Arkivoj de etikedoj: kulturo de perforto

Kio estas justeco?

(antaŭaverto: mencioj de krimoj, genre bazita perforto kaj perforto kontraŭ inoj)

Rilate al la diskutoj pri genre bazita perforto, kiuj lastatempe ekis en la esperanta komunumo, mi decidis ne prikomenti la konkretan kazon, sed oferti anstataŭe kelkajn ĝeneralajn ideojn pri diversaj manieroj, per kiuj oni povas kompreni justecon. Ili povas esti aplikataj ne nur en kazoj de genre bazita perforto, sed ankaŭ ĝenerale kaj en aliaj kampoj.

La puna modelo de justeco estas la – laŭ mi bedaŭrinde – ĉefa modelo laŭ kiu sistema justeco funkcias nuntempe. Ĝia fokuso estas pri puno, venĝo, suferigo de la krimulo surbaze de tio ke ri per sia ago la suferon meritis, ekzemple ĉar ri kaŭzis suferon al aliulo. Simpligite, oni povas resumi la punan modelon per la diraĵo “okulo kontraŭ okulo, dento kontraŭ dento”. Eĉ se nuntempe en mia lando oni ne vere sekvas tiun regulon laŭlitere (ekzemple la puno por murdo ne estas mortpuno, plej ofte oni uzas malliberigon kiel punon), daŭre validas ke la puno devus iumaniere esti adekvata laŭ la graveco de la krimo. Tio signifas ekzemple ke kontraŭ pli serioza krimo, oni ricevos pli longan tempon en malliberejo.

32059821574_e5e88fefbc_z

Bildo: Criminal Injustice de Derek Goulet, uzita laŭ CC BY-NC 2.0

Pli moderna vidpunkto pri justeco estas la resaniga modelo. Kiel ĝia nomo sugestas, se iu spertis suferon aŭ damaĝon, ĉi tiu modelo celas kuraci ĝin, ne venĝi ĝin per reciproka sufero kiel ĉe la puna modelo. Unu el la plej grandaj diferencoj inter la puna kaj la resaniga modeloj estas ke ĉe la dua, la viktimo estas centra. Riaj bezonoj estu konsiderataj kaj ri estu tiom aktiva en la proceso kiom ri volas. La resaniga modelo nome komprenas krimon kiel ion kion oni faris kontraŭ la viktimo/komunumo, ne kontraŭ leĝoj de la ŝtato. Do, la resanigo efektive signifas remeti ĉion en la staton de antaŭ ol la krimo okazis. Plue, la resanigo koncernas ne nur la viktimon, sed ankaŭ la kulpulon. Ankaŭ riaj bezonoj estu konsiderataj. Ria rolo estu ne pasiva akcepto de la puno kiel ĉe la puna modelo, sed aktiva partopreno en la resanigo. Tial la metodoj, kiujn oni uzas, ofte estas bazitaj sur kunlaboro kaj ria kapablo preni respondecon pri sia ago kaj ripari la damaĝon. Konkrete oni emas uzi ekzemple komunuman servon aŭ mediacion. Legi plu

Komenti

Enarkivita sub amaskomunikiloj, edukado, femismo, movado

‘Gaslampumado’ – kio ĝi estas kaj kiel batali ĝin?

Ĉi tiu artikolo uzas la neoficialajn pronomon ‘ri’ kaj sufikson ‘-iĉ’. Antaŭavertoj: manipulado, misuzado, diskutado de mensmalsanoj.

‘Gaslighting’ (ĉiposte nomata gaslampumado) estas strategio celanta miskredigi kaj manipuli homojn per levi dubojn pri ties propraj memoroj, perceptoj, kaj personeco. Per multaj el tiuj subtilaj sugestoj, la uzanto de tiu tekniko povas havi la viktimon sub plena regado, kreante iun fikcian version de la realeco, kiu pli kongruas por ri. En ĉi tiu artikolo mi klarigos specife, kiel gaslampumado funkcias, kaj donos konsilojn por rekoni kaj kontraŭbatali ĝin en via propra vivo.

Gaslight-2

Unue ni parolu rapide pri etimologio. La nomo venas de teatraĵo de la jaro 1938 Gas Light (‘gaslampo’), en kiu la ĉefrolulo manipulas sian edzinon. Li strebas konvinki ŝin, ke ŝi estas freneza kaj delira, per sugesti, ke ŝi imagas diversajn aferojn, kiuj fakte reale okazas. La ŝlosila parto de la teatraĵo estas kiam la edziĉo serĉas trezoron en la mansardo de la domo, kaj pro tio la gaslampoj en la aliaj partoj de la domo malpli lumiĝas. La edzino rimarkigas pri la ŝanĝo, sed la edziĉo insistas, ke ŝi imagas tion.

Kaj nun mi prezentos kvin agmanierojn de tipa gaslampumanto. Tiuj strategioj ofte ne estas tute klare videblaj, kaj pro tio ili estas tre efikaj.

Legi plu

Komenti

Enarkivita sub edukado

Kelkaj pensoj pri strata molestado

Antaŭ kelkaj tagoj, en urba buso, mi estis molestita de juna viro. Estis malagrabla kaj timiga sperto elteni liajn insistajn demandojn, maldecajn komentojn kaj nedeziritan fizikan proksimecon. Sed tio, kio plej kolerigas min, estas ke ne temis pri izolita kazo. Tio okazadas ofte. Ekzistas tiom multe da viroj, kiuj konsideras tion akceptebla invadi la fizikan kaj emocian spacon de virino, nur por sia propra amuzo. Kaj ekzistas aliaj, kiuj verŝajne ne engaĝiĝus en ĉi tiu tipo de strata persekutado, sed sekvadas la saman pensmanieron en alia speco de sociaj situacioj, kiel en enretaj diskutoj, aŭ dum interago kun iliaj viraj samranguloj. Iuj el tiaj homoj estas inter miaj amikoj, parencoj, kolegoj… mi spertis tion, kaj mi tristas.

Virinoj meritas respekton, kaj havas la saman rajton kiel viroj senti sin komforte kaj sekure en publikaj (kaj virtualaj) spacoj. Al ĉiuj mi volus diri: ne kontribuu al kulturo, kiu akceptas la malon. Ne molestu. Ne tuŝu iun sen konsento. Ne insistu kiam iu diras ne. Ne ridu pri seksismaj ŝercoj, defiu la homojn kiam ili tion faras. Intervenu kiam iu alia estas molestita. Eduku vin mem por esti pli bona homo. Vere necesas ke oni priparolu pli tiun ĉi temon, ĉar estas ĝi havas gravajn konsekvencojn je la kvalito de la vivo de la viktimoj (atentu: en tiu ĉi artikolo mi parolas specife pri ĝenado al inoj, sed similan fenomenon suferas aliaj diskriminaciitaj grupoj, kaj evidente tion same necesas kontraŭbatali).
street harassment.jpg
Kiam mi skribis tion ĉi en mia Facebook-linio, amikiĉoj komentis, demandante kiel praktike interveni, se oni ĉeestas situacion de ĉestrata molestado. Iuj esprimis sian timon ke eventuala interveno povu finiĝi en perforto, ekz ke ili estu batataj aŭ simile. Mi certe komprenas tiajn dubojn kaj timojn, kiujn mi mem havas, kaj mi pensas ke ĉiu devas mem pritaksi la diversajn situaciojn, kaj decidi surbaze de siaj rimedoj, sen elmeti sin al danĝero. Tamen mi petas forlasi iom la stereotipan bildon de sendefenda ino, kiu (iom “nature”) iĝas celo de la atako de malbonulo kaj bezonas la heroan intervenon de alia iĉo, kiu batalos por defendi ŝin. Estas iom pli komplike. Mi ne faras alvokon al iĉoj por ke ili per batado savu la inojn kiu spertas moleston. Mi nur petas ke oni (ne nepre nur iĉoj) konsciiĝu pri la problemo, ne neglektu ĝin, kaj ne pensu “mi povas nenion fari kontraŭ tio”, ĉar ĉiuj ja povas ion fari.

Jen kelkaj sugestoj:

Helpu la viktimojn, sen rekte alfronti la molestantojn. Ofte sufiĉas demandi “Ĉu vi bezonas helpon?”, ŝajnigi ke vi konas la viktimon, aŭ uzi pretekston por alparoli rin, kaj tiel krei distrilon. Eĉ nur alproksimiĝi kaj montri per senvorta komunikado vian subtenon hepas. Por la viktimoj multe gravas, el la psikologia flanko, senti ke ili ne estas solaj. Ofte en tiaj situacioj ili spertas anksion kaj honton, kaj ne kapablas reagi, sed ĉeesto de amikemaj homoj povas doni multe da forto. Male, esti ĉirkaŭata de prifajfantaj homoj kontribuas al la sento de fremdeco. Krome, viktimoj bezonas subtenon ankaŭ poste.
Donu la bonan ekzemplon en via ĉiutaga vivo. Ne necesas atendi specifan situacion, por ion fari kontraŭ molestado. Se vi estas iĉo, kaj ne certas kiel respekte trakti inojn en publikaj spacoj, eduku vin mem pri tio, kaj per via ekzemplo vi kontribuos eduki aliajn virojn. Des pli se vi estas patro, instruisto, aŭ havas alian rolon en edukado de infanoj/junuloj, vi povas multon fari.
Partoprenu kampanjojn. Ekzemple de la 2a ĝis la 8a de aprilo 2017 estos la Internacia Semajno Kontraŭ Strata Molestado. Oni okazigas ĝin jam la 7an fojon, kaj en la pasintaj jaroj 41 landoj partoprenis. Ĉi-tiu estas la retpaĝo: http://www.meetusonthestreet.org. Memoru ke estas pluraj manieroj engaĝiĝi: krom marŝi en protestoj, vi povas diskonigi informojn, volontuli, donaci monon, ktp. Kaj, se vi estas artisto (aŭ simple vi estas kreema), vi povas krei originalan verkon pri la temo.

31638377663_b1d504639b_k.jpg

Protestantoj okaze de la “Marŝo de Virinoj”, la 21an de Januaro 2017

Se vi regas la anglan, kaj volas legi pli pri la temo, mi konsilas tiun ĉi retejon: http://www.stopstreetharassment.org

Komenti

Enarkivita sub aktivismo, edukado, femismo, konsento, ĉiutaga vivo

Kelkaj konsiloj pri konsento

Pasintsemajne ni en Egalecen komencis diskuton pri konsento, en la artikolo El kulturo de perforto al kulturo de konsento. Nun ni, kiel promesite, daŭrigas enprofundiĝi en la temon.

Enhavavertoj: perforto, seksumado, ebria seksumado.

Lastatempe ni feliĉe iĝis pli sukcesaj en batalo kontraŭ la mito ke kiam virino diras „ne“ ri celas „jes“, ke ri nur volas esti pli intense konvinkita aŭ alimaniere venkita, por ke ri ne ŝajnu kiel tro facila celo. (Kaj foje tio estas vero: ekzistas inoj kiuj diras “ne” celante “jes”, ĉar la socio hontigas ilin pro deziri sekson kaj ne timi esprimi kaj eĉ aktive realigi tiun deziron. Tia ĉi situacio estas neakceptebla. Ni devas krei mondon en kiu estas enordo por inoj voli seksumi, fakte en kiu estas enordo por ĉiuj homoj libere decidi ĉu kaj kiel ili volas seksumi kaj povi rekte diri tion.) Do, plejparte homoj jam komprenas ke “ne” ne signifas “jes”. Bone, sed tie la afero ne finiĝas. Se iu ne diras ne, sed nek jes, tio ankoraŭ ne signifas konsenton. La jeso devas esti tute eksplicita, ne subkomprenita en la stilo de “silento estas konsento”. Sed bedaŭrinde ĉi tiu bezono de eksplicita, eldirita “jes” foje kaŭzas novan miskomprenon: ke konsento estas igi homon jesi, ajnmaniere (interalie per premo aŭ trompo), kaj se oni sukcesis tion, tiam oni jam senzorge rajtas fari ion ajn. Sed tio absolute ne ĝustas: nome, konsento devas havi specifajn ecojn kaj cirkomstancoj por esti valida. Se mi vortumu tion malmilde: eĉ “jes” ne ĉiam signifas “jes”. Konsideru la jenon:

  • Konsento devas esti entusiasma. Tio signifas ke “jesoj” vortumitaj kiel ekzemple “hm… mi ne certas… nu, bone, se vi volas” ne kalkuliĝas kiel veraj jesoj. La sincera volo devas esti malambigua.
  • Unu konsento ne validas por ĉiam. Se via partnero konsentis seksumi kun vi ĉe unu okazo, tio ne signifas ke la konsento validas ekde tiam por eterneco kaj vi neniam plu bezonas rekontroli ĝin. Se vi ekzemple fikis lastnokte, ne supozu aŭtomate ke ri volas tion ankaŭ ĉimatene. Eĉ se vi estas en serioza plurjara amrilato kaj amoris jam milfoje, ri daŭre rajtas elekti ne fari ĉi foje. (Kaj entute, la afero pri amrilatoj kiun oni ofte ne komprenas estas ke nur ĉar iu estas via koramiko aŭ edzo, tio ne signifas ke ri ne povas perforti vin.)
  • Unu konsento ne validas por ĉio. Se vi ekhavis konsenton por unu speco de aktiveco, tio ne signifas ke ĝi aŭtomate rajtigas vin fari ĉion alian. Se iu konsentis al kisado, vi ne supozas ke vi sendemande rajtas ekzemple fiki rin en la pugon, ĉu ne? Simile tio funkcias en pli nuancaj kazoj, ekzemple iu povas konsenti kun fingrumado sed ne kun buŝa seksumado, k.s. La celo estas laŭeble konkrete sciigi unu la alia(j)n kaj pri kion vi deziras, kaj pri kion vi ne deziras, kaj rezulte fari aferojn kiuj plaĉas al ĉiuj. Se vi pri io ne certas, demandu.
  • Vi rajtas ŝanĝi opinion iam ajn. Ne gravas se vi jam estas hejme ĉe ri, eĉ se vi jam estas senvestiĝintaj, eĉ se vi jam estas meze de seksumado – se vi ne plu deziras fari ion, kion vi antaŭ momento volis, estas tute en ordo: vi ĉiam rajtas ŝanĝi opinion kaj repreni la donitan konsenton. Ne timu komuniki tion.
  • Ne puŝu. Se via partnero ekzemple unue hezitemas, sed fine donas konsenton post aŭdi argumentojn kiel “se vi amus min, vi farus tion por mi”, ĉu vi pensas ke tiu konsento estis vera? Tro ofte okazas ke homoj timigas, hontigas, pruvigas, ĉantaĝas aŭ alimaniere puŝas aliulojn por ekhavi “konsenton”. Tio estas aĉega, bonvolu neniam fari tion. Ekhavi konsenton signifas certiĝi ke la volo jam ekzistas ĉe la alia persono, ne manipuli rin ĝis kiam la de vi dezirata ago estas pravigebla.
  • Ebrie ne eblas doni konsenton. Mi komprenas ke ĉi tiu punkto estas aparte malfacile akceptebla, mi mem ankaŭ tre fikemas kiam mi ebrias, sed vere: se vi ne povas klare pensi, vi ne povas doni sinceran konsenton, bedaŭrinde. Unu biero estas enordo, sed se vi estas tute ebria, vi ne povas juĝi kion vi vere volas. Krome, tia seksumado povas esti danĝera, ekzemple pro nezorgo pri protekto k.s. Kaj se vi sobras kaj estas kun partnero kiu evidente ebrias: kiom ajn entusiasme ri esprimas ke ri volas fiki kun vi, ne kredu rin.

Entute, mi dirus ke la plej grava afero kiun vi memoru estas komuniki kaj demandi. Ĉiam kiam vi ne certas. Kaj eĉ kiam vi pensas ke vi certas. Vi ne povas scii kion la alia volas simple laŭ serĉi iujn signalojn en ria konduto (“ja ni flirtis la tutan vesperon, kompreneble ke ri ankaŭ volas fiki kun mi” estas stultaĵo). Ne, demandi estas la sola maniero kiel vi povas ekscii kion la alia volas. Foje homoj ne demandas ĉar ili timas ke ili ne ŝatos la respondon. Sed ja ĉefe en tiuj kazoj kiam vi timas nean respondon estas absolute neprege ke vi certiĝu!

Eble vi nun pensas: “Kial ĉio ĉi estas mia respondeco? Kial mi devas demandi? Ĉu ne estas la respondeco de la aliulo mem diri se ri ne volas ion fari?”. Unue, komprenu ke ekzistas multaj kialoj kial iu povas ne diri. Eble ri timas doni la impreson ke ri estas ĉastemulo aŭ incitemulo. Eble ri tre amas vin kaj pro tio superigas vian volon super la sian. Eble estas ria unua fojo, ri ne scias kiel fari tiajn aferojn, kaj do fidas ke vi pli bone scias. Due, kial vi kiel bazon supozas ke ĉiuj, se ili ne klare diras la malon, volas seksumi kun vi? Ĉu la baza supozo ne devus esti ke ili nenion volas, kaj ke se ili volus, ili esprimus tion aŭ de si mem, aŭ kiel reagon al via demando? Tia ĉi pensmaniero, eĉ ne pridubi ĉu alies deziro estas sama kiel la via, estas parto de la en la lastsemajna artikolo menciita kulturo de perforto. Kulturo de perforto signifas interalie ke onia respondeco protekti sin kontraŭ perforto estas pli memkomprenebla ol onia respondeco ne perforti aliajn. Mi ne celas kulpigi iun, certe ne iĉojn – tute male, mi volas diri ke iu ajn, sendepende de genro, inkluzive de vi kaj homoj kiujn vi amas, povas trovi sin en la rolo de aŭ perfortito aŭ perfortanto, ofte sen konscii pri tio. Tial vi ambaŭ (aŭ ĉiuj, kiom ajn da vi estas) devas zorgi unu pri la alia.

La supre listigitaj punktoj ankoraŭ ne estas memkompreneblaj evidentaĵoj por ĉiu, sed mi esperas ke ili laŭeble plej baldaŭ iĝos tiaj. Nun ili eble al iuj ŝajnas tro embarasaj aŭ malfacilaj (jes, ni bezonas interalie krei socion en kiu babili pri seksumado estas normale), sed kredu min ke tre indas, eĉ necesas, ĉar tiu relative malgranda peno povas preventi tre malbonajn spertojn.

5 komentoj

Enarkivita sub konsento

El kulturo de perforto al kulturo de konsento

Enhavavertoj: perforto.

Antaŭ nelonge mi estis invitita por vespermanĝo ĉe amiko. La proponon mi akceptis volonte, ĉar ekde longe ni ne renkontis unu la alian, kaj mi pensis ke certe ni havos multon por babili. Dirindas ke temas pri amiko kun kiu neniam io romantika/seksa okazis, nek estis antaŭsignoj ke unu el la du povus tion deziri. La vespero pasis bone, ni multe babilis, trinkis vinon, ĉio normale. Je iu momento, kiam jam malfruiĝis, mi diris ke mi devas reveni hejmen, ĉar ankoraŭ mi devas veturi sufiĉe longan vojon kaj baldaŭ ne plu estos busoj. Mia amiko tamen diris “Ne, ne…ne foriru jam tiom frue…kaj kial vi veturu buse je tiu ĉi horo? Vi povas tranokti ĉi tie, estas neniu problemo… mi pruntedonos al vi t-ĉemizon, kaj en la ĉambro estas du litoj, aŭ mi povas eĉ malfermi la lit-sofon se vi preferas…” Ĉar mi estis laca, kaj vere ne emis reveni per buse je tiu horo, mi akceptis tranokti ĉe ri. Mi surmetis la t-ĉemizon kiun ri pruntedonis al mi, ni ankorau iom babilis kaj… subite la etoso ŝanĝiĝis. Mia amiko alproksimiĝis, metis manon sur mia gambo, ekkaresis mian kapon… Mi estis ŝokita kaj dum momento mi ne kapablis reagi, ĉar tio ekis tute neatendite kaj abrupte, sen doni al mi la eblon esprimi mian (ne)volon. Kaj, eĉ kiam mi sukcesis tion fari kaj rin haltigi, la situacio restis tute malkomforta al mi… ja estis jam tro malfrue por ke mi foriru, mi estis devigata dormi ĉe ri, kaj mi pasigis tre malagrablan nokton tie.

8084823206_c0a7bdc716_z


“Ĉesigu kulturon de perforto” (Foto:​ ​
March Against Rape Culture and Gender Inequality – 2 de Chase Carter, uzita laŭ​ ​
CC BY-ND 2.0​)​

Legi plu

7 komentoj

Enarkivita sub konsento