Por Esperanto, ĉiu estas lernanto. Do estas kompreneble, ke oni volas atingi kiel eble la plej altan lingvonivelon kolektive. Se estas fuŝa lingvaĵo en artikoloj, afiŝoj, diskutoj kaj komitatoj, la lernantoj do suferos, ĉu ne? Por la pluvivo de Esperanto necesas, eĉ nepras, ke ni uzu la lingvo ĝuste.
Tamen, antaŭ ol vi saltas el via seĝo por komenti pri tiu mankanta akuzativo (jes, mi faris ĝin intence), mi volas starigi demandon: se korektoj estas ofendaj, konfuzaj, aŭ ignorotaj, ĉu ili efektive funkcias? Mi dirus, ke ne. Se ili ne plialtigas la lingvonivelon, ili rapide fariĝas ilo por skeptikumi, kritiki, kaj ataki.
Persone, mi emas eviti korekti erarojn entute, sed en iuj okazoj tio estas nepra, ekz. se temas pri oficiala retejo kun gravaj informoj. Do ĉi tie mi prezentos kelkajn argumentojn pri kiel korekti lingvaĵon estante afabla kaj konscia pri la kialo kaj la kielo.