miaj spertoj tiurilate

Enhavaverto: priskriboj de seksumado kaj perfortaj agoj

Mi tre ĝojis legi la antaŭajn artikolojn de miaj kolegoj en Egalecen. Konsento estas ne nur ege grava kaj diskutinda temo, kaj ĝi ligiĝas kun tiom da aliaj sociaj strukturoj. Dum la lastaj monatoj mi remaĉis pri diversaj seksumaj spertoj, kiujn mi havis en la pasinta jaro, kaj evidentiĝis al mi, ke pluraj el ili estis ege malkonsentaj. Helpegis al mi legi artikolon de Bandana Blog, kiu nomiĝas “Vi Rajtas Repreni Ĝin: Konsento kiel Konsciebla Sento”. Ĝi estas en la angla kaj vi povas legi ĝin ĉi tie.

La kerno de la artikolo jenas: okazas, ke en iu situacio vi konsentas al seksumado, sed poste je iu tempo vi sentas vin perfortita. Anstataŭ evalui konsenton kiel leĝa kontrakto, kie jeso permesas al oni agi sen timi konsekvencojn, ni rigardu ĝin kiel emocia afero kaj refokusu la diskuton pri la spertoj kaj sekureco de ĉiu aganto. Eble plej grave, ni malkonstruu la duumojn de ‘perfortistoj’ kaj ‘viktimoj’, ‘mistraktantoj’ kaj ‘mistraktatoj’, ĉar ni vivas en kulturo de perforto kie ni ĉiuj povas mistrakti kaj verŝajne ja mistraktas aliajn dum seksumado, almenaŭ foje.

Kiel tio rilatas al miaj spertoj? Mi priskribos kelkajn do.

Antaŭ jaro proksimume mi ricevis mesaĝon per Grindr, poŝtelefona programeto kiu funkcias kiel tujmesaĝilo por gejiĉoj. Estis mesaĝo de ulo, kiu aranĝas la lokan studentan GLATan klubnokton en mia universitato. Mi planis ne iri al la klubo tiuvespere, sed li invitis min tien kaj ofertis al mi senpagan eniron. Ĉar mi venis sola mi iom drinkis antaŭe por kuraĝiĝi. Kiam mi alvenis li aĉetis por mi plurajn drinkaĵojn kaj poste prenis min al privata ĉambro supraetaĝe kaj ni seksumis.

Dum longa tempo (preskaŭ tuta jaro) mi vidis tion kiel stultan eraron. Tamen nun mi konsideras ĝin iuspeca perforto. Li estis en pozicio de povo, kiun li misuzis per doni al mi senpagaĵojn, kaj mi estis en tro ebria stato por ĝuste konsenti. Eble kelkaj dirus, ke mi ne neis veni al la klubo, kaj mi ne rifuzis la drinkaĵojn kaj tiel plu. Sed mi ĉiuokaze sentas nun, ke li perfortis min.

Pli frue ĉijare mi renkontiĝis kun knabiĉo (alia studento), kiun mi ekkonis rete, por iri ĉe li por brakumado. Ni parolis pri ebla seksumado, sed mi ne multe atendis tion. Tamen, tio fakte okazis. Sed je iu punkto io vere stranga okazis, kiam li prenis mian kapon en lia brako, por ke mi ne povu moviĝi, kaj komencis masturbi sin. Mi vere ne komprenis tion tiutempe, kaj li tute agis kvazaŭ estus banalaĵo. Sed nun la memoro malkomfortigas min, ĉar estis iu fetiĉa montro de forto kaj supereco, kaj mi neniel konsentis al ĝi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi iris al Londono kaj renkontiĝis kun knabiĉo, kun kiu mi babilis dum sufiĉa longa tempo rete. Li ŝajnis afabla kaj bone edukita pri ĉi tiaj aferoj. Ni agrable babilis kaj drinkis kune, kaj li demandis, ĉu mi interesiĝas pri ‘amuziĝi’ kune. Mi jesis, kaj ni komencis belan kisadon. Ĉio enorde. Poste li mordetis mian cicon kaj mi diris, ke li rajtas pli forte fari tion, kaj li komencis mordi min diversloke. Tio doloris kaj mi malkomfortis, sed li ne rimarkis tion kaj fine post kelkaj minutoj mi diris, ke li ĉesu. De mia vidpunkto, mi tute ne konsentis al mordado, kiel li ŝajne komprenis tion.

Mi klarigas ĉi tiujn okazaĵojn al vi ĉar ili montras, kiel komplika kaj diversaspekta konsento estas. Homoj emas al la modelo de ‘jes-ne’ kontrakta konsento ĉar ĝi kongruas kun nia skemo de laŭleĝeco, sed tio ignoras la situaciojn de ‘perforteto’, kaj fokusas la diskuton pri tio, ke perfortistoj ne puniĝu. Kompreneble mi ne diras, ke knabiĉo kiu mordas min iom tro ĵetiĝu karcerejen. Sed kiam ni tiom simpligas la diskuton pri seksumado laŭ jeso aŭ neo, ni limigas nian komprenon de konsento.

Ĉiuokaze, la leĝoj kontraŭ perforto apenaŭ funkcias eĉ kun nia nuntempa sinteno al konsento – nur unu el 13 raportitaj perfortoj kondukas al kondamno. Fine, estas ridinde atendi, ke oni povas tuj kaj konfidente jesi al iu seksuma ago, kiam ni vivas en kulturo de perforto, kiu influas niajn pensojn kaj sintenojn al seksumado. Ni ĉiuj estas je iu grado cerblavitaj, kaj ofte ni eĉ ne scias, kion ĝuste ni volas en seksumado.

Ni devas ĉiuj mem respondeci pri niaj agoj dum seksumado. Pripensu viajn antaŭajn spertojn. Ĉu estis okazoj, kiam via partnero ŝajnis neentuziasma aŭ aferoj, kiujn vi faris sen tute kontroli antaŭe? Kaj aliflanke, ĉu estis okazoj, kiam vi jesis al io, sed poste sentis, ke oni mistraktis aŭ perfortis vin? Paroli pri miaj spertoj ne facilas por mi, kaj mi certe ne atendas, ke ĉiuj parolu libere kaj malferme pri la siaj, sed mi esperas, ke ni povas kondukiĝi al pli engaĝita kaj evoluinta kompreno de konsento.

2 komentoj

Enarkivita sub konsento